La artikolo

Studaĵo de Sergio Pokrovskij

Ĉi tiu studaĵo aperis en «Lingva kritiko» kaj «La Gazeto», n‑roj 139–140 (2009).

Enhavtabelo

0. Enkonduko

1. La determineco
1.1. La konateco
1.2. La unikeco kaj la elekto
1.3. La abstrakta kaj la konkreta
1.4. La konstantoj kaj la variabloj

2. Ĉu la artikolo kapablas esprimi determinecon?

3. Aliaj funkcioj de la artikoloj
3.1. Marki la substantivojn
3.2. La vortordo

5. Pri la malutilo de la artikolo
5.1. Nedifinita sed specifa
5.2. Dio
5.3. La posedaj pronomoj
5.4. Da

6. La prestiĝo

7. Konkludo

0. Enkonduko

La artikolo estas la plej ofta vorto en Esperanto. Kaj samtempe la plej malklara, la plej malbone difinita parto de la gramatiko de Esperanto.

Laŭ populara mito, la artikolo estas utila kaj oportuna rimedo por esprimi la determinecon (difina/nedifina) de la nomoj. Do, mi unue prezentu kelkajn konsiderojn pri ĉi tiu kategorio, por demonstri ke la artikolo estas tute neadekvata por tia funkcio.

Tio tamen sekvigas la demandon: kial do la artikolo aperas en ĉiuj okcidentaj (kaj iuj aliaj) lingvoj? Tial en aparta sekcio mi prezentas konsiderojn pri la aliaj funkcioj de la artikoloj (kaj ĝenerale, de la determiniloj); la sekva demando estas — ĉu en Esperanto por ĉi tiuj funkcioj la artikolo estas bezonata?

Mia analizo grandparte estas bazita sur la materialo de okcidentaj nacilingvoj. Parte tio estas ŝuldata al la demando kiun mi faris: kompari la funkcion de la artikolo en diversaj lingvosistemoj; kaj parte tio estas ŝuldata al la maniero, kiel la artikolo estas difinita en la Fundamento: «Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj» (kun la kutima implicaĵo, ke temas pri la okcidentaj lingvoj).

1. La determineco

Determineco estas iom komplikita kategorio, elpensita por priskribi la semantikon de la artikoloj en la artikolhavaj lingvoj. Ĝi kombinas (fakte, konfuzas) plurajn kategoriojn logikajn, el kiuj kvar parojn ni konsideru aparte: konata/nekonata, unika/elekta, abstrakta/konkreta, konstanta/variabla.

1.1. La konateco

Plej ofte la uzon de la artikolo oni provas klarigi per konateco:
La artikolo la estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj [FE, §27].

Oni konstatas, ke konateco povas estiĝi en pluraj diversaj manieroj:

Ĉi tie estas pluraj malklaraĵoj, ekz-e: Al kiu(j) konata? Ĉu al la parolanto? Ĉu al la aŭskultanto(j)? Ĉu al ĉiuj? Supozeble temas pri ĉiuj partoprenantoj de la komunikado — kvankam kiam temas pri skriba teksto, la ricevantoj de la mesaĝo ne ĉiam estas iuj specifaj personoj. Nu, en la lingvoj kiuj servis kiel modelo por Esperanto kutime temas pri konateco por ĉiuj partoprenantoj de la komunikado.

Pli malbone, la indikitaj konmanieroj povas kolizii. Objekto povas esti rekte aŭ implice menciita, kaj tamen esti nekonata (laŭ la propra, intuicia senco de la vorto) — ekz-e kiam temas pri elekto el inter pluraj konataĵoj.

1.2. La unikeco kaj la elekto

Estas objektoj unikaj absolute, al ĉiuj konataj kaj per tio difinitaj: la kosmo, la atmosfero, la homaro.

Estas objektoj unikaj relative, sed konataj kiel unika parto de konata tuto: la senato de Usono, la kapo de Petro.

Similmaniere tamen eblas nomi iojn neekzistantajn: la imperiestro de Svislando ktp; temas pri io absolute nekonata, kaj tamen oni tradicie rigardas tion kiel difinitaĵon.

Aliflanke, normale homo havas du manojn, kaj la usona senato centon da membroj. La du manoj kaj la cent membroj estas «konataj» kiel partoj de tuto, tamen lia manomembro de la senato ne estas konataj specife: kiu mano? kiu membro? Ni vidos poste, ke en tiaj okazoj la artikolado estas malkonsekvenca.

Paradoksan ekzemplon pri tia kolizio inter elekto kaj konateco prezentas la detektivaj romanoj: tipa situacio estas, ke okazis krimo en privata festeno, kies ĉiuj partoprenantoj sin interkonas kaj estas konataj al la leganto; necesas trovi la kriminton, kiu certe estas unu el la festenanoj (do, estas konata kiel parto de la aranĝo), kiu estas la farinto (do, konata kiel parto de la krimsituacio) — sed kiu estas nekonata nome, persone, specife.

1.3. La abstrakta kaj la konkreta

Komparu du aperojn de la vorto homo en la frazoj:
  1. Petro estas homo.
  2. En la ĉambro estis homo.
En la unua la vorto homo indikas tutan klason, al kiu oni rilatigas Petron; la konkreta individuo estas alkalkulita al la homa gento.

En la dua temas pri individuo, pri konkreta persono.

La dialektika interrilato de la konkretaj aĵoj kaj de la respondaj abstraktaj nocioj okupis jam la antikvajn filozofojn kaj matematikistojn.

Platono trovis elegantan modelon por klarigi tiun rilaton: reale ekzistas la ideoj (la ĝeneralaj nocioj: la unika ideala homo, la ĉevalo, la ŝtono); kaj la multaj konkretaĵoj estas pli-malpli palaj ombroj de tiuj nocioj. Tia pensmaniero ne estas nur filozofia strangaĵo — ĝi reale funkcias en la homaj lingvoj. Kiam ni diras:

La hundo estas amiko de la homo,
ni aplikas ĝuste ĉi tiun modelon: la hundo kiel specio estas amiko de la homa specio. Ordinare tia frazo ne temas pri tio, ke iu individua hundo amikas kun specifa homo (individue oni povas trovi homon kiu amikas kun individua serpento); kaj egale ne temas pri tio, ke ĉiu hundo amikas kun ĉiu homo (tiam hundoj estus senutilaj kontraŭ ŝtelistoj); temas pri interkoncepta rilato je la supera, idea nivelo.

Simile, en la frazo:

La homo eliris en la kosmon kaj atingis la lunon
temas ne pri specifa homo, sed pri atingaĵo de la tuta homaro. Tamen estus malĝusta aserti, ke la tuta homaro eliris en la kosmon. Temas pri la ideala homo — kies sukceson realigis kelkaj fizikaj homoj.
La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj [FE §12]
Estas senfina vico da semajnoj, kaj sekve estas malfinie multe da sepaj tagoj; sed ĉi tie temas pri la platonisma semajno, prabildo de ĉiuj realaj semajnoj.

Kp en la Fundamenta Gramatiko (la regulo 16a):

La substantivo havas la finiĝon o.

La modernaj matematikistoj estas subkonsciaj platonanoj, kaj ankaŭ ili ofte parolas pri aperoj de iu abstrakta ento en la senco tute simila al la platonismaj ombroj. Sed krom ĉi tiu koncepta platonismo, la matematikistoj havas ankoraŭ alian paron da rimedoj por esprimi la diferencon inter individuo kaj klaso: la nociojn pri konstantoj kaj variabloj.

1.4. La konstantoj kaj la variabloj

Konstanto indikas iun fiksitan, specifan objekton el klaso; tia objekto povas esti konata aŭ nekonata.

Variablo, varianta tra sia tuta klaso, ofte aperas kiel ties reprezentanto. Variablo ne indikas iun ajn objekton specifan, ĝi servas por paroli pri ĉiu ajn objekto el la koncerna klaso:

Esperantisto estas ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas.
Ne temas pri iu specifa esperantisto — temas pri ĉiu ajn persono uzanta Esperanton.

Ankaŭ, komparu la frazojn:

  1. Hundo estas besto.
  2. Hundo bojas, homo vojas.
  3. Li havas hundon.
  4. Jen estas la hundo de Petro.
En (1) hundo estas variablo: «ĉiu ajn hundo estas besto», neniel temas pri specifa hundo. Male, en (4) temas pri klare specifita konstanto, eĉ se nekonata. Ankaŭ en (3) aperas konstanto, kies precizan valoron oni tamen eble ne precize scias aŭ ne opinias necesa indiki.

Ankaŭ ĉi tiu modelo estas Fundamenta (FE §6):

Infano ne estas matura homo.

2. Ĉu la artikolo kapablas esprimi determinecon?

Mi prezentis kvar determinecajn parojn, kiuj efektive estas gravaj por ĝusta kompreno de la nomoj (substantivoj). Mi ne pretendas ke tio estas kompleta listo, mia celo estis montri, ke estas pli ol unu da tiaj paroj.

Precize la celatan uzmanieron eblas komprenigi per sufiĉe multaj determiniloj, precipe iu, iu ajn, certa, tia, tiu, ĉi tiu, ĉiu ktp. Tiajn determinilojn havas ĉiu lingvo, ĉu artikolhava, ĉu senartikola. Kaj ĉi tiuj multaj determiniloj markas la bezonatan determinecon multe pli precize ol unu aŭ du artikoloj, kiajn posedas la artikolhavaj lingvoj: ja logike maleblas distingi inter la 8 menciitaj determinoj per nur unu aŭ du artikoloj.

Ekzemple, ni konsideru la eventualajn diferencojn kiun povas fari uzo aŭ neuzo de la artikolo antaŭ la vorto triangulo en teksto matematika.

  1. Triangulo havas la econ P.
  2. La triangulo havas la econ Q
Nun provu diveni, ĉu la senartikola triangulo el (1) estas variablo (iu ajn, ĉiu triangulo) — aŭ nur iu individua triangulo (ekzistas triangulo posedanta la econ P)? Ambaŭ uzoj egale eblas.

Simile, ĉu en la dua frazo temas pri ideale-abstrakta triangulo: (la triangulo havas la sumon de ĉiuj anguloj egala al 180°) — aŭ pri ĵus menciita triangulo posedanta specialan econ Q (la donita triangulo havas ĉiujn laterojn egalaj).

Do, la artikolo nek helpas, nek malhelpas aktualigi la nocion en ĝusta maniero. Nur la kunteksto kaj la situacio tion ebligas — sed same ili ebligas tion en la lingvoj senartikolaj. Male, la sencohavaj determiniloj jes povas neprigi la celatan aktualigon sendepende je la kunteksto:

Sed por tio nenia artikolo estas bezonata.
«Ŝi edziniĝos morgaŭ.» — «Bonege! Kiu estas la fianĉo? Ĉu mi lin konas?»
Laŭ la normala senco de la vortoj, la demandanto ne scias pri kiu temas, kaj la artikolo malkonvenas. Laŭ la situacia determino iu fianĉo tamen jam estas. Kaj tial la enkondukas tiun iun.
«La kuglo lin trafis en la brakon.» — «Ĉu en la dekstran?» — «Mi ne scias.»
Laŭ la principo de tutkonateco, oni artikolas tiun brakon (nekredeble, sed tio estas fakto de la okcidenta Esperanto). Laŭ la principo de elekta determino, necesas rigardi la substantivon nedifinita, ĉar la persono estas konata kiel posedanto de du brakoj. Unu principo artikolon postulas. Alia principo ĝin malebligas. Restas enigmo, kiel tio povas servi al pliklarigo kaj precizigo de la frazo.

3. Aliaj funkcioj de la artikoloj

La teorio, ke la artikolo servas por esprimi determinecon, lasas sen respondo memtrudiĝantan demandon: kial la determineco estas esprimata tiom malracie? Parolante pri objektoj A, B, C oni markas per la artikolo centojn aŭ milojn da iliaj aperoj en la rakonto; dum estus multe pli racie marki nur la unuajn aperojn — kiel cetere estas farate en la rusa lingvo: «Unu vidvino havis du filinojn …» kaj poste diri simple vidvino. Tiu komparo klare pruvas, ke en la rusa lingvo la determiniloj jes servas por esprimi la determinecon, kaj tial funkcias laŭ la principo de la lingva ekonomio; dum en la lingvoj okcidentaj, kiuj servis kiel modelo por Esperanto, la determineco estas esprimata kiel eble plej malŝpare.

Tiu konsidero klare indikas, ke la artikoloj en la koncernaj lingvoj havas alian funkcion ol tiu, kiun la lernolibroj atribuas al ili. Alie necesus konkludi, ke la okcidentanoj estas stultetaj malraciuloj, kion mi ne kredas. Stultetaj estas la lingvistoj kiuj deklaras la esprimadon de determineco ĉeffunkcio de la artikolo (en tiuj lingvoj).

3.1. Marki la substantivojn

Teorio kiu bone eksplikas la indikitan strangaĵon konsistas en tio, ke la artikoloj servas precipe por marki la substantivojn — simile al la funkcio de la esperanta finaĵo -o. Tia bezono aperis en la okcidentaj lingvoj post la perdo de la tradiciaj fleksiaj finaĵoj. Ekz-e la angla demand aŭ la franca demande egale bone povas esti verbo aŭ substantivo: I demandthe demanda demandmy demand. Malmulte gravas, kiu determinilo aperas — a, the, my ĉiuj neprigas substantivan interpreton de demand.

Simile,

La kantado estas agrabla okupo [FE]
Das Singen ist angenehm (G., kanti//kantado)
Le parler de tous les jours (F., paroli//parolado)
Il dolce mormorar delle onde (It., murmuri//murmurado)

Por funkcii en ĉi tiu rolo la artikolo (aŭ alia determinilo) devas aperi kiel eble plej ofte — ideale, ĉe ĉiu apero de substantivo, kiel la finaĵo -o en Esperanto. Tial ankaŭ la troa uzo de la posedaj pronomoj en la angla, kiu impresas la rusan lernanton kiel patologia avideco:

He had his hat on his head
ricevas pli racian klarigon: temas ne pri posedemo, sed pri parolelementa indikilo.

Similan funkcion plenumas diversaj anoncvortoj ĉe nelegeblaj fremdaj nomoj neasimilitaj:

Atentindas, ke en tia rolo de titolartikolo la ĝentiltitoloj (sinjoro, doktoro ktp) perdas sian propran artikolon — ili ne plu kondutas kiel ordinaraj substantivoj, ili iĝas gramatikiloj. Tamen iom da sia praa senco la titolartikoloj ja retenas — ekz-e ili retenas la genron: La lingvanoj mem povas percepti tian genroindikon kiel la ĉefan funkcion de la ĝentiltitoloj (iam ĝi estas oportuna – sed iam ankaŭ ĝena, ekz-e kiam oni skribas leteron al nekonata funkciulo sinjoro/sinjorino XYZ, kies sekson oni ne scias); sed en malpli seksisma lingvo japana la simila ĝentiltitolo -san funkcias sen indiki la genron. Tio estas simila al la determineca semantiko de la artikoloj: ĝi estas kromefiko de rimedo, senkonscie enkondukita por alia bezono.

3.2. La vortordo

Perdinte la substantivajn fleksiojn, la angla kaj la franca perdis ne nur la indikilojn de substantivo (la esperantan -o), sed ankaŭ la kazojn (la esperantan -n; en la germana la kazojn plu montras la determiniloj: der, dem, den Tag ktp). Sekve de tio aperis bezono alimaniere marki la subjekton kaj la objekton, kaj tiun funkcion akceptis la vortordo — kiu sekve devis perdi siajn aliajn funkciojn. Kaj la ĉefa el tiuj funkcioj estas distingi inter temo kaj remao.

3.2.1. La temo kaj la remao

Tiu distingo estas tre baza en ĉiu lingvo, kaj ĝi estas la unua kiun rimarkis la filozofoj (ekz-e Aristotelo) en la epoko kiam gramatiko ankoraŭ ne apartiĝis disde logiko. Jam tiam oni apartigis en la komunikaĵoj du partojn:
la temo
pri kio oni parolas;
la remao
kion oni pri la temo komunikas.

La temo estas la konataĵo; la remao estas la novaĵo. Kaj en la normala vortordo oni komencas per la temo, kaj finas per la remo:

La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro [FE §6]
Tia frazo estus natura respondo al la demando: «Kie estas miaj libro kaj krajono?»; do, la libro kaj la krajono estas konataĵoj kaj temoj, dum ilia situo estas la remao, la propre informa parto de la respondo. En ĉi tiu okazo la temo koincidas kun la subjekto; tiel nemalofte okazas, kaj tial la temon, la logikan subjekton, la gramatikistoj identigis kun la subjekto gramatika (la frazrolo) — kaj eĉ uzurpis la logikan terminon; simile okazis pri la predikato, vorto kies etimologio estas «dirataĵo», t.e. «remao». Tamen ne ĉiam la temo koincidas kun subjekto; se oni volas informi, kio kuŝas sur la fenestrobreto, oni povas diri kun la Fundamento:
Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo [FE §6].
En ĉi tiu frazo, inverse, la fenestro estas la temo (la logika subjekto), dum krajono kaj plumo estas remao (logika predikato). Kaj tiaj ekzemploj abundas:
Sur la tero kuŝas ŝtono [FE §6].
Antaŭ la domo staras arbo [FE §8].
Super la tero sin trovas aero [FE §26].
En ĉiuj ĉi tiuj ekzemploj la gramatika subjekto aperas frazofine, post la predikato kaj komplementoj, ĉar en ĉi tiuj frazoj la subjektoj estas remaoj (ĉi tiuj gramatikaj subjektoj estas logikaj predikatoj).

Katenite de sia rigida vortordo, kion povas fari anglalingvanoj por marki remaon kaj temon?

3.2.2. La pasivo

Unu ofta rimedo estas uzi la pasivan voĉon, kiu inversigas la objekton kaj la subjekton. Ĝuste tial la pasiva voĉo tiom oftegas en la angla:
The window was broken by her son.
La fenestron frakasis ŝia filo.

En mia faklaboro ĵus mi havis okazon kompari diverslingvajn erarmesaĝojn en GNUa programpakaĵo texinfo (temas pri tia erarsituacio, ke oblikvon \ sekvas alio ol nomo de parametro):

"\ followed by ‘%s’ instead of parameter name"
"Dem \ folgt „%s“ anstelle eines Parameternamens"
La angla mesaĝo uzas pasivan duonfrazon. La germana uzas artikolon por indiki kazon de nevorta simbolo — kaj danke al tiu kazo povas resti ĉe la pli simpla kompleta frazo aktiva kun la natura ordo de temo kaj remao.

3.2.3. La nedifina determino

Ĉar temo kutime estas konataĵo, kaj remao estas novaĵo, tial nemalofte la temo estas determinita difine, kaj la remao, nedifine:
Sur la tero kuŝas ŝtono [FE §6].
Antaŭ la domo staras arbo [FE §8].
Tio ne signifas, ke la du konceptoj samas; simile, subjekto tre ofte estas substantivo — sed la nocioj subjekto kaj substantivo estas tamen esence malsamaj. Malgraŭ tio la klara kaj utila distingo inter temo kaj remao estas iam uzata por sentigi al rusoj, kiaspecajn nuancojn povas esprimi la nekompreneblaj artikoloj. Mi mem iam faris tion en mia gazetartikolo [«La artikolo». En: «Ruslanda Esperantisto», 1993, n-roj 4, 6, 7].

Tiam mi komparis la germanan versaĵon de Heine kun ĝiaj tradukoj:

Ein Fichtenbaum steht einsam
Im Norden auf kahler Höh'.
Zamenhof ŝovis la remaan pinon sur la duan lokon, kaj markis ĝin per individuiga unu (pri kiu mi parolos poste):
En nord' unu pino en solo
Dormetas sur nuda altaĵo …
Sed por Kalocsay malesto de la artikolo egalas al la nedifina determino, kaj la nedifina determino taŭgas por marki la remaon (samkiel en la germana originalo):
Pinarbo staras norde
Sur kalva mont' en sol'.

Evidente la tradukon de Zamenhof forte influis la rusa traduko fare de Lermontov. Tamen Lermontov verkis tute apartan versaĵon, formale similan, sed tute alihumuran. Li serenigis la nervozan etoson de Heine, kaj ŝanĝis ties doloron en dolĉan melankolion. Tial la trankvila komenco (kp simile melankolian «Es war ein König en Thule»), tial la milda dormetas. Tiusence la traduko de Kalocsay pli proksimas al la intenco de la germana originalo.

Traduko simila al la Kaloĉaja certe eblas ankaŭ en la rusa, sed tiam ĝi postulus fortan intonacian emfazon kaj kursivigon:

Pinarbo staras norde
Tian kursivigon faras Mark Twain en la 20a ĉapitro de «Tom Sawyer», kie Tom sin akuzas pri misfaro de Becky:
“Rebecca Thatcher (…) did you tear this book?”

A thought shot like lightning through Tom's brain. He sprang to his feet and shouted — “I done it!”

En la rusa traduko (Это сделал я!) kursivo ne aperas, ĉar rusa knabo nature metus la remaon en ĝian ĝustan lokon frazofinan, kaj la logike akcentenda vorto trafos en la normale akcentan pozicion de ekkria frazo (Tion faris mi!).

Mi citis ĉi tiun ekzemplon ĉar ĝi prezentas okazon, kie la remaa subjekto ne estas artikolebla — kaj tial iom simila al la situacio esperanta, kie nedifina artikolo ne ekzistas. Mi ne scias, ĉu germane la nedifina artikolo en ein Fichtenbaum estas glate anoncas remaon; almenaŭ en la angla tia remao impresas iom streĉe:

… the subject of a clause is thematic in typically conveying given information. But when the subject is an indefinite noun phrase, it introduces new information. Hence, in sentences like “A book is in the cupboard” there is a certain awkwardness, which may be avoided by introducing there and postponing the indefinite noun phrase to a non-thematic position: “There is a book in the cupboard”.
[R. Quirk et al. A University Grammar of English. §14.19]

Resume, ankaŭ por ĉi tiu celo la artikolo estas redunda kaj nesufiĉa: ĝi ne povas remaigi neartikoleblajn frazpartojn (pronomojn, proprajn nomojn, adverbojn ktp). Kompare kun tiu lambastono, la libera vortordo estas rimedo pli eleganta kaj tute universala:

Pasintjare mi feriis en Italujo (ne en Tajlando)
En Italujo pasintjare mi feriis (ne laboris)
En Italujo pasintjare feriis mi (ne Petro)
En Italujo mi feriis pasintjare (ne pli frue)

Krome, eĉ en la lingvoj kie tio entute eblas, tio estas la funkcio de nedifina artikolo — kaj tian artikolon Esperanto ne posedas. Iuj opinias, ke malesto de difina determinilo indikas la nedifinan determinon. Sed tio estas tre dubinda: tio signifus, ke ĉiuj situacioj analogiaj al la nula artikolo de la angla aŭ franca lingvoj ricevus la nedifinan determinon; kaj krome, estas deklarite, ke la artikolo en Esperanto ne estas deviga (kvankam ankaŭ pri ĉi tio ne ĉiuj konsentas).

3.2.4. La tri ruĝaj knabinoj

Waringhien rakontas en siaj «Eseoj» [vol. 1, p. 77]:
Permesu al mi citi malmulte konatan anekdoton, kiu montros al vi, kian gravegan rolon ludis la subkonscio de Zamenhof en la kreado de Esperanto. Tiun anekdoton konservis al ni Marie Hankel, el kiu Zamenhof mem ĝin rakontis. En tiu tempo li estis ankoraŭ juna gimnaziano, sed jam okupiĝis pri artefarita lingvo. Unu el la demandoj, kiuj lin turmentadis, estis la artikolo: ĉar multaj lingvoj ĝin ne posedas, li dubis pri la bezono de tiu vorteto: eble, ĝi ne estas necesa? Kaj jen kiel li decidiĝis. Unu nokton, li sonĝis, ke li estas en kamparo kun kelkaj homoj, kaj tiuj parolis pri iu grava malfeliĉo, kiu okazos, se el arbaro, kiun oni vidis en la malproksimo, elvenos tri ruĝaj knabinoj. La homoj timeme rigardadis kaj observis la arbaron; subite, unu el ili ekkriis: «Jen la tri ruĝaj knabinoj!» kaj — la dormanto vekiĝis, jam tute certa, ke la artikolo estas utila kaj necesa, ĉar la krio havis tute alian valoron, ol kian havus «Jen tri ruĝaj knabinoj!»
Stranga rakonto. Kial Zamenhof ne provis traduki sian sonĝon en la rusan? Evidente, la ekkrio «Jen tiuj ruĝaj knabinoj!» havus ĝuste la bezonatan sencon; en siaj postaj tradukoj en Esperanton li ja uzis tiun modelon (mi eĉ trovis ekzemplon kun knabino):
Kaj jen tiu netraelportebla malsato, kaj la nepovado atingi la panon, sur kiun ŝi estis paŝinta per sia piedo! [Fabeloj, 4, Knabino, kiu paŝis sur panon]

Kiam la homo de Dio ŝin ekvidis de malproksime, li diris al sia junulo Geĥazi: Jen estas tiu Ŝunemanino; kuru do al ŝi renkonte, kaj diru al ŝi: Kiel vi fartas? kiel fartas via edzo? [2Reĝ 4:25–26]

Krom la memevidenta tiu similan rezulton eblas atingi ankaŭ per la vortordo: «La knabinoj aperis» kontraste al «Aperis knabinoj». Ĝuste tion ni vidas en la Novtestamenta mito pri la antikristo(j): unue, kiam Jesuo antaŭdiras ties aperon, la falsaj kristoj aperas en la remaa pozicio (nedifine determinite):
ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn [Mat 24:24]
dum por raporti pri tio, ke la atendata antikristo fakte aperis konevenus meti la predikaton en la remaan pozicion:
La Antikristo venis!
Cetere, ankaŭ en la Varingjena prezento ni vidas tian saman ordon en la unua (remaa) mencio de la tri knabinoj: elvenos tri ruĝaj knabinoj.

Lernado de la artikoluzado iom similas lernadon de la angla ortografio. Iam en la infanaĝo mi supozis, ke ekzistas aro da precizaj reguloj, lerninte kiujn mi scipovos senerare legi kaj skribi en la angla. Kaj mi elspezis multe da tempo lernante regulojn.

Tamen finfine mi konsciis, ke principe ne povas ekzisti reguloj, per kiuj oni povus determini la ĝustan legon de eaow ktp — simple ĉar iuj vortoj (ekz-e read, Reagan, row, bow ktp) havas po du legojn; kaj al la sonformo [ai] respondas jen I, jen eye. La regulo estas unu, tre simpla, sed malmulte utila: ĉiu vorto estas aparte lernenda.

Aŭ pli ĝuste, la lernado de la artikoluzado similas lernadon de la ortografio franca: post unu semajno oni povas sufiĉe bone legi preskaŭ ĉiun vorton; sed kompreneble ĉiu vorto estas aparte lernenda se oni volas ankaŭ skribi.

La artikolo ne malebligas la komprenon: eĉ se oni simple ĝin ignoras, la kompreno ne suferas, ĉar ĝi estas vorteto redunda. Sed raciaj reguloj por ĝusta enmeto de tiu redundaĵo ne ekzistas: oni devas aparte parkerigi la uzadon en ĉiu aparta situacio.

Ĉiu okcidentano portas en sia kapo grandan katalogon da artikolaj situacioj kaj kliŝoj; kaj en tiu katalogo estas preskribite, kian determinon oni uzu por ĉiu enkatalogigita situacio.

La diverslingvaj katalogoj en la Okcidenta mondo havas grandan komunaĵon — sed ankaŭ nemalmulte da diferencoj. Oni diris al mi, ke la katalogoj de artikolhavaj lingvoj el aliaj regionoj de la mondo (de la armena, de la araba ktp) estas tute malsimilaj.

Ekz-e unu tia situacio estas difinado. Estas du ŝablonoj por tio:

  1. Rozo estas floro.
  2. La rozo estas floro.
Ĉi-okaze ambaŭ manieroj estas akceptataj, kvankam laŭ mia impreso la francoj preferas (1), dum ĉe la anglalingvanoj pli oftas (2). En la EK-Vortaro matematika ambaŭ modeloj kunekzistas:
§325. La parabolo estas la aro de ĉiuj punktoj el ebeno E, por kiuj la distancoj de punkto F ∈ E kaj rekto g ⊂ E estas egalaj …
§382. Rombo estas kvarangulo kun egalaj anguloj.
Sed ne ĉiam la lingvoj estas tiom permesemaj. Por la sentenco
La ĉevalo estas amiko de la homo
la franca lingvo ial (neniu scias kial) nepre postulas tri difinajn artikolojn:
Le cheval est l'ami de l'homme
dum aliaj same rezolute postulas por amiko nedifinan determinon (konforman al la ĝenerala enklasiga rozo-modelo).

Ni jam vidis, ke ĉe la korpopartoj la difina tuteco superregas la elektan nedifinecon: «La kuglo lin trafis en la brakon». Sed en vortara difino validas inversa absurdaĵo: unika membro aperas senartikole:

kapo: Parto de la(?) animala korpo … enhavanta la cerbon … [PIV].
Evidente, por la vortaroj validas aliaj reguloj ol por la cetera lingvo; estus tro naiva verki «Plenan vortaron de Esperanto» en la normala Esperanto. Kaj ne nur vortaroj, ĉia speco de dokumento havas siajn apartaĵojn, kaj diversaj partoj de unu dokumento havas siajn apartaĵojn (ekz-e titolo, difino, bibliografio, subskribo …).

La arbitrecon de tiaj katalogaj konvencioj bone montras la fiksaj formuloj, ekz-e

On the one hand … on the other hand
= D'une part … d'autre part;

l'un l'autre, les uns les autres
= each other, one another
= Komprenante unu la alian

Kial «unu la alian»? Ĉi tio probable implicas, ke estas nur du interkomprenantoj. Sed ankaŭ neuzo de la ankoraŭ pli ĝene povus pensigi, ke estas pli ol unu aliaj, kaj nur kun iu el ili oni trovos interkomprenon. (Evidente, neniu interpretas la verson tiel; tamen la ĝusta interpreto venas ne danke al la artikolo, sed malgraŭ ĝi.)

Por plene trastudi ĉiujn tiajn situaciojn kaj kliŝojn, oni devus elspezi proksimume tiom multe da tempo, kiom por la resto de la lingvo. Kaj malgraŭ tio, la katalogo restus nekompleta. Mi klarigu tion per mia propra sperto:

Antaŭ multaj jaroj mi verkis anglalingvan raporton, kiun reviziis, unu post la alia, du denaskaj anglalingvanoj. La unua revizianto forstrekis aŭ ŝanĝis ok artikolojn; la dua remetis kvin el ili. Tio min forte amuzis, tamen nur nun mi komprenas, kial tio okazis: laŭante mian rusan pensmanieron, mi uzis kelkajn esprimojn kiuj formale ne estis eraraj — sed kiuj estis iom nekutimaj por la angla prozo. Tiuj miaj esprimoj mankis en ilia katalogo — kaj la reviziantoj baraktis pri ili samkiel senkataloga ruso baraktas en ĉiuj lingvaj situacioj.

5. Pri la malutilo de la artikolo

Du malutiloj de la artikolo estas evidentaj:
  1. En Esperanto ĉi tiu plej ofta vorto de la lingvo estas redunda malŝparo.
  2. Tiu redundaĵo estas tre malfacile lernebla kaj instruebla (se entute ĝi estas lernebla).
Tamen ne nur la rusoj, japanoj kaj poloj estas viktimoj de ĉi tiu multekosta malraciaĵo. La prokrusta diĥotomio «difinita — nedifinita» krudigas, malprecizigas la determinon kaj estigas strangajn mensajn aberaciojn ĉe la parolantoj de artikolhavaj lingvoj. Sekvas kelkaj ekzemploj.

5.1. Nedifinita sed specifa

La angla frazo:
She wants to marry a Swede
povas havi du malsamajn sencojn:
  1. Ŝi volas, ke ŝia edzo estu svedo (ŝi ne scias, kiu nome, sed nepre svedo).
  2. Ŝi jam elektis viron al kiu ŝi volas edziniĝi, kaj tiel okazis, ke tiu viro estas svedo.
En la Zamenhofa Esperanto (kiu tiurilate spegulas la rusan modelon) la dua okazo postulas determinilon unu (aŭ certa), kaj la unua okazo, nulan determinilon:
  1. Ŝi volas edziniĝi al svedo.
  2. Ŝi volas edziniĝi al unu svedo (al certa svedo).
Ĉi tie temas pri diferenco inter nekonata konstanto (2) kaj klasa variablo (1), iom simile al tio kion ni jam vidis en 1.4.

PAG kaj PMEG vidas en tia Zamenhofa unu «unuflankan nedifinecon» [PAG §85A]. Tio maltrafas la esencon de la afero: ankaŭ se la parolanto ne konas «la svedon», malgraŭ tia «ambaŭflanka nedifineco» la determinilo unu estas egale konvena: oni informas, ke iu sveda fianĉo jam estas elektita, ke temas pri specifa nekonato (kontraste al nespecifa klasano). La fabela «Unu vidvino havis du filinojn» [FE §11] neniel implicas ke la rakontanto persone konis la vidvinon. (Estas alia afero, ke ruslingve ekzistas determiniloj kapablaj marki nekonatecon al la parolanto: «за какого-то шведа»; sed tio estas alia determinilo, kian Zamenhof neniam provis enkonduki en Esperanton.)

La diĥotomia redukto forviŝis tiun nuancon el la artikolhavaj lingvoj.

5.2. Dio

Estas granda mistero, kial la vorto Dio, indikanta ĝenerale konatan unikaĵon, en la eŭropaj lingvoj estas uzata sen la difina artikolo — malkiel la kosmo, la homaro ktp. Eĉ pli mirinde, la gramatikistoj eĉ ne rimarkas ĉi tiun okulfrapan malregulecon. Ilin pli impresas la komenca majusklo, kiun ili ja regule notas — ekz-e PIV:
uzata kvazaŭ propra nomo, kaj sekve skribata kun majusklo, kiu ne ĉiam restas ĉe la kunmetitaj formoj.
Supozeble ĉi tiu «kvazaŭ propra nomo» estas delikata aludo al la tikla malesto de la artikolo. Kaj la ordinaraj okcidentanoj eĉ emas senrezerve deklari tiun vorton propra nomo. Mi ne intencas refuti ĉi tie tiun absurdan aserton; evidente la majusklo estas ŝuldata al troigita pieco, tiu sama kiu motivas la majusklojn en Li, Sia ktp, kiujn eĉ Waringhien probable ne rigardus propraj nomoj:
Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris [Gen 2:2].
La greka lingvo, kvankam ne tute konsekvence, ja aplikas la laŭregulan artikolon al tiu Dio. Eble similan escepton prezentas la vortoj panjo kaj paĉjo.

5.3. La posedaj pronomoj

La posedaj pronomoj (my demand, ta demande) ne malpli klare markas substantivecon de sia substantivo ol la artikoloj (a demand, la demande). Tial en la plimulto da artikolhavaj lingvoj artikoloj ne aperas kun la posedaj pronomoj, kaj ofte estas interŝanĝeblaj. Oni povas observi, ke la angla ankoraŭ relative pli ofte konservas la posedajn pronomojn (he had his hat in his hand), dum la franca forte preferas la difinan artikolon (le chapeau à la main).

La interŝanĝeblo en la rolo de substantivindikilo estis afero tute normala, ĝis kiam ĝi kaŭzis interinfektiĝon semantikan: la posedaj pronomoj iĝis klasitaj kiel determiniloj difinaj; kaj la difina artikolo iĝis uzebla anstataŭ poseda pronomo ankaŭ en la okazoj de elekta nedifiniteco (la kuglo lin trafis en la brakon). Kaj ĉi tio jam estas logika eraro kaj miskoncepto.

Ĉi tiu fuŝo ne povis funkcii en reala lingvo, kaj aperis flikaĵoj, kiuj transprenis la propran sencon de la posedaj pronomoj (He is an old friend of mine, un ami à moi). La artikolo tamen restis nekuracita, kaj ankaŭ la posedaj pronomoj ŝajne ne estas tute konsekvence anstataŭigataj. Almenaŭ estas evidenta, ke la okcidentaj esperantistoj emas asocii mia kun my kaj mon, dum fakte ĝi respondas al mine kaj à moi (minus eventuala artikolo).

Ĉar en Esperanto la artikolo estas neŭtrala koncerne la determinon, samkiel en la rusa aŭ aliaj lingvoj senartikolaj. Ĝi povas aperi antaŭ ĉe difina determino: mia nazo — sed ankaŭ, egale bone, ĉe determino nedifina:

Alivorte, semantike mia respondas al mine, tamen ĝi krome havas la econ malebligi la artikolon; tamen sencohavaj determiniloj ja povas aperi kun la posedaj pronomoj — ĉu difinaj, ĉu nedifinaj — kaj tio estas kroma pruvo, ke en Esperanto la posedaj pronomoj estas neŭtralaj pri la determino: Atribui al mia la sintezan sencon de la de mi estas ne nur kontraŭa al la aglutina tendenco de Esperanto, tio estas ankaŭ malkohera kun la funkciado de la similformaj desubstantivaj adjektivoj. Ekz-e universitata profesoro funkcias kontraste al profesoro de la//tiu universitato analogie al tio, kiel funkcias la nulartikola professeur d'université kontraste al professeur de l'université — do, la universitata normale havas la malspecifan funkcion rekte kontraŭan al tiu, kiun la artikoluloj volas atribui al mia.

5.4. Da

La vorto da estas unu el la lingvaj esprimiloj mankantaj en la okcidentaj katalogoj, kaj tial ĝi forte perpleksigas la okcidentanojn, kiuj ne trovas pretan kliŝon por decidi pri la de ĝi estigata determino (eble tio povus komprenigi al ili la hezitojn de parolanto de senartikola lingvo, kiu ĉiupaŝe frontas tiajn situaciojn, ĉar nenia simila katalogo estas enkonstruita en lian kapon). Evitante tian perpleksiĝon, la okcidentano emas degliti al la aĉa de, prepozicio multe tro ŝarĝita, sed pri kiu li havas ĉiujn kliŝojn pretaj je lia dispono.

5.4.1. Ujo kun enhavo; aro kaj anaro

Jen kiel PIV difinas la vorton da:

*da Prepozicio uzata por rilatigi kun iliaj komplementoj la vortojn, kiuj esprimas precizan aŭ neprecizan, sed ĉiam nedifinitan kvanton, nombron, mezuron, pezon [PIV, la kursivo estas mia]
Ni vidas la ĉiaman obsedon pri determino unuflanke, kaj mankon de gravaj sencelementoj, aliflanke. Per ĉi tiu difino maleblas klarigi multajn realajn uzojn de da, iuj el kiuj estas listigitaj en la sama da-artikolo aŭ en aliaj lokoj de PIV mem; mankas la ĉefideo, ke da-komplekso esprimas kunon de formo kaj la enhavo, de aro kaj ties anoj:
  1. Glaso da vino estas glaso plena je vino [FE §32]
  2. Sur la tablo staris botelo da vino, kuŝis skatolo da bombonoj [Metropoliteno] (t.e. staris botelo plena je vino, kuŝis skatolo plena je bombonoj)
  3. Ho, se mia kapo havus sufiĉe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! [Jeremia 9:1] (ankaŭ sekajn okulojn oni povus priskribi kiel fonton de larmoj — sed ĉi tie ja temas pri la kuno: la larmoplenaj okuloj)
  4. Matene estis tavolo da roso ĉirkaŭ la tendaro [Eliro 16:13]
  5. Aro da aparatoj kaj iloj por fari kaj surskribi tabuletojn kaj cilindrojn [Pro Iŝtar, ĉap. 6]
  6. Jen Damasko ne plu estos urbo, sed ĝi estos amaso da ruinaĵoj [Jesaja 17:1]
  7. Sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj, kiun kreos homa inteligenteco konscie kaj laŭ severe difinitaj kaj logikaj legoj … [Esenco kaj estonteco].
  8. op/o. Grupo da homoj kunigitaj per kuneco de la sama agado aŭ celo [PIV]
  9. pitagora nombrotriopo. Triopo da entjeroj (x, y, z) nomiĝas pitagora nombrotriopo se x² + y² = z² [EKV].
La de PIV indikitajn mezurajn sencojn da-kompleksoj eksterdube povas havi, kaj tio estas tre ofta uzo, tamen ĝi estas ordinara sinekdoĥo; simile, lernejo proprasence estas ejo, tamen ne malpli ofte la vorto estas uzata por paroli pri institucio.

5.4.2. La kvanto kaj la determino

La dialektika unueco de la aro kaj ties anoj ĉiam perpleksigis la okcidentanojn: kiel determini la anojn? Komparu:
  1. Mi aĉetis dek ovojn.
  2. Mi aĉetis dekon da ovoj.
  3. Mi manĝis du ovojn el la dek ovoj kiujn mi estis aĉetinta.
  4. Mi manĝis du ovojn el la deko da ovoj kiun mi estis aĉetinta.
Laŭ la simplisma regulo pri la konataĵoj, dirinte (2) oni devus diri deko da la ovoj en (4). Tamen la komuna lingvosento ial forte kontraŭas tion. Sekve oni evitas tiajn frazojn, kaj sekve PIV kaj multaj lerniloj donas multe da rekomendoj por eviti uzojn de da kaj uzi deel anstataŭe.

Ĉi tiun perpleksiĝon fakte kaŭzas miskoncepto: la deko da ovoj ne estas analogia al la gusto de la ovoj, en kiu ovoj aperas kiel aparte determinebla vorto; la deko da mem funkcias kiel determinilo (kvantoro), kaj tial deko da la estas egale misa, kiel unu la ovomiliono da la homoj (oni tamen jes povas diri la unu ovo kaj la miliono da homoj — sed tio estas analogia al la tute normala la deko da ovoj). Mi opinias tute normala la frazon:

Li ligis la tri florojn en bukedon, kaj prezentis al ŝi tiun bukedon da floroj.
Kvankam la floroj estas konataj, tamen la da floroj ne bezonas artikolon — samkiel franca bouquet de fleurs povas havi nulartikolon ĉe fleurs.

Simile al la determino, o da surprenas sur sin la kazan fleksion, malgraŭ ke tre ofte ĝuste ilia dependaĵo estas semantika objekto: en Li trinkis du glasojN da akvo — trinkata estis la akvo, sed akuzativon ricevas la ujo.

Alia atesto, ke da-komplekso estas speciale traktenda kiel unu tuto konsistas en tio, ke da neniam estas uzata en verba regado (male ol de kaj el, kiuj oftege enkondukas komplementojn de verboj).

Alivorte, da funkcias simile al la posedaj pronomoj: ĝi senprobleme akceptas la sencajn determinilojn:

kvar metroj da ĉi tiu ŝtofo kostas naŭ frankojn [FE, §14]
sed inhibicias la artikoladon.

5.4.3. Da, de, el

En sia da-fobio la PIV-oj anstataŭigas la tradiciajn da-esprimojn per de (kaj fojfoje, per el), naive supozante, ke tio estas pli klara. Tio estas multe pli malklara — sed konforma al la nacilingva katalogo da de-frazoj de la PIV-aŭtoroj. En tiu katalogo por distingi inter la amaso da malkoheraj sencoj de la prepozicio de sian rolon havas ankaŭ la artikoloj — kiel kutime, en sufiĉe malkohera maniero.

Jen mi vidas francan gazettitolon: «Les millions des scientologues». Ĉu temas pri «la milionoj da scientologianoj»? Ne, la artikolo komprenigas, ke temas pri «la milionoj da dolaroj de la scientologianoj». Ĉu finfine la tiom longe kaj sensukcese serĉata ekzemplo pri la utilo de la artikolo? Certe ne, ĉar

  1. En Esperanto ĉi tiun distingon esprimas da.
  2. En la franca ĉi-okaza artikolo ne estas regula rimedo, kiel kutime ĝi estas malregula lambastono.
Ekzemple, la artikolo post de tamen povas aperi ankaŭ kiam de havas la da-signifon:
La revue «Science» a invité une douzaine des meilleurs scientifiques à fournir un compte-rendu de leur travail …

l'EPGL peut maintenant rivaliser avec la douzaine des meilleures instituts de sciences …

Stanford will republish a dozen of the greatest stories of the Sherlock Holmes canon

— kp la esperantajn:
Jen la unua dudeko da plej popularaj libroj.
[LOdE 2003. N-ro 12 (110)]

Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj
[La letero al Borovko]

Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia!
[ESE, ĉap. 2a]

Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn.
[Gen 18:6]

En la Zamenhofa Esperanto la diferenco inter la milionoj de kaj la milionoj da estas simpla kaj klara. Tamen la lingvaĵo de la PIV-oj konsiderinde forevoluis. Ĝi ankoraŭ ne aŭdacas diri milionoj de por la senco milionoj da, sed ceterajn uzojn de da ĝi preskaŭ plene anstataŭigis per de; ekz-e, anstataŭ
Tuto da kondiĉoj kaj cirkonstancoj, en kiuj iu troviĝas
[PV, «situacio»]

Harmonia tuto da interdependaj ideoj … [PV, «sistemo»]

aperas la malklaraj
Tuto de la verkoj de unu aŭtoro [PIV]
ktp.

6. La prestiĝo

Por la okcidentanoj la utilo de la artikolo estas afero eksterduba:
Rimarko. La artikolo ne estas superflua balasto, kiel eble opinias slavoj kaj aliaj, en kies gepatra lingvo ĝi mankas, sed ĝi estas nepre necesa por la klareco kaj precizeco de la esprimoj, al kiuj ĝia uzo aŭ neuzo donas ofte tute alian sencon.
[H. Seppik, lec. 1:13]
Ĉi tiun aplombon neniom malpliigas la manko de konvinka ekzemplo pri situacio, en kiu la artikolo esprimus nuancon ne esprimeblan egale (aŭ eĉ pli bone) per preciza determinilo. Mi jam dum pli ol dek jaroj defias la oponantojn doni tian ekzemplon, kaj ĝis nun ricevis neniun.

(Fakte, mi jam komprenis, ke tia ekzemplo ne povas ekzisti. La ekzistokialo de la artikoloj nacilingvaj estas ĝuste la funkciado en la situacioj kie precizaj determiniloj estas superfluaj — sed ia marko de substantivo tamen estas bezonata pro la sintaksaj konsideroj. T.e. ĝi estas sintaksa ŝtopilo aperanta en la okazoj semantike jam klaraj.)

Estas interese kompari la okcidentanan Rimarkon de Seppik kun la prezento de la artikolo en lernolibro verkita de polino:

Fojfoje vorteto ĝustatempe dirita faras grandan efekton. Tia vorteto, kiu en la okuloj (kaj oreloj) de fremdaj aŭskultantoj donas al ni la aspekton de perfektaj esperantistoj estas la. Kaj sekve, kun la koro agordita laŭ la melodio «O, la, la, la» ni komencu la studon.

(… la indikas, ke temas pri objekto aŭ persono konata …)

Tiom da gramatiko, tamen ni diru al la legantoj elkore: la estas mirinda vorteto! Ĝi estas la rideto de Esperanto. Tuj ni vidos, kiom belsonaj iĝos niaj frazoj kun tiu malgranda la. Kaj ankoraŭ unu aferon mi flustru: se iu el vi, ne bone komprenante, kien ĝin enŝovi, eraros — nu, estos iom mise. La mondo tamen ne pereos. Simple iu substantivo mienos tiel, kvazaŭ pri ĝi jam estis parolate.
Maria Niemirow-Ziółkowska: Esperanto dla wszystkich. Warszawa, 1965, p. 13.

Ĉi tiu amuza tekstopeco (tre ĉarma en sia pola originalo) fakte estas multe pli saĝa ol la tone impona, sed sence senenhava deklaro de Seppik. La saĝaĵoj estas tri:
  1. La artikolo en Esperanto estas afero de prestiĝo.
  2. Prezenti ĝin en elementa kurso estas afero senespera. Dirinte la sakramentan frazon pri «objekto aŭ persono konata», la aŭtorino plene konscias, kiom ĝi estas vana, kaj tuj konsolas la lernantojn per la lasta saĝaĵo — ke
  3. La artikolo ja estas en Esperanto superflua, kaj sekve malmulte probablas ke ĝia misuzo kaŭzos miskomprenon.
Sendube, estus bona se ĉiuj kapablus uzi la artikolon unuece kaj konscie; bedaŭrinde, tio simple ne estas ebla.

7. Konkludo

La artikolo aperis por kontentigi specifan bezonon de lingvoj perdantaj fleksiojn. Ĝia celo ne estis esprimi determinecon: por tio ĉiuj lingvoj posedas konsiderinde pli riĉan aron da multe pli precizaj rimedoj. La artikolo estis bezonata tie, kie la sencohavaj determiniloj ne estis bezonataj, do ĝuste, kie la determina funkcio estis memevidenta. Alivorte, la artikolo jam dekomence estis redunda por la determina funkcio.

En aliaj lingvoj la artikoloj povas havi aliajn utilajn funkciojn — sed ĉiujn aliajn funkciojn, kiujn mi ĝis nun trovis, en Esperanto multe pli bone plenumas aliaj, pli bonaj rimedoj. La situacio kiam okcidentano diras al ruso, ke la artikolo estas treege utila por precizigi la sencon, similas al la situacio, en kiu kriplulo laŭdas sian lambastonon al sana junulo: liaj laŭdoj estas tre pravaj, por li la lambastono estas treege, eksterdube kaj memevidente utila; sed por la sana junulo ĝi estas ĝena.

La aŭtorino de la pola lernolibro ĵus citita tre lerte vendas al la poloj objekton por ili malnecesan: ŝi prezentas la ĝenan lambastonon kiel dandan kanon; kaj efektive, dum jarcentoj (de Ludoviko la 14a ĝis Charlie Chaplin) la tute sanaj viroj kun mondumaj pretendoj estis sufiĉe vantaj por embarasi sin per tute malnecesa promenbastono. Tiom same vantaj estas la esperantistoj.

Kiom ajn malnecesa, la artikolo tamen estas lingva fakto. Oni ne povas realisme esperi je triumfo de la racio, sed oni povas strebi al minimumigo de la malraciaĵo. Precipe oni revenu al la Zamenhofa traktado de la posedaj pronomoj kaj de la da-dependaĵo kiel determine neŭtralaj lingvaĵoj kiuj inhibicias la artikolon (sed lasas uzeblaj la sencohavajn determinilojn).

La artikolo ne estas sola tia vantaĵo. Oni ofte riproĉis al Zamenhof la 6 kromajn ĉapelitajn literojn, kies enkonduko estas plene konforma al la sistemo de la lingvo; sed neniam (aŭ preskaŭ neniam) oni al li riproĉis la 28 malnecesajn majusklojn, kiujn evidente la lingvosistemo ne postulas (kaj kiuj kontraŭas al la deklarita principo «unu sono — unu litero»). La artikolo estis politike necesa en la mondo kiu vidis en tiu lambastono dandan akcesoraĵon. Kiel diris Piet Hein,

La vera saĝ' entenu absurderon:
Alie la stultuloj malakceptos ĝian veron.