#title Respondo pri la nomoj de la elementoj ĥemiaj
#author Sergio Pokrovskij

Estimata profesoro Orlando Raola,

De mia anataŭanto sur la posteno de la direktoro de la sekcio pri la
faka lingvo, profesoro Christer Kiselman, mi heredis vian materialon
pri la ĥemiaj elementonomoj. Jen estas via teksto, tia kia li ĝin
komunikis al la Sekcio:

<literal style="html"><blockquote></literal>
 1. La nomo de la elementoj devas esti kiel eble plej simplaj,
    malpezaj, kompreneble, sen simpligi tiom multe ke ekestus
    dubasencaj terminoj. Karbono/karbo, nu bone, mi deflankiĝas de PIV,
    simple pro tio, ke karb- ne nur estas uzata kiel nomo de la nigra
    bruligaĵo, sed ankaŭ kiel "mallongigo de la radiko karbon- en
    formado de kunmetaĵoj" (laŭ reta PIV). Tio estas la plej
    kontraŭesenca (mi ne dirus kontraŭfundamenta) vortofarado trovebla
    sub la suno. Mi scias, ĝi ne estas unika rilate tiun ĉi radikon,
    sed mi plej forte emas kontraŭstari la aliformigon de RADIKO, por
    ajna celo. Do, karbo funkcias tute bone, kaj por la burligaĵo ni
    certe povas uzi: minkarbon, aŭ lignokarbon, kc.
 
 2. La -io malsano (dankon, s-ro Pioro) mi volas eviti kiel eble plej
    konsiste. Kromo estas pli simpla. Mi povus moviĝi al kromio se iu
    povus fundamente argumenti, ke la radiko krom, sen finaĵo, estas
    vorteto Esperanta, sed la kontraŭargumento estus: kie povus estiĝi
    miskompreno?
 
 3. La novaj elementoj ja bezonas novajn nomojn, La -um finaĵo estas
    fojfoje neevitebla, specife en la nomo de elemento 88, radiumo, sed
    por la novaj elementoj, kiam ne estas bezono eviti dubsensaĵojn, mi
    ja preferus la pli simplajn formojn proponitajn.
 
Inter la multaj intersaj kaj danĝeraj retejoj troveblaj tutmonde, mi
trafis tiun ĉi [[http://www.vanderkrogt.net/elements/multidict.php]].

La aŭtoro ne estas kemiisto, sed kolektanto de mapoj, tamen li pene
arigis la nomojn de la elementoj en multaj lingvoj de la mondo,
inkluzive Esperanton. Bedaŭrinde en tiu listigo troveblas ankaŭ
okulŝiraj fuŝoj: du elementoj (Z=5 kaj 107) havas la saman nomon, mi
proponas Z=5 boro, Z=107 borio.

Nu, finfine, ni devas trovi interkonsenton inter la eventaulaj uzantoj
de la nomaro, ne nur akademianoj, por vidi ĉu ni povas definitive
fiksi tiun ĉi elementan (laŭlitere kaj filozofie :-) problemon.
<literal style="html"></blockquote></literal>

Dankon pro via kontribuo.  Konsultado kun la fakuloj, reviziado de
terminaraj listoj estas grava parto de la laboro de la Akademio.

Bedaŭrinde nun rekomendoj pri la elementonomoj ne estas en la
proksimaj laborplanoj de la Sekcio pri la faka lingvo. Precipe ĉar en
ties nuna konsisto estas malmulte da kolegoj sufiĉe kompetentaj pri
ĥemio. Aliflanke, bonvenus iom reprezenta opinio de la faka komunumo,
kaj de la profesiaj ĥemiistoj, kaj de la fakuloj pri la rilataj
sciencoj (ekz-e la vortero *hidro*, kiun la ĥemiistoj kaj NPIV prezentas
kiel mallongigon de *hidrogeno*, en aliaj fakoj etimologie pli ĝuste
aludas *akvon* --- ekz-e *hidrofobio, hidrodinamiko* ktp; estas intereso
unuecigi la terminaron ankaŭ interfake).
