Da kaj de

Artikolo de Sergio Pokrovskij, unue aperinta en «Ruslanda Esperantisto» (1997, № 4, 5, 6) kaj «La Ondio de Esperanto» (1997, № 4). Vidu ankaŭ samteman sekcion en la sudaĵo pri «La artikolo» (2007).

Demando

Demandas B. N. Ŝvarc (Brest, Belorusio):

Mi volas proponi al vi novan temon pri problemo de du prepozicioj de genitivo (de, da). Sed mi komencos de jenaj ekzemploj:

En PIV-1987 ni legas (pĝ 604):

a) Edziĝo laŭ koro, laŭ kvanto da oro. Sed

b) Laŭ la kvanto de manĝado de ĉiu, ili kalkulu.

c) Kvanto da libera tempo, sed

ĉ) Kvanto de movo.

2. Sur pĝ 742,

d) senfina estas la nombro de la stultuloj, sed

e) granda nombro da demandoj.

3. Sur pĝ 163 ni legas:

f) sen ia ombro da dubo,

sed en Esperanto-Rusa vortaro de Bokarev ni vidas

g) sen ombro de dubo.

Ĉu la vortoj «kvanto», «nombro», «ombro» respondas al la demando: kiom multe? Mi penis konsulti ĉe iuj spertuloj pri la kaŭzoj de tiuj ĉi malsamecoj, sed iliaj klarigoj estis nekontentigaj. Kio estus en Esperanto, se Zamenhof ne elpensus la prepozicion «da»?

En la pli malfacila angla lingvo estas unu prepozicio de genitivo: «of» (…)

Oni diras, ke «botelo de lakto» estas ne «бутылка молока» [botelo kun lakto — S.P.], sed «бутылка из-под молока», t.e. malplena botelo. Sed en la angla lingvo la unua estas «a bottle of milk», kaj la dua, «a milk bottle». Kial en Esperanto oni ne kontrastigu simile «botelo de lakto» — kaj «lakta botelo» aŭ «malplena lakta botelo»?

Adeptoj de la du prepozicioj ilustras ilian neceson per jenaj ekzemploj:

ĝ) Mi havis en la vivo jarojn da feliĉo (Kiom da feliĉo? — Jarojn.)

h) Mi havis en la vivo jarojn de feliĉo (Jarojn de kio? — De feliĉo.)

Al mi ŝajnas, ke tiujn subtilaĵojn oni povas esprimi per alia kolekto de vortoj:

h) Multaj jaroj de mia vivo estis feliĉaj

ĥ) En mia vivo estis jaroj de granda feliĉo.

La prepozicio «da» memorigas al mi la nenecesajn literojn de la malnova rusa alfabeto … Ĉu mi pravas?

La respondo

Mi dankas la leganton pro la interesaj demandoj. Unuarigarde mi taksis ilin simplaj, sed komencinte verki la respondon, mi faris por mi plurajn malkovrojn, kiuj konsiderinde ŝanĝis mian koncepton pri la prepozicio «da». Mi traktos la aferon laŭ la ordo de la demandoj.

1. «Nombro da» kaj «nombro de»

Ĉi tio tamen estas sufiĉe simpla. «Nombro de aĵoj» estas nombro, kiel «koloro de vestaĵo» estas koloro; «granda nombro da aĵoj» estas aĵoj, «multe da aĵoj» aŭ «multaj aĵoj». En la frazo

«Li respondis al granda nombro d? demandoj»

temas pri demandoj («li respondis al demandoj», ne «li respondis al nombro»), sekve d?=da; male, en

«la nombro d? la stultuloj estis para, tricifera, finia»

temas ne pri homoj, sed pri matematika objekto (ne la stultuloj estis triciferaj, paraj kaj finiaj, sed ilia nombro); do, ĉi tie d?=de.

«Kvanto de movo» estas fizika grando (alinome «impulso», mv), nombro, karakterizanta movon (kp «rapido, alto, kineta energio de movo»), ne la movo mem. Aliflanke, per «li senutile perdis grandan kvanton da sia libera tempo» oni diras ke li perdis tempon, ne kvanton.

Simile,

Fonetiko estas parto de gramatiko

ne indikas «kiom da gramatiko» estas fonetiko; tamen mi (sed ne PAG!) povas diri, ke

Granda parto da nia esperantistaro hezitas pri la uzo de tiu prepozicio.

Logike, la diferenco inter «nombro de aĵoj» kaj «nombro da aĵoj» estas same granda, kiel inter «la forto de la leĝo» kaj «la leĝo de la forto».

Tamen efektive, la supraj ekzemploj estis elektitaj tiel, ke la kunteksto neprigas la elekton de la ĝusta prepozicio — kaj tial la distingo iĝas redunda. Jes, tradukite en la rusan tiuj frazoj perdas la distingon inter «de» kaj «da», sen perdi sian kompreneblon por la ruslingvanoj. Do?

Do, antaŭ ol decidi pri la sorto de Esperanto, ni, laŭ konsilo de la leganto, ekzamenu la genitivon.

2. Ekskurso pri genitivo

Dum jarmiloj tiun kazon studis la lernantoj de Latino; kaj nemalgrave, ankaŭ Zamenhof lernis Latinon. Tial ni ekzamenu la Latinan genitivon kompare kun la lingvaj rimedoj de Esperanto.

Ĝenerale, la genitivo kombinas du ideojn:

Oni kutimas speciale nomi kelkajn el tiuj rilatoj (precipe tiujn, por kiuj la novaj lingvoj trovis esprimilon pli precizan).

  1. Genetivus possesivus (la poseda genitivo) estas la sola kaza formo, kiun retenis la anglaj substantivoj: my father's house (la domo de mia patro).
  2. Genetivus subjectivus (la subjekta genitivo) esprimas la aganton: amor patris («amo de la patro», la patro amas), Ariovisti mors («la morto de Ariovisto», Ariovisto mortis). En la novaj lingvoj aperis rimedoj por pli klare indiki tiun sencon okaze de neceso (kia fare de en Esperanto, la rusa kazo instrumenta).
  3. Genetivus objectivus (la objekta genitivo) esprimas la objekton de ago: studium litterarum (studo de scienco).
  4. Genetivus partitivus (la apartiga genitivo) indikas tiun tuton, el kiu apartiĝas la parto indikita de la ĉefvorto: Quis nostrum? (Kiu el ni?); nemo nostrum (neniu el ni); optimus amicorum meorum (la plej bona el miaj amikoj). Do, en Esperanto tiun rilaton esprimas el, egala al la rusa из, dum la angla kaj la germana pli proksimas al Latino: one of us, einer der Knaben.
  5. Genetivus quantitatis (la kvanta genitivo) estas uzata post ariga vorto, kiel copia (abundo, multo), multum (multe, multo), nihil (nenio, neni­om): copia aquae (abundo da akvo), multum / nihil novi (multe / neniom da nova); kaj krome, post la kvantaj numeraloj post 2000: tria milia librorum (tri miloj da libroj).
  6. La kvantan genitivon Zamenhof rigardis samspeca kun la genitivo de enhavo:
  7. Genetivus qualitatis (la kvalita genitivo) karakterizas personan kvaliton de ulo: vir magni ingenii (viro de granda inteligento, великого ума муж) — kp la anglan a man of common sense.
  8. Kaj krome kaj plej ĝenerale, la genitivo (kaj la prepozicio de en Esperanto) povas enkonduki kompletigon laŭ la senco de koncerna ĉefvorto: speco de arboj, parto de jaro, nombro de infanoj, la aĝo de tri jaroj, kvadrato de hipotenuzo, prezo de pano, ŝtono de falpuŝiĝo, la masko de afablo ktp. Fakte en tiu funkcio la prepozicio de sukcese konkurencas kun je, ekz-e riĉa de akvo = riĉa je akvo.

Kompletigo estas la plej universala rilato, kaj ankaŭ la malplej interesa: ĝi estas tiom ĝenerala, ke tute seninforma: oni devas aparte difini ĝian sencon por ĉiu aparta ĉefvorto. Bona ekzemplo pri dialektiko, kiam «la plej ĝenerala» egalas al «la plej speciala».

Formale ĉion ajn oni povus klarigi per kompletigo. Ekz-e «manko de akvo» estas egale bone analizebla aŭ kiel kompletigo, aŭ kiel subjekta genitivo (akvo mankas). Iujn el tiaj kompletigoj oni ofte konfuzas kun la kvanta genitivo. Do, ĉu klarigi ĉion per kompletigo simpligus la aferon? Teorie jes, kaj tio estus tute oportuna por la personoj, en kies gepatra lingvo la kompletigo estas uzata sammaniere kiel en la studata lingvo; sed por la aliaj tio estas la plej malbona solvo. Ekz-e al la latineskaj esprimoj li pagis sumon de mil frankoj, li havas alton de 185 cm en la rusa respondas simpla apozicio (same kiel en «la urbo Parizo»; nek en Esperanto nek en la rusa eblas la latineska kompletigo «la urbo de Parizo»), aŭ tute alia (stata) prepozicio (сумма в 1000 франков).

3. Troŝarĝita prepozicio

Atenta leganto probable rimarkis, ke la ekzemplo pri mil frankoj malakordas kun la dirita pri «nombro de/da»: li pagis grandan nombron da frankoj (ĉar li pagis frankojn, ne nombron). Ne serĉu logikon en la kompletiga genitivo: ĝi estas esence idiotisma(¹).

Estas du manieroj, per kiuj lingvo povas estis facila: facilo por paroli, kaj facilo por kompreni. Ho ve, tre malfacilas kombini ilin.

En konkreta parola situacio oni ofte povas ĉion kompreni sen gramatiko kaj malgraŭ misgramatikaĵoj. El

vilaĝ-proksim-staci-loĝ-mi

eblas konjekti, ke Mi loĝas en vilaĝo proksime de (fervoja) stacio. La angla lingvo havas sufiĉe da prepozicioj por esprimi ĉion tre precize kaj kompreneble; bedaŭrinde, ĝi ankaŭ havas sufiĉe da licencoj, por paroli tre facile, senzorge kaj malprecize. Tiu dua parolmaniero tute sufiĉas por homo kiu estas en la parola situacio, sed prezentas nesolveblajn problemojn por eksterulo (fremdlandano, nefakulo). Hazarde malferminte komputikan libron anglalingvan, mi tuj trovis ekzemplon:

This variable is a standard error output file

(Ĉi tiu variablo estas normo-eraro-eligo-dosiero)

Kiel fakulo mi povas konjekti, ke «tiu variablo indikas normalan eligan dosieron por erarmesaĝoj», kvankam formale estas pluraj aliaj manieroj analizi tiun frazon.

Ankaŭ en la rusa kaj en Esperanto oni povus paroli tiom same facile (malzorge), kiel en la angla, amasigante genitivojn:

Ĉi tiu variablo estas dosiero de kutimo de eligo de eraro,

kvankam tio estus stile netolerebla (tamen en tradukoj el la angla oni ja renkontas similajn aĉaĵojn: eĉ bone sciante la fontan lingvon, la tradukanto ne ĉiam sufiĉe konas la fakon; bona traduko el la angla preskaŭ ĉiam postulas precizigon).

En lingvo internacia, destinita servi kiel perilo inter homoj el diversaj civilizoj kun malsamaj vivospertoj, ni havas grandan intereson teni la norman stilon kiel eble plej preciza kaj klara, por ni tre gravas la facilo kompreni. Tial ni havas intereson precizigi (do, apartigi) la diversajn, kaj ofte kontraŭajn, sencojn de genitivo.

Jam dekomence Zamenhof apartigis la sencojn de el (= rusa из: movo el interne; origino; apartigo; materialo) kaj da (pri tio sube).

En la posta evoluo aperis la precizigiloj disde, ekde (= rusaj от, с), kaj fare de, kiuj tamen restas varioj de la ĝenerala de.

4. Vortkunmeto

Alia maniero «facile» esprimi ajnan rilaton estas vortkunmeto. Ĝi povas esprimi materialon (fervojo), ujon (vinglaso), eble ujon kaj la enhavon (bombonskatolo) — preskaŭ ĉion ajn, kiel la kompletigo. Zamenhof malpli libere uzis vortkunmetojn ol la modernuloj. Vortkunmeto estas uzinda, sed ĝi rolas kiel termino, nomas memstaran nocion; ĉar lerni tian eĉ loze priskriban kunmeton estas pli facile, ol parkerigi nemotivitan radikvorton. Sed se temas pri okaza fenomeno, kiu ne estas sufiĉe ĝenerala, oni prefere uzu prepoziciaĵon.

Tia estas la kutimo de diversaj lingvoj, i.a. de la rusa kaj de la franca:

cruche à eau kruĉo de akvo кувшин для воды
cruche d'eau kruĉo da akvo кувшин воды, кувшин с водой
tasse à café taso de kafo кофейная чашка
tasse de café taso da kafo чашка кофе
sac à charbon sako de karbo мешок из-под угля
sac de charbon sako da karbo мешок угля

Krome, prepozicio pli facile adaptiĝas al fremdlingva varmarko: kp «flakono de Chat Noir» kaj «Chat-Noir-flakono».

5. La nombroj

La plej preciza maniero indiki kvanton estas per nombro, kaj da efektive estas uzata kun kelkaj vortoj, indikantaj nombrojn.

Ŝajnas, ke nenio estas pli klara, preciza kaj logika ol la koncepto pri la nombro. Ŝajnas, ke la nombroj estas ideala tereno por planlingvo: la popoloj havas esence identan koncepton, kaj esprimas ĝin per unu sama skriba sistemo. Matematike la problemo estis plene solvita jam en la Mezepoko.

Ho ve, tio estas iluzio. En la reala vivo la lingvoj konservas multe pli arkaikan kaj komplikan nombrosistemon, kiu neniel similas la pozician nombrosistemon skriban. Dum la lernojaroj tiu nombrosistemo de la gepatra lingvo forte impresiĝas en la menso de la lernantoj, kaj la kapablon fari kalkulon en fremda lingvo oni akiras nur post longa ekzercado.

La manieroj nomi nombrojn restas naturisme komplikaj ankaŭ en Esperanto.

5.1. La entjeroj

En la lingvoj Eŭropaj, unue oni provis esprimi nombrojn per adjektivoj. Ekz-e en Slavono (kaj en la klasika greka) la nomoj de 1, 2, 3, 4 estas adjektivoj, akordantaj kun la nombrataĵoj genre (kp la rusajn два брата — две сестры); simile estas en Latino kaj en la germana; kaj ĝis nun en multaj lingvoj tio plu veras pri la nomo de unu.

Ankaŭ Esperanto heredis el tiu epoko la esceptan vorton unu, kiu kombinas la signifojn nombran, adjektivan kaj pronoman («celon ni ĉiuj havas unu kaj klaran»Z; «unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn»Z ktp). Singulare tiu adjektiva unu ne akordas kaze kun la vorto kiun ĝi priskribas.

Ekde 5 la Slavonaj nomoj de la nombroj iĝis substantivoj; probable oni nombris per «manoj», kaj por multaj lingvoj lingvistoj rilatigas la la nomon de 5 (ruse пять, angle five) kun la nomo de mano (ruse пясть, angle fist = «pugno»). Tiaj substantivoj ne akordiĝis al la nombrataĵoj, sed regis ilin per kvanta genitivo, kiu ja estas nia hodiaŭa temo.

Iom post iom oni tamen komencis percepti nombrovortojn kiel specialan klason (numeralojn). En Latino la bazaj nombronomoj de 4 ĝis mil iĝis speciala gramatika klaso, sufiĉe simila al la numeraloj en Esperanto.

Malfacilas diri, ĉu tiu evoluo estis progreso. Ekde 2000 la romianoj uzis la substantivan sistemon. Alivorte, la sistemo iĝis pli komplika ol la Slavona, kaj la gramatika karaktero de la nomo de 1000 iĝis konfuza. Tiun konfuzon heredis ankaŭ Esperanto, kvankam en Esperanto ĝi evidentiĝas ĉe 10000.

Ĝis 9999 Esperanto estas same logika, kiel la lingvoj tjurkaj: unue estas la bazaj cifernomoj por 1–9; poste estas tri «poziciaj nomoj» (potencoj de 10): dek, cent, mil. La entjeroj 10–9999 estas nomataj per sumo de cifernomoj obligitaj per poziciaj nomoj: naŭmil naŭcent naŭdek naŭ.

Sed por la pozicioj 104 kaj 105 nomoj mankas. Oni diras «dekmil» kaj «centmil»; la ortografio de la numeralo 11000 estas kaprompa enigmo: kiel esprimi la krampojn en {dek+unu}mil? En la Londona Biblio kaj en la Fundamento mil ĉiam estas skribata malkune:

ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek [Nom 26:7];

ĉirkaŭ sescent mil piedirantaj viroj [Eli 12:37];

ili estas ok mil sescent [Nom 3:28].

En la Orienta Azio (Ĉinio, Japanio, Koreio) oni ne haltas je mil kaj uzas bazan numeralon por 104. Fakte, tian numeralon iam havis la grekoj (tio estis la preciza nombra signifo de miriado), slavoj (la vorto тьма), tjurko-mongoloj (tuman' — vorto kiu proksimas kaj la Slavonan тьма, kaj la japanan man).

Tamen ankaŭ la vico de la bazaj numeraloj orientaj havas finon, kaj por dek miriadoj (centmil) mankas vorto unuradika. Parenteze, el la kutimo nombri per miriadoj sekvas la orienta tradicio grupigi ciferojn po kvar (t.e. al la Eŭropa 12.345.678 en la Orienta Azio respondas 1234.5678).

Ekde 106 la nombrovortoj definitive iĝas substantivoj en Esperanto, kaj la nombrataĵojn oni alligas per da: «ducent milionoj da enloĝantoj». Sed se oni aldonos iometon, la prepozicio malaperas: tri milionoj ducent unu dolaroj.

Tiun sistemon oni povus iomete simpligi, forigi unu specialan kazon, se oni komencus la substantivan vicon ekde milo, kiel en la rusa; kp [Ap 7:4,5]:

Kaj mi aŭdis la nombron de la sigelitoj, cent kvardek kvar miloj … El la tribo de Jehuda estis sigelitaj dek du miloj…

Aŭ oni povus enkonduki bazan numeralon por 104 — sed tio estus pli drasta ŝanĝo de la tradicio.

5.2. Onoj kaj partoj

La onoj estas substantivoj, kaj tute logike oni trovas ĉe Zamenhof la prepozicion da post reelo:

Tio estis duonon da jarcento poste. — Pasis denove duono da jaro. — Da musoj tie estis sufiĉe, sed da homoj nur unu kaj duono [Z, Fabeloj de Andersen].

Ne pli ol kvaronon da horo li sidis … [Z, Revizoro 2:3].

Verdire, en la Fundamento Zamenhof indikis ankaŭ alian eblon:

Kvar metroj da ĉi tiu ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ «da frankoj») [FE §14]

sed tiun senprepozician modelon oni ne imitis.

La da-modelo estas tre natura por ruso, sed niajn grandajn gramatikistojn ĝi konfuzis. Tute prave ili observis, ke da havas nuancon de nedifina determinilo, indikanta nedifinitan parton de io; ke sekve, oni ne uzu ĝin por la apartiga genitivo, kiel en donu al mi la dekstran duonon de la kuko. Sed el tiu prava konstato PAG kaj PIV faris strangan tabuon, ke

Oni ne devas uzi da… antaŭ la artikolo la … antaŭ la montraj, posedaj kaj nombraj pronomoj aŭ adjektivoj … antaŭ substantivo montranta per si mem precizan kvanton … [PIV]

Post duono, triono ktp oni ĉiam devas uzi de kaj ne da … krom, kompreneble, se la substantivo montras materialon nerigardeblan kiel unuo: la metalo konsistas el du trionoj da oro … [PAG, §133].

El la supraj ekzemploj evidentas, ke ĉi tiuj tabuoj ne estas Zamenhofaj. Verdire, en la tuta Londona Biblio apenaŭ troveblas du-tri lokoj kun ono+da: ĥomero kaj duono da hordeo [Hŝ 3:2]. Tamen atentu, ke la Londona Biblio estas redaktita laŭ la principoj de PAG kaj PIV, kaj tial ne tute Zamenhofa.

La penso de Zamenhof estis pli elasta:

«Monato» estas parto da tempo, ĉar ĝi esprimas simple mezuron, sed «Januaro» estas parto de jaro, ĉar ĝi esprimas ne mezuron, sed difinitan limigitan apartaĵon; «kvaronjaro» (= mezuro) estas parto da jaro, sed «printempo» (speciale montrita parto) estas parto de jaro … la vorto «da» (kiu enhavas kaŝite la sencon de «ia») montras, ke ni parolas pri kvanto da ia aĵo, sed ne pri ĝia individueco … [LR 16, 1907].

Jes, oni nepre uzu de (aŭ el) por la apartiga genitivo:

La fajro difektis la Okcidentan duonon de la foliaro.
La pli riĉa duono de lia regno situis en Azio.

— sed tio ne signifas, ke maleblus diri:

En septembro la betulo perdis duonon da sia foliaro.
Ĉevalon! Duonon da mia regno kontraŭ ĉevalo!

— krom se oni volas precizigi, kiun duonon. Kaj malgraŭ la malrekomendo de PIV ni vidas en la Fundamento [FE §14]

Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn.

Krome, PAG malŝatas la prepozicion da ĉe miksitaj nombroesprimoj kaj rekomendas reelpensitan praaĵon: trakti numeralojn kiel adjektivojn (kp supre pri 1–4 en Slavono):

du kaj duonan horon poste;
unu kaj duona funto da pano;
dek kaj tri kvaronaj dekduoj da gantoj.

Tiu rekomendo plikomplikigas la lingvon, ĉar enkondukas ankoraŭ unu mani­eron kunligi nombron kaj nombrataĵon; krome, estiĝas konfuzo: la adjektivigo normale servas por fari vicmontrajn numeralojn, kaj tute logike por ruslingvano «unu kaj duona» signifas numeron inter la unua kaj la dua:

Versio 1.0 (versio unua, первая версия)
Versio 1.5 (versio unu kaj duona, полуторная версия)
Versio 2.0 (versio dua, вторая версия).

Probable tiun preteratenton de la okcidentanoj influis ilia emo konfuzi numerojn kaj nombrojn — ekz-e anstataŭ la Fundamenta [FE §12]

Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua

kutima ankaŭ por la lingvoj klasikaj, slavaj kaj tjurkaj, ili diras «mil sepcent tridek du».

Kp ankoraŭ:

Megavolto estas miliono da voltoj.
Mikrovolto estas milionono da volto.

Se, laŭ PAG, Mikrovolto estas milionona volto, kio estu «miliona volto»?

5.3. «De», «da» kaj nombrovortoj

Do, iujn nombrovortojn (la nomojn de la entjeroj ĝis 9999) Esperanto uzas kvazaŭ adjektivojn, kaj aliajn, kiel substantivojn. Kaj, kiel en la etnaj lingvoj, oni vidas hezitojn pri la naturo de tiu vortoklaso.

La formo «milion(oj) homo(j)» en Esperanto ne prosperis, kvankam ĝi delonge ekzistas en la lingvoj Altajaj kaj progresas en la angla. La adjektivigon de la onoj oni efektive praktikas, sed mi jam diris, kial mi opinias tiun praktikon malkonvena por Esperanto.

La substantiva tendenco ŝajnas iom pli forta. En la Malnova Testamento, tradukita el la hebrea, Zamenhof nemalofte uzis tiajn frazojn:

Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du [Nom, 7:86].

Kaj la kvanto de la kaptitaĵo, krom la rabitaĵo, kiun rabis la militistoj, estis: da ŝafoj sescent sepdek kvin mil; kaj da bovoj sepdek du mil; kaj da azenoj sesdek unu mil; kaj da homoj, el virinoj, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro, la nombro de ĉiuj estis tridek du mil. [Nom, 31:32–35].

Kaj li havis da ĉefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent [1Rĝ 11:3].

Kaj da flankaj ĉambretoj estis ambaŭflanke po tri [Jeĥ 40:21].

Kaj mi mem, post iom da hezito, tradukis en «La majstro kaj Margarita»:

— Tamen permesu al mi vin demandi, — post angora medito ekparolis la eksterlanda gasto, — kion oni faru pri la pruvoj pri la ekzisto de Dio, da kiuj, kiel konate, estas precize kvin? — Но позвольте вас спросить, — пос­ле тре­вожного раздумья загово­рил заграничный гость, — как же быть с доказательствами бытия божия, коих, как известно, сущест­вует ровно пять?

Tiujn formojn sugestas ankaŭ la demandoj (kp [Ezra, 2:66–67]):

Kiom da ĉevaloj ili havis? Kiom ili havis da ĉevaloj? — Da ĉevaloj ili havis 736.

Alivorte, la «kvanta kazo» kun da estas la ĝenerala formo, kaj la eblo forigi da post la unuaj entjeraj numeraloj logike estas escepto (kvankam statistike la escepto pli oftas ol la formo ĝenerala).

En PIV ni trovas ankaŭ jenon:

Tri estas duono de ses [FE §14].
Dum tri kvaronoj da jaroZ.

En la unua frazo temas ne pri kvanto, sed pri rilato inter nombroj; kp «naŭ estas kvadrato de tri». Do, ono (kaj oblo) regas per de, se ili esprimas matematikan operacion super abstraktaj nombroj, sed estas logika uzi da, kiam temas pri iom da io («ili kolektis duoble da pano»Z). Fakte, parolante pri matematike abstrakta operacio oni povas uzi ankaŭ tute aliajn prepoziciojn, ekz-e «tri estas kvadrata radiko el (aŭ de) naŭ» (la francoj, angloj kaj PIV preferas radikon de; la rusoj kaj germanoj, radikon el).

Zamenhof skribis al Bourlet (1902-02-25):

Ĉar mi kalkulas al Vi ĉiujn verkojn kun 50% da rabato … kaj ĉar por la transsendo mi kalkulas 10% de la nominala kosto

Temas pri {50% de la nominala kosto} da rabato, la enkrampigita parto estas matematika operacio esprimanta kiomon.

Iam diferenco inter «ono/oblo de» kaj «ono/oblo da» estas klara kaj esprim­inda, iam oni povas heziti kaj uzi ajnan el la du formoj preskaŭ laŭplaĉe:

unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro [FE §14];
cendo estas centono da dolaro.

Mi preferus uzi «da» en tiuj esprimoj (konforme al la supre citita Lingva Respondo de Zamenhof), sed multaj gramatikistoj preferas «de» (kaj citas la ĵusan difinon de la tago).

6. Ujo kun ĝia enhavo

La termino kvanta genitivo iel hipnotigis la gramatikistojn, kaj ili ĉiel ajn penas trudi al la Zamenhofaj da-esprimoj ideon pri kvanto, kaj se tio neniel eblas, rekomendas uzi de.

Ni ĵus vidis, ke da efektive estas uzata por esprimi kvanton, sed tio ne signifas, ke tiu estas ĝia sola funkcio. Se mi diras, ke «sur la tablo altis tri boteloj da ĉampano», mi indikas ne nur tion, kiom da ĉampano estis sur la tablo, sed ankaŭ ke ĝi estis en boteloj.

Mi komparis la aperojn de da en la Londona Biblio kun la rusa traduko, kaj plurfoje mi vidis Zamenhofajn da en esprimoj, kiuj rusen estas tradukitaj per kun (ekz-e «korbo da macoj» — корзина с опресноками). En tiaj okazoj da esprimas kunon de ujo kaj de ĝia enhavo, ne la kvanton(²). Kp [Gen 24:13]:

Jen mi staras apud la fonto da akvo, kaj la filinoj de la urbanoj eliras, por ĉerpi akvon …

Neniel mi povus rigardi fonton mezuro por akvo.

Ili komercis kun vi per … kestoj da multekostaj ŝtofoj, ĉirkaŭligitaj per ŝnuroj kaj cedrokovritaj [Jeĥ 27:24]

— evidente temas pri kuno de la ŝtofoj kaj kestoj, kiuj lastaj estis ĉirkaŭ­ligitaj.

Ĉu ŝtipon da ligno mi adoros? [Js 44:19]

Probable, ne tiom kvanto ŝokis la profeton, kiom la materialo.

Iam «la mezurvorto» tute malestas en la rusa traduko:

Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso ĉirkaŭ la tendaro. Kiam la tavolo da roso forleviĝis, tiam montriĝis, ke sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata… [Eli 16:13–14]. Вечером налетели перепелы и по­крыли стан, а поутру лежала роса около стана. Роса подня­лась, и вот, на поверх­ности пустыни нечто мелкое …

Ofte la rusa traduko klare montras, ke temas ne pri kvanto, sed pri aranĝo:

Kaj ili enmetis en ĝin kvar vicojn da ŝtonoj [Eli 39:10]. И вставили в него в четыре ряда камни.

Iam la egalan rolon de strukturo kaj enhavo montras ilia simpla apudmeto en la rusa traduko:

Eĉ se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn … por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn — tamen restos en ĝi restaĵo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi … [Jeĥ 14:21–22] Если и четыре тяжкие казни мои … пошлю на Иерусалим, чтоб ис­тре­бить в нём людей и скот — и тогда оста­нет­ся в нём остаток, сы­но­вья и дочери, которые будут выведены от­туда; вот, они выйдут к вам …

Da tre ofte aperas post arigaj vortoj en kuntekstoj, al kiuj nur tre streĉa interpreto povas trudi la ideon pri kvanto:

Kaj li vidis: jen estas puto sur la kampo, kaj tri gregoj da ŝafoj kuŝas apud ĝi [Gen 29:2]. И увидел: вот, на поле колодезь, и там три стада мелкого скота, лежавшие около него.
jen karavano da Iŝmaelidoj venas el Gilead [Gen 37:25]. вот, идёт из Галаада караван Измаильтян.
li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuraĝuloj [2Sam 10:7]. (Давид) послал Иоава со всем вой­ском храбрых [2Царств 10:7].
Kaj jen vi leviĝis anstataŭ viaj patroj, nova generacio da pekuloj [Nom 32:14]. И вот, вместо отцов ваших вос­стали вы, отродие грешников.
jen svarmamaso da abeloj estas en la kadavro de la leono, kaj ankaŭ mielo [Juĝ 14:8]. вот, рой пчёл в трупе львином и мёд.
mi donos al vi tridek ĉemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj [Juĝ 14:12]. я дам вам тридцать синдонов и три­дцать перемен одежды.

Tiel «ombro da dubo» estas dubo, kaj ombro estas ĝia formo (aŭ kvanto); ekz‑e Zamenhof diris (plurloke), ke li faras ion «por ke restu nenia ombro da suspekto». En «ne restis eĉ ombro da suspekto» «ombro» estas nur metafora mezurvorto, la la tuto signifas, ke oni ne plu suspektas. Sed «restis nenia ombro de suspekto» signifas krome, ke la suspekto malaperis senspure (sen lasi ofendojn, kverelojn aŭ alian «ombron», malagrablan konsekvencon). Alivorte, «ombro da dubo» estas nedisigebla disde la dubo, dum «ombro de dubo» povas resti post malapero de la dubo.

7. Aro da, aro el, aro de

La prepozicio da havas la nuancon de nedifinita determino:

Linio: unudimensia kontinua aro da punktoj [PIV]

(tute egale, pri kiuj punktoj temas). Teorie oni povus diri aro el punktoj, sed la matematikistoj konservas la Zamenhofan tradicion:

«Grupo» da homaranoj ni nomas rondeton, konsistantan el ne malpli ol 10 personoj [Z, Ruslanda Esperantisto 1906 n-ro 4, pĝ 76]

Tamen kiam la arigataj aferoj estas precize difinitaj, oni uzas de:

Intervalo (a,b) estas la aro de ĉiuj nombroj, kiuj troviĝas inter du reeloj a kaj b.

Tro simpligante la aferon, la gramatikoj diras, ke antaŭ la difinaj determiniloj oni neniam uzu da. Tiu formala kriterio tamen paneas, se temas pri ajna parto de (ja precize difinita) tuto:

Kvar metroj da ĉi tiu ŝtofo kostas naŭ frankojnZ

Nu, en la difino de intervalo temas pri ĉiuj tiaj nombroj senescepte. Tie ni havas pleonasman kompletigon, similan al

li havas la aĝon de 80 jaroj (= li estas aĝa je 80 jaroj);

Tian ekzemplon (ĉu Zamenhofan?) prezentas Biblio:

Kiel bando da embuskantoj la anaro de la pastroj pereigas tiujn, kiuj iras al Ŝeĥem [Hŝ 6:9]. Как разбойники подстерегают челове­ка, так сборище священников убивают на пути в Сихем.

8. Konkludo

Jes, oni povus vivi sen da, laŭ la maniero de multaj lingvoj naciaj. Kaj en la oficiala Esperanto, tiu de PIV kaj PAG, evidentas tendenco malvastigi la uzon de tiu prepozicio. Precipe okulfrapa estas la malpermeso uzi da post la onoj; sed estas ankaŭ multaj malpli gravaj okazoj, kiam PIV rekomendas de-kompletigon, ekz-e alto de dudek metroj. Kp [Jeĥ 40:7]

Kaj en la flankaj ĉambretoj li mezuris unu stangon da longo kaj unu stangon da larĝo.

Ĉe tiu premo estas mirinde, ke da ankoraŭ estas uzata.

Ĝis nun en mia verkado mi mem uzis da laŭ la rekomendoj de PAG kaj PIV. Preparante ĉi tiun lingvan respondon mi ekzamenis verkojn de Zamenhof, konsciiĝis pri la diferenco, kaj provis imiti lian manieron. Al mi tio plaĉis, kvankam dum la unua tempo mi ofte hezitis pri la sencaj nuancoj.

Se tio vin ne interesas, vi povas sekvi la PIV-PAGan modelon, kiu nun estas ne malpli aŭtoritata ol la Fundamento kaj akceptita de plimulto da gazetoj. Tio estas pli facila por diri, dum la maniero Zamenhofa estas pli facila por kompreni. Imagu, ke en la supra citaĵo estus li mezuris unu stangon de longo… Kp ankaŭ

Eĉ se Balak donos al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povas malobei la ordonon de la Eternulo [Nom 22:18]

Ĉe mia tablo estadis po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaŭ da tiuj, kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ ni [Neĥ 5:17].

Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano [Sen 12:11].

La du unuaj ekzemploj montras, ke anstataŭ la mallogika pleonasmo

Li trovis sumon de mil frankoj

eblas pleonasmo pli Zamenhofa (kaj pli rusa)

Li trovis mil frankojn da mono.

Referencoj

FE L. L. Zamenhof. Fundamenta Ekzercaro.

LB La Sankta Biblio. — Londono; Edinburgo, 1978. (La «Londona Biblio».)

LR L. L. Zamenhof. Lingvaj respondoj. Jekaterinburg: Sezonoj, 1992.

MM M. A. Bulgakov. La majstro kaj Margarita / Tr. S. B. Pokrovskij. — Sverdlovsk: Sezonoj, 1991. (Serio Oriento—Okcidento, n‑ro 26.)

PIV Plena ilustrita vortaro de Esperanto. — Parizo: S.A.T., 1970.


Notoj

  1. Cetere, Zamenhof skribis al Michaux [Miŝo'] je 1905–02–05: «ŝi donis al mia tuta dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis…».

  2. Leganto ĝuste rimarkigis al mi, ke la ujo devas enteni normalan kvanton da sia enhavo (esti normale plena).