#title Duonvokaloj kaj diftongoj
#author Sergio Pokrovskij

Studaĵo de *Sergio Pokrovskij*

<quote>
Versio unua: 2012-11-17

Versio ĵusa: <lisp>(format-time-string "%Y-%m-%d")</lisp>
</quote>

La studaĵo temas pri la fonetika kaj fonologia valoroj de la
parolsonoj signataj per la literoj *j* kaj *ŭ* en Esperanto.

<contents depth="3">

* La problemo
Praktika demando, kiu instigis min verki ĉi tiun studaĵon, estas la
problemo pri kombineblo de la litero (aŭ «parolsono») *ŭ*, kaj la eblo uzi
ĝin por transskribi la fremdan konsonanton [w]; ekzemple, ĉu konvenas
transskribi la fremdajn vortojn
*Washington, Nikaragua, Okinawa* per *Ŭoŝington, Nikaragŭo, Okinaŭo*?  En
la tradicia Esperanto tiaj uzoj estas malaprobataj[1].  Kiel eblas
klarigi tian malaprobon?
; Havajo (angle: Hawaii; havaje: Hawaiʻi, [ha-ŬAJ-’i] aŭ [ha-VAJ-’i])
; Havaj (anglicky Hawaii s výslovností [həˈwaɪ.iː]
; Hawaiian pronunciation: [hɐˈvɐiʔi]

Jen kiel PIV prezentas la aferon:
<quote>
**ŭ**

1. La 26a litero de la E-a alfabeto.

2. Malantaŭa duonvokalo, aŭdiĝanta nur post alia vokalo (ekz.:
aŭdi, leŭtenanto).

RIM. Tiun literon oni uzas ankaŭ por la fonetika figurado de la
konsonanto, kiu aŭdiĝas komence de ceteraj anglaj, japanaj
k.s. vortoj (ekz. en: ŭajt-insulo, ŭagadugu, ŭu-han ktp), k kiu
estas propre voĉa duonfrikativa labialo. La normala E-a
transskribo estas *v* (Vaŝington), sed por pli ĝusta prezentado de
propraj aŭ teknikaj nomoj k evitado de kelkaj homonimoj Moch,
Vérax, Tellini k.a. provis enkonduki novan literon, *w* (wato,
westo).
</quote>

(Bedaŭrinde PIV ne informas nin, kiel la probatalantoj de *w* proponis
ĝin voĉlegi.)

** Priskribo fonetika
Komunlingve oni karakterizas la sonojn prezentatajn per la literoj *ŭ*
kaj *j* kiel *duonvokalojn*.  En la moderna terminaro fonetika tiu termino
iel eksmodiĝis; ĉiel ajn gravas, ke fonetike oni povas atribui al
tiuj literoj po du parolsonojn:

- la konsonantojn [w] kaj [j]; kaj
- la duonvokalojn [ŭ] kaj [ĭ]

(tio ne estas tre moderna terminaro, sed mi ĝin preferas kaj uzos en
ĉi tiu studaĵo; krome, mi uzos supersignajn bovlojn por transskribi la
duonvokalojn anstataŭ la IFA-e pli tradiciajn subsignojn ĉe u̯ kaj i̯, kiuj
malpli ofte disponeblas en la ordinaraj tiparoj).

Evidente inter diversaj lingvanoj ekzistas variado pri la fakta uzo de
tiuj 4 sonoj por realigi tiujn *ŭ* kaj *j*.  Por iel aranĝi la prezenton
de la materialo, mi precipe priskribos mian personan uzadon (kia mi
ĝin imagas).  Tio ne signifas ke mi opinias ĝin la sola ĝusta; tamen
tio estos ia komenco kiu cetere ebligos ankaŭ aliajn variantojn
priskribi per diferencoj kaj similaĵoj.

#fojno
** La alofonoj de la fonemo /j/
En mia idiolekto (samkiel ĉe multaj aliaj esperantistoj rusdevenaj) la
fonemo /j/ realiĝas per ambaŭ alofonoj supre menciitaj:

- Per la konsonanto [j] antaŭ- kaj intervokale: *krajono* [kra.jo.no].
- Per la duonvokalo [ĭ] silabofine: *kaj* [kaĭ], *tuj* [tuĭ], *fojno* [foĭ.no].

Probable tia malsimetrio estas afero sufiĉe komuna; almenaŭ fonologie
estas tia malsimetrio eĉ en la anglaj transskriboj *yes* /jes/ kaj *say*
/seĭ/.
; (kvankam homoj fonetike pli kleraj ol mi asertas ke *yes* estas [ĭes]).

Menciindas, ke la intervokala *j* kondutas en Esperanto ne kiel en la
angla (kie ĝi ofte formas diftongon kun la antaŭa vokalo), sed kiel
konsonanto laŭ la modelo rusa.  La «Ekzercoj de legado» en la
Fundamenta Ekzercaro demonstras tion per la silabado de la
intervokalaj *j*:

Kra-jó-no. Ma-jés-ta. ... Má-jo. [§2]

(dum inter vokalo kaj konsonanto *j* aliĝas al la vokalo: «Prúj-no.
Véj-no» [§2]; «Fój-no» [§3]).  Male, en la angla, laŭ [[http://phonetic-blog.blogspot.co.uk/2012_10_01_archive.html][atesto]] de
*J.~~Wells*, fremdlingva /j/ eĉ intervokale ofte kunfandiĝas kun la
antaŭa vokalo formante diftongon:

- *Toyota* トヨタ [ˈto.jo.ta] angliĝas kiel [tɔɪˈəʊtə].
- *Sayonara* さよなら [saˌjoː.na.ˈɾa] iĝas [ˌsaɪ.əˈnɑː.rə].
- La hispana *playa* [ˈpla.ja] iĝas [ˈplaɪ.ə], kaj *papaya* [paˈpa.ja]
iĝas [pəˈpaɪ.ə].
- La franca *Bayeux* [ba.jø] kutime iĝas [ˌbaɪˈɜː] aŭ [ˈbaɪ.ɜː].

(la ekzemploj estas transskribitaj brite, sed mi supozas ke ankaŭ
usonangle la silabado estas simila).

Laŭ mia (ne kompetenta) opinio mia sono [j] --- aŭ eĉ pli frota [ [[http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/a/ac/Voiced_palatal_fricative.ogg][ʝ]] ]
--- estas normala konsonanto, malsama ol la duonvokalo [ĭ]:

1. Se mi flustras *jida*, tio sonas proksimume kiel [çịtạ], kaj
[ç] (la norma *Ich-Laut*) ja estas eksterduba konsonanto.
2. Mi povas tiri *jjjj* samkiel mi povas tiri *ĵĵĵĵ* aŭ *sssss* aŭ *ŝŝŝŝ*
(probable tio maleblas por *ĭ*, ĉu?  Cetere, mi aŭdadis hezitan
anglalingvan *y-yes*.).
3. La silabado sekvas la konsonantan modelon: *pro-jekto, lo-jala,
ma-jusklo, ma-joro*.  Malpli evidentas la silabado de *ĝojigi*, kiun
mi persone en senĝena interparolo emus prononci *ĝo-ji-gi*.
4. La ĉeĥaj *jsem, jsou* (kontraste al la nega *nejsem* ??).

Mi koncedas, ke pro simpleco ni havas intereson unuigi la alofonojn;
nu, se simpligi, tiam mi rekomendus elekti ĝuste la konsonanton [j],
kiu estas pli kontrasta, kaj ebligas realigi ĉiujn kombinojn,
interalie *ji* kaj *ij* --- kiel en la francaj vortoj *taille* [tɑj]
(prefere ol en la angla *tie* [taĭ]), *fille* [fij], *soleil* [sɔlɛj],
*grenouille* [grənuj] ktp.

Mi opinias ke unuecigo surbaze de [ĭ] estus malpli taŭga.  Mi ne
certas, kiel oni prononcus *jida, Jiftaĥ* aŭ *Ijob* kun [ĭ]; kaj
['ĭama] lasas min perpleksa, ĉu oni celas *jama* aŭ *iama*.

Aliflanke, mi neniam spertis problemon pri mia du-alofona realigo de /j/.
; Fráŭ-lo. Paŭ-lí-no. Láŭ-di. Eŭ-ró-po. Ho-dí-aŭ. A-dí-aŭ. [§3]

** Atesto Kaloĉaja
Ĝis nun mi parolis pri mia propra prononco; por kompletigo mi aldonu
ateston de *K. Kalocsay* el la klarigaj notoj pri lia traduko de
«Infero»[2].  Mi tuj diru, ke mi opinias la de li prezentatan licencon
malakceptebla, ke ĝi povas funkcii nur en la frota realigo de /j/, kio
certe ne validas por multaj esperantistoj; tamen mi ĝin citas kiel
ateston pri tio, ke la frota [j] ne estas io eksterordinara en
Esperantujo, ke ankaŭ alilingvaj esperantistoj ĝin uzas (kaj eĉ
misuzas; mi forte malkonsentas, ke oni rajtus ĝin profiti por foneme
distingi inter [j] kaj [ĭ] kaj uzi tiun lastan kiel alofonon de /i/):

Krome mi uzis t.n. *sensilabigon* de la neakcentitaj *i* kaj *u*
apud alia vokalo.  Ilia uzo jam havas certan tradicion en
Esperanto (Bennemann, Minor, mi mem) kaj mi vere ne vidas
seriozan kaŭzon ekstermi ĉi tiun licencon. Ĝi ne signifas, ke
anstataŭ *i* oni prononcu *j*, sed ĝi elprofitas nur tion, ke ĉi
tiujn du «glitajn» vokalojn apud alia vokalo oni povas senpene
elparoli tiel, ke la kuna daŭro de du vokaloj egalu la daŭron de
unu silabo.  Kompreneble, en Esperanto oni ne povas uzi la
hiatojn tiel, kiel laŭ la itala prozodio, kie ekzemple 11
silabojn oni kalkulas el la sekvantaj 17 silaboj:

*Con gli altri, innanazi agli altri apri la canna ...*

ĉar tio estigus neelteneblajn akcentkarambolojn, sed mi kredas,
ke en la versoj:

ni venis lokon, kie orkestro tuta ...

aŭ:

kiel se de l' kristana iu ekfridas ...

estas tute facile doni al la 3 vokaloj i-e-o la daŭron de 2,
kaj al la 4 vokaloj a-i-u-e la daŭron de 3 silaboj.
Simile nenio malhelpas en la sekvanta verso:

Jozefon unu akuzis kalumnie ...

elparoli proksimume: unŭ akuzis ...

* La litero ŭ
La gramatikistoj, komencante per Zamenhofo mem, traktas *j* kaj *ŭ* kiel
fenomenojn samspecajn, kaj la ecojn de *j* senpripense atribuas al *ŭ*.
Tio estas evidente erara: ekz-e neniam estis dubo, ĉu eblas uzi *j* en
la komenco de silabo, dum por *ŭ* tio restas afero akre diskutata.  La
intervokalaj aperoj de *j* estas abunde atestitaj ene de radikoj, dum
nekontestataj similaj aperoj de *ŭ* okazas nur ĉe morfemaj limoj (*naŭa*
ktp).
; Saulo, Sauda, Barnaulo

Probable Zamenhofo (kaj plimulto da esperantistoj) ne konsciis pri
diferencoj inter la konsonantoj (kia [w]) kaj duonvokaloj (kia [ŭ]);
tial, kvankam ordinare Zamenhofo traktis *ŭ* kiel glitantan kromparton de
diftongoj, tamen en tri okazoj li cedis al la supraĵa logiko --- ekz-e
por formi la liternomon *ŭo* sammaniere kiel la aliajn liternomojn
nevokalajn.

Ni ekzamenu la prezenton de la koncerna materialo ĉe Zamenhofo.

** En la Fundamentaj gramatikoj nacilingvaj (La sekcio *A*):
[[http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko_rusa.html][Ruse]]:
буква *ŭ* (которая употребляется только послѣ гласной), произносится
какъ короткое *u* въ нѣмецкомъ словѣ *kaufen* или въ латинскомъ *laudo*.

--- T.e. (traduko mia) «la litero *ŭ* (uzata nur post vokalo), estas
prononcata kiel la mallonga *u* en la germana vorto *kaufen* aŭ en la
latina *laudo*.»

[[http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko_germana.html][Germane]]:
*u* ― wie das kurze u in *glauben* (wird nur nach einem Vokal gebraucht).

--- T.e. « *u* [preseraro, temas pri *ŭ*] --- kiel la mallonga *u* en
*glauben* (uzata nur post vokalo) »

[[http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko_angla.html][Angle]]:
**Ŭŭ**, u as in „mount“ (used in diphthongs)

--- T.e. « **Ŭŭ**, kiel *u* en „mount“ (uzata en diftongoj) »

[[http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko_franca.html][France]]:
**Ŭŭ**, ou bref (dans l’allemand „laut“)
--- T.e. « **Ŭŭ,** *u* mallonga (en la germana „laut“) »

[[http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko_pola.html][Pole]]:
**Ŭŭ**, u (krótkie)
--- T.e. « **Ŭŭ** *u* (mallonga) »

La tekstoj atestas, ke evidenta ĉefmodelo por Zamenhofo estis la
germana diftongo *au*, per kiu li klarigas la signifon de *ŭ* al la
parolantoj de la lingvoj kie *ŭ* malestas (t.e. al la rusoj kaj al la
francoj):

- la rusa lingvo havas nenion similan; Zamenhofo do klarigas per la germana;
- la franca posedas la konsonanton [w] (ekz-e *oiseau* [wa'zo], *Ouest* [wεst],
*ouïe* [wi]) --- sed Zamenhofo ne trovis konvena uzi ĝin en klarigo, kaj
ankaŭ la francojn li sendas al alilingva ekzemplo;
- la angla posedas kaj la konsonanton [w], kaj diftongojn kun *ŭ* ---
tial Zamenhofo indikas la diftongon *aŭ* el *mount*, kaj ne mencias la
konsonanton;
- la pola lingvo klerula ja posedas la diftongojn *aŭ* kaj *eŭ* en la
pruntvorotoj kiel *autor* aŭ *Europa*, do ĝuste tiajn, kiajn Zamenhofo
intencis doni al Esperanto; tio estis afero konscie lernata
(malsimile ol por la germanoj aŭ angloj), tial li ne bezonis aparte
klarigi tion al la poloj (krome, en la moderna pola lingvo la sonvaloro de
*ł* ŝanĝiĝis en [w], sed en la zamenhofa epoko tiu duonvokaligo --- pole
*wałczenie* --- oficiale ne ekzistis; ĝi ankoraŭ estis rigardata kiel
subnorma plebaĵo kaj iĝis norma nur en la mezo de la 20ª jc).

** En la ceteraj partoj de la Fundamento
En la [[http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/ekzercaro.html][Fundamenta Ekzercaro]] ::
Malgraŭ la avertoj de la gramatiketoj rusa kaj germana, en §1 aperas
la liternomo *ŭo*.
(Ĉiuj ceteraj aperoj de *ŭ,* 149 entute, estas en la kombino *aŭ*,
plus *Eŭropo* en la ekzerco pri legado.)
En la [[http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/antauparolo.html][Antaŭparolo]] ::
Nur ene de *aŭ* (40 aperoj).
En la [[http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/universala_vortaro.html][Universala vortaro]] ::
68 aperoj en *aŭ* + *leŭtenanto*.

** Posta leksiko
Poste Zamenhofo dufoje uzis antaŭvokalan *ŭ* (en sonimitoj):

- Ĉiam la bubeto krias: ŭa! ŭa! ŭa! [Revizoro, 5:5] (originale:
Всё будет мальчишка кричать: уа! уа! уа!)
- «Kŭaks, kŭaks, brekekekeks!» estis ĉio, kion li povis diri
(la *Fabeloj*, «Elinjo-fingreto»; «li» estas bufido)

Tiu sonimito *kŭaks* estas hapakso; en la aliaj fabeloj Zamenhofo uzas
(9-foje) la regulan sonimiton *kvak!* kaj la verbon *kvaki* :

- «Kvak! Estas malseke!» [*Malgranda Tuk*]
- ... tio estis ranoj, kiuj kvakis en la marĉoj [*Anneto*]

Malprobablas ke per uzo de *kŭaks* Zamenhofo volis distingi inter la
blekoj ranaj kaj bufaj.

(Ĉi tiun strangaĵon esploris Edmundo *Grimley Evans*, kiu atentigas, ke
en la originalo de «Elinjo-fingreto»" la kunteksto estas *koax, koax,
brekke-ke-kex!*. Probable Anderseno aludas la sonimiton en «La ranoj»
de Aristofano: Βρεκεκεκὲξ κοὰξ κοάξ; supozeble Zamenhofo tion ne
sciis, kaj interpretis tiun «oa»
ne skribis "koaks".

La unika (nezamenhofa) *poŭpo* (kaj ĝia rivalo *pobo*) ne estas tiom
marĝena kiel *ŭesto* kaj *ŭato*.

** Sume en la klasika Esperanto
En mia kolekto da komputile legeblaj tekstoj zamenhofaj (sume
ĉ. 1'283'000 vortoj, inklude la *Malnovan Testamenton*) la litero aperas
en la regulaj kombinoj *aŭ, eŭ* 25'832 fojojn; la neregulaj kombinoj
estas nur en la 9 aperoj de la tri vortoj *ŭo, ŭa, kŭaks* en la tri
supre cititaj lokoj (mi esceptas la solstarajn aperojn de *ŭ* en la
literlistoj ktp, kaj en la avertoj pri misuzoj, kiel «ne ... *tróŭ-zi*»
en la 70ª LR).

Ĉe Kabe da neregulaj uzoj de *ŭ* mi trovis neniom (en la tradukoj de
«Faraono», «Partoj kaj filoj», la fabeloj de la fratoj *Grimm* kaj
kelkaj noveloj, sume ĉ. 391'600 vortoj) --- kontraŭ 7'996 regulaj
aperoj.

#LR70
** La Lingva Respondo de Zamenhofo pri la duonvokaloj
Ĉi-sube estas citita la «lingva respondo» fare de Zamenhofo, aperinta
en *Esperantisto* (1893, p. 15), kaj numerita kiel la 70ª en la
Varingjena eldono:

<quote>
**Pri la literoj U kaj Ŭ, I kaj J.** Kelkaj amikoj ne bone komprenas kaj
ne regule uzas la literojn *u, ŭ, i* kaj *j*. Laŭ ilia opinio (esprimita
eĉ en kelkaj lernolibroj) la literoj *u* kaj *i* kune kun antaŭirantaj
vokaloj faras «duoblan vokalon»; ili sekve elparolas *au* kiel *aŭ, ei*
kiel *ej* k.t.p. Tio ĉi estas eraro. En nia lingvo ne ekzistas duoblaj
vokaloj, sed ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale kaj ĉiam aparte.
Sekve oni devas legi *ba-lá-u, pra-ú-lo, tro-ú-zi, de-í-ri, kré-i,
hero-í-no* kaj ne *bá-laŭ, práŭ-lo, tróŭ-zi, déj-ri, krej, herój-no*
(kiel faras multaj germanoj, havantaj tiun ĉi kutimon en sia
lingvo).  La literoj *u* kaj *i* devas ĉiam esti elparolataj klare kaj
aparte, kiel ĉiu alia litero.

Sed ekster *u* kaj *i* en nia lingvo ekzistas ankoraŭ la literoj *ŭ* kaj *j*,
kies elparolado estas simila al la elparolado de *u* kaj *i*, sed pli
mallonga kaj ne prezentanta silabon (kiel konsonanto); se ili staras
post vokalo, ili estas elparolataj kun ĝi en unu silabo kaj tial faras
impreson de duobla vokalo. La literoj *ŭ* kaj *j* ĉiam ankaŭ estas
elparolataj aparte, sed ili ĉiam estas konsonantoj, tute egale, ĉu ili
staras antaŭ vokalo aŭ post vokalo. Sekve oni devas legi *ja-ro,
jus-ta, kra-jo-no, fraŭ-lo, Eŭ-ro-po, foj-no, paj-lo* kaj ne *i-a-ro,
i-us-ta, kra-i-o-no, fra-u-lo, E-u-ro-po, fo-i-no, pa-i-lo*. Se ni la
germanajn vortojn *Saite, Traube* volus skribi per ortografio Esperanta,
ni devus skribi *Zajte, Traŭbe*. La vorto *laŭta* ekzemple estas dusilaba
kaj ne trisilaba, sed ne pro la kaŭzo ke *aŭ* estas kvazaŭ duobla
vokalo, sed nur ĉar *ŭ* estas konsonanto (dum *u* estas vokalo).
</quote>

** Kelkaj klarigoj pri la respondo
La respondo temas *pri literoj*.  Pli speciale, ĝi temas pri duliteraĵoj
kiuj konsistas el du vokalliteroj (literoj kies sonvaloro estas
vokalo).  Aplikante la kutiman metonimion, Zamenhofo parolas pri
«vokaloj» kaj «konsonantoj» celante literojn kun tiaj respektivaj
sonvaloroj. (Ekz‑e konsideru la frazon: «la **literoj** *u* kaj *i* kune kun
antaŭirantaj **vokaloj** faras „duoblan vokalon“»; parolsono ne povas
antaŭiri *literon*, tial «antaŭirantaj vokaloj» fakte estas metonimio
por «antaŭirantaj *vokalliteroj*».)

Interalie, la literkombinoj «ei» (kiel en la germana *Saite*) kaj «au»
(kiel en la germana *Traube*) estas tiaj «duoblaj vokaloj».

Tamen ekzistas ankaŭ alia interpreto (ekz‑e ĝin prezentas akademiano
*Otto Prytz*), kiu vidas en ĉi tiu esprimo «duobla vokalo» paŭsaĵon de
la greka δίφθογγος, laŭvorte «dusona» aŭ «dutona»; en la moderna
lingvo oni sentraduke transskribas tion: *diftongo* (termino oficiala
ekde la 1ª OA).

Sekve de tiu interpreto de la lingva respondo n‑ro 70  multaj
esperantistoj (kaj inter ili PIV) asertas, ke en Esperanto diftongoj
ne ekzistas.

Mi opinias tiun fonetikan interpreton de «duoblaj vokaloj» malprobabla
kaj malkonvena en la kunteksto de la respondo: ĝi ja temas pri
*literoj*, pri la ortografio kaj voĉlegaj reguloj --- kion indikas jam
ĝia titolo.  Kaj eĉ se la esprimon «duobla vokalo» inspiris la termino
«diftongo» (konjekto neniel bezonata por interpreti la respondon), eĉ
tiam restas la eblo de la sama metonimio --- ekz‑e laŭ la signifo 2a
de la difino de la Oksforda vortaro:

**diphthong** *n.*

**1** a speech sound in one syllable (...)

**2 a** a digraph representing the sound of a diphthong or single vowel (as in *feat*).

**b** a compound vowel character; a ligature (as Æ).

Mi ripetas, ne pri la fonetikaj diftongoj temas ĉi tiu respondo.  La
ĉeftemo estas averto kontraŭ eraro de iuj esperantistoj, kies
hejmlingva **skribosistemo** trudas pozician mislegon *i*→/j/ (kiel la
franca *pied* /pje/, kp la esperantan /pi'edo/), aŭ *au*→/aŭ/ (kiel la
misdiftongigo *Saud*→/saŭd/, malgraŭ la origine akcenta kaj longa /u:/
en la araba nomo).  Zamenhofo indikas, ke en Esperanto ĉiu duonvokalo
havas apartan literon, kiu sola povas ĝin reprezenti en la skribo.

En tia interpreto ĉio estas tute ĝusta (kaj tute memevidenta kaj
absolute senutila por ekz-e la rusoj, kies skribosistemo neniam
konfuzas и /i/ kaj й /j/).

Cetere, ni komparu ĉi tiun Respondon kun Respondo konsiderinde pli
malfrua.
; Stranga malsimetrio:
; Diftogoj ne estu, dum afrikatoj (c ĉ ĝ) estas ...

; Laŭ la artikulaciaj studoj, la duliteraĵoj *pm, bm, tn, dn, tl, dl*
; prezentas *unu* sonon (estas realigataj per unu sola klako de la uvulo
; aŭ de la lango):

; La *faŭkaj* (щелчковые = uvuloklakaj: **pm** bm tn dn):
; ; стр. 22
;  - **pm**: kapmovo, skrapmaŝino;
;  - **bm**: rabmevo, skribmaŝino;
;  - **tn**: etno, partnero, vjetnamo, Kristnasko, stratnomo;
;  - **dn**: Dnepro, Dnestro, piednoto, Nebukadnecar'

; ; взрывно-боковые, лч. щелчково-боковые (с. 23):
; La *flanka-klakaj* :
;  - **tl**: tlaspo, atlaso, Atlantiko, Betleĥemo, ĝentlemano, Hitlero, kotleto;
;  - **dl**: acidlakto, Bodlero, gvidlibro, Hodlero, knedliko, modli, nadlo.

; Oni ja povas voĉlegi tiajn kombinojn dise, se ili aperas intervokale:
; *pied-noto, at-laso* --- sed tio apenaŭ eblas vortokomence, kiel en
; *Dnepro* aŭ *tlaspo*.

** Dek ok jarojn poste
La ortografian respondon pri la «duoblaj vokaloj» endas kompari kun
iom tro liberala lingva respondo fonetika, publikigita 18 jarojn pli
malfrue:

**Pri elparolado en teorio kaj en praktiko**. Kiel en ĉiuj lingvoj, tiel
ankaŭ en Esperanto la sono *j* ordinare moligas la konsonanton, kiu
staras antaŭ ĝi; oni sekve ne devas miri, ke ekzemple en la vorto
«panjo» la plimulto de la Esperantistoj elparolas la *nj* kiel unu molan
sonon (simile al la franca *gn*). Tiel same oni ne miru, ke en praktiko
oni ordinare antaŭ *g* aŭ *k* elparolas la sonon *n* naze, aŭ ke antaŭ
vokalo oni elparolas la *i* ordinare kiel *ij*. Batali kontraŭ tia natura
emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona,
ĉar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure
teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan maloportunaĵon; sed
rekomendi tian elparoladon (aŭ nomi ĝin «la sole ĝusta») ni ankaŭ ne
devas, ĉar laŭ la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti
ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel «erara») ni
devas elparoli ĉiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras paroli
severe regule, ni devas elparoli «pan-jo», «san-go», «mi-a».

(Respondo 56ª, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222.)

Se Zamenhofo estus dirinta, ke la molaj konsonantoj sekvataj de *j*
estas alofonoj de la malmola ĉefformo, t.e. ke

- /panjo/ estas realigebla per [pańjo], aŭ
- /sinjoro/ estas realigebla per [siɲjoro], aŭ
- /inko/ estas realigebla per [iŋko] ktp ---

tio estus tute bona kaj konforma al la moderna lingvostato. Tamen ĉi-okaze
la vervo forportas Zamenhofon al la alia ekstremo, kaj
li (se mi bone komprenas ĉi tiun respondon) pretas toleri multe pli
seriozajn rompojn de la laŭfonema skribosistemo ol la naivaj
diftongoj, kies ekziston iuj negas surbaze de la pli frua respondo: li
ŝajnas permesi uzon de simplaj [pańo], [siɲoro], [saŋo], en kiuj
koncernaj kromsonoj ne plu interpreteblas kiel poziciaj alofonoj de /n/
(en la pozicio antaŭ /j/); ilin do endus trakti aŭ kiel /pano, sinoro,
sano/; aŭ kiel apartajn fonemojn.

Estas tre stranga toleri la misprononcon [saŋo] --- kaj samtempe
malpermesi la diftongan prononcon de *laŭdo*.  Por mi la angla *now*
(precipe en ĝia britia versio) sonas kiel tute bona realigo de *naŭ*.
Kaj *mount* estas prezentita en la Fundamento kiel modelo pri *ŭ*.

Zamenhofo estis homo de sia tempo, kaj la konceptoj de la funkcia
fonetiko, la nocioj *fonemo* kaj *alofono* estis al li nekonataj.  Tamen
kurioze, ili naskiĝis tute apude en la spaco kaj tempo.

** Esperanto kaj la funkcia fonetiko
Esperanto (unue publikigita en Varsovio en la 1887ª jaro) kaj la
konceptoj «fonemo», «funkcia fonetiko» (unue aperintaj en Varsovia
publikaĵo de la 1881ª jaro[3]) estiĝis apude kaj evoluis paralele. Eĉ
pli ol tio, [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Niecis%C5%82aw_Baudouin_de_Courtenay][Bodueno]] (Иван Александрович Бодуэн де Куртенэ, Jan
Niecisław <class name="sc">Baudouin de Courtenay</class>) persone vizitis Zamenhofon en
Varsovio, kaj ĉiam subtenis Esperanton, interalie ĉe la [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Delegacio][Delegacio]].

Tiuj homoj, socie tiom malproksimaj[4] bone komprenis kaj estimis unu
la alian.  Tamen la fonetikaj ideoj de Bodueno evidente restis
nekonataj al Zamenhofo --- kaj la eŭropa scienco konatiĝis kun ili
jardekojn poste, per [[http://fr.wikipedia.org/wiki/Cercle_linguistique_de_Prague][la Praga lingvoscienca skolo]], kien elmigris kelkaj
disĉiploj de Bodueno.

* La teorio
Mi pardonpetas pri tiu prezento de konataĵoj, tamen en la diskutoj pri
diftongoj kaj similaj aferoj mi konstante vidas saltadon de unu nivelo
en alian, konfuzon de aferoj fonologiaj kaj akustikaj ktp.  Tial mi
almenaŭ menciu la neceson distingi tiujn nivelojn.

** Fonetiko kaj fonologio
La fizikaj, krudaj parolsonoj, formas malfinian kontinuon.  Tiajn
sonojn eblas studi objektive, per artikulacio (anatomie); akustike;
mezuri per instrumentoj ktp.  Tion mi nomus «fizika fonetiko».

Tamen en la reala lingvostudo oni kutime reduktas tiun kontinuon al iu
finia sistemo da fonemoj; ekz-e estas 34 fonemoj en la rusa lingvo.
Estas kiel ciferecigo de analoga teksto, voĉe legita aŭ mane skribita.
Tian sistemon studas «funkcia fonetiko» aŭ «fonologio».

La transskribojn de fizika fonetiko oni pakas en rektajn krampojn:
[ĭ], [j].  La transskribojn de la funkcia fonetiko laŭ la difino de la
Praga skolo oni pakas per oblikvoj: /i/, /j/.  Paralele kaj sendepende
kun la Praga skolo evuluis ankaŭ aliaj difinoj de fonemo, ekz-e en la
Moskva skolo (egale bazita sur la verkoj de Bodueno) --- la
fonologiajn transskribojn de la Moskva skolo oni metas inter krampojn
angulajn: ⟨i⟩ ktp.

Diversaj lingvoj malsame strukturas la realon.  Ne temas pri
fiziologiaj apartaĵoj, temas pri tradicio kaj sistemo.  Konsideru
kiel ekzemplan analogion alian kontinuon, la spektrokolorojn.

; _NPIV_:
; fonologi/o Λ
; 1 Studo de la sonoj de lingvo, kiel konsistigantaj unu sistemon de
; kontrastaj unuoj: la fonologio konsistas el fonemiko k prozodio.
; 2Z (evi) = fonetiko.

; fonem/o Λ La plej malgranda fonologia unuo: E. havas kvin vokalajn fonemojn. ➞ alofono.
; fonema (pp transskribo) Tia, ke ĉiu fonemo de la koncerna lingvo estas
; reprezentata per ununura simbolo, sen specialaj simboloj por
; alofonoj.
; fonemiko. Studo pri la fonemoj de lingvo. ☞ fonologio.

; alofon/o Λ Parolsono, kiu estas libera aŭ kondiĉita varianto de iu
; fonemo, ekz. en E. la tri specoj de k (antaŭa en «kilo», meza en
; «kalo», malantaŭa en «kulo»), la (mal)fermitaj e, o k.a.
; alofona (pp transskribo) Inkluzivanta specialajn simbolojn, por figuri
; alofonojn.

** La koloroj
Laŭ la tradicio, ŝuldata al Neŭtono, oni kutimas nombri 7 kolorojn en
la spektro (nombro arbitra, inspirita de la 7 notoj en muziko); tamen
ne ĉiam oni listigas la samajn kolorojn.

La lastaj 4 koloroj en la neŭtona listo estas

verda

blua

indiga

viola

Por la rusaj lernejanoj ili estas

verda

ĉiela (голубой,
la blua-verdaj koloroj)

blua

viola (la
blua-ruĝaj koloroj)

Kiam mi montris al mia edzino indigan pecon, ŝi senhezite nomis ĝin
«viola».  Dum la koloroj cejana kaj lazura estas por ruslingvano specoj
de «голубой».

#AB
** Kiel difini la fonemaron
Unu el la reguloj kiujn oni aplikas difinante sonsistemon estas jena:

Elemento, kiu ĉiam aperas kiel akompananto de alia elemento, ne
estas aparta signo.  Se estas A kaj B, kaj B ĉiam aperas post A,
tiam B ne estas aparta signo. Ĉe tio, se A povas aperi sen B, tiam A
en tiaj okazoj estas aparta signo; dum B, ĉar ĝi ĉiam aperas kun A,
estas nur ties «ombro».  Alivorte, tiam ni havas du signojn, A kaj
_AB_, kie _AB_ estas unu integra, neanalizinda tuto[5].

#rusauo
** La rusa [ŭo]
La validecon de la ĉi-supra regulo (almenaŭ por la ruslingvanoj) bone
ilustras la rusa fonemo /o/, kiu fonologie estas diftongo (aŭ
«diftongojdo») [ŭo].  Ordinara ruslingvano ne kredas tion kaj ne
perceptas tiun [ŭ]: sekve de la indikita regulo la kombinon [ŭo] *la
rusoj* perceptas kiel simplan fonemon.  Sed alilingvanoj (ekz-e la
francoj) klare perceptas diftongon.  Por pruvi la diftongecon de la
rusa /o/ al ruslingvano necesas registri vorton kiu ĝin entenas, kaj
aŭdigi ĝin retrodirekte (inversigite).  Tiam [ŭo] iĝos [oŭ], kaj ĉar
tia sonkombino ne estas rusa fonemo, la rusoj bone aŭdos la diftongon.
Tiel mi registris la rusan ekkrion «Он, он!» (/on, on/ --- t.e. emfaza
«Li, (estas) li!») --- al kiu mi algluis ĝian komputile faritan
inversigon (mi ankaŭ malrapidigis la registraĵon je 30% por pli bone
evidentigi la diftongon).  Rezultas ([[./on-noux.ogg][alklaku por aŭskulti!]]) [ŭon, ŭon
--- noŭ, noŭ].

** «Leksike ne atestitaj» kaj «Fonetike maleblaj»
Oni ne tabuu iujn sonkombinojn nur tial, ke ili malestas en la
jam establita leksiko.  Tion mi ilustru per ekzemplo el la fonetiko
rusa: abstrakte parolante, eblas fari liston el 19 kombinoj «ц (= с =
/ʦ/) + konsonanto» artikulacie senproblemaj kaj koheraj kun la
fonemaro: *цк, цл, цн, ... цф, цх*. La rusa leksiko tamen reale uzas nur
7 el ili. Sed oni facile (sen ia ajn aparta trejnado) prononcas kaj
ĝuste perceptas la nereprezentitajn kombinojn el la 19-era listo en
fremdaj vortoj: *Цфасман* (Cfasman), *Цхалтубо* (Cĥaltubo).

Se anstataŭe konsideri iun maleblan kombinon, ekz-e *цщ* en imagitaj
vortoj *Цщокке, цщоккист*, tiam per speciala streĉo de la artikulacio
oni eble povus ĝin prononci; tamen ordinara aŭskultanto en tia kombino
ignorus la komencan *ц*, kaj se la derivaĵon la lingvo asimilus, ĝi
ricevus la sonformon egalan al tiu de (egale imagita) *щекист.*
; «Фонетически невозможно» и «лексически не представлено» --
; Панов с. 141-142

Kompreneble oni konsideru la realajn parolsonojn, ne la ortografiajn
fantomojn.  La vortoj kiel «абстрактный» (abstrakta) aŭ «абсурдный»
(absurda) neniel atestas, ke la malfacilega sonkombino [bs]
estas fonetike reprezentita en la rusa.  Reale tiuj vortoj entenas la
laŭsisteman [ps], kaj la ortografio ne respondas al la realo.

La anglalingvaj (kaj esperantaj) artikoloj pri la kombineblo de
fonemoj (kutime nomata [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Fonotakso][fonotakso]]) emas konfuzi la du konceptojn: fakte
neatestitajn kaj fonotakse maleblajn kombinojn. Ekz-e la
[[http://en.wikipedia.org/wiki/Phonotactics][angla artikolo]] asertas, ke «the sounds /kn/ and /ɡn/ are not permitted
at the beginning of a word in Modern English»; tamen latente ili ja
eblas, kaj ŝerce defia programista ĵargono tiun eblon realigas per sia
*GNU*, kies [[http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/2/24/En-gnu.ogg][defia prononco anglalingva]] estas /gnu:/.  Rusaj vortaroj ne
registras la duondecan vorton «взбзднуть» /vzbzdnuť/ kun 6
vortokomencaj konsonantoj (ĝi signifas «ekpiseti pro ektimo», estas
tute regule formita, memkoprenebla kaj senprobleme prononcebla por
ruslingvano; ĝi estas volonte uzata en vortaj ludoj kiel «[[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%91%D0%B0%D0%BB%D0%B4%D0%B0_%28%D0%B8%D0%B3%D1%80%D0%B0%29][Балда]]» ---
simila al la angla «[[http://en.wikipedia.org/wiki/Hangman_%28game%29][Hangman]]» --- ĉar ĝi malgajnigas ties kutiman
strategion).

#liternomo
** Pri kontraŭekzemploj liternoma kaj sonimitaj
Jen iom simila situacio en la rusa fonetiko, kiam ĝeneralan aserton
kontraŭas liternomo kaj sonimito[6].

En la rusa lingvo la parolsono [ɨ], signata per la litero *ы,* estas
pozicia alofono de la fonemo ⟨i⟩.  Nome, ĝi realigas la fonemon en la
pozicio post malmola konsonanto ene de sintagmo:
нить -- ныть t.e. [ńiť] -- [nɨť] t.e. ⟨ńiť⟩ -- ⟨niť⟩

играть → сыграть, отыграть, подыграть[7] ...

искра → от [ы]скр (ortografie «от искр») ...

Ĉi tiu koncepto, laŭ kiu la aperon de [ɨ] kondiĉas antaŭa konsonanto
malmola, estas paradoksa por ruslingvano, ĉar en la rusa skribosistemo
la efiko estas inversa: per *ы* oni signas malmolecon de la antaŭa
konsonanto.  Tial la fonetika kurso iom detale kaj tre konvinke
refutas la komunajn obĵetojn kaj demonstras, kial tiu interpreto
rezultigas pli belan kaj koheran sistemon; ĝis fine en petito aperas
la du kontraŭekzemploj kiuj nin interesas:

<quote>
Ankoraŭ unu obĵeto: estas la nomo de la litero «и» kaj la nomo de
alia litero «ы» («Операция „Ы“»).  Oni povas prononci ilin post
paŭzo:

--- Kiu litero estas tiu?

--- И.

--- Kaj ĉi tiu?

--- Ы.

Do, ambaŭ parolsonoj, [i] kaj [ɨ], eblas en unu sama pozicio, post
paŭzo; sekve, ne estas pozicia alternado; sekve ili estas malsamaj
fonemoj. Ĉu?

Ankaŭ ci tiu rezonado ne estas valida.  La liternomoj apartenas al
terminologio, ne al la fonetiko de la komuna lingvo. (...) La
liternomoj posedas sian propran, apartan fonetikon.

Simile, estas sonimito ы-ы-ы (plorsono):

Ы-ы-ы ... Меня наказал отец ...

Ы-ы-ы ... Положите конец! (Лебедев-Кумач)

Tamen la interjekcioj ne estas argumento pri fonetiko de komunlingvaj
vortoj.
</quote>

Efektive, la liternomo Ы estas kiel anatomia preparaĵo, izolita el
biologia organismo; oni povas ĝin ekzameni laŭ la celoj de esploro,
sed tio ne montras ĝian funkciadon en la organismo.  Kaj la sonimitoj
evidente estas parolsonaj imitaĵoj de alispeca, ne-parola sono.

Ankaŭ alilingve oni trovas similajn ekzemplojn.  La polaj **Ą** kaj **Ę** (la
nazaj o kaj e) normale ne aperas vortokomence --- krom estkiel la nomoj la
indikitaj literoj.  Simile, laŭ informo de Bertilo *Wennergren*,
La nomo de la Sveda litero **Ä** estas elparolata kun vokalsono, kiun
oni cetere uzas nur kiam **E** aŭ **Ä** aperas antaŭ **R**. Tion oni faras
por ke oni povu klare distingi la nomojn de la literoj **E** kaj **Ä**.

Pri tiuj ekzemploj oni obĵetis, ke ili prezentas esceptojn vokalajn,
kaj ke pli konvinka estus ekzemplo konsonanta.  Mi ne konsentas pri
tiu obĵeto: ja gravas, ke liternomo estas parolsono elŝirita el la
normala parolfluo; tamen ankaŭ konsonanta ekzemplo estas ebla.

Ĉu vi iam pripensis, kial kelkaj konsonantaj literoj en la
tradicia alfabeto latina havas nomojn, kiuj komenciĝas per «e»
(*el, em, en, es* ...) --- dum la pli regula modelo estas, inverse,
komenci per la konsonanto, kaj fini per «e» (*be, ce, de, ge, pe,
te, ve* ...)?

Tre versimila ekspliko estas, ke iam (ekde la etruskoj, en kies lingvo
*m, n, l, r* [[http://en.wikipedia.org/wiki/Etruscan_language#Syllabic_theory][povis formi silabon]]) almenaŭ kelkajn el tiuj poste
e-komencaj konsonantoliteroj oni nomis simple per ilia sono: *lll,
mmm, nnn, sss*.  Oni tamen ne povas simile izoli la eksplodajn
konsonantojn kiel *b, p, k, d* --- tial al ili oni postmetis vokalon.

Tiam do kelkaj liternomoj konsistis el solstara konsonanto, kio en la
normala parolfluo maleblas, kvankam kelkaj el ili ja funkcias
interjekcie: ruse «(t)sss» ordonas silenton, «mmm» estas uzebla kiel
esprimo de hezito (kp ankaŭ «hm...») aŭ sonimito de bovinbleko.

Nu, probable ĝuste tiu eksterodinareco igis postajn gramatikistojn
(pli specife, [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Marko_Terencio_Varono][Varonon]] en la 1ª jc a.K.)
aldoni la vokalon; tamen ili ĝin aldonis antaŭen, ĉar tio iom pli
bone esprimis la akustikan impreson de tutkonsonanta liternomo, kaj
ebligis ĝin «tiri» laŭ la malnova tradicio.
; https://mail.google.com/mail/h/oblcvqrndm6z/?&v=c&s=q&q=sveda+liternomo&th=13e88d953d5088d4

; Kaj laŭ *Probal Dasgupta*,

;   En la bengala lingvo la liternomoj /ɾɔ/ kaj /ɽɔ/ (kie /ɽ/ estas
;   retrofleksa frapsono) estas la solaj ekzemploj de vortkomencaj /ɾ/
;   kaj /ɽ/ en la tuta lingvo.  Multaj homoj provas eviti la plenan
;   defion elparoli ilin en tiu pozicio per la truko nomi la literojn laŭ
;   ilia formo, «boe ŝunno ro» kaj «ɖoe ŝunno ɽo», t.e. «/ɾɔ/ havanta
;   la formon de b plus punkto»; «/ɽɔ/ havanta la formon de /ɖ/ plus
;   punkto».  Sed ekzistas iuj, kiuj heroe prononcas ĝin sen tiu
;   apogvorto antaŭanta ĝin.

; (Kp
; র | bôe shunno rô  | r  | /ɾ/
; ড় | đôe shunno ŗô  | ŗ  | /ɽ/
; ; ঢ় | đhôe shunno ŗô | ŗh | /ɽ/

; kaj la grafike similajn

; ব | bô  | b  | /b/
; ড | đô  | đ  | /ɖ/.)
; ; ঢ | đhô | đh | /ɖʱ/).
; ; https://mail.google.com/mail/h/1slhzj1ogo8wv/?&v=c&s=q&q=sveda+liternomo&th=13e9eed73f927e61
; ; http://en.wikipedia.org/wiki/Bengali_alphabet
; ================>  pingüino

** Kio estas diftongo
Ni jam vidis konfuzon pri la signifoj fonetika kaj skriba (grafika) de
la termino *diftongo* en la sekcio pri [[#LR70][LR n-ro 70]]; tamen ankaŭ ene de
fonetiko endas distingi inter la signifoj fizika kaj fonologia.

Tiel okazis, ke en la angla lingvo la diftongoj estas, interalie,
apartaj parolsonoj kaj fizike, kaj funkcie; sekve de tiu hazardo la
anglalingvaj aŭtoroj taksas «veraj» nur tiajn diftongojn, kiuj
artikulacie glitas de unu pozicio al alia, ne estas simpla apudmeto de
«puraj» parolsonoj; kaj tiun ideon esprimas ankaŭ NPIV:

; Следует различать фонетические и фонологические дифтонги. Так,
; фонетически дифтонгами являются, например, звуковые комплексы в конце
; русских слов сильный, большой, но фонологически их следует
; анализировать как сочетания гласного с согласным /j/. В каждом случае
; анализ зависит от конкретного языка.

**diftong¹o** Λ Vokalo, kiu ŝanĝas unufoje sian tembron dum la eliĝo
(ekz. la sono, reprezentata per **i** en la angla vorto *fine*); analoge
(sed _evi_) en _E_., kombino de du malsamaj vokoidoj, unusilabe
prononcataj, el kiuj unu estas vokalo k la alia konsonanto, ekz. aŭ,
eŭ, aj, ej, oj, uj. ➞ digramo, dierezo.

;   **dierez/o** Λ
;  1. Dusilabiga prononco de diftongo: *ofte la franclingvanoj diereze
;    elparolas la vorton «aŭ»*. (...)

Atentindas ke neanglaj studoj de diftongeco --- ekz-e en la franca
Vikipedio, [[http://fr.wikipedia.org/wiki/Diphtongue#.C3.89tude_du_mot_.C2.AB_roi_.C2.BB][ĉu /wa/ estas traktebla kiel fonologia diftongo]] ---
akcentas ĝuste la fonologian aspekton de la koncepto; nenion ili diras
pri la akustikaj aŭ artikulaciaj trajtoj, sed ekzamenas la «minimumajn
parojn».  Kaj tia fonologia koncepto nepre pli konvenas al Esperanto,
kies fizika bazo fonetika estas multe pli nebula, ol en la nacilingvoj
(eĉ ol en la angla).

; Étude du mot « roi »

; Le mot « roi » est cité comme exemple de diphtongue sur la page en
; anglais de cet article. Écrivons le phonétiquement [ʁwa] et écrivons
; le phonologiquement /ʁwa/ conformément à la théorie dominante en
; vigueur.

;     Si, par hypothèse de travail, on considère qu'il n'y a que deux
;     phonèmes seulement /ʁ/+/wa/, on constate que la césure entre le r
;     et le w permet de nombreuses substitutions (on écrira directement
;     un des homonymes obtenus en orthographe conventionnelle).
;     Ainsi en substituant le r on obtient : poids, moi, toi, loi,
;     doigt, soi, bois, coi, foi, oie, joie, quoi, noix, voix. Chaque
;     paire de mots ainsi construite constitue une paire minimale
;     nécessaire à l'identification d'un phonème.
;     De même si on substitue le [wa] par une autre voyelle on obtient :
;     rat, ré, rai, riz, rot, roux, rue, rein, rond, rend. Ici encore
;     chaque paire de mots ainsi construite constitue une paire
;     minimale.
;     Si maintenant on considère qu'il y a bien trois phonèmes comme la
;     théorie dominante l'affirme, on doit pouvoir obtenir une paire
;     minimale en coupant entre le « w » et le « a ». On constate qu'on
;     trouve difficilement une consonne à substituer au « w » sauf à
;     considérer « r(e)pas » comme admissible. On obtient quelques
;     résultats en lui substituant une voyelle : rhéa, ria, rua,
;     roua27. Enfin si on veut substituer au « a » une autre voyelle, la
;     liste obtenue est également très limitée : roué, rouet28.

; Si le [wa] est composé de deux phonèmes comme le veut la théorie
; dominante nous avons donc le /w/ et le /a/ soit une semi-voyelle
; suivie d’une voyelle. Cette semi-voyelle devrait avoir en français un
; comportement autonome, permettant une libre association avec les
; autres voyelles et consonnes. C'est loin d'être le cas comme on vient
; de le voir.

*John Wells* skribis en siaj «Lingvistikaj aspektoj de Esperanto»[8]:

El fonologia vidpunkto ni rigardas la diftongojn *aŭ, eŭ*, same kiel
*ej, aj, oj, uj*, kiel vokalon plus konsonanto; la konsonanto en tiuj
kombinoj estas ja duonvokalo, do artikulacie vokoida
(vokal-simila). En diversaj aliaj lingvoj (ekzemple la angla) tia
analizo de diftongoj ne estas kontentiga, kaj por tiaj lingvoj ni
rigardas la diftongojn fonologie kiel vokalojn.

Mi nur duone konsentas:
1. Mi plene konsentas pri la *j*-serio:
[[#fojno][mi jam indikis]], ke kvankam mi mem fizike prononcas
[kaĭ] (kaj), [tuĭ] (tuj), [foĭ.no] (fojno) --- tamen fonologie ili
estas /kaj/, /tuj/, /fojno/.
2. Mi malkonsentas pri la *ŭ*-kombinoj, kiuj *fonologie* estas traktendaj
kiel diftongoj (vd ĉi-supre pri la [[#AB][AB-signo]] en difino de
fonemaro); precipe se ekskludi la [[#liternomo][fonologie nevalidajn]]
kontraŭekzemplojn liternoman kaj interjekciajn.

Samsence skribis *Bertilo Wennergren*[9]:
<quote>
Mi preferas analizi *aŭ* kaj *eŭ* kiel apartajn fonemojn anstataŭ klasi
*ŭ* kiel konsonanton similan al *j*. La kialo estas, ke dum *j* libere
kombiniĝas kun vokaloj (*ja, je, ji?, jo, ju, aj, ej, ij?, oj, uj*), *ŭ*
estas limigita al la kombinoj *aŭ* kaj *eŭ*. *Oŭ* ekzistas en nur du
radikoj, *poŭp'* kaj *poŭl*, kiujn oni eĉ anstataŭigas per diversaj
formoj (*pob', pull', pool'*). Ŝajnas, ke oni ne rekonas *oŭ* kiel eblan
kombinon, aŭ almenaŭ ĝin instinkte evitas, same kiel *iŭ* kaj *uŭ*.

Morfemkomenca kaj postkonsonanta *ŭ* aperas nur esceptokaze, la
liternomo *ŭo* (neevitebla kazo kun tute escepta karaktero ...); kaj
la onomatopeo *ŭa* (onomatopeoj tiaj, kielk *ŭa*, ne vere estas partoj
de la lingvo).

Vortojn kiel *ŭato, Gŭatemalo* ktp, mi konsideras eraraj kaj rekte
kontraŭfundamentaj.
</quote>

En sia tradicia formo la Fundamento entenas internan malkoheron inter,
**unuflanke**, la lingvomaterialo kaj la komenca koncepto, en kiuj *ŭ*
aperis nur kiel kromelemento de la du diftongoj; kaj **aliflanke**, la emo
raciigi la lingvon surbaze de la principo «unu latineca litero --- unu
sono».  Nenio estas pli salutinda, ol la emo raciigi la lingvon; la
problemo estas, ĉu la teorio estas adekvata al la materialo.  Mi
opinias, ke bedaŭrinde Zamenhofo provis kombini du malkoherajn
principojn:
- la tradicie-latinecan prezenton de diftongoj per duliteraĵoj
(aŭ, eŭ); kaj
- apartigon, memstarigon de ties dua *litero* --- kio malkoheras kun la
fonologia sistemo de la reala lingvo.

Fakte, similan fiaskon prezentas la lingvoscience pli impona projekto
IFA.  Ankaŭ ĝi ambiciis uzi «unu signon por unu parolsono»:

(IPA) does not normally use combinations of letters to represent
single sounds, the way English does with ⟨sh⟩, ⟨th⟩ and ⟨ng⟩, or
single letters to represent multiple sounds the way ⟨x⟩ represents
/ks/ or /ɡz/ in English.

([[http://en.wikipedia.org/wiki/International_Phonetic_Alphabet#Description][la anglalingva Vikipedio]])

Sed malgraŭ tiu principo la fonetikajn diftongojn IFA prezentas per
fonologiaj literkombinoj.  La Ŝava alfabeto (vd [[#sxava][sube]]) estas ĉi-rilate
pli kohera, disponigante apartajn literojn por la diftongoj.

* La dilemo
La koherigon eblas atingi dumaniere:

1. ĝeneraligi la uzeblon de *ŭ*, ĝin apartigi en memstaran fonemon
similan al *j;*
2. aŭ male, senigi ĝin je ĝia memstareco, rezervante ĝian uzeblon al
la du diftongoj.

Por oportunigi referencon al tiuj du ebloj mi nomos la unuan,
*emancipa* (*ŭ* iĝas plenrajta kaj aparta fonemo); kaj la duan,
*diftonga* (la lingvo konservas diftongojn en sia fonologia sistemo).

Ambaŭ solvoj eblas, la unua konservas la supraĵajn formulojn de la
Fundamento, sed ŝanĝas la profundan fonologian strukturon de la
lingvo; la dua ŝanĝas la priskribajn formulojn uzitajn en la
Fundamento --- sed konservas ĝian internan fonologion.

** Se Ŭ estus samspeca kiel J (la emancipo de Ŭ)
Tion oni jam faras en la dubindaj transskriboj kiajn oni povas trovi
en «Monato» ktp:

> „La ĉina gimnastiko Tajĝiĉjŭan“
> Watanabe [ŭatanabe]
> Jacques Le Puil [ĵak le pŭil]
> Poitiers [pŭatjé]
> Radziłów [radziŭuf]
> Władysław [vŭadisŭaf]
> Wesley Clark [ŭezli klark]

Se oni volas serioze trakti Ŭ kiel fenomenon samspecan kiel J, kiel
apartan kaj plenrajtan fonemon, pli ol kromelementon de diftongoj ---
tiam por pli klare kompreni la amplekson de ŝanĝo en la fonologia
sistemo konvenus ŝanĝi ĝian literan prezenton: ĝi devus esti la
konsonanto W: la fonemo /w/, kun la eblaj realigoj:
- per [w] (la liternomo «wo»; la sonimito «kwaks»; «wato», «westo» ktp); kaj
- per [ŭ] (ĉiuj normalaj aperoj de «ŭ»: *awgusto, naw, anstataw, awskulti* ktp).

Postuli de ordinara lingvano distingi inter la konsonanto [w] kaj la
duonvokalo [ŭ] estas afero malmulte realisma; samkiel en la okazo pri
/j/, necesas unuecigo.  (Oni ja povus rezervi la literon *ŭ* por la
pozicioj postvokalaj; *naŭ* sed *wato*.  Tamen tio jam dekomence estus
devio de la celata koherigo, kaj tio prezentus problemojn ĉe la vortoj
kiel *Okina[wŭ]a*.)

Kompreneble, tio ne estas ia «natura leĝo», sed tio estus pli honesta
prezento, kiu pli klare vidigas la konsekvencojn de tia
interpreto. Kaj ĝi certe estas tute konforma al la unuecigo de
/j/-alofonoj per la litero *j*.

Tio povas iomete ĝeni la okulon en la *aŭ*-kombinoj; sed ne pli ol
*krajono* (*crayon*), *Jorko* (*York)*.

Analogie kun la fundamenta silabado «Ma-jo» oni tiam diru «na-wa»,
«anta-wen» ktp.

La supre citita aserto de *J. Wells* veriĝos: *aŭ* kaj *eŭ* fonologie ne plu
estos diftongoj, sed liberaj kombinoj de vokalo kaj konsonanto (eĉ se
fizike en multaj pozicioj ili restos diftongoj).  La fonologia sistemo
do ŝanĝiĝos: minus du diftongoj, plus unu konsonanto.

Oni devos zorge distingi inter [v] kaj [w]: [w] ne rajtos funkcii kiel
alofono de /v/.

Tiom pli ĝena estos la tradicia transskribo de fremdlingva W per *v*
(Vaŝingtono) aŭ *u* (Ruando).  Tamen kvankam unu fuŝo apenaŭ estas
pravigo por aliaj, ni estu justaj: tute simile la tradiciaj
esperantigoj ofte misuzas *i* kiam pli ĝusta estus *j* : *Makiavelo*
anstataŭ la ĝusta *Makjavelo*, tute misa *Tokio* anstataŭ la ĝusta *Tokjo*
ktp.

Oni atendu lavangon da nomformoj kiujn la emancipo de [w] igos ne
nur eblaj, sed eĉ preferindaj: *Nikaragwo, Ekwadoro, Okinawo*
... eventuale ankaŭ *wiskio* ktp.

Sekvapaŝe oni devus pripensi la uzon de [w] en la nomoj kiel *Wsewolodo*
(situacio tipa, ekzemple, por la ukrajna lingvo). Por esti honesta, mi
menciu ke simila problemo sencas ankaŭ pri /j/ --- kp la ĉeĥajn *jsem*
(= «mi estas»), *jsou* (= «ili estas») ktp; aliflanke, mi ne konas uzojn
de tiaj *j*-kombinoj en nomoj propraj; dum nomoj kun la kombino /w/ +
konsonanto estas nemalmultaj.
; Ĉar ŭ estas fonemo, oni respondu la demandojn:
; 1. La silabado: rekomendindas "na-ŭa" (kp "ma-jo").
; 2. Nenio krom la mensa inercio de la rutinuloj malhelpas uzi "ŭato",
; "Rŭando", "Ekŭadoro", "Ŭoŝintono".
; 3. Ĉu la angla diftongo el "mount" estas akceptebla realigo de "aŭ"?

** Koherigo de la tradicia sistemo diftonga
Zamenhofo ne konis la koncepton «fonemo», kvankam intuicie li strebis
krei skribosistemon laŭfoneman.  Apartigo de la litero *ŭ* tamen rompas
tiun principon kaj kreas tenton uzi ĝin pli vaste ol nur en la
kombinoj *aŭ* kaj *eŭ*.  En alfabeto laŭfonema devus aperi apartaj literoj
por *aŭ* kaj *eŭ*, kaj ne devas aperi aparta *ŭ*.  Evidente en ĉi tiu sekcio
mi abstrahas pri la netuŝeblo de la Fundamento (kvankam ĝia celo estas
ĝuste la konservado de la fundamenta sistemo).

*** La varianto ĉeĥa-hungara
La plej konservema solvo estas deklari la kombinojn *aŭ* kaj *eŭ* du
unuopaj literoj; tiel la ĉeĥoj rigardas la kombinon *ch* unuopa litero,
kiun ili lokas en sia alfabeto inter *h* kaj *i*:
a á b c č d ď e é ě f g **h ch i** í ...

kaj sekve en la vortaro
*Egypt* < *echo* < *ejhle*

(evidente, ĉar la ĉeĥa *ch* = *ĥ* --- kaj laŭ la sonvaloro, kaj laŭ la
loko en la alfabeto --- tio estas la sama ordo kiel en Esperanto:
*egipto* < *eĥo* < *ejo*).

Simile en la hungara alfabeto aperas 7 **literoj** *cs, gy, ly, ny, sz, ty,
zs* (kaj vortaro listigas vortojn en tiu ordo:
*cifera cukor csapadék* ... --- kp en Esperanto:
*cifero* < *cunamo* < *ĉambro*).

Eĉ pli proksima analogio estus la litero Ы en la rusa alfabeto, kie la
literon Ь modifas la ne plu ekzistanta signo (ne plu litero) I.

Alia analogio, bone konata al la esperantistoj, estas la uzo de *x* en
la surogata skribo iksisma: *cx, gx, jx* ... estas en tia skribo
nedivideblaj simplaj literoj; kaj simile estus pri *aŭ, eŭ*.

Tiam la alfabeto de Esperanto iĝus 29-litera:

a **aŭ** b c ĉ d e **eŭ** f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t **u v** z

Tio ŝajnas enkonduki la duliteraĵojn, kontraŭ kiaj Zamenhofo tiom
energie protestis en [[#LR70][LR n-ro 70]]; tamen logike tio estas uzo de iom
komplikita diakritilo *ŭ*, simila al la ĉapeloj en *ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ;*
nemulte gravas, ke ĝi aperas en postpozicio, dum la ĉapeloj, en la
supera pozicio.  Obĵeto kontraŭ la literoj *aŭ* kaj *eŭ* estas egalvalora
al obĵeto kontraŭ la supersignoj.

La nomoj de tiuj du literoj povus esti *aŭ* kaj *eŭ*, kiel konvenas al la
vokaloj; la nomo por la grafika elemento *ŭ* ne plu estas afero alfabeta
(samkiel la supersigno de *ŭ* en la Fundamento ne estas difinita).

Ĉe tia difino la aspekto de la normalaj vortoj esperantaj neniel
ŝanĝiĝas; ŝanĝiĝas la alfabeto kaj sekve la aranĝo de kelkaj artikoloj
en la vortaroj:
*atuto* < *avo* < *Azio* < *aŭdi* < *aŭtuno* < *babili*

Ĉe vortodivido la literoj *aŭ* kaj *eŭ* estas same nedivideblaj, kiel la
rusa Ы: *kontraŭ-agi*, neniam *kontra-ŭagi*.

Ankaŭ la du uzojn de *ŭ* en interjekcioj necesos ŝanĝi:
*kŭaks* → *kvaks*, *ŭa* → *ua.*

La ĉefa problemo de tiu solvo konsistas en tio, ke restas la tento
ekstrakti la diakritilon *ŭ* en apartan literon kaj reveni al la
fundamenta alfabeto de la Ekzercaro --- la kaptilo kiun Zamenhofo mem
ne sukcesis eviti.  (Oni cetere atentu, ke la nuna uzo de la alfabeto
devias de tiu en UV: UV traktas supersignojn simile al la lingvoj
okcidentaj kaj listigas: *ĉe* < *ced⋅* < *cedr⋅* < *ĉef⋅* ... La nuna
leksikografio esperanta sekvas la tradicion orienteŭropan, en kiu c
kaj ĉ estas tute apartaj literoj.)

*** Uzi ligaĵojn
; Unikodo entenas literligaĵon a+u: Ꜷ ꜷ =(U+A736, U+A737)=; apriore tio
Unikodo entenas literligaĵon a+u: =U+A736, U+A737=; apriore tio
ŝajnas bona anstataŭaĵo por *aŭ* (kaj plej grave, ĝi malebligas demandon
pri eventuala uzo de *ŭa* ktp).  Tamen la vortoj kun tia ligaĵo aspektas
nekutime kaj eĉ malbele:
;        Ꜷgusto, ꜷtoro, ĉirkꜷ.
[[./au.png]]

; (Se ĉi tiuj signoj mankas en via tiparo, [[URL:./au-lig.png][alklaku ĉi tie]] por vidi la
; ĵusan alineon sur bildo.)
Krome, mi ne trovas similan ligaĵon por *eŭ*.

*** Uzi super- aŭ subsignon
Alia memtrudiĝanta ideo estas uzi la tradician ĉapelon esperantan: â,
ê; aŭ ion pli ekzotan, ekz-e la polajn vostetojn: ą, ę:

> Â â, Ê ê: Âgusto, âtoro, ĉirkâ, Êropo, lêtenanto
> Ą ą, Ę ę: Ągusto, ątoro, ĉirką, Ęropo, lętenanto

Tio estus logika, sed tio tro devias de la internacia idealo
latineca.  Tiu varianto ŝajnas tute senŝanca — eĉ malgraŭ la tradicio
de anglalingvaj vortaroj simile marki per supersigno iujn diftongojn:
ō [oŭ], ā [ej], ī [aj].

Cetere, mi dankas al kolego Kiselman pro la informo, ke simila
fenomeno ekzistas en la lingvo islanda: kelkajn diftongojn oni signas
per dekstra korno sur la litero prezentanta la diftongokernan sonon: á
[aŭ], ó [oŭ], é [ĭε]. Samkiel en la lingvoj orienteŭropaj kaj
Esperanto, la diakritaĵojn oni rigardas apartaj literoj, kun aparta
loko en la alfabeto:
> a **á** b d ð e **é** f ...

Tio devas bone funkcii en la islanda, ĉar en tiu lingvo, pro ĝia
ekstrema purismo, la latinecaj internaciaĵoj malmultas.

*** IFA-a ligilo
En la praktika uzo de IFA-transskriboj oni plej ofte lasas al la
leganto la zorgon distingi inter hiato kaj diftongo:
> Haut /haʊt/;
aŭ markas la nesilaban elementon per diakritilo indikanta mallongecon
--- samkiel en Esperanto (ekz‑e «haŭto»).  Tamen tio estas ne tute
ĝusta maniero, kaj ne en ĉiuj lingvoj por ĉiu diftongo eblas
indiki la ĉefan kaj la kroman elementon.  Tial pli ĝusta maniero
estas uzi eksterlinian arkan ligilon, superlinan (a͡u), aŭ sublinian (e͜u):
> A͡ugusto, a͡utoro, ĉirka͡u
> E͡uropo, le͡utenanto

aŭ respektive
> A͜ugusto, a͜utoro, ĉirka͜u
> E͜uropo, le͜utenanto

Tio evidente prezentas tipografiajn malfacilaĵojn, kaj aspektas aĉe.

** Alfabeta aberacio
La problemoj de la ĵuse priskribitaj manieroj koherigi klarigas kiel
aperis la problemo pri la fonemeco de *ŭ*.

**Unuflanke**, Zamenhofo strebis al evidenta internacieco de la leksiko:

En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo
internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas
konsisti nepre el *vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata
formo* («Esenco kaj estonteco», ĉap. 7ª)

Sekve necesis ke la vortoj latinaj, multaj el kiuj entenas la
diftongon *aŭ*, aspektu kiel eble plej internacie.  Tial la unuliteraj
diakritaĵoj kiel *âtoro* estis neakcepteblaj.  Ni tuj notu, ke tio ne
koncernis la konsonanton *w*, kiun Zamenhofo kaj pliparto da postaj
esperantistoj anstataŭigas aŭ per *v* (kiel en *Vaŝingtono, Kornvalo,
Kromvelo, Otavo, Delavaro, Havajo, Halovino, Vikipedio, Vindozo*), aŭ
per *u* (kiel en *vualo, Baldueno, mueli, kuiri, buduaro, dueli, Eduardo,
ekspluati, jaguaro, jezuito, Luizo, Pantagruelo, repertuaro, Ruando,
silueto, suomo, tualeto, Uagaduguo, zuavo ...*).

; Oua·ga·dou·gou (wä'gə-do͞oʹgo͞o)
;    The capital and largest city of Burkina Faso, in the central part
;    of the country. It was founded in the late 11th century and is
;    today a trade and distribution center. Уагаду́гу

**Aliflanke**, Zamenhofo volis konstrui koheran kaj facile lerneblan
sistemon, en kiu ne estu ambiguaĵoj similaj al la polaj *zaufany*
[za.u...] (kp *praulo*) kaj *zautomatyzowany* [za͜ŭ...] (kp *aŭtomato*).

Principe eblis tre ŝparemaj manieroj por malambiguigo:
- uzi dividan streketon en nediftongaj au-kombinoj: *pra-ulo, bala-u;*
- uzi tremaon por marki plenvokalan [u] en tiaj kombinoj:
*praülo, balaü* (kp la francajn *naïf, Noël* aŭ la greka-latinan *poëta*).

Se Zamenhofo estus elektinta iun el tiaj malambiguigoj, neniu ekpensus
pri aparta fonemo /ŭ/ --- samkiel oni ne imagas apartan fonemon /ʊ̯/
por la germana.  La ideo, ke la litero **ŭ** signas *fonemon,* estas ŝuldata ne
al la reala sonsistemo de la lingvo, sed al la doktrino, ke Esperanto
havas strikte fonologian alfabeton.

#sxava
** Nelatina alfabeto
La problemo do estas grandparte ŝuldata al la tradicio de la latina
alfabeto.  Kiel la afero status ĉe alibaza alfabeto?  Nu, iuj el tiaj
alfabetoj egale bone povas priservi ambaŭ solvojn.  Estkiel nelatinan
alfabeton mi kutime konsideras la [[http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cava_alfabeto#Por_Esperanto][Ŝava-Starlingan]].

En sia Starlinga formo, la alfabeto bonege realigas la unuan
alternativon: ŭ=w, kaj eĉ grafike sugestas la ideon pri tio, ke /j/
kaj /w/ estas aferoj samspecaj (la signobildo de unu estas la
signobildo de la alia, turnita je 180°).  Alivorte, ĝi prezentas la
avantaĝon de unueca skribo *awtoro, Waŝingtono* --- sed sen la ĝeno pri
nekutimeco de *aw* (ĉar nenio estas apriore kutima en tia skribo).

Tamen ankaŭ la duan alternativon tiu signaro povas bonege realigi.  La
Starlinga adaptaĵo permutis (kompare kun la anglalingva originalo) la
signojn por /j/ (*yea*) kaj /w/ (*woe*); tio efektive pli oportunas en
Esperanto.  Daŭrigante tiun modifon, oni povas uzi la
diftongo-literojn *ice* kaj *age* por *aŭ* kaj *eŭ*.
Rezultos jena alfabeto (kun ekzemplaj vortoj kaj ĉiuliteraĵo):
[[./sxava-aux-eux.png]]
; diftongo-literojn 𐑲 kaj 𐑱 por *aŭ* kaj *eŭ*.  T.e. kompletigi la vokalan lozanĝon:

; <literal style="html">

a  =  𐑨

𐑧  =  e

per      aŭ  =  𐑲  kaj  𐑱  =  eŭ

u  =  𐑪

𐑩  =  o

; </literal>
; Ekzemple,

;      𐑲:   | ⋅𐑲𐑜𐑪𐑕𐑑𐑩 | 𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩 |  𐑗𐑦𐑮𐑒𐑲 |  𐑵𐑲𐑨
;      (aŭ: | Aŭgusto | aŭtoro | ĉirkaŭ | naŭa)
;      𐑱:   | ⋅𐑱𐑮𐑩𐑐𐑩 | 𐑵𐑱𐑑𐑮𐑨𐑤𐑨
;      (eŭ: | Eŭropo | neŭtrala)

; (La ŝavaj literoj estas novaĵo en Unikodo, kaj eble ili mankas en la
; tiparoj de via foliumilo.  Tial mi aldonas [[URL:./lozangxo.png][bildon]]
; entenantan la ĵusan tekston kun tiaj literoj.)

Mi preparis kelkajn specimenajn tekstojn en tiu diftonga alfabeto,
interalie la bitlibrojn

- Unuel: Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia. La
ŝava-diftonga transskribo [[../../tools/Sxava/esxe.pdf][en PDF]] kaj [[../../tools/Sxava/esxe.html][en HTML]].
- Luyken: Pro Iŝtar. La ŝava-diftonga transskribo [[../../tools/Sxava/pro_isxtar.pdf][en PDF]] kaj [[../../tools/Sxava/isxtar.html][en HTML]].

En ambaŭ verkoj, samkiel en mutltaj aliaj, nenie aperas libera
respondaĵo de *ŭ*.  Ĉe la bonaj aŭtoroj tia *ŭ* estas je pluraj
grandoordoj malpli ofta, ol la malofta *ĥ*, kiun iuj volas ekstermi pro
ĝia malofteco.

** [w] kiel alofono de /v/
La angla lingvo havas la du fonemojn /v/ kaj /w/.  Tamen pli ofte
lingvo havas ne pli ol unu el ili: la germana kaj rusa posedas nur la
fonemon /v/; la klasika Latino, la ukrajna, la ĉina posedas nur /w/.
La diftonga alternativo ebligas uzi la sonon [w] kiel alofonon de /v/;
por la rusa orelo tio sonus kiel ukrajna akĉento en ruslingva parolo:
ĝi kaŭzas nenian problemon en komunikado.  Tia permesemo ne plu eblos
ĉe la emancipa alternativo, oni devos distingi la du parolsonojn kiel
apartajn fonemojn.

Verdire, tiu postulo jam ekzistas ĉe la liternomoj: *ŭo* ≠ *vo*.  Nu, mi
plu opinias, ke fonologie la liternomo *ŭo* estas kontraŭsistema eraro.
Ĝia kroma problemo estas, ke en la rusa prononco la liternomo *o* egale
sonas kiel [ŭo] (vd [[#rusauo][supre]]).

(Oni povus prezenti kelkajn aliajn parojn, kiuj tamen ne estas veraj
opozicioj pro malsamaj silabadoj:
*laŭi* ≠ *lavi*, kvankam ja *laŭ-i* kaj *la-vi*;
*malgraŭe* ≠ *malgrave*, kvankam *malgraŭ-e* kaj *malgra-ve*;
*naŭo* ≠ *navo*, kvankam *naŭ-o* kaj *na-vo* ktp.
La lasta paro tamen redukteblas al *naŭ* ≠ *nav'* kaj plie *aŭ* ≠ *av'* --- ĉu
ĉi tiaj apostrofaĵoj sufiĉas kiel konvinka opozicio?)
; laŭro  lavro

* Konkludo
La Fundamento entenas du tavolojn: ĝi prezentas la lingvon Esperanto
per tekstoj kaj vortaro (la objekta tavolo); kaj ĝi entenas certan
teorion pri tiu lingvo (la meta-tavolo).  La objekta tavolo estas la
viva korpo de la lingvo; la teorio estas speco de pakaĵo, la vestoj en
kiuj Zamenhofo prezentis sian verkon.

La teorio apartenis al la 19ª jc, kiam la funkcia fonetiko ankoraŭ
estis naskiĝanta, kaj ĝia koncepto pri parolsonoj estas iom simplisma
(cetere, tia ĝi restas ĉe la ĝenerala publiko ĝis nun).  Tio influis
la difinon de la alfabeto (kaj interalie, la liternomojn).  Estiĝis
malkohero inter la propra, interna strukturo de la objekta tavolo,
unuflanke; kaj la ne tute adekvata teorio, aliflanke.  Resume, la
vesto ne estis bone almezurita (tio apenaŭ eblis ĉe la tiama modo).

Tiu malkohero kaŭzis streĉon, kiu restas fonto de provoj ŝanĝi la
fonologian sistemon de la lingvo laŭ la teorio.  Parte tion kaŭzas la
reala bezono esprimi la fremdan sonon [w] per la rimedoj de Esperanto;
sed tiaj mankantaj parolsonoj abundegas, sufiĉas indiki la
angla-hispanajn [θ] kaj [ð]; tamen neniam tiu manko kaŭzis eĉ
malplejan provon modifi la fonologian sistemon de Esperanto.  Necesis
kombino de la ekstera bezono kaj de la interna fendo, kian prezentas
la teoria difekto en la difino de la alfabeto.

Estas du manieroj koherigi la tuton: konsekvence apliki la teorion,
emancipante la literon *ŭ*, kio iom post iom ŝanĝos la objektan lingvon;
aŭ koherigi la teorion al la interna strukturo.

Probable venkos la emancipo: ĝi bezonas nenian ŝanĝon en la ideologio,
ĉiuj priskribaj vortoj restos la samaj (ŝanĝiĝos la interna strukturo,
sed tion malmultaj rimarkos).  Alivorte, korekto en la vesto post pli
bona almezurado estus afero okulfrapa, kiun rimarkos ĉiuj --- kaj kiu
nepre kaŭzos protestojn pri la netuŝebla Fundamento.  Politike pli
facilas apliki ĥirurgion al la korpo, ŝanĝi la vivan organismon
adaptante ĝin al la malnova vestaĵo; tion la publiko ne rimarkos.

; ** La PIV-oj
; *** PIV1
; <literal style="html">

ŭ

La 26a litero de la E-a alfabeto.

Malantaŭa duonvokalo, aŭdiĝanta nur post alia vokalo (ekz.:
;     aŭdi, leŭtenanto).

;   RIM. Tiun literon oni uzas ankaŭ por la fonetika figurado de la
;   konsonanto, kiu aŭdiĝas komence de ceteraj anglaj, japanaj
;   k.s. vortoj (ekz. en: ŭajt-insulo, ŭagadugu, ŭu-han ktp), k kiu
;   estas propre voĉa duonfrikativa labialo. La normala E-a
;   transskribo estas v (Vaŝington), sed por pli ĝusta prezentado de
;   propraj aŭ teknikaj nomoj k evitado de kelkaj homonimoj Moch,
;   Vérax, Tellini k.a. provis enkonduki novan literon, w (wato,
;   westo).

; </literal>

; Bedaŭrinde PIV ne informas nin, kiel la probatalantoj de *w* proponis
; ĝin voĉlegi.

; *** PIV2
; Laŭ PIV2 la parolsono prezentata per *ŭ* estas

;   I- Konsonanto, voĉa malantaŭa velara glitanto,

; dum *glitanto* estas

;   2 Λ Parolsono fonetike vokoida k fonologie konsonanta (en E. **j** k **ŭ**).

; kaj

;   **vokoid/o** Λ Parolsono, dum kies prononco la aero fluas el la buŝo
;   super la meza parto de la lango sen enbuŝa frotado aŭ obstrukco.

; Kaj simile pri **j**: «j.
; I- Konsonanto, voĉa palatala glitanto.»

; Difinoj same dubindaj, kiom malklaraj.  Interalie en prononco mia (kaj
; ĉe multaj aliaj esperantistoj) la konsonanto [j] ja estas percepteble
; frota.

; * Ekskurso pri Latino

; ⟨U⟩ /w/ This letter stood for both the consonant /w/ and the vowel
; /u/. ⟨u⟩ is /w/ at the beginning of a syllable. E.g., uehebantur
; /wɛheːˈbantʊr/ "they were driving", inuehebantur /inwɛheːˈbantʊr/
; "they were attacking verbally", quattuor /kʷatːwɔr/ "four", which is
; disyllabic in verse. A [w] was also pronounced, but not written,
; between /u/ and a vowel: duo [ˈduwo]. Loans to Germanic languages
; such as those represented by OE win "wine" and pea "peacock" suggest
; that in early Imperial times [v] was pronounced as /w/ only shifting
; to /v/ in first few centuries AD but may still have been pronounced
; /w/ as late as the 5th century AD

; ⟨qu⟩ /kʷ/ A labiovelar, considered one consonant.
; Буква Q позволяет различать минимальные пары с /k/ и /kʷ/, например
; cui /kuĭ/ и qui /kʷiː/.

; AE, OE, AV, EI, EV были дифтонгами: AE = /aɪ/, OE = /ɔɪ/, AV = /aʊ/,
; EI = /eɪ/ и EV = /ɛʊ/.  AE и OE в послереспубликанский период стали
; монофтонгами /ɛː/ и /eː/, соответственно.
; ⟨ae⟩, ⟨oe⟩, ⟨av⟩, ⟨ei⟩, ⟨ev⟩ originally represented diphthongs: ⟨ae⟩
; represented /aj/, ⟨oe⟩ represented /oj/, ⟨av⟩ represented /aw/, ⟨ei⟩
; represented /ej/, and ⟨ev⟩ represented /ew/. However, soon after the
; Archaic period, /aj/ and /oj/ lowered the tongue position in the
; falling element, and started to become monophthongs (/ɛː/ and
; /eː/, respectively) in rural areas at the end of the republican period

; AV[aeiu] probable ĉiam iĝadis a-v, neniam aŭ- (ĉu?).
; AVARVS => *avarus*, ne *aŭarus* (avara)
; AVENA => *avena* (aveno)
; AVIDVS => *avidus* (avida)
; AVOCAMENTVM => *avocamentum* (distro)
; AVVS => *avus* (avo)

; Escepto estas la grekaĵoj kun *eŭ-,* kiuj tamen finfine ricevis la
; naturan *v* :
; EVANGELICVS => *euangelicus* => evangelia

; Tial ĉe Z oftas intervokala -j-, sed mankas intervokala -ŭ- (kiu povas
; aperi nur intermorfeme, kiel en naŭ-a).  Nenia Okina-wa.

; ** [w] kiel alofono de /v/

; Mi opinias, ke ni rajtas deklari ke [w] estas unu el la eblaj alofonoj
; por /v/ -- samkiel la kartava franca [ʁ] kaj la angla [ɹ] estas eblaj
; alofonoj por la esperanta "r". Tiam "Vels" aŭ "Tajvano" laŭplaĉe estus
; prononceblaj kiel [wels] aŭ [taj'wano]. Tamen tio sekvigas, ke "ŭo"
; estu distingebla disde "vo" t.e. ke [ŭ] estu distingebla de [w], kio
; ŝajnas nerealisma.  Plej bone estus malrekomendi tiun malregulan
; liternomon, rekomendante preferindan regulan alternativon, ekz-e
; «u mallonga», kiel la rusa nomo «i mallonga», «и краткое», por la
; litero й).

; La tradiciaj transskriboj *Vaŝingtono* ktp bone koheras kun tia
; koncepto.  Estas vera, ke post konsonanto /w/ plej ofte iĝas *u* :
; *vulalo, trotuaro*.  Evidente, tio estas ŝuldata al la strebo eviti
; malfacilajn konsonantokombinojn, kiel *tv* kaj precipe *vvalo*.  Similan
; fenonenon ni vidas ĉe postkonsonanta transskribo de /j/: *piedo,
; viando, Tokio* anstataŭ *pjedo, vjando, Tokjo*.  (En la moderna lingvo
; tiaj kombinoj ne ĝenas, kp *fjordo, Rejkjaviko.*)

; ** La latinida *v*
; La iberiaj lingvoj estas iom alispecaj ol Esperanto: la sono [v] havas
; malfortan pozicion en ili, la litero *v* estas ambigua.

;  - Kataluna: vingut (veninta) [biŋ'gut] aŭ [viŋ'gut]; *blava* [ˈblaβə] (blua)
;  - Kastilia: *vivo* [biβ̞o] (mi vivas)
;  - Sarda: latin *lingua* > sarde *limba*

; [[http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/3/37/Voiced_bilabial_fricative.ogg][la sono β]]

; bêtacisme:
; La majorité des langues romanes renforcèrent ultérieurement ce [β] en
; la consonne fricative labio-dentale voisée [v], par exemple le
; français, l'italien ou le roumain. Mais dans d'autres parlers, surtout
; au nord de la péninsule Ibérique, dans certaines parties de
; l'Occitanie au sud de la France, ainsi qu'en Sardaigne, le son [β] ne
; fut pas changé en [v] et vint à se durcir en [b] à l'initiale,
; aboutissant à une confusion totale des deux anciens phonèmes latins :
; dans les langues concernées, [b] et [β] sont deux allophones d'un même
; phonème, dont la répartition est entièrement déterminée par la
; position : [β] apparaît entre voyelles, [b] à l'initiale et après une
; consonne nasale (c'est-à-dire [m] ou [n]) ; en conséquence, il
; n'existe plus dans ces langues de base phonétique à la distinction de
; B et V dans l'orthographe.

; * Transskriboj
; „La ĉina gimnastiko Tajĝiĉjŭan“
; Watanabe [ŭatanabe]
; Jacques Le Puil [ĵak le pŭil]
; Poitiers [pŭatjé]
; Radziłów [radziŭuf]
; Władysław [vŭadisŭaf]

; ** La angla /w/
; Wesley Clark [ŭezli klark]

; La [[http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/a/a7/Voiceless_labio-velar_fricative.ogg][senvoĉa w (wh)]] [ʍ].

; * Kritikoj

; ** Liternomo por *ŭ*
; PAG proponas 3 alternativajn seriojn da liternomoj --- kaj en ĉiuj tri
; *ŭ* havas la nomon *ŭo*.  Evidente, la PAG-aŭtoroj ne konscias pri la
; problemo.

; Kompreneble, neniu rajtas forigi la fundamentan nomon *ŭo*, malgraŭ ĝia
; malreguleco; tamen dezirindas havi alternativan nomon konforman al la
; sonsistemo de Esperanto.  Tia nomo ne povas komenciĝi per *ŭ*, tial mi
; proponas priskriban nomon «u mallonga» (simila problemo ekzistas en la
; rusa pri la litero й, kies nomo estas «и краткое», t.e. «i mallonga»).

; ; (+ hodiaŭa, antaŭa, hieraŭa)

; Zamenhof sekvis la rusan prononcon de latino: kvar (lat. quattor),
; kvin (lat quinque), akvo (lat aqua), kvankam (lat. quanquam), kiu
; ŝajnas tre stranga al latinidoj. Unu el la plej rezolutaj
; probatalantoj de la uzo de la grafemoj "kv" kaj "gv" en Esperanto
; estas André Albault, prezidinto de la Akademio de Esperanto. Li provas
; pravigi sian starpunkton surbaze de tute persona intepreto de la
; Fundamento, argumentante, ke vokalo ne rajtas sekvi la sonon de la
; duonvokalo "ŭ".

; La uzo de "kv" kaj "gv" estas nek fonetisme nek grafisme pravigebla en
; nuntempaj latinidaj lingvoj, ĉefe iberiaj lingvoj, kies nomoj kaj
; vortoj havas diftongojn kun u ("gu" = /kw/ kaj "qu" = /kw/).

; ** Argumentoj favoraj al elkatenigo de *ŭ*

; ** La liternomoj
; la liternomoj, sonimitoj kaj interjekcioj ne estas tre konvinkaj
; obĵetoj.  La interjekcio "tŝŝŝ" (aŭ "tsss") neniel taŭgas por
; argumenti ke "s" povas formi silabon en Esperanto.  La ŝajna ligikeco
; de la «substantivaj finaĵoj» ĉe la konsonantoj ne funkcias finaĵe en
; la praktiko: la esprimon «*n*-a potenco» la matematikistoj voĉlegas ne
; «na potenco», sed «noa potenco» (t.e. traktas tiun -o kiel parton de
; la radiko).

; Sergio:

; > En la fonetikista sekcio konvenas distingi la konsonanton [w] kaj la
; > malĉefan elementon de diftongo (glajdon, "glitaĵon") [ŭ].  Fakte ŭ ne
; > signas apartan fonemon, la fonemoj estas aŭ, eŭ, oŭ; tial la kutima
; > aserto, ke en Esperanto "unu litero signas unu sonon" aŭ inverse estas
; > simpligo.  Kaj ĝia malvereco nin punas en la uzado de ŭ por signi [w].

; Ne ĉiuj fonetikistoj konsentas pri la difino de la fonemaro de
; difinita lingvo. Por la angla lingvo ekzistas multaj diverĝaj
; fonem-analizoj. Iuj difinas la (malleviĝantajn) diftongojn kiel
; apartajn fonemojn; aliaj difinas la malĉefan elementon de diftongo
; (glajdon aŭ glitsonon) kiel apartan fonemon. En latinidaj lingvoj oni
; konsideras diftongoj ne nur la "malleviĝantajn" de la tipo "eu", sed
; ankaŭ la "leviĝantajn" de la tipo "ue", komp. hispane "neutro"
; /néwtro/ (neŭtro) kaj "trueno" /trwéno/ (tondro). Se oni konsideras la
; glitsonon kiel fonemon en la hispana, apartenas al ĝia priskribo la
; informo, ke ĝi povas aperi senpere antaŭ aŭ senpere post la silabkerna
; vokalo. La elparolo povas varii laŭ tio, ĉu ĝi aperas antaŭ aŭ post la
; vokalo, sed la du elparoloj estas variaĵoj de unu sama fonemo, same
; kiel eksploda (ploziva) kaj frota (frikativa) elparoloj estas variaĵoj
; de la hispanaj fonemoj /b d g/ laŭ tio, ĉu la sonoj aperas post paŭzo
; aŭ nazsono (nazalo), aŭ ĉu ili aperas en aliaj ĉirkaŭaĵoj. La
; lingvoscienca koncepto "fonemo" ne ekzistis en la tempo de Zamenhof,
; sed eblas diri, ke li per la dekreto, ke ĉiu litero respondu ĉiam al
; unu sono, jam fiksis la fonem-analizon de Esperanto: la "afrikatoj" c,
; ĉ kaj ĝ estu konsiderataj ne kiel du-fonemaj sinsekvoj, sed kiel
; simplaj fonemoj. Tiel, "edzo" havas 4 fonemojn, dum "eco" havas nur 3.

; > La sono [w] en Esperanto ne ekzistas, oni ĝin anstataŭigas aŭ per [v]
; > (la plej ofta maniero: Kromvelo ktp), aŭ per [u] (trotuaro, Luizo
; > ktp).

; Jes. Tamen tio rilatas ne al la fonemaro, sed al la "fonotakso",
; t.e. la reguloj (aŭ kutimoj) pri sinsekvo de fonemoj en la
; parolĉeno. En Esperanto la glitsono "ŭ" emas aperi nur post vokalo en
; la sama silabo kiel tiu. Se en la fontolingvo tia fonemo aperas
; aliloke (kŭar, kŭin, akŭo, lingŭo, ŭiskio, trotŭaro, tŭaleto), ĝi
; estas anstataŭigata per "v" aŭ "u", depende de la fonetikaj
; ĉirkaŭaĵoj. Tio similas al la "fonotaksa" regulo de kelkaj lingvoj, ke
; vorto ne rajtas komenciĝi per sibla sono sekvata de konsonanto. Por
; eviti tion oni metas vokalon vortkomence: "skio" en la hispana estas
; "esquí" /eskí/, kaj la greka nomo Smyrna en la turka estas Izmir.

; > La konfuzon pligrandigas la litero j, kiu fakte povas signi kaj la
; > konsonanton [j] (kiel en "jam"), kaj la glajdon [ı̆] (miaj, rajto) ---
; > kvankam nenio malebligas prononci [j] ankaŭ en aj, oj ... kiel la
; > francoj prononcas veran [j] en "travaille".

; En kelkaj lingvoj, ekz. la angla kaj la germana, "j" estas elparolata
; sen froto sendepende de tio, ĉu ĝi staras antaŭ aŭ post
; vokalo. Ekzemple mi supozas, ke en la germana ne estas granda
; diferenco inter la elparolo de la "j" de "ja" (jes" kaj la "i" de "Ei"
; /aj/ (ovo). Sed en la hispana la tendenco estas, ke oni silabkomence
; elparolas frote: "yerno" /jérno/ = "bofilo", sed post silabkomenca
; konsonanto senfrote: "viernes" /bı̆érnes/ (kun nesilabiga i) =
; "vendredo". Iam hispana E-isto arde diskutis kun mi, ke la elparolo de
; "sinjoro" estu ne "sinioro" (senfrote), sed "sinyoro" (frote, preskaŭ
; afrikate). Se Esperanto respektus la elparolon de la fontolingvo, oni
; dirus "pjedo" (dusilabe) anstataŭ "piedo" (trisilabe). Laŭ mia
; kompreno, apogita i.a. sur "Lingvaj Respondoj", en Esperanto "j" estas
; elparolata kiel nesilabiga "i" (fonetike [j]), kaj "ŭ" estas
; elparolata kiel nesilabiga "u" (fonetike [w]). Se Zamenhof decidus, ke
; la lastan el tiuj fonemoj oni skribu per la litero "w", formoj kiel
; "wiskio", "Waŝingtono", "Nikaragwo" ktp. estus pli facile akcepteblaj,
; sed tiam ni devus skribi ankaŭ "ankaw", "awgusto", "Ewropo",
; "newtrala" ktp. Sed tiel ne estas; kaj ankaŭ la "fonotaksaj" kutimoj
; tiel firme establiĝis en Esperanto, ke apenaŭ valoras la penon provi
; ilin ŝanĝi.

; Otto

; Renato skribis:

;     Mi ĉiam aŭdas la vorton "naŭa" elparolata  tiel: "nawa".

; Kion signifas la prononcindiko "nawa"? Mi supozas ke vi celas, ke la
; "ŭ" en "naŭa" realiĝas kiel [w], dum en "naŭ" ĝi realiĝas kiel
; [u̯]. Tamen en la prononcoscienco ne ekzistas klara kriterio por
; distingi inter [u̯] kaj [w]. La afero daŭre estas pridisputata en la
; scienca literaturo, kiel ekzemple montras la jena scienca artikolo:
; http://www.sciencedirect.com/science/article/pii/S0024384107001763

; Mi daŭre aŭdas la "ŭ" en "naŭ" kaj "naŭa" elparolata same. Ĉu vi aŭdas
; iun diferencon inter ili, kaj se jes, ĉu vi povus pliprecizigi kia
; estas tiu diferenco.

; Amike,
; Markos

; Renato:

; «Oni povas diskuti pri la sistemo de la Fundamento, sed en la reala
; vivo la vorto "naŭa" estas elparolata de ĉiuj "na-ŭa" [La silabigo
; estas nur helpo por indiki la elparolon].»

; Eble en la reala vivo de ĉiuj latinidlingvanoj, sed tute ne en la
; reala vivo de ĉiuj! - krom se la vivo de iuj ne-latinidlingvanoj ne
; estas reala :-). Estante ĝermanlingvano mi supozas, ke mi silabigas
; "naŭ-a". Trajto de la akĉento de mia hispana edzino, kiam ŝi parolas
; la norvegan, estas ĝuste, ke kiam glitsono aperas inter du vokaloj, ŝi
; emas marki silablimon antaŭ la glitsono, dum la denaskaj
; norveglingvanoj emas marki ĝin _post_ la glitsono.

; Otto

; Mi provu helpi al Renato:

; «Certe en mia percepto la sono "w" e "nawa" estas kiel la sono "w" en
; "Okinawa" kaj malsama je la sono "ŭ" en "almenaŭ".»

; Eble la diferenco estas en la distanco inter la lipoj. Ĝi estas pli
; malgranda en "w" ol en "ŭ". Laŭ la nuna fonetika terminaro, "w" estus
; "approximant" (antaŭe oni diris "frictionless continuant"), kaj "ŭ"
; estus - nu, "vocoid", ĉu ne?. Ĝi havas la saman artikulacion kiel la
; vokalo "u", sed ĝi ne konsistigas silabkernon.

; Otto

; Por anglalingvo diskuto de simila demando, kiel gxi rilatas al la angla,
; vidu mian fonetikan blogon de la pasinta vendredo kaj hodiaux:
; http://phonetic-blog.blogspot.co.uk/.

; La angla, malsame ol E-o, havas 'esencajn' diftongojn kiujn oni ne analizu
; kiel ordinaran vokalon plus konsonanto/duonvokalo.

; John

; Wednesday, 17 October 2012
; intervocalic semivowels
; One or two footnotes to Monday’s discussion.

; 2. With foreign words containing an intervocalic semivowel there is a choice when we anglicize them. Which syllable do we treat the source semivowel as belonging to?

;     In some cases we resyllabicate, taking the semivowel into the
;     lefthand syllable to make part of a diphthong. Thus Japanese
;     Toyota トヨタ ˈto.jo.ta becomes English tɔɪˈəʊtə. Kawasaki 川崎 ka
;     ˌɰa sa ki usually becomes ˌkaʊ.əˈsɑːk.i. Sayonara さよなら
;     saˌjoː.na.ˈɾa becomes (in BrE at least) ˌsaɪ.əˈnɑː.rə. Provençal
;     jambalaya becomes ˌdʒæm.bəˈlaɪ.ə, while Spanish playa ˈpla. ja
;     becomes ˈplaɪ.ə and papaya paˈpa.ja becomes pəˈpaɪ.ə. French
;     Bayeux ba.jø usually becomes ˌbaɪˈɜː or ˈbaɪ.ɜː in BrE, while
;     crayon kʁɛ.jɔ̃ becomes ˈkreɪ.ɒn.

;     In other cases, though, we keep the semivowel as a semivowel and
;     put it, as we then must, in the righthand syllable. Thus Malawi is
;     məˈlɑː.wi (not *məˈlaʊ.i). Some people do this with Kawasaki,
;     making it ˌkɑː.wəˈsɑːk.i rather than my ˌkaʊ.əˈsɑːk.i. I certainly
;     pronounce Okinawa in English as ˌɒk.ɪˈnɑː.wə, not *-naʊ.ə (the
;     initial vowel’s going to be different in AmE). There’s no choice,
;     of course, in the case of hallelujah ˌhæl.ɪˈluː.jə, because in
;     English we don’t have a falling ʊɪ̯.

; 3. Alas, my efforts to explain things clearly in the two previous
; posts don’t seem to have been wholly successful. Houbu Ren now writes

;     I don't believe I fully understand the phonological difference
;     between million ˈmɪl jən and ˈmɪl i‿ən. Should I sound ˈmɪl jən
;     like ˈmɪl first and then jən? or ˈmɪ first and then ljən? What
;     would this word sound without the ‿? Would it be the same or just
;     has to emphasize the ən, like ˈmɪ l iən ?

; As explained in LPD in the text box about Compression (p. 173 in the
; current third edition, or p. 165 in the Chinese second edition),
; ˈmɪli‿ən means “two pronunciations are possible: a slower one ˈmɪl i
; ən, and a faster one ˈmɪl jən. The uncompressed version is more usual
; in rarer words, in slow or deliberate speech, and the first time a
; word is used in a given discourse; the compressed version is more
; usual in frequently used words, in fast or casual speech, and if the
; word has already been used in the discourse.”

; In the second edition, the entry for million read ˈmɪl jən. Responding
; to a user’s criticism, I changed this in the third edition to ˈmɪl jən
; ˈmɪl i‿ən. This allows for a trisyllabic version as well as the usual
; disyllabic one.
; Following my syllabification, you should sound it as ˈmɪl first and then jən.

; If the compression symbol were not present, thus ˈmɪl i ən, that would
; imply that only the three-syllable pronunciation was possible. But
; that would be wrong, because a two-syllable pronunciation of million
; is certainly not only possible but also usual.

; Posted by John Wells at 07:17 19 comments:

; Friday, 12 October 2012
; rising diphthongs

; Before we start on the promised discussion of iə and related topics,
; let’s have a bit of history.

; In 1954 Daniel Jones published an interesting article entitled
; „Falling and Rising Diphthongs in Southern English“ in Miscellanea
; Phonetica ii: 1-12 (issued with Le Maître Phonétique).

; The article starts with a general discussion about two types of
; diphthong, ‘falling’ (with decreasing sonority) and ‘rising’ (with
; increasing sonority), distinguishing both types from simple sequences
; of two vowels.

; The ‘common’ English diphthongs ei, ou, ai, au, ɔi, he says, (i.e. the
; FACE, GOAT, PRICE, MOUTH and CHOICE vowels, which we nowadays write
; eɪ, əʊ, aɪ, aʊ, ɔɪ), are all ‘falling’. ‘Rising’ diphthongs are
; ‘uncommon’, but as an example of one he adduces the ĕo of Tswana.

; He then discusses ‘the vowel elements of words like ruin,
; bluish’. There may, he claims, be either a succession of two short
; vowels (ˈru-in, in today’s notation ˈrʊ.ɪn) or a falling diphthong
; (ruĭn, = rʊɪ̯n); as a third possibility there may be a long vowel plus
; a short one (ˈruːin, = ˈruːɪn).

; In unstressed positions, on the other hand, as in valuing, the
; possibilities are again a succession of two distinct vowels or a
; diphthong; but this diphthong is ‘generally a rising one,
; ŭi’. Furthermore, ‘in many such words there is an alternative
; pronunciation with wi as well as u-i. Thus valuing may be any of
; ˈvælju-iŋ, ˈvæljŭiŋ, ˈvæljwiŋ (= today’s ˈvæljʊ.ɪŋ, ˈvæljʊ̯ɪŋ,
; ˈvæljwɪŋ). Although it may be difficult to distinguish between these
; possibilities, ‘the distinctions are possible, at least in theory, and
; are probably felt subjectively by the speaker in slow utterance’.

; Applying this approach to words that can have the falling diphthong iə, he distinguishes two classes: those that have alternative pronunciations with i-ə, such as idea, theatre, theory, museum, Ian, and those that do not, such as clear, fierce, nearly, hearing [i.e. distinguishing the varisyllabic first group and the non-varisyllabic second group]. A possible minimal pair for some speakers (though not for most) would be rhea and rear. [Today I would use as an example the more familiar Korea vs career.]

; Words with the rising diphthong, such as hideous, easier, luckier, colloquial, theoretical, should be compared with those having a secondarily-stressed, falling diphthong, such as reindeer, Bluebeard, wheatear, realistic. With reindeer (falling diphthong) we can compare windier (rising diphthong or sequence of two separate vowels).

; The rising-diphthong words “are sometimes said with two syllables and sometimes with one [, which] is shown by their variable treatment in verse, where the metre sometimes requires two syllables though more often, it would seem, one.” Jones adduces two lines from Hamlet, in one of which the word audience requires disyllabic pronunciation, and in the other trisyllabic.

;     Have of your audience been most free and bounteous
;     And call the noblest to the audience,

; [I like to quote the British national anthem, in which -ious has to be
; disyllabic in happy and glorious, and compare it with the hymn
; Glorious things of thee are spoken, in which it has to be
; monosyllabic. See blog, 16-17 January 2007.]

; Jones then applies a similar analysis to the uə-type sounds in fewer,
; renewal; tour, poor, skewer; contour, tenure, uranium, neurotic;
; influence, valuable, statuary, puerility, and again finds in
; Shakespeare lines in which virtuous must sometimes have two syllables,
; sometimes three.

; He finishes by considering further possible rising diphthongs in words such as narrower, follower, coalesce; shadowy, yellowish, coefficient; forayer; essayist, archaism.

; In the eleventh edition of his EPD (1956) Jones introduced two new symbols, for the rising diphthongs in happier (ĭə, corresponding to LPD’s i‿ə) and influence (ŭə, corresponding to LPD’s u‿ə). When Gimson took over as editor, he abandoned them.

; In LPD I followed Jones in recognizing the various RP possibilities
; for these words. So I show museum , for example, as mju ˈziː‿əm, while
; fierce is just fɪəs. In mju ˈziː‿əm the italicization of the length
; mark shows that the first vowel may be short rather than long, while
; the compression mark indicates that between z and m we may have either
; a sequence of two separate vowels or else a falling diphthong, so that
; the word as a whole may consist of either three or two syllables.

; Inspired by Jones’s pair reindeer — windier, another phonetician (I
; think it was Bjørn Stålharne Andrésen, but I can’t lay my hands on the
; reference, so this is from memory) performed a listening experiment in
; which he got speakers to imagine that as well as reindeer and roedeer
; we also have a kind of deer called a windeer; he asked them to
; pronounce in suitable carrier sentences the words windeer (kind of
; deer, with its falling diphthong in the second syllable) and windier
; (more windy, with its putative rising diphthong), and then played the
; results to listeners who were asked to decide which of the two words
; had been said. They proved unable to do this with better than random
; success. So the distinction between NEAR (my ɪə) and happY plus schwa
; (my i‿ə) may indeed be ‘felt subjectively by the speaker in slow
; utterance’, but the hearer cannot reliably detect it.

; (to be continued on Monday)
; http://phonetic-blog.blogspot.co.uk/search?updated-max=2012-10-22T07:57:00%2B01:00&max-results=7

; Interese.  Sed la komenco de via analizo:

; | then we might feel we must recognize rising diphthongs in words
; | such as win u̯ɪn, watch u̯ɒtʃ, yacht i̯ɒt and you i̯uː.

; pensigis min pri la senvoĉaj respektivoj de w kaj j.  Se mi flustras
; vorton kun [j], mi prononcas [ç] (eble tio estas apartaĵo de mia rusa
; fono, kaj la angloj prononcas [j] senfrote?); kaj mi aŭdis iujn
; anglalingvanojn prononci wh kiel senvoĉan konsonanton [ʍ] (kvazaŭ
; liplipan f, ph).

; Do, ĉu tiajn senvoĉajn sonojn oni ankaŭ akceptus kiel partojn de
; diftongo?

; Sergio

; Mi povas aliĝi al la analizo de Probal, kaj ankaŭ al la posta
; rimarkigo de Brian. Tamen mi mem vortumus la aferon iom alimaniere.

; Probal:

; >> «Kara Miguel,

; >> Respondi al via nur lauxaspekte simpla demando --

; >> >Mi nur volas scii ĉu la Akademio agnoskas tion ke:
; >> >Ŭ estas mallonga U.
; >> >J estas mallonga i.
; >> >PS: Mi tute ne demandis pri aliaj literoj.

; >> -- miakomprene oni povas je tri niveloj. Sur la fonetika nivelo,
; >> jes. Sur la fonologia nivelo, ne; Esperanto -- diference de multaj
; >> lingvoj -- havas neniun procezon, per kiu ux alternus kun u au per kiu
; >> j alternus kun i; ekzemple balailaro, liutistaro, arkaismema ne prenas
; >> la formojn balajlaro, liuxtistaro, arkajsmema per iu regule specifebla
; >> automata kaj chiesa procezo. Se iafoje iuj parolantoj efektive
; >> elparolas la vortojn tiele, tio estas principe kontraufundamenta, sed
; >> praktike tolerata kiel fenomeno ene de la komprenmarghenoj ebligataj
; >> de la redundo de la lingvo, char ne ekzistas apartaj vortoj balajlo,
; >> liuxtisto, arkajsmo kapablaj kontrasti kun balailo, liutisto,
; >> arkaismo. Mi scias, ke ne povas ekzisti oficiala formulo pri tia
; >> komprenmargheno, sed ghi estas praktika realajho, sen kiu lingvo
; >> farighas ege malfacila por la lernantoj.»

; Tamen eble ekzistas unu minimuma paro pri "i" kaj "j": "mielo"
; (substanco) - "mjelo" (anatomia). Por mi la fonologia diferenco inter
; "i" kaj "j", same kiel tiu inter "u" kaj "ŭ", estas, ke la unua membro
; de ĉiu paro estas silabiga, do vokala, dum la dua membro estas
; ne-silabiga, do konsonanta. Do "mielo" estas trisilaba, dum "mjelo"
; estas dusilaba. Ĉu la artikulacio de la sonoj mem cetere estas egala
; aŭ ne, tio ne estas fonologie grava. Eble ĉe iuj parolantoj la plej
; malvasta spaco en la buŝo estas pli malvasta dum elparolo de la
; konsonanto ol dum elparolo de la vokalo, konforme al la ĝenerala
; diferenco inter konsonantoj kaj vokaloj; sed ĉe aliaj parolantoj la
; spaco eble estas same malvasta en ambaŭ okazoj. Se tiel, eblas diri ne
; ke "j estas mallonga i" kaj "ŭ estas mallonga u", sed ja ke "j estas
; nesilaba i" kaj "ŭ estas nesilaba u". Do aŭdeblaj elparoloj kiel
; "pjedo" kaj "jeraŭ" anstataŭ "piedo" kaj "hieraŭ" ne estas laŭnormaj,
; kvankam ili ordinare ne kaŭzas miskomprenon. Mallongigo de senakcenta
; vokalo dum rapida parolo povas igi ĝin soni kiel la sam-artikulacia
; konsonanto. Aliflanke, kiel atentigis Brian kaj Aleksandro (se mi
; ĝuste memoras), longigo de konsonanto dum malrapida parolo povas igi
; ĝin pli longa ol sam-artikulacia vokalo.

; Pri "fonotakso" aŭ "fonotaktiko", t.e. la sistemo de fonem-ordo, la
; afero statas alimaniere, kiel diras Probal (kaj Reto Rosetti):

; >> «Fonotaktike dirite, en la Esperanta leksiko, la rilato inter u kaj ux
; >> ne estas same simetria kiel tiu inter i kaj j. La Esperanta v, kiel
; >> Reto Rossetti atentigis en sia recenzo en _The British Esperantist_ de
; >> la vortaro de John Wells (unua eldono, do la recenzo vsh aperis en
; >> 1969), "ne koincidas sone kun la angla v". Ghi ne estas simpla vocha
; >> partnero de f. Ghi partneras parte kun f kaj parte kun u. Tie, kie
; >> uzanto de lingvo simila al la angla lauxsisteme atendus kux, gux, kaj
; >> vortkomencan ux, fakte Esperanto donas al ni kv, gv kaj vortkomencan
; >> v.»

; Tio estas klarigebla plurmaniere. Unu klarigo estas, ke en la
; Esperanta fonemaro ne ekzistas senvoĉa partnero de j, komparebla kun f
; kiel senvoĉa partnero de v. Alia klarigo estas, ke la elparolo de v en
; Esperanto povas esti frota, kiel en la angla kaj la franca, kio igas
; ĝin taŭga kiel partnero de f; sed ĝi ankaŭ povas esti senfrota, kiel
; en la skandinavaj lingvoj, kio igas ĝin taŭga kiel partnero de u. Do,
; dum i havas nur unu konsonantan partneron, nome j, u havas du, nome ŭ
; kaj v. Pro la du-roleco, kiun havas v en Esperanto jam ekde la
; komenco, la distribuo de la du partneroj de u fariĝis tia, ke ŭ aperas
; postvokale kaj v antaŭvokale. En antaŭvokala pozicio tamen povas aperi
; ankaŭ vokalo (u "anstataŭ" v kaj i "anstataŭ" j), kie la
; fontolingvo(j) havas nesilaban sonon (tu-aleto, pi-edo). Skribante ĉi
; tion mi malkovras minimuman paron ankaŭ inter v kaj u, similan al
; "mielo" - "mjelo": "skualo" (meteologia) - "skvalo" (zoologia).

; Ĉi tiu "stato de la aferoj" jam estas firme establita en Esperanto,
; kaj la rolon de v kiel partnero de u jam ne eblas forigi, i.a. pro la
; multaj Fundamentaj radikoj kun "kv" kaj pro la Fundamenta
; "Vaŝingtono". Do, kŭankam mi volonte trinkus ŭiskion kaj ludus ŭiston
; en Nikaragŭo, mi estas pli ĝis-osta, trinkante viskion kaj ludante
; viston en Nikaragvo. Necesus multegaj neologismoj por perdigi la
; superregon de v en tiu rolo. Tamen, kiel diras Probal:

; «Bonvolu rimarki, ke nenio en la Fundamento donas bazon por jesa au nea respondo al via demando.»

; Otto

; From: Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij@gmail.com>
; Subject: (ade: prononculoj)   Re: (ade: prononculoj) demando pri vortkomenca ŭ
; To: prononculoj@yahoogroups.com
; Date: Tue, 07 May 2013 20:14:55 +0700 (1 day, 13 hours, 35 minutes ago)
; Reply-To: prononculoj@yahoogroups.com

; >>>>> "Probal" == Probal Dasgupta skribis:

; > Dankon. Bonvolu konfirmi, cxu la pruntvortoj el la latina, kiuj
; > latine komencigxas per quV (V = vokalo), aperas en la rusa en la
; > formo kvV.

; Certe, la rusa lingvo (samkiel Esperanto) uzas la nordeŭropan
; (alivorte germana-polan) version de Latino:

; quadratus => квадрат /kvadrat/
; Quintilianus => Квинтилиан /kvintilian/

; Tio ja estas logika. La klasika Latino posedis nur unu literon (v)
; por /u/, /w/ kaj /ŭ/:

; avgvstvs /aŭgustus/ => Aŭgusto;
; in vino veritas /in wino weritas/ => vino, vero;
; vvvvla /uwula/ => uvulo
; qvadratvs /kwadratus/? /kŭadratus/? => kvadrato

; En la mezepoka Latino /w/ plejparte ŝanĝiĝis en /v/ -- ekz-e en la
; francaj vin (vino), verité (vero) ktp. Tial tute logika estas simila
; transformo de qv en kv (dum ŭ restis en la diftongoj aŭ, eŭ).

; Sergio

; From: Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij@gmail.com>
; Subject: (ade: prononculoj)   Re: (ade: prononculoj) demando pri vortkomenca ŭ
; To: prononculoj@yahoogroups.com
; Date: Thu, 09 May 2013 09:33:20 +0700 (18 minutes, 53 seconds ago)
; Reply-To: prononculoj@yahoogroups.com

; >>>>> "Otto" == Otto Prytz skribis:

; > Eĉ pli rimarkebla tio estas ĉe "h": ĝia elparolo estas forte
; > karakterizata de la posta vokalo.

; Kaj eĉ pli evidenta estas la diferenco inter [ç] (Ich-Laut) kaj [x]
; (Ach-Laut). Por ruslingvano ili estas versioj mola kaj malmola de х
; (ĥ); dum por (ekz-e) la francoj Ich-Laŭt estas speco de ŝ. Cetere, mi
; aŭdis germanojn prononci "cvanciŝ pfeniŝ" tiel, ke ankaŭ por mia orelo
; ĝi sonis kiel ŝ.

; Mi daŭrigu ke la anglaj [θ] kaj [ð] en la rusa parolo estas
; perceptataj kiel lispaj variantoj de [s] kaj [z]; do, kiel
; paroldifektoj similaj al la kartava R, kiuj ne malhelpas
; komprenon. Tial s kaj z iam estas uzataj en transskribo: ĉiam por la
; hispana [θ] (Saragosa, Mendosa...)  kaj en iuj nomoj anglalingvaj,
; precipe vortomeze:

; Galsworthy => Golsuorsi (Голсуорси)
; Rutherford => Rezerford (Резерфорд)
; Sutherland => Sazerlend (Сазерленд)

; Eble ankaŭ tioj estas tolereblaj alofonoj.

; Sergio
; From: Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij@gmail.com>
; Subject: Re: (ade: prononculoj)   Re: (ade: prononculoj) demando pri vortkomenca ux
; To: prononculoj@yahoogroups.com
; Date: Wed, 08 May 2013 07:54:45 +0700 (1 day, 1 hour, 59 minutes ago)
; Message-ID: <83obcmffze.fsf@gmail.com>

; >>>>> "Brian" == Brian Moon skribis:

;   > Lau la principo de permesoj, vere Fundamenta estas la pola teksto.

; Ĉu vi certas, ke vi ĝuste interpretas la polan tekston?  La pola lingvo
; ja posedas "mallongan u" en fremdvortoj kia "autor", "audycja" ktp --
; kaj mi supozas, ke tiu "u krótkie" povas esti pola termino simila al la
; rusa "i mallonga", kiu en kunteksto ruslingva havas pli specifan
; signifon, ol povus supozi alilingvano.

; Fakte tiu "mallonga u" havas tute alian signifon kiam temas pri (ekz-e)
; Latino: oni nomas tiel sonon kiu estas normale longa plena vokalo:
;    lupŭs, discipŭlus, fabŭla;
; aŭ ekz-e oo en la angla "book".  Tamen en pola gramatiko de Esperanto ĝi
; havas tute alian signifon, kaj la oo el book ne taŭgas por esprimi ŭ en
; "aŭdi".

; La moderna pola lingvo posedas la sonon [w] por sia ł (en la epoko de Z
; tia prononco ekzistis, sed estis opiniata vulgare malklera; nun ĝi estas
; normo).  Mi tamen dubas ke tiun ł poloj nomus "u krótkie" (mi tamen ne
; certas).

; Sergio

; la angla *now* estas tute bona [naŭ], kaj «nowadays» ĝuste retenas [aŭ] kune.
; La angla *mount* kiel modela *aŭ* en la Fundamento.

; ** Sondosieroj
; http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/e/e8/Palatal_approximant.ogg
; france billet, famille ...

; [ʝ] = voiced palatal fricative
; http://en.wikipedia.org/wiki/Voiced_palatal_fricative
; http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/a/ac/Voiced_palatal_fricative.ogg

; > Ꜷ ꜷ: ꜷtoro, ĉirkꜷ
; > Â â, Ê ê: Âgusto, âtoro, ĉirkâ, Êropo, lêtenanto
; > Ą ą, Ę ę: Ągusto, ątoro, ĉirką, Ęropo, lętenanto
; > =𐑲, 𐑱: ⋅𐑲𐑜𐑪𐑕𐑑𐑩, 𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩, 𐑗𐑦𐑮𐑒𐑲, ⋅𐑱𐑮𐑩𐑐𐑩, 𐑤𐑱𐑑𐑧𐑵𐑨𐑵𐑑𐑩=

; Aŭgusto

* Notoj

Footnotes:
[1]  «Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas
komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Tiaj
vortoj estas eraraj, oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento»
[PMEG].

[2]  *Dante* tr. *K. Kalocsay*: Infero. Literatura Foiro, 1979. P. 274.

[3]  И.А. Бодуэн де Куртенэ: Некоторые отделы «сравнительной
грамматики» славянских языков. --- Русский филологический
вестник. Varsovio, 1881. Vol. 5. («Endas divergentojn [= alofonojn]
ĝeneraligi en fonemojn». --- Панов, 111)

[4]  Post la Revolucio, respondante demandaron en la Petrograda
universitato, la demandon pri la «socia deveno» Bodueno respondis
per «de la imperiestroj Bizanciaj».  Tamen li ne longe tiel
provokis la novan reĝimon, kaj en la jaro 1818ª revenis Varsovion.

[5]  Панов М.В.: *Фонетика*. М.: Высшая школа, 1979. С. 10--11.

[6]  Samkie ([5]), p. 152.

[7]  Tia ŝanĝo tute regule okazas ankaŭ en pruntitaj radikoj,
ekz-e *предыстория* (antaŭ-historio) aŭ *подынтегральный*
(sub-Integrala). La apero de Ы en latina radiko ŝokas iujn, kaj
ili preferas skribi (nenorme) *предъистория, подъинтегральный;* per
tio ili fakte reinventas la praan formon de la litero Ы, kiu
slavone estis la kombino **ЪИ** (tiel en multaj manuskriptoj), kaj
kiun la tipografia ŝparemo transformis en la malpli larĝan
(kvankam kontraŭsencan) kombinon **ЬІ**.

[8]  *John Wells*: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. UEA, 1989. P. 19,
piednoto 6.

[9]  *Bertilo Wennergren*: La fonologio de Esperanto. «Akademiaj studoj
1988–1990». Bailieboro: Esperanto Press. P 203.