La mita «Akademia decido de la 1921ª jaro»

Ĉi tiun tekston mi verkis antaŭ kelkaj jaroj kiel parton de la Vikipedia artikolo pri la litero ĥ. Post kelka tempo mi vidis, ke iu el la legantoj, al kiu ĝi ŝajnis «ne enciklopedieca», simple ĝin forviŝis. Mi ne intencas debati pri enciklopedieco: mi ne povas konvinki ĉiun ajnulon, ke la temo estas interesa por la esperantistoj kiuj zorgas pri la historio de nia lingvo. Tial mi publikigas ĝian adaptitan version en malpli efemera medio.

Bonvolu atenti, ke ĉi tiu artikolo ne traktas la demandon, ĉu oni flegu aŭ ekstermu la literon ĥo. Ĝi koncernas nur unu historian epizodon, demonstrantan la metodojn uzitajn en la milito pri tiu demando.

La mito

Oni legas en la PIV‑oj kaj diversaj aliaj aŭtoritataj libroj, ke

La L.K. aprobis en 1921 la laŭvolan anstataŭigon de ĥ per k „en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r“. Nuna tendenco vastigas tiun permeson al aliaj vortoj.

Oni ofte referencas tiun informon kiel «la Akademian decidon de la 1921ª jaro» (ekz-e en la Diskuto-folio Vikipedia).

Tamen kiam meze de la 2000-aj jaroj oni serĉis la tekston de tiu grava decido, neniu sukcesis ĝin trovi.

La esploro

Laŭ esploroj de Bertilo Wennergren kaj Carlo Minnaja la mito radikas en la jenaj alineoj de la enkonduka teksto de la 3ª Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (subskribita de Grosjean-Maupin /groĵaⁿ-mopeⁿ/):

Ni nun parolu pri la jam farita, kaj pri la jam komencita laboro:

1º Per sia unua cirkulero la Akademio demandis al la L. K. ĝian opinion pri la litero Ĥ kaj pri la duonteĥnika sufikso OidOjd. Pri ambaŭ demandoj, precipe pri la unua, mi ricevis tre interesajn rimarkojn, kiujn mi bedaŭras, ke mi ne povas citi tie ĉi. La plimulto de la respondintoj preferas la formon Oid kaj aprobas la laŭvolan anstataŭigon de la litero Ĥ per la litero K en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero R.

La demando kiun mencias ĉi tiu enkonduko aperis en la Oficiala Gazeto Esperantista en 1921, subskribite de ties direktoro Émile Grosjean‑Maupin:

Karaj Kolegoj, du semajnojn antaŭ la eksplodo de la milito … S‑ro Prof. Cart proponis al la ekzameno de la L. K. kelkajn demandojn, pri kiuj mi nun petas vian respondon.

  1. Ĉu ne estus akceptinda, eble eĉ konsilinda, la uzado de k, anstataŭ ĥ, en ĉiuj radikoj kiuj ne apartenas al la Fundamento?
  2. En la internaciaj vortoj finiĝantaj per oid, ĉu vi opinias la internacian formon oid pli taŭga ol la formon ojd?[1]

Nenio pri ĉi tiu temo aperas en la postaj numeroj de la Oficiala gazeto ĝis la n-ro 82–83 de 1922–01–15, kie aperas la teksto el la 3ª OA citita ĉi-supre[2].

Fakte, prof. Cart /kar/ estis farinta la saman demandon al Zamenhofo 20 jarojn pli frue, en la jaro 1902ª, dum li kompilis sian vortaron franca-esperantan. Zamenhofo respondis:

Pri la litero  ĥ  Vi [t.e. T. Cart] estas tute prava. Se mi kreus la lingvon nun, havante jam tiom da sperto praktika, mi certe forĵetus tiun ĉi literon; sed nun mi persone jam havas nenian rajton fari ian ŝanĝon en la lingvo, — ŝanĝojn povas fari nur ia estonta Akademio. Tial doni al Vi oficiale la permeson skribi „kemio“ k.t.p. mi ne povas, ĉar per tio ĉi mi montrus, ke mi rigardas min kiel mastron de la lingvo; sed private mi povas diri al vi, ke mi vian ideon aprobas kaj mi neniam protestos, se vi uzos en la vortaro ambaŭ formojn ( kun k kaj kun ĥ ).

Lingvaj Respondoj 56 B, 1902. PVZ VI, 54 (Kyoto, 1990).

Do, Zamenhofo en privata letero tre afable rifuzis oficiale sankcii tiun ŝanĝon, formetante la sankcion al decido de iam fondota «Akademio» (kiu fondiĝis 3 jarojn poste, en la jaro 1905ª); pasis ankoraŭ 9 jaroj, kaj Cart prezentis sian demandon al la Lingva Komitato. Tamen ties respondo, se oni zorge ĝin ekzamenas, estas esence negativa.

Ĉar atentindas, ke la resuma respondo, kiun Grosjean-Maupin kompilis el la fakte ricevitaj opinioj, ja koncernas multe pli specialan aferon ol la demando: la demando temis pri ĉiaj ĥ-oj; la respondo temas nur pri la kombino .

Supozeble do en sia ĝenerala formo, en kiu ĝi estis formale prezentita, la demando ricevis negativan respondon. Alia atentinda vortumo estas «la plimulto de la respondintoj» anstataŭ la atendebla «la plimulto de la komitatanoj»: supozeble respondis nesufiĉe multaj, eble nur kelkaj komitatanoj (la publikigita informo ial nenion diras pri la nombro de respondoj).

Cetere, se la cirkulero demandis pri ĉiaj novaj ĥ-vortoj, sen mencii la kombinon , kiel povis okazi, ke «la plimulto (!) de la respondintoj» en ia mirinda akordo formulis kaj aprobis la neproponitan kompromison pri  ?

Probable formala akademia decido neniam okazis. La «decido» eĉ malhavas oficialan tekston. Estis opinisondado okaze de la kompilado de la 3ª OA, kiun oni poste interpretis pli vastasence kaj eĉ kontraŭe al ĝia reala rezulto.

Ja eĉ se trakti tiun opinisondadon kiel «decidon», eĉ tiam ĝia enhavo estas tute alia ol kion oni kutime al ĝi atribuas:

  1. La ideon pri la ĝenerala anstataŭigeblo la L. K. malakceptis, subteninte (ĉu?) tian eblon nur en la kombino .
  2. Tian anstataŭigon ĝi ne rekomendis kiel konsilindan (laŭ la originala demando de Cart), sed nur allasis kiel tolereblan (laŭvolan).

Malgraŭ manko de regula oficiala publikigo en OGE, la informo pri tiu «decido» iel tralikiĝis al la francaj esperantistoj, laŭ la informo de B. Pabst[3]:

Jam en la kajero de Franca Esperantisto de Nov.-Dec. 1921 (’21) iu E.C. demandis, kial LK aprobis -rk- apud -rĥ-. Ne fariĝas klare, al kiu „aprobo“ E.C. referencas aŭ ĉu temas pri miskompreno. Grosjean-Maupin en sia respondo cetere rifutas la proponon „ekstermi ... la literon“ -ĥ-, tamen neniel reagas al la asertita „aprobo“ kaj la demando, ĉu entute kaj se jes, kiam ĝi eble okazis:

Demando: Mi ne komprenas, kial la L.K. aprobis la laŭvolan anstataŭigon de la litero Ĥ per la litero K nur en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero R. La L.K. estas vere tro timema: ĉu ne estus pli simple ekstermi tute kaj absolute tiun malbelan kaj malfacile prononceblan literon el nia lingvo? [FrancE, Nov.-Dec. 1921, p. 153]

Malgraŭ tiu refuto, en sia posta agado Grosjean-Maupin agis tiel, kvazaŭ li estus ricevinta pozitivajn respondojn al siaj originalaj demandoj:

  1. La ŝanĝon li faris ĉiam (krom se tio kolizias kun alia vorto); tiel sub lia gvido la 3ª OA oficialigis la parojn kateĥist=katekist, kateĥiz=katekiz, teĥnik=teknik (enhavantajn nenian r).
  2. La k-formo iĝis preferata; tiel en la Plena Vortaro de Esperanto, kies ĉefredaktoro li estis, aperas la artikolo «tekniko», kaj mankas la egale oficiala «teĥniko».

Bazon por tiaj ŝanĝoj oni povas trovi en kelkaj rekomendoj kaj vortuzoj de Zamenhofo — sed ne en la mita «Akademia decido de la 1921ª jaro».

(Tiu historio pensigas min pri la malnova ŝerco: «Per kompetenta redaktado oni ĉiam povas transformi la ĝenajn „ho ve!“ en la ĝustajn „Hura!“».)

Sergio Pokrovskij

Notoj

  1. E. Grosjean‑Maupin (1921). «Sekcio por la komuna vortaro: Unua cirkulero», Oficiala gazeto esperantista, 8 (78–79).
  2. La unua PIV indikas la daton: «L.K. aprobis (Aŭg. 1921)», kiun oni ne povas akcepti, ĉar tia decido devus aperi en la Oficiala Gazeto. Laŭ la tradicio dati la decidojn per ilia publikigo en OGE, la koncernan «aprobon» endus dati per la jaro 1922ª — kiel efektive faras Vilborg en sia «Etimologia vortaro de Esperanto».
  3. «Berlina komentario», Parto IV, p. 180.