La nomoj de la elementoj ĥemiaj

Studaĵo de Sergio Pokrovskij

Komencite: 2013-08-13
Versio ĵusa: 2014-11-16

Enkonduko
La elementonomoj latinaj
La simboloj de elementoj
La ĥemiaj formuloj
Normigo internacia
Nomaroj naciaj
La esperantigo de la PIVoj
La sistemo pola
La tabelo
Aliaj esperantigoj
ISAE-1912
ĤFTK
Jan Pióro
Kritiko
Elementoj kaj simplaj substancoj
La 15ª regulo
Fosfo, hidro, karbo, nitro, sulfo ...
Elizio ĉe faksufiksa derivado
Nombroprefiksoj
Homonimio
Kelkaj etimologioj
Nomoj simplaj
La fuŝaj -genoj
Nomoj mita-astraj
Loknomoj
La nomoj omaĝaj al sciencistoj
Notoj pri apartaj elementonomoj
Silico, magnezo, arseno
51 Sb antimon*o
7 N azot*o
boro kaj Bohr
24 Cr: kromo, ĥromo, kromio
Konkludo
Literaturo

Enkonduko

Ĉi tio estas nefinita studaĵo, por ĝin fini al mi nun mankas tempo kaj materialoj. Sendube pri la ĥemiaj elementonomoj jam devas ekzisti multaj verkoj. Tiujn, kiujn mi trovis, mi menciis en la Literaturo fine de la studaĵo (kvankam ne ĉiujn indikitajn verkojn mi disponas).

La studaĵo neniel estas konkreta propono pri normigo la ĥemiaj elementonomoj. La aŭtoro ne estas fakulo pri ĥemio, kaj ne kompetentas prezenti tiajn proponojn. Ĝi estas resumo de naivaj demandoj, kiujn en mezklera esperantisto naskas esploro pri la koncerna nomaro, kaj kiajn la profesiaj ĥemiistoj iam simple ne rimarkas.

La studaĵo havas nenian statuson oficialan, ĝi estas mia verko privata. Oni tamen rajtas ĝin citi aŭ kopii, plene aŭ parte, kun konvena atribuo.

La apriorajn «Sistemajn elementonomojn» ĉi tiu studaĵo ne tuŝas.

Kvankam la tipografiaj reguloj malrekomendas uzadon de multaj tiparoj, mi preferas precizon ol la belon, kaj tipare apartigas vortojn alilingvajn kaj Ĥemiajn Formulojn (vi vidos tion, se en via foliumilo vi havas la «dokumentajn tiparojn» kaj la stilfoliojn ŝaltitaj; se la tiparoj vin ĝenas, vi povas malŝalti iun el tiuj agordaĵoj).

La elementonomoj latinaj

Historie la (al)ĥemia terminaro estis latina, kaj la nuna nomaro internacia konservas multajn trajtojn latinajn.

La latinaj elementonomoj estas neŭtraj substantivoj de la 2ª deklinacio, krom du:

(Propre, la latina ortografio estas sulphursulpur, sed la internaciaj instancoj ĥemiaj simpligis la pseŭdolatinan elementonomon.)

La nominativoj finiĝas je -um, krom la jam menciita Phosphorus kaj 5 el la 6 noblaj gasoj: Argon, Krypton, Neon, Radon, Xenon.

Malmultaj el la elementonomoj estas propre latinaj. Plimulto apartenas al la pseŭdolatina ĵargono, ĝentile nomata «la scienca Latino». Tiuj nomoj novlatinaj plejparte havas la sufikson -i, enŝovitan antaŭ la finaĵon -um ; tiun morfologian limon inter la sufikso kaj finaĵo ankoraŭ konas la medicinistoj en siaj receptoj: natrii sulfis, kalii jodidum ktp; sed la ĥemiistoj de la sendeklinaciaj lingvoj angla kaj franca emas rigardi la finan nominativan nomparton -ium bloke, kiel elementonoman sufikson:

‑ium
suff. Chemical element or group: californium.
(Latin -ium, neuter n. suff., from Greek -ion.)
[American Heritage Dictionary]

Fakte ni vidos ĉi-sube, ke tiun finparton la ĥemiistoj traktas plie kiel finaĵon ol kiel sufikson (ĝin elizias en derivaĵoj, kaj faras «promethium»on el «prometheum»).

La simboloj de elementoj

La simboloj estas sigloj, kiuj devenas de la latinaj nomoj kaj konservas ties trajtojn ortografiajn:

CaCalcium (kalcio),
KKalium (kalio),
PPhosphorus (fosforo),
FeFerrum (fero).

Tiuj sigloj povas respondi al elementonomoj de lingvo nacia aŭ Esperanto (kiel estas pri «K – kalio», «Fe – fero»); aŭ ili povas malakordi, kiel okazas pri la esperantaj «kalcio – Ca», «fosforo – P», aŭ pri la anglaj «ironFe», «silverAg» ktp; ili povas enteni literojn neesperantajn, kiel «Xe – ksenono». Sume tiaj malakordoj estas 11 por la angla, 39 por la pola kaj 29–32 por Esperanto (pri kelkaj nomoj oni hezitas, ekz-e ĉu N estas azoto aŭ nitro[geno]). La malakordojn esperantajn (rilate al la nomaro NPIVa) prezentas la tujsekva tabelo (mi aldonis eventualajn esperantigojn en la 3ª kolumno; mi ne rigardas tion realisma propono, tamen estas interesa al mi provi tion; la grasetaj sigloj Az, J prezentas simbolojn kiuj siatempe estis – aŭ eble plu estas? – reale uzataj en naciaj normoj kaj aperas en iuj vortaroj – ekz‑e J aperas tiusence en PIV kaj NPIV):

  6 C Kb karbono (Carboneum)
  7 N Az nitro[geno] aŭ azoto (Nitrogenium)
 15 P Ff fosforo (Phosphorus)
 17 Cl Ĥl kloro, ĥloro (Chlorum)
 20 Ca Ka kalcio (Calcium)
 21 Sc Sk skandio (Scandium)
 24 Cr Ĥr kromio, ĥromo (Chromium) – kp kriptono (36, Kr)
 27 Co Ko kobalto (Cobaltum)
 29 Cu Ku kupro (Cuprum)
 39 Y It itr(i)o (Yttrium)
 43 Tc Tc teknecio, teĥnec(i)o (Technetium)
 45 Rh Ro rodio (Rhodium)
 47 Ag arĝento (Argentum)
 48 Cd Kd kadmio (Cadmium)
 51 Sb An antimono (Stibium, Antimonium)
 53 I J jodo (Iodium, Jodium)
 54 Xe Ks ksenono (Xenon) (kp CsCz)
 55 Cs Cz cezio (Caesium) (kp XeKs)
 63 Eu eŭropio (Europium)
 66 Dy Di disprozio (Dysprosium)
 69 Tm Tu tulio (Thulium)
 70 Yb Ib iterbio (Ytterbium)
 74 W Vo volframo (Wolfrahmium) – kp vanado (23, V)
 79 Au Or oro (Aurum)
 89 Ac Ak aktinio (Actinium)
 90 Th To torio (Thorium)
 96 Cm Km kuriumo (Curium)
 98 Cf Kf kaliforni(um)o (Californium)
 99 Es ejnŝtejnio, ejnŝtejnumo (Einsteinium)
107 Bh Bo bori(um)o (Bohrium)
110 Ds darmŝtatio, darmŝtatumo (Darmstadtium)
112 Cn Kn kopernicio, kopernikumo (Copernicium)

(Tc estas interpretebla kiel Te[ĥk]neC(i)o)

Ankoraŭfoje mi ripetu kaj emfazu: Mi ne serioze proponas la esperantigitajn simbolojn el al 3ª kolumno. Tio estas lingva ekzerco, eksperimento – kiu tamen estas instrua, ĉar ĝi demonstras problemojn pri la nomaro, problemojn kiuj povas aperi ankaŭ en pli realaj situacioj.

La ĉefa problemo estas la latina-angla-franca malakordo inter la parolo kaj la skribo: al unu sama sono povas respondi pluraj skribaj formoj. La sono [t] povas esti «t»«th»; [i] povas esti «i»«y»; [k] povas esti «c»«k»«ch»«q»«x» ...

Koherigo de la parolo kaj skribo estas grava avantaĝo de Esperanto – tamen ĝuste tiu koherigo malebligas tiajn ortografiajn artifikojn. Precipe akra estas la problemo pri [k], kiu en Esperanto neeviteble iĝas «k», kaj kiu misproporcie oftas en Latino (vortokomence [k] oftas trioble pli multe ol averaĝe). Ĉe tia ofteco eĉ la groteska redundo de la k-sonaj literaĵoj latinaj ne helpas; oni ja ŝanĝis la pli fruan Calium-on je Kalium por distingigi Calcium-on disde Kalium; tamen eĉ post tio Ca formale povas rilati al Californium (aŭ Carboneum, Cadmium, Caesium).

En mia esperantiga ekzerco mi strebis esti kiel eble plej konservema (kaj tial la rezulto ne estas optima); interalie, ĉe la [k]-valoraj «C» mi laŭeble nur anstataŭigis ilin je «K» (sen tuŝi la reston). Tio tamen postulis precizigon por karbono; kaj pli interese, aperis kolizio inter Cr kaj Kr. La kolizio estas facile solvebla, se oni ne suferas je ĥo-fobio: Chromium → ĥromo → Ĥr; «ĥ» eĉ pli klare indikas, pri kiu elemento temas, kaj iom malpliigas la hipertrofian «k».

Aliflanke, la tradicio angla-franca estas malkohera ankaŭ en la inversa rilato: ne nur unu sonon povas prezenti pluraj literaĵoj, sed ankaŭ unu litero havas plurajn sonvalorojn. Tian malkonsekvencon la angla-franca tradicio etendas ankaŭ sur sian varianton de Latino: precizigante la klasikan Latinon, ĝi diferencigas U kaj V – sed, male ol en la Latino orienteŭropa, rifuzas sammaniere distingi inter I kaj J (I reprezentas jodon).

La ĥemiaj formuloj

Ekzistas pluraj manieroj voĉlegi la ĥemiajn formulojn, ekz‑e en la tradicioj angla kaj rusa. Plejparte ili koincidas kiam temas pri simboloj unuliteraj:

  H2SO4: «ho du — so — o kvar»

(la haltostreko „—“ indikas pli longan paŭzon ol spaceto). Tian manieron oni povas rekomendi ankaŭ por Esperanto (por W mi rekomendas la liternomon «vu», kiel klarigite en la Komputada Leksikono).

La saman manieron la anglalingvanoj ofte uzas okaze de simboloj duliteraj:

  CuO2: «si ju — oŭ tu», t.e. «co u — o du».
  FeO: «ef i — oŭ», t.e. «fo e — o».

Tio tamen sonas ĝene – kaj tial en la angla tradicio tiojn oni pli ofte voĉlegas kiel nomenklaturajn terminojn: “copper dioxide”, “iron oxide”. La samon iuj praktikas ankaŭ okaze de la unuliteraj simboloj: H2O“hydrogen oxide”. Tia maniero postulas iom da ĥemia klero, kaj kaŝas la konkretan skribmanieron: ekz‑e la aŭskultanto ne scias, ĉu “aluminium sulfate” estas skribita kiel Al2(SO4)3Al2S3O12, aŭ eĉ Al2O12S3?

En la rusa maniero voĉlegi la duliterajn simbolojn oni anstataŭigas per la latin(ec)aj vortoj:

  CaCO3: «kalcio — co — o tri»;
  Al2(SO4)3: «aluminio du — so — o kvar — trioble»;
  Na3Au: «natrio tri — aŭrum».

Eble pro la influo de simila tradicio, laŭ la informo de [Portmann1993],

la listo de M. Westermayer [Westermayer1982] elmontras etan tendencon konformigi la Esperantajn element-nomojn al la internaciaj simboloj de la elementoj. Tiel, ĝi havas «aŭro» anstataŭ oro. Sed li ŝanĝis sian opinion pri «iodo», kiam li vidis, ke ĝi kondukis al konfuzo kun la vorto periodo, se oni kunmetas «iodo».

Normigo internacia

… komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon.

Unuel: Esenco kaj estonteco de la Lingvo internacia, ĉap. 7ª.

La ĥemia nomenklaturo havas trajtojn de aparta lingvo artefarita (aŭ «planlingvo»). La modernajn provojn ĝin normigi komencis la komisiono de la Pariza Sciencakademio, kiu aperigis en la jaro 1787ª la libron «Metodo de ĥemia nomenklaturo» (Méthode de nomenclature chimique).

Tradicie la elementonomoj estas pseŭdolatinaj, kvankam nun la internacia normiga instanco IUPAĤ (IUPAC, International Union of Pure and Applied Chemistry = «Internacia Unio pri Pura kaj Aplika Ĥemio») uzas angla-latinecan miksaĵon, en kiu ekz-e fero (26), arĝento (47), oro (79), hidrargo (80) kaj volframo (74) havas la anglajn nomojn iron, silver, gold, mercury kaj tungsten, sed retenas la siglojn Fe, Ag, Au, Hg kaj W.

La nomaro havas longan historion, kaj estas eklekta miksaĵo de diversaj nommanieroj. IUPAĤ strebas iel unuecigi la formojn, iam en kurioza maniero, konata al la esperantistoj. Ekz-e normigante la nomon por la elemento Pm (61), ĝi ŝanĝis la unue proponitan nomon prometheum (aludo al la mita Prometeo) al promethium (por unuecigi la «sufikson»). Simile pri la prefero de la britia aluminium ol la usona aluminum. Pri la rezulta listo eblas fari la saman riproĉon, kiun oni ofte prezentas pri Esperanto: la tedega ripeto de unu sama -ium, ‑ium, ium (kaj en la NPIVa adapto, de -io, ‑io, ‑io).

Rimarkinda trajto de la okcidenta (kaj sekve ankaŭ IUPAĤa) nomenklaturo estas ignorado de la sonforma aspekto. Ni ankoraŭ havos okazon vidi tion ĉe bohrate – borate; simile pri la anglaj fluorine [ˈfluəri:n] = F kaj fluorene = (C6H4)2CH2 ktp. «Tio ne estas grava problemo», respondas la okcidentanoj, «ĉar skribe la vortoj ja malsamas». Tiu respondo min ne konvinkas eĉ rilate al la lingvoj okcidentaj (oni ja ankaŭ buŝe komunikas); kaj ĝi plene fiaskas rilate al la lingvoj, en kiuj ne ekzistas tia abismo inter la skriba kaj sona formo, kiel en la angla. Ekz‑e por esperanto tia nurskribismo estas tute malakceptebla.

IUPAĤ ankaŭ normigas la nomojn de la nove trovitaj elementoj, kaj arbitracias en la koncerna batalo de ambicioj:

Kio temas pri la nomoj de ĥemiaj elementoj, sincere dirite, la nomoj de la nove trovitaj aŭ preparitaj elementoj estas ofte kreataj laŭ eĉ pli «alĥemiaj» metodoj ol la nomoj, kiujn donis al elementoj alĥemiistoj mem. La nomoj de ĥemiaj elementoj trovitaj aŭ preparitaj dum la lastaj jardekoj estas ofte estigataj laŭ la nomoj de sciencistoj, landoj aŭ urboj, kiuj ofte senpere ne rilatas kun la elemento [Pluhař2011, p. 23].

Efektive, la nomoj de la malstabilaj elementoj transuran(i)aj estas ia malbongusta vantofoiro. La koncernaj elementonomoj impresas iel malsolide kaj arbitre; tiom pli, ke ilia reala ĥemia valoro estas plejparte pure teoria – sed la vantaĵoj tenas lokon apud la terminoj gravaj praktike kaj komunlingve.

La elementonomojn IUPAĤ rekomendas skribi minuskle, kiel vortojn komunajn. Mi plene konsentas.

Noto 1ª. Por unuecigi la lingvaĵon de ĉi tiu verko, en kelkaj citaĵoj mi ŝanĝis la transskribon «IUPAK» (uzatan ekz‑e de [Portmann1993]) je «IUPAĤ», sen plia averto. Ambaŭ sigloj rilatas al la angla IUPAC.

Noto 2ª. La transskribo «IUPAĤ» estas pli informa ol «IUPAK», kaj eĉ pli informa ol la originala IUPAC: ĝia «Ĥ» klare aludas ion respondan al Ch, do malebligas la vortojn Komitato, Komisiono, Konsilio, Kolekto, Katalogo ktp, kiuj oftegas en tiaj sigloj, kaj praktike nemiskompreneble indikas ĥemion (kp la siglon ĤFTK ĉi-sube). Mi vidas en tio ankoraŭ unu argumenton kontraŭ la ĥo-fobio.

Nomaroj naciaj

Kvankam la IUPAĤa normo sin bazas sur la tradicio de la anglalingvanoj, la anglalingvaj versioj plu varias:

La angla elementnomo “sulfur” validas en Usono, sed en Britio kaj alie oni preferas “sulphur”. Kaj la brit-angla preferas la pli longajn formojn en tiuj ĉi du nomoj: alumin(i)um kaj c(a)esium. Do, brite: aluminium kaj caesium, sed usone: aluminum kaj cesium. Plue, almenaŭ en Usono metalurgoj ankoraŭ uzadas “columbium” (Cb) anstataŭ la de IUPAĤ subtenata “niobium” (Nb) [Portmann1993].

La germana scienco pereis en kaj post la Dua mondmilito, kaj ankaŭ la germana terminaro iom post iom perdas sian germanecon:

La germana element-nomaro en la lastaj jardekoj fariĝas iom ĥaosa. Oni strebas konform[ig]i ĝin al IUPAĤ, do al la anglo-franca ortografio, malatentante la germanan ortografion. La supraj germanaj nomoj plejparte respegulas tiun tendencon. Tiel, anstataŭ „k“ aperas malmola „c“ (Cobalt, Zirconium). Kaj anstataŭ „z“ aperas mola „c“ (Cer anstataŭ malnova Zer). Tamen, eĉ plej moderna angla-germana germana-angla vortaro registras por kalcio germane „Kalzium“ anstataŭ „Calcium“ (...). En kelkaj kazoj oni provas longigi la nomon per aldono de „ium“ (Cerium anstataŭ Cer), sed mi ne scias, kiom sukcesa estas tiu provo. Oni eĉ provis forigi delonge establitajn kaj popularajn formojn kiel „Wasserstoff“, substituante al ĝi „Hydrogen“, sed tio ne gajnas subtenon. Anstataŭ la germana simbolo por jodo, J, oni ekuzas I, konforme al IUPAĤ [Portmann1993].

Kontraŭ tiu kombinita premo angla-franca-germana Esperanto apenaŭ povus rezisti kaj prezenti iun pli racian terminaron. Tamen estas interesa fakto, ke ekzistas nacia normo malpli fuŝa ol la IUPAĤa: la pola, kiun mi priskribos malsupre.

La esperantigo de la PIVoj

Pro la grandaj aŭtoritato kaj disvastiĝo de la PIVoj iliaj elementonomoj estas fakta normo en Esperantujo. Normo sufiĉe kompleta kaj praktike taŭga, sufiĉe proksima al la IUPAĤa (t.e. al la tradicio angla-franca); tial ĝi estas facila al la fakuloj kiuj konas tiun normon – kaj neeviteble fuŝeta, ĉar proksima al la fuŝa originalo.

La nomaroj en PIV kaj NPIV iom diferencas; ĉi-sube plejparte temos pri la NPIVa. Tiu nomaro troveblas en la Perioda tabelo de Mendelevo (ĉe la artikolo «Mendelevo», p. 728–729). En ĉi tiu studaĵo la NPIVaj elementonomoj aperas en la 3ª kolumno de la resuma tabelo.

Mi ne scias, kia estis la labormaniero de la fakredaktistoj de la PIVoj; mi supozas, ke ilia kompilaĵo prezentas la preferojn de tiuj redaktistoj. Nome, ili estas

La esperantiga sistemo de la PIVoj plejparte konsistas en tio, ke la latinan finaĵon nominativan -um oni anstataŭigas je la esperanta -o. Tio bone funkcias pri la nomoj propre latinaj:

26 Fe Ferum → fero;
29 Cu Cuprum → kupro;
50 Sn Stannum → stano ...

sed la artefaritaj nomoj pseŭdolatinaj ĉe tiu procedo retenas la tedan pseŭdosufikson -i/ :

 3 Li lithium → litio;
 4 Be beryllium → berilio;
12 Mg magnesium → magnezio ...

Tiu transformo tamen ne estas tute konsekvenca:

Malgraŭ malpliigo de aperoj de la sufikso -i/, ĝin konservas 68 nomoj (do, 59% el ĉiuj elementonomoj). Notu, ke en Esperanto tio eĉ pli ĝenas ol en Latino, ĉar ĉi tiu teda kaj malplej informa nomparto estas akcentata; kaj male, la malgranda diferenco inter kelkaj elementonomoj estas senakcenta: talio – tulio – torio, bario – borio.

Tamen efektive, ĉi tiu sistemo estas simpla por tiuj esperantistoj, kies hejmaj lingvoj sekvas la sistemon angla-francan. Sed ekzistas simila sistemo eĉ pli simpla kaj pli ĝenerala (interalie, kiu malpli dependas je la nacilingvaj hezitoj pri -ium).

La sistemo pola

La poloj ne anstataŭigas la pseŭdosufikson -ium, ili ĝin simple forĵetas (samkiel la finaĵon -um):

  12 Mg Magnesiummagnez (NPIVe magnezio)
  22 Ti Titaniumtitan (NPIVe titano)
  38 Sr Strontiumstront (NPIVe stroncio)
  43 Tc Technetiumtechnet (NPIVe teknecio)
  84 Po Poloniumpolon (NPIVe polonio)
  87 Fr Franciumfrans (NPIVe francio; la regno pollingve estas Francja)
  95 Am Americiumameryk (NPIVe americio; la kontinento pole nomiĝas Ameryka)
  98 Cf Californiumkaliforn (NPIVe kalifornio)
103 Lr Lawrenciumlorens (NPIVe laŭrencio)

(vd la liston en la pola Vikipedio.)

La pola solvo estas pli sprita ol la NPIVa, kaj la polaj nomoj estas pli mallongaj, elegantaj kaj facile manipuleblaj. Kvankam ĝia difekto estas, ke kelkaj elementonomoj homonimas kun mineralo: beryl estas kaj elemento, kaj la ŝtono (similaj difektoj ekzistas ankaŭ en pli tradiciaj sistemoj – ekz-e pri arseniko, kies elementan signifon NPIV esprimas per arseno). Cetere, pro elizio la saman problemon prezentas la aperoj de la derivitaj elementonomoj en la sufiksaj derivaĵoj anglaj:

Beryllusberyl; Beryllium → beryll/ide.

La pola nomaro ŝajnas konservi en si la impeton de la vervo, kaŭzitan de la romantika strebo al la nacia renaskiĝo. Ĝin karakterizas intelekta kuraĝo, kian la rutine grizaj nomaroj angla-franca-rusa-esperantaj neniam havis.

Vd ankaŭ ĉi-malsupre pli detalan prezenton de la pola termino por oksigeno.

La tabelo

La tabelo estas aranĝita laŭ la atoma ŝargonombro (protonnombro, atomnumero). Ĝia tria kolumno indikas elementonomojn laŭ NPIV.

Steleto markas vortojn fundamentajn: «hidrogen*o» (6); supra indico indikas la numeron de OA en kiu la koncerna nomo iĝis oficialigita, ekz-e «karbon4o» (6). Ĉi tie kaj poste la nombro en rondaj krampoj indikas la numeron el la unua kolumno de ĉi tiu tabelo.

Simb NPIV Alternativo    Etimologio, notoj   Pl Fr La Ru
  1 H hidrogen*o ‑ium wodór Hydrogène Hydrogenium водород
  2 He heliumo helio mit ἥλιος (suno) hel Hélium Helium гелий
  3 Li litio λίθος (ŝtono) lit Lithium Lithium литий
  4 Be berilio berilumo min beril*o beryl Béryllium Beryllium бериллий
  5 B boro [Z] borumo, borono min borakso; ≠ bor*i bor Bore Borum бор
  6 C karbon4o węgiel Carbone Carboneum углерод
  7 N nitrogeno azot*o, nitro ‑ium azot Azote Nitrogenium азот
  8 O oksigen*o oksio [NPIV] ‑ium tlen Oxygène Oxygenium кислород
  9 F fluoro fluro; ftoro L fluere; Gr φθόρος fluor Fluor Fluorum фтор
 10 Ne neono νέος (nova) neon Néon Neon неон
 11 Na natri4o min natro sód Sodium Natrium натрий
 12 Mg magnezio [Z] ≠ magnezo lok Μαγνησία magnez Magnésium Magnesium магний
 13 Al alumini4o min aluno (L alumen) glin Aluminium Aluminium алюминий
 14 Si silici9o min siliko, silico krzem Silicium Silicium кремний
 15 P fosfor*o fosfo [NPIV] φῶς+φέρω (lumporta) fosfor Phosphore Phosphorus фосфор
 16 S sulfur*o sulfo [NPIV] L siarka Soufre Sulfur сера
 17 Cl klor4o ĥloro χλωρός (flavete verda) chlor Chlore Chlorum хлор
 18 Ar argono ἀργός (neakviva) argon Argon Argon аргон
 19 K kali4o Araba (potaso) potas Potassium Kalium, Calium калий
 20 Ca kalcio min kalko wapń Calcium Calcium кальций
 21 Sc skandio lok Skandinavio skand Scandium Scandium скандий
 22 Ti titano mit titan¹o/Titania Ø tytan Titane Titanium титан
 23 V vanado mit Vaniidino (Vanadís) ‑ium wanad Vanadium Vanadium ванадий
 24 Cr kromio ĥromo χρῶμα (koloro) chrom Chrome Chromium хром
 25 Mn mangan*o lok Μαγνησία mangan Manganèse Manganum марганец
 26 Fe fer*o L żelazo Fer Ferrum железо
 27 Co kobalt*o mit koboldo kobalt Cobalt Cobaltum кобальт
 28 Ni nikel¹o nikiel Nickel Niccolum никель
 29 Cu kupr*o L miedź Cuivre Cuprum медь
 30 Zn zink*o cynk Zinc Zincum цинк
 31 Ga galio gaŭliumo lok Gaŭlio gal Gallium Gallium галлий
 32 Ge germanio germaniumo lok Germanio ≠ german Germanium Germanium германий
 33 As arseno min arsenik*o arsen Arsenic Arsenicum мышьяк
 34 Se seleno Σελήνη (Luno), kp teluro; Ø selen Sélénium Selenium селен
 35 Br brom¹o brom Brome Bromum бром
 36 Kr kriptono krypton Krypton Krypton, Crypton криптон
 37 Rb rubidio (malhele ruĝa) rubid Rubidium Rubidium рубидий
 38 Sr stroncio stronco lok skotia vilaĝo Strontian stront Strontium Strontium стронций
 39 Y itrio itro lok Ytterby en Svedio) itr Yttrium Yttrium иттрий
 40 Zr zirkonio [Z] min zirkono cyrkon Zirconium Zirconium цирконий
 41 Nb niobo mit Ø kp tantalo (73) niob Niobium Niobium ниобий
 42 Mo molibdeno molibden Molybdène Molybdaenum молибден
 43 Tc teknecio teĥnecio τεχνητός (artefarita) technet Technétium Technetium технеций
 44 Ru rutenio ruteniumo lok (L Rusio) ruten Ruthénium Ruthenium рутений
 45 Rh rodio (rozumo) rod Rhodium Rhodium родий
 46 Pd paladio MIT; kp uran(i)o pallad Palladium Palladium палладий
 47 Ag arĝent*o srebro Argent Argentum серебро
 48 Cd kadmio mit Kadmo kadm Cadmium Cadmium кадмий
 49 In indio «indig4okolora» ind Indium Indium индий
 50 Sn stan*o cyna Étain Stannum олово
 51 Sb antimon*o stib(i)o antymon Antimoine Stibium сурьма
 52 Te teluro [Z] gen. de L Tellus (tero); Ø tellur Tellure Tellurium теллур
 53 I jod¹o jod Iode Jodum иод
 54 Xe ksenono ksenon Xénon Xenon ксенон
 55 Cs cezio (blu-griza) cez Césium Caesium цезий
 56 Ba bario (peza) bar Baryum Barium барий
 57 La lantano (kaŝiĝema) lantan Lanthane Lanthanum лантан
 58 Ce cerio mit Cereso (Церера) cer Cérium Cerium церий
 59 Pr prazeodimo (helblua ĝemelo) prazeodym Praséodyme Prasaeodymum празеодим
 60 Nd neodimo (novĝemelo) neodym Néodyme Neodymum неодим
 61 Pm prometio mit Prometeo promet Prométhium Prometium прометий
 62 Sm samario hom Самарский samar Samarium Samarium самарий
 63 Eu eŭropio lok Eŭropo europ Europium Europium европий
 64 Gd gadolinio hom Johan Gadolin gadolin Gadolinium Gadolinium гадолиний
 65 Tb terbio lok vilaĝo Ytterby terb Terbium Terbium тербий
 66 Dy disprozio (malfacile atingebla) dysproz Dysprosium Dysprosium диспрозий
 67 Ho holmio lok Stokholmo (L Holmia) holm Holmium Holmium гольмий
 68 Er erbio lok Ytterby en Svedio erb Erbium Erbium эрбий
 69 Tm tulio mit lok Tuleo (Thule) tul Thulium Thulium тулий
 70 Yb iterbio lok Ytterby en Svedio iterb Ytterbium Ytterbium иттербий
 71 Lu lutecio luteciumo lok Lutetia Parisorum lutet Lutécium Lutetium лютеций
 72 Hf hafnio lok Hafnia (L Kopenhago) hafn Hafnium Hafnium гафний
 73 Ta tantalo mit kp niobo (41) tantal Tantale Tantalum тантал
 74 W volframo ‑ium wolfram Tungstène Wolfrahmium вольфрам
 75 Re renio rejniumo lok Rheinprovinz (Rejnio) ren Rhénium Rhenium рений
 76 Os osmio ὀσμή (odoro) osm Osmium Osmium осмий
 77 Ir iridio ἶρις (ĉielarko) iryd Iridium Iridium иридий
 78 Pt platen*o platyna Platine Platinum платина
 79 Au or*o złoto Or Aurum золото
 80 Hg hidrarg*o ὕδωρ + ἄργυρος; ‑YRum rtęć Mercure Hydrargyrum ртуть
 81 Tl talio taliumo θαλλός (verda branĉeto); ≠ tal Thallium Thallium таллий
 82 Pb plumb*o ołów Plomb Plumbum свинец
 83 Bi bismut*o bizmut Bismuth Bismuthum висмут
 84 Po polonio lok Pollando polon Polonium Polonium полоний
 85 At astato astat Astate Asthatum астат
 86 Rn radono radon Radon Radon радон
 87 Fr francio franciumo lok Francio ≠ frans Francium Francium франций
 88 Ra radiumo de radi*o rad Radium Radium радий
 89 Ac aktinio de ἀκτίς (radio) aktyn Actinium Actinium актиний
 90 Th torio mit Toro (Þórr) tor Thorium Thorium торий
 91 Pa protaktinio kp aktinio (89) protaktyn Protactinium Protactinium протактиний
 92 U uranio urano mit Urano (planedo!) uran Uranium Uranium уран
 93 Np neptunio neptuno MIT, planedo neptun Neptunium Neptunium нептуний
 94 Pu plutonio plutono MIT, planedo pluton Plutonium Plutonium плутоний
 95 Am americio amerikumo LOK; kp eŭropio (mondop.) ameryk Américium Americium америций
 96 Cm kuriumo hom Kurio (Curie) kiur Curium Curium кюрий
 97 Bk berkelio berkliumo lok Berkeley berkel Berkélium Berklium берклий
 98 Cf kalifornio kaliforniumo lok ; ≠ kaliforn Californium Californium калифорний
 99 Es ejnŝtejnio ejnŝtejnumo hom Ejnŝtejno einstein Einsteinium Einsteinium эйнштейний
100 Fm fermio fermiumo hom Enrico Fermi ferm Fermium Fermium фермий
101 Md mendelevio mendelevumo hom Менделеев mendelew Mendélévium Mendelevium менделевий
102 No nobelio nobelumo hom Nobel nobel Nobélium Nobelium нобелий
103 Lr laŭrencio lorensumo hom E. O. Lawrence lorens Lawrencium Lawrencium лоуренсий
104 Rf ruterfordio ruterfordumo hom Rutherford rutherford Rutherfordium Rutherfordium резерфордий
105 Db dubnio dubnumo lok Дубна dubn Dubnium Dubnium дубний
106 Sg seborgio siborgumo hom G. Th. Seaborg seaborg Seaborgium Seaborgium сиборгий
107 Bh borio hom N. Bohr; kp boro (5) bohr Bohrium Bohrium борий
108 Hs hasio hesiumo lok Hesio (Hessen) has Hassium Hassium хассий
109 Mt mejtnerio mejtnerumo hom Lise Meitner meitner Meitnerium Meitnerium мейтнерий
110 Ds darmŝtatio darmŝtatumo lok Darmstadt darmsztadt Darmstadtium Darmstadtium дармштадтий
111 Rg rentgenio rentgenumo hom Röntgen roentgen Roentgenium Roentgenium рентгений
112 Cn kopernicio kopernikumo hom Koperniko = L Copernicium Copernicium коперниций
114 Fl flerovio flerovumo hom Флёров = L Flérovium Flerovium флеровий
116 Lv livermorio livermorumo lok Livermore = L Livermorium Livermorium ливерморий

Aliaj esperantigoj

ISAE-1912

... Jam en la jaro 1912 aperis en Scienca Gazeto la unua provo pri la normo en la sfero de ĥemia nomenklaturo. Temas pri la laboro de la Scienca kaj Teĥnika Komisiono de ISAE (= Internacia Scienca Asocio Esperantista), nome pri Esperanta nomenklaturo de ĥemio kaj Vortaro de ĥemio. La verketo aperis en la jaro 1913 kiel memstara eldonaĵo. Ĝi enhavas la liston de la nomoj por tiutempe konataj ĥemiaj elementoj kaj koncizajn regulojn por la nomoj de neorganikaj kaj organikaj kombinaĵoj [Pluhař2011, p. 10].

Mi ne disponas ĉi tiun verkon [ISAE1912], tamen atentindas, ke inter la elementonomoj estis magnezo kaj silico [Pluhař2011], pri kiuj mi parolos sube.

ĤFTK

El la iniciato de la direktoro de TC–ISAE R. Haferkorn kaj O. Matulík estis en majo 1969 fondita Ĥemia Fakterminologia Komisiono (ĤFTK). La Komisiono tuj komencis intense labori. Diskutoj pri unuopaj temoj okazis per koresponda metodo. Kvankam tiutempe korespondado estis sendado de paperaj materialoj, tamen tra la manoj de la komisionanoj trairis abunda diskuta materialo kaj estis plenumita konsiderinde ampleksa laboro. ĤFTK laboris dum la jaroj 1969–1973. (...)

En la Komisiono, dum ties agado en la jaroj 1969–1973, aktive laboris 9, resp. 8, ĥemiistoj el 7 ŝtatoj: s‑ro Zdeněk Pluhař (Ĉeĥoslovakio), analiza ĥemiisto kaj bioĥemiisto, ekorganizinto kaj estro de la Komisiono; s‑ro Nikolaj Bojaĝiev (Bulgario), gimnazia instruisto de ĥemio; s‑ro L. Brieger (Brazilo), fabrikanto de ĥemiaĵoj; s‑ro D. R. Duncan (Granda Britio), farboĥemiisto, vortaristo kaj redaktisto de “Chemical Abstracts” († 25.12.1969); s-rino Marjorie Flint (Granda Britio), bioĥemiistino; s‑ro Sinitiro Kawamura (Japanio), universitata profesoro pri bioĥemio; s‑ro Jean Manceau (Francio), fakulo pri ĥemiindustriaj aparatoj; s‑ro Árpád Máthé (Hungario), universitata instruisto pri ĥemia teĥnologio; s‑ro John McCarthy (Usono), ĥemiisto, direktoro de Interparl. El la listo de la membroj videblas, ke estis kovrita relative tre larĝa spektro de ĥemiaj fakoj en la Komisiono [Pluhař2011, p. 12–13].

La ĤFTK-listo estis kompilita pli malfrue ol tiu de PIV (unue eldonita en la jaro 1970ª), tial la nomoj de kelkaj novaj elementoj aperas tie en la formo norma. Sed ankaŭ kelkaj nomoj de elementoj malnovaj koincidas kun tiuj, kiujn elektis NPIV:

Simbolo(j) PIV ĤFTK = NPIV
24 Cr kromo kromio
43 Tc (Ma) masurio teknecio
61 Pm (Il) ilinio prometio
74 W tungsteno volframo
85 At astateno astato
90 Th (Io) ionio torio

La ĤFTK-listo konsekvence retenas la malnecesajn -i/ en pluraj nomoj, kie ambaŭ PIVoj ĝin forĵetis: Ti titanio (22), V vanadio (23), Nb niobio (41); kaj eĉ aldonas ĝin en la nomon B borio (5), kies latina nomo Borum ĝin neniam havis (evidente, por eviti la homonimion kun la fundamenta bori). La pli novan elementon Bh (107; NPIVe borio, vd ĉi-sube) la ĤFTK-listo ne konas (la nomon bohrium IUPAĤ normigis multe pli malfrue, en la jaro 1997ª). Neuzo de la etimologie ĝusta -um/, speciale destinita por solvi tiajn homonimiojn, estas probable ŝuldata al la um-fobio, tiom pli stranga, ke en kelkaj aliaj okazoj ĤFTK ja uzas la sufikson por eviti homonimojn:

Simb. NPIV ĤFTK
31 Ga galio galiumo
32 Ge germanio germaniumo
81 Tl talio taliumo
87 Fr francio franciumo
98 Cf kalifornio kaliforniumo

Jan Pióro

La PIVoj iom kaprice, malregule forigas la finpartojn -um, ‑ium; la pola sistemo pli konsekvence ekstermas ilin, sed tion ne ĉiuj esperantistoj povas imagi aŭ pretas akcepti. Probable tial la polo Jan Pióro, eĉ antaŭ la apero de PIV, proponis [Pióro1966] unuecigi la nomojn de ĉiuj elementoj ĉe la kontraŭa ekstremo (kompare kun la tradicio pola): konsekvence aldonante la finparton -io ĉien, kie ĝi mankas; do, aldone al litio, natrio, magnezio, aluminio ktp estu ekz‑e ferio, oksigenio, orio, plumbio... Tamen en la kombinaĵoj tiu finparto ial (kial? – vd ĉi-sube pri elizio) malaperas: silicio – sed kalcia silicato (CaSiO3). Boro (5, B) iĝas do borio – samkiel en la posta ĤFTK-listo.

Kritiko

Elementoj kaj simplaj substancoj

Laŭ la internacia tradicio, multaj elementonomoj homonimas kun la nomo de unu el la simplaj substancoj formitaj el la atomoj de la koncerna elemento: «fero» estas kaj la elemento Fe (26), kaj la metalo; «oksigeno» estas kaj la elemento O (8), kaj la gaso O2 (tamen ne la gaso O3, kiu estas «ozono»).

La 15ª regulo

Por moderna lingvouzanto malmulte gravas la historiaj motivoj, pro kiuj la ĥemiaj elementoj ricevis sian nomon; tiurilate la meĥanikaj procedoj NPIVa kaj pola estas bone kompreneblaj. Aliflanke, multaj elementonomoj prezentas tute evidentan etimologion kaj klaran intencon omaĝi iun aŭ ion, por kio Esperanto posedas vorton; kaj la 15ª regulo rekomendas en tiaj okazoj ne rekte prunti internaciaĵon, sed laŭeble uzi derivaĵon el la baza vorto esperanta per esperantaj deriviloj.

En kelkaj okazoj tio bonege prosperas:

32 Ge : Germanium → Germanio + um = germaniumo
87 Fr : Francium → Francio + um = franciumo
88 Ra : Radium → radio + um = radiumo
96 Cm : Curium → Kurio + um = kuriumo.

Tiu sukceso ne estas hazarda: Zamenhofo speciale elektis la formon de la universala sufikso -um tia, ke altu la probablo ke ĝiaj derivaĵoj havos formon internacian. Kaj en kelkaj okazoj pri la elementonomoj tio efektive funkcias. Ho ve, NPIV preterlasas la okazon. Anstataŭ la fundamenta sufikso -um ĝi uzas ĝuste por ties funkcio neoficialan derivilon -i.

Aliflanke, por Cm (96) NPIV escepte uzas la laŭfundamentan derivadon, kaj prezentas «kuriumo»n kiel derivaĵon de la familinomo Kurio (eble ĉi tie ankaŭ rolis la litero m de la siglo Cm). Ankaŭ por Ra (88) NPIV escepte donas la formon radiumo, sed eĉ pli evidentan derivaĵon radio → radiumo NPIV malagnoskas (prezentas «radiumo»n kiel radikvorton en aparta artikolo), kvankam la fakto estas bone konata:

Le radium (dont le nom est forgé à partir du latin radius –rayon– en même temps que radioactivité) fut découvert par Marie Curie et son mari Pierre en 1898...
Radiumon (kies nomo estas farita el la latina radius, «radio», samtempe kun «radioaktiveco») malkovris Mario Kurio kaj ŝia edzo Petro en la jaro 1898ª...
(La franca Vikipedio)

Oni povas obĵeti, ke NPIV ne derivas per -i, ke ĝi pruntas pretajn vortojn de IUPAĤ, kaj ŝanĝas ties finparton. Oni ja ne povas rigardi la vortojn americio kaj kopernicio kiel esperantajn derivaĵojn de Ameriko kaj Koperniko. Tiu obĵeto estas ne tute malprava, sed ankaŭ ne tute prava: oni ja ne povas honeste negi, ke tiuj vortoj estas derivitaj de la indikitaj nomoj propraj, eĉ se per rimedo neesperanta.

Fosfo, hidro, karbo, nitro, sulfo ...

La ĥemia faklingvo estas redunda: pluraj elementonomoj, krom sian plenan nomon oficialan, posedas nomon mallongigitan, uzatan en derivitaj nomoj de kombinaĵoj:

(1, H)   hidrogeno → hidro: hidr⋅o⋅karbon⋅o
(6, C)   karbono → karbo (karb⋅id⋅o; sed ankaŭ karbon⋅at⋅o)
(7, N)   azoto = nitrogeno → nitro (nitratoj, nitritoj)
(8, O)   oksigeno → oks(i)- (oks⋅id⋅o, oksi⋅anjon⋅o, oksi⋅hemoglobin⋅o)
(15, P)   fosforo → fosfo: super⋅fosf⋅at⋅o, hipo⋅fosf⋅it⋅o
(16, S)   sulfuro → sulfo: sulf⋅at⋅o

Tiu redundo kaŭzas problemon en Esperanto pro ties 15ª regulo, kiu rekomendas unuecigi la radikojn uzatajn ĉe vortoderivado. Imagebla (kaj efektive sporade proponata) solvo estus fari tiujn mallongigitajn stumpaĵoj ĉefformoj por la elementonomoj; t.e. preferi fosfon ol fosforon, sulfon ol sulfuron, nitron ol nitrogenon ktp.

Principe tiu solvo estus nemalbona, tamen ĝi prezentas kelkajn malfacilaĵojn:

  1. La longaj formoj estas jam oficialaj aŭ eĉ fundamentaj.
  2. La ĥemia uzado estas malkohera kaj hezita: jen oni vidas «karb⋅id⋅o»n, jen «karbon⋅at⋅o»n; nitro indikas jen azoton ĝenerale (ekz‑e litia nitrido Li3N [NPIV]), jen pli specife la nitran grupon –NO2 – ekz‑e «nitrobenzeno», C6H5NO2; «(tri)nitroglicerolo» C3H5(ONO2)3.
  3. Mallongaj formoj povas kolizii kun aliaj vortoj: la mineralo «karbo» ne identas kun «karbono»; ekster ĥemio «hidr-» pli ofte rilatas al akvo (tute ĝuste laŭ la etimologio), ol al «hidrogeno».

La lasta estas ĝena eĉ ene de ĥemio, kiu devis elpensi specialan derivaĵon hidrato por transdoni al tiu la propran signifon de ὕδωρ. Rezulte ni havas:

Tio, interalie, estas bona kontraŭekzemplo por la ofta aserto, ke greka-latinaj terminelementoj utilas por krei precizan, sisteman kaj senambiguan terminaron. La principoj de la esperanta vortofarado estas pli regulaj, sistememaj kaj koheraj ol la Aŭgiaj ĉevalstaloj de la ĥemia terminaro; la derivaĵo akvokarbono (kp la rusan «углевод») estus pli klara kaj malpli konfuza ol la internacia karbonhidrato.

NPIV naive avertas (ĉe la ĥemia hidr⋅ = H):

Rim. Ne konfuzu hidr/o kun la vortkomenco hidro, etimologie signifanta akvo k troviĝanta en iuj neanalizeblaj sciencaj nomoj: hidrofobi¹o, hidrocefalo, hidrodinamiko, hidrolizi k.a.

El la vidpunkto de la esperanta morfologio tiuj alifakaj terminoj (precipe la teĥnikaj kaj la biologiaj), kies hidro- signifas «akva», estas nek pli, nek malpli (ne)analizeblaj ol la ĥemiaj; kaj etimologie la ĥemiaj estas la pli fuŝaj.

Cetere, la nomo hidrargo (ὕδωρ + ἄργυρος = akvo + arĝento, «likva arĝento») malgraŭ sia vortoparto hidr- rilatas al simpla substanco.

Elizio ĉe faksufiksa derivado

La ...io-finpartoj de la elementonomoj kaŭzas kolizion inter aglutineco kaj internacieco [Portmann1993]:

Kun la element-nomoj uziĝas serio de neorganikaj kemiaj nomenklaturaj sufiksoj: -id/, ‑at/, ‑it/ ktp. Ili uziĝas por krei nomojn de kemiaj kombinaĵoj. Tiel, kuirsalo estas kemie NaCl, aŭ natria klorido. La sufikso ‑id/ en tiu ĉi nomo signas simplan anjonon.

La problemo por Esperanto estiĝas, kiam oni aldonas tiujn sufiksojn al element-nomoj kun finaĵo -io. Ĉu oni eliziu la literon „i“ aŭ ne? Ekzemple, ĉu natria aluminiatonatria aluminato? PIV hezitas je tiu punkto pri alumin(i)ato. Sed aliloke PIV ĝenerale evitas elizion: germaniato, osmiato, siliciido. Mi opinias, ke PIV eraras. Tiel, mi aliĝas al [Duncan1956] kaj [Westermayer1982], kiuj subtenas elizion. PIV supozas, ke tiuj kemiaj sufiksoj kondutas kiel normalaj Esperantaj sufiksoj. Sed tiel ne estas: tiuj kemiaj sufiksoj preskaŭ ĉiam devas esti uzataj konforme al sia uzado en la gravaj naciaj lingvoj. Ili vere ne havas sendependan ekzistadon en Esperanto, escepte de tio, ke ili konformiĝas al esperanta ortografio. Plue, rifuzi elizion kondukas nin al pezaj formoj kiel tiuj menciitaj supre. Neniu nacia lingvo, laŭ mia scio, akceptas analogajn formojn.

Tiurilate la pola maniero forĵeti ne nur „-um“on, sed la tutan „-ium“on evitigus la problemon por pluraj elementonomoj. Ĉe iuj aliaj tio kaŭzus homonimion inter elementonomo kaj mineralnomo (kiel ĉe beriloberyllium).

Bedaŭrinde, la Akademio oficialigis kelkajn elementonomojn kun la malnecesa -i; ekz-e tute ĵuse silicion – kvankam pli mallonga silico donus pli regulan kaj pli internacian silicidon ktp (pri la paro silicio – silico vd ankaŭ ĉi-sube).

14 Si : silici9o : siliciato (Na2SiO3 ktp; silicate, силикат)
24 Cr : kromio, ĥromo : kromiato, ĥromato (CrO42–; хромат)
13 Al : alumini4o : alumin(i)ato ([Al(OH)4]; aluminate, алюминат)

Aliflanke, la malesperanteca elizio kaŭzas skandalan kolizion inter la IUPAĤaj bohrate (boriato) kaj borate (borato) – vd ĉi-sube.

Elizio povas okazi ankaŭ en prefikso, ekz‑e en la angla carbon monoxide (CO; simile pri tetra- → tetroxide, penta- → pentoxide); ankaŭ ĉi-okaze NPIV ĝin rezistas:

monooksido
oksido kun unu oksigenatomo: karbona monooksido.

Tio estas laŭdinda – tamen se entute modifi, kial ne fari la sekvan paŝon: unuoksido?

Sed eble mia aglutina-meĥanikisma kritiko estas malprava, kaj la kunfandaj derivaĵoj eliziaj pli trafe esprimas la spiriton de ĥemia kombinado ☺

Nombroprefiksoj

Kvankam la «sciencaj» nombroprefiksoj ne apartenas al la temo de ĉi tiu studaĵo, tamen ilia rolo en la termina derivado estas tute analogia al la rolo de la sufiksoj. IUPAĤ trudas al ili la formon grekan:

La nomenklaturo de IUPAĤ por neorganikaj kombinaĵoj stabiliĝis dum la lastaj proksimume 40 jaroj eĉ en relative konservativaj lingvoj. En tiu senco necesas fari la modifojn ankaŭ en Esperanto. Tial oni plu ne uzu ekz. la formon „dunitrogena kvinoksido“, sed „dinitrogena pentaoksido“, ne la nomon „dufera trioksido“, sed „difera trioksido“ ks. La origina ideo de la propono de ĤFTK pro tio ne ŝanĝiĝas, nur anstataŭ la Esperantaj numeraloj estas aplikitaj helenaj numeraloj, laŭ la rekomendo de IUPAĤ [Pluhař2011, p. 14]

(T.e. ĤFTK ja proponis esperantajn nombroprefiksojn.)

La ĥemia spirito estas tute alia ol la matematika aŭ inĝeniera. La matematikistoj esperantigas la grekajn numeralojn:

   (2) duedro: dihedron
   (3) triedro: trihedral angle, trihedral
   (4) kvaredro : tetrahedron
   (5) kvinedro: pentahedron
   (6) sesedro: hexahedron
   (7) sepedro: heptahedron
   (8) okedro: octahedron
  (10) dekedro: decahedron
  (12) dekduedro: dodecahedron
  (20) dudekedro: icosahedron
   (n) pluredro: polyhedron
   (n) n-edro: n-hedron [ReVo]

Simile pri la nombrosistemoj:

   (2) duuma : binary
   (3) triuma : ternary
   (8) okuma : octal
  (10) dekuma : decimal
  (12) dekduuma : dozenal
  (16) deksesuma : hexadecimal
  (60) sesdekuma : sexagesimal
  (64) sesdekkvaruma : tetrasexagesimal
   (n) n-uma : n-ary

NPIV akceptis la malgrandajn nombroprefiksojn IUPAĤajn, sed (ŝajne) ne la tutan nombrosistemon; mi ne trovis en NPIV la IUPAĤ-numeralojn por ekz‑e

241 → hen- (1) + tetraconta- (40) + dicta- (200) = hentetracontadicta-

Tio ne estas malpli longa ol en Esperanto, kp:

  ducentkvardekunu-
  hentetracontadicta-

Ankaŭ la polaj ĥemiistoj nun kroĉas tiujn volapukaĵojn al siaj elementonomoj – kvankam la rezulto ne aspektas «internacie»: tetratlenek diazotu (anstataŭ la tradicia czterotlenek azotu, N2O4).

Homonimio

La meĥanika anstataŭigo de la finparto kreas kelkajn homonimojn, pli aŭ malpli ĝenajn:

francio – Francio
germanio – Germanio
tali*o (la anatomia signifo fundamenta) – talio Tl (81)

Tiaj homonimoj estas insulto al la sistemema menso; sed ankaŭ praktike ili kreas malfacilaĵojn:

  1. Se oni kolektas materialojn en biblioteko, en tekstaro aŭ en la Reto, tiam serĉo pri «germaniumo» donas trafajn trovojn. Ĵus mi serĉis per Kukolo kaj ricevis 2'010 trafojn. Mi ankaŭ serĉis «germanio»n, kaj ricevis proksimume 4 milionojn da trovoj. Evidente la nombro de la utilaj «germanio»j rilataj al la ĥemia Ge (32) estas komparebla al la nombro de «germaniumo»j, do 2–5 mil, proksimume 0,125% el ĉiuj «germanio»j. Tia rezulto estas praktike senutila.
  2. Se oni preparas verkon referencan – iun enciklopedion, vortaron, datumbazon – oni devas zorgi pri la kapvortoj de la artikoloj, la etikedoj de rikordoj ktp, por malambiguigi la referencojn, aldonante agacajn kromaĵojn kiel ekz-e «germanio (ĥemia elemento)» kaj «Germanio (regno)».

En internaciaj derivaĵoj aperas la radiko german- (angla-france “germane” = GeH4; “germanate, germanite” ktp). La aglutinaj formoj «germaniato» (NPIV) kaj «germaniumato» ktp estas do egale deviaj.

Tial multaj esperantistoj preferas la formojn franciumo, germaniumo, taliumo (tiel ekz-e en ReVo, en la ĤFTK-listo).

Aliflanke, se la homonimio ne ĝenas, kial ne uzi polmaniere la pli simplan modelon germano → germanato, germanito ...?

Kiel jam menciite, en kelkaj okazoj NPIV faris esceptojn el sia sistemo, kaj elektis nehomonimajn radiumo, kuriumo, heliumo.

Vd ankaŭ la noton pri boroj ĉi-sube.

Kelkaj etimologioj

Sen antaŭdecidi, ĉu la etimologioj atentindas ĉe esperantigo, mi opinias interesa iom esplori ilin.

Evidente estas pluraj nomgrupoj.

Nomoj simplaj

Tiuj estas la vortoj kies etimologio perdiĝas ie en la pralingvo, kiun nur lingvistoj esploras. Ekz-e fero, kupro, oro, plumbo, antimono ktp. Ili apartenas al la komuna lingvo, plejparte estas fundamentaj aŭ oficialaj. Ankaŭ la artefarita «azoto» apartenas al tiu speco – ja ĝian etimologion neniu atentas.

Mi trovas malmulte dirinda pri ili. Principe ili estas la plej bona speco elementonoma: simpla nocio esprimita per simpla radikvorto. La radikoj finiĝas per vokalo, do okazas nenia malregula elizio. Nur la voĉlego de la malkoheraj simboloj (Au, Sb ktp) en la ĥemiaj formuloj ne estas por mi klara.

La fuŝaj -genoj

Tri elementonomoj finiĝas je -geno:

La du unuajn elpensis Lavuazjero (Antoine Laurent de Lavoisier), kiu erare opiniis, ke oksigeno «naskas» ĉiujn acidojn (acido greke estas οξύ). Pli trafe estus apliki la nomojn inverse:

Maljustus el nia 21ª jc riproĉi al Lavuazjero terminojn, mise elektitajn en la 18ª jc; kaj oni ja toleras maltrafan signifon etimologian ĉe multaj vortoj (ekz‑e min neniom ĝenas la etimologio de la vorto «geometrio»); tamen la fuŝeco de «oksigeno» estas ne nur etimologia, la termino estas maloportune longa (kaj tial mallongigata ĉe derivado). Estas duobla malraciaĵo persisti ĉe tia fuŝo.

Sekve la poloj ŝanĝis tiun fuŝan nomon je pli eleganta termino tlen – radikvorta substantivo, reprenita el Slavono, kaj reinterpretita laŭ la parenca pola verbo tleć (bruleti). Tio efektive pli trafe kaptas karakterizan trajton de la elemento, estas mallonga kaj tre elvokiva por slava orelo (la esperantaj respondaĵoj rusto, brulo ne tiel flue-gase sonas kaj jam havas alian signifon en la komuna lingvo).

Kvankam la esperanta terminaro estas senespere katenita al la baroka barbareco IUPAĤa, estas interesa vidi la alternativan koncepton romantikisman, per kiu J. Oĉapofski (Jan Oczapowski), la aŭtoro de la termino tlen, pruvas ĝiajn avantaĝojn kompare kun kwasorod (paŭsaĵo de oxygenium) [Oczapowski1853]:

  1. «tlen» ekzistas en parencaj lingvoj;
  2. en nia lingvo (t.e. en la pola) ĝi ĝis nun ne havis ian ajn signifon;
  3. rilate al aliaj substancoj ĝi aludas nek naskon nek acidon;
  4. estante primitiva, ĝi ne estas derivita;
  5. havante tute polecan fizionomion, ĝi estas esprimiva, mallonga, bela kaj klara.

La koncepto IUPAĤa estas rekte kontraŭa:

Fine de sia raporto Oĉapofski listigas 12 derivaĵojn de tlen per la komunlingvaj afiksoj, simile al la listo de la derivaĵoj de san en §42 de la Fundamenta ekzercaro Zamenhofa; pluraj el ili efektive enradikiĝis, kaj estas regule derivitaj terminoj en la pola (kun neregulaj respondaĵoj en Esperanto): tlenek (oksido), utlenianie (oksidigo) ktp.

Fakte, karakterizi oksigenon per la brulreakcio pli frue (1814) proponis Orstedo (H.C. Ørsted, la esperantigo laŭ NPIV) en sia latinlingva verko «Tentamen nomencalturae chemicae omnibus linguis Scandinavico-Germanicis communis», kie li proponis la elementonomon ilt surbaze de la norena ild (= fajro). Tiun terminon ankaŭ nune uzas la dana Vikipedio.

La rekomendoj de la Pariza komisiono (1787) inkludis ankaŭ la terminon azoto (azote, surbaze de la interpreto senviva, maltaŭga por spirado, kp la germanan Stickstoff). La etimologia signifo ne estas senriproĉa, tamen oni ne bezonas ĝin atenti: gravas, ke la termino estas mallonga, belsona, nekonfuzebla. Tamen internacie venkis la maloportuna anglaĵo nitrogeno, kiun ni ekzamenos malsupre.

Nomoj mita-astraj

De la aŭtente alĥemia tradicio rilatigi metalojn kaj planedojn en la esperanta tradicio restas neniu spuro. La tradicio angla-franca-IUPAĤa konservas ĝin en la nomo de hidrargo (Mercury). Jen amuza ekzemplo pri la terminara flirtemo: en la zamenhofa epoko la nomo «merkuro» estus arĥaika kaj «nescienca»; sed nun, kun la angla, la internacia normo reprenas la alĥemiaĵon. Multfoje mi havis okazon observi, ke la sciencaj nomenklaturoj estas malpli stabilaj ol la komuna lingvo.

Tamen kelkaj novaj nomoj (el la 19ª jc) reprenas la planedan tradicion. Ekz-e U (92) ricevis la nomon urano «por subteni la kampanjon pri la nomo „Urano“ por la ĵuse malkovrita planedo» (la malkovrinto, William Herschel, volis nomi ĝin «la astro de Georgo»). La malkovrinto de la elemento, Martin Heinrich Klaproth, nomis la elementon «urano», kaj tiun sensufiksan formon la elementonomo konservas germane, svede, ruse, pole, ĉeĥe... IUPAĤ tamen alkroĉis sian obsedan -ium. La PIVoj do alkroĉas sian ‑i, kio kaŭzas la elizian problemon ĉe ekz-e la uran(i)atoj (angla-france uranates, UO22–, UO32–, UO42–).

La malkovron de la elemento 92ª sekvis la malkovroj de la 93ª kaj 94ª; daŭrigante la planedan vicon oni nomis ilin (laŭ la planeda ordo) laŭ la planedoj Neptuno kaj Plutono. La rilato al la planedaj nomoj estas evidenta, kaj pli esperanteca esperantigo estus aŭ per -umo, aŭ (se oni pretas toleri homonimion) sensufiksa.

La sensufiksa uzo de la mitaĵoj aperas en titano, vanado, niobo, tantalo. La 3 unuaj angla-IUPAĤe havas la finparton -ium; la 4ª havas la finaĵon -um.

La nomo niobo (41) aludas proksimecon al tantalo (73) kaj mineralan apudeston (la mita Niobo estis filino de Tantalo).

La nomo «Helium» eternigis la eraron de unu el ties malkovrintoj, Jozefo Lokjero (A Sir Joseph Norman Lockyer), kiu opiniis ke la elemento estas metalo, kaj kroĉis al ĝi la finparton -ium (estkiel nobla gaso He devus nomiĝi heliono; nun tiun nomon oni uzas por la atomkerno de la izotopo ³He). – En Esperanto la sufikso -um estas klarigebla, unue, per zamenhofeco (kontrolenda!), kaj due, per la strebo eviti kolizion kun la alifaka (kvankam ja samdevena) prefikso helio- (heliocentra, heliostato ktp).

Seleno Se (34) estas asociita kun Luno ĉar en la mineraloj ĝi kutime akompanas teluron Te (52), nomitan laŭ Tero.

 2 He heliumo helio ἥλιος (suno)
22 Ti titano titan¹o / Titania; Ø
23 V vanado Freja = Vaniidino, Vanadís) Ø
27 Co kobalt*o koboldo
34 Se seleno Σελήνη (Luno), kp teluro; Ø
41 Nb niobo Ø; kp tantalo (73)
46 Pd paladio kp uran(i)o
48 Cd kadmio Kadmo
52 Te teluro gen. de L Tellus (Tero); Ø
58 Ce cerio cero Cereso (planedojdo?)
61 Pm prometio Prometeo
69 Tm tulio lok Thule (Tuleo)
73 Ta tantalo kp niobo
90 Th torio Toro (Þórr)
92 U uranio urano Urano (planedo!)
93 Np neptunio neptuno planedo
94 Pu plutonio plutono planedo

Loknomoj

Ili estas multaj:

12 Mg magnezio [Z] ≠ magnezo Μαγνησία (kp 25 Mn)
21 Sc skandio Skandinavio
25 Mn mangan*o Μαγνησία (kp 12 Mg)
31 Ga galio gaŭliumo Gaŭlio
32 Ge germanio germaniumo Germanio ≠
38 Sr stroncio stronco skotia vilaĝo Strontian
39 Y itrio itro Ytterby en Svedio)
44 Ru rutenio ruteniumo (L Rusio)
63 Eu eŭropio Eŭropo
65 Tb terbio terbo vilaĝo Ytterby
67 Ho holmio Stokholmo (L Holmia)
68 Er erbio erbo Ytterby en Svedio
69 Tm tulio Tuleo (Thule)
70 Yb iterbio iterbo Ytterby en Svedio
71 Lu lutecio luteciumo L Lutetia Parisorum
72 Hf hafnio hafno Kopenhago (L Hafnia)
75 Re renio rejniumo Rheinprovinz (Rejnio)
84 Po polonio polono Pollando
87 Fr francio franciumo Francio ≠
95 Am americio amerikumo kp eŭropio (mondop.)
97 Bk berkelio berkliumo Berkeley
98 Cf kalifornio kaliforniumo
105 Db dubnio dubnumo Дубна
108 Hs hasio hesiumo Hessen (Hesio)
110 Ds darmŝtatio darmŝtatumo Darmstadt
116 Lv livermorio livermorumo Livermore Ca
La vilaĝo Ytterby

Nomoj de 4 elementoj estas diversmaniere tonditaj el la nomo de svedia vilaĝo Ytterby [ˈytːerˌbyː] (ĉiujn kvar kaj kelkajn aliajn oni malkovris en eksterordinare peza mineralo, trovita en tiea minejo):

39 Y itrio
65 Tb terbio
68 Er erbio
70 Yb iterbio

La nomoj bone atestas pri volapukeco de iuj elementonomoj, kaj la polmanieraj itro, terbo, erbo, iterbo estus tute sufiĉaj kaj same bonaj, kiel la nomoj simplaj.

Galo kaj reno

La okcidenta ortografio havas siajn rimedojn por komprenigi, ke Ga gallium (31; kun ll) kaj Re rhenium (75; kun rh) estas nomitaj laŭ la historiaj Gallia (Gaŭlio) kaj Rhenus (Rejno; fakte temas pri Rejnio); sed post kiam la meĥanika transskribo forviŝis tiujn apartaĵojn sen kompensi ilin per la esperantaj (aŭ, ej), la esperantigo per galio kaj renio neeviteble pensigas pri la fiziologiaj galo kaj reno – iom simile al ĥolesterolo ☺.

Eŭropo kaj Ameriko

La atomo de la 95ª elemento similas tiun de la 63ª (Europium) – kaj tion spegulas ĝia pozicio en la moderna formo de la perioda tabelo (la 95ª sub la 63ª); tial la komplementa nomo referencanta Amerikon (analogie al Eu referencanta Eŭropon).

La landonoma disputo pri ‑ujo/-io

Markos Kramer rimarkigis pri la vortanalizo «franci/umo», «germani/umo»:

Se estus tiel, ni devus akcepti kiel same bonaj (kaj almenaŭ por UJ-emuloj kiel mi eĉ preferindaj) la formojn «francujumo» kaj «germanujumo», kiuj tamen estas tute fantaziaj. Prefere oni simple ne analizu «franciumo» kaj «germaniumo».

Ambaŭokaze tio estus malprudenta, sed principe ili rajtas je tio. Ies permeso aŭ malpermeso analizi nenion ŝanĝas el la fakto, ke multaj elementonomoj estas konceptataj kiel omaĝaj derivaĵoj, kaj la 15ª regulo rekomendas en tiaj okazoj laŭeble uzi derivadon.

Ĉiel ajn, kompare kun la -ujumoj nur la formoj «franciumo» kaj «germaniumo» estas vivipovaj.

La nomoj omaĝaj al sciencistoj

 62 Sm samario Самарский
 64 Gd gadolinio Johan Gadolin
 96 Cm kuriumo kurio Curie
 99 Es ejnŝtejnio ejnŝtejn(um)o Ejnŝtejno
100 Fm fermio fermi(um)o Enrico Fermi
101 Md mendelevio mendelev(um)o Менделеев
102 No nobelio nobel(um)o Nobel
103 Lr laŭrencio laŭrenc(um)o E.O. Lawrence
104 Rf ruterfordio ruterford(um)o Rutherford
106 Sg seborgio siborg(um)o G. Th. Seaborg
107 Bh borio N. Bohr
109 Mt mejtnerio mejtner(um)o Lise Meitner
111 Rg rentgenio rentgen(um)o Rentgeno
112 Cn kopernicio kopernik(um)o Koperniko
114 Fl flerovio flerov(um)o Г.Н. Флёров

En la pola sistemo ĉi tiuj elementoj plejparte havas la samajn nomojn, kiel la sciencistoj:

einstein, mendelew, nobel, lorens, rutherford, seaborg, bohr, meitner, roentgen –

kvankam la nomoj kun la fina i tiun literon perdas: kiur (Curie, Kurio) kaj ferm (Enrico Fermi) – simile ĉe la derivaĵoj el loknomoj californium iĝas kaliforn. Kulpas la neaglutina IUPAĤ-sistemo, en kiu i + i = i : Fermi + ium iĝas ne fermiium, sed fermium. Nu, la IPAĤa sistemo neniam pretendis esti aglutina; sed por Esperanto la apudesto de ejnŝtejn/i/o kaj fermi/o ĝena.

Por kelkaj nomoj la pola sistemo kreas ekstrajn homonimojn: kurio kaj rentgeno estas malnovaj mezurunuoj.

Notoj pri apartaj elementonomoj

Silico, magnezo, arseno

[Pluhař2011] riproĉas al la unua elementonomaro [ISAE1912], ke ties

relative granda heterogeneco videblas el tio, ke estas rekomenditaj kelkaj trivialaj nomoj, ekz. «silico», «magnezo» ks.

Ne klaras al mi, kio «heterogena» estas en silico kaj magnezo; eble la aŭtoro aludas la fakton, ke en NPIV tiuj vortoj indikas kombinaĵojn aŭ mineralojn:

silic/o
  1. ĥem Dioksido de silicio, SiO2.
  2. ⊕ Ĉiu mineralo, konsistanta el silicia dioksido, SiO2, precipe kvarco, kalcedono k opalo: siliko konsistas el silico.
magnez/o
ĥem ⚗ Oksido de magnezio, MgO (anhidra magnezo) aŭ hidroksido de magnezio, Mg(OH)2 (hidrata magnezo), uzata laksige k antidispepsie.

(Tiusencan silicon PIV preferas rigardi kiel 3an signifon de siliko.)

Tamen en la 1912ª jaro la PIV-oj ankoraŭ ne ekzistis; kaj eĉ 22 jarojn pli malfrue PV ne konis la vorton silico. Estis do eblo atribui al la vortoj signifojn en la pli racia, inversa maniero, rezervante la pli simplan formojn al la elementoj, kaj la malsimplajn, al la mineraloj aŭ kombinaĵoj. Tio evitigus la elizian problemon (ĉe ekz‑e zirkonia silici[i]do Zr5Si3, magnez[i]ito kia MgCO3 ktp); kaj estus eĉ pli internacia, ĉar magnezio nacilingve pli similas al tio, kion la PIV-oj (mis)nomas magnezo:

PIV magnezo magnezio
de Magnesia Magnesium
en magnesia magnesium
fr magnésie magnésium
hu magnézia magnézium
nl magnesia magnesium
pl magnezja palona magnez
pt magnésia magnésio
ru магнезия, английская соль магний

La situacio do similas tiun pri la elemento arseno kaj la kombinaĵoj kolektive nomataj arseniko – en kiu okazo, inverse, la PIVoj faris la racian elekton:

arsen/o
ĥem
  1. Elemento As, atomnumero 33, atommaso 74,92, kies kombinaĵoj estas toksaj.
  2. Nemetalo solida, ŝtalgriza.
arsenido. Kombinaĵo de metalo k arseno, ekz. K3As.
arsenata acido. H3AsO4.
arsenita acido. H3AsO3.
*arsenik/o
ĥem (kn) Toksa kombinaĵo de arseno, precipe la arsenita anhidrido, As2O3.

Malpli sisteme estas en la angla: arsenic (As) → silver arsenite (anstataŭ “arsenicite”; temas pri Ag3AsO3).

Internacie simila simpla elementonomo, eltondita el la nomo de mineralo, estas ekz‑e boro (5, B).

(PV kaj la PIVoj markas la vortojn silicio kaj magnezio kiel zamenhofajn; en la rete disponeblaj verkoj mi tian zamenhofecon ne sukcesis kontroli.)

51 Sb antimon*o

La elementonomo antimono estas fundamenta, kaj ĝi estas ege pli internacia, ol la nomenklatura Stibium:

de Antimon
en Antimony
es Antimonio
fr Antimoine
pl Antymon

Ankaŭ latine tiu nomo ekzistas: «Stibium sive antimonium» – sed ial la nomenklaturo elektis nomon malpli internacian.

La elekto de Zamenhofo estas do pli bona; ĝenerale, oni ne troigu la gravecon de la scienca nomenklaturo, la praktika vivo ne redukteblas al la pseŭdolatinaj nomoj (simile kato estas preferinda kiel ĉefvorto ol ia feliso). En la derivaĵoj (ankaŭ internacie) ja oftas antimon-, ekz‑e

Antimonides (sometimes called stibnides) are compounds of antimony with more electropositive elements. The antimonide ion is Sb3–.

antimonata acido (H3SbO4); antimonita acido (H3SbO3); antimonilo (la radiko SbO3) [NPIV].

Tamen pluraj terminaroj preferas «stibio»n ol «antimono»n: ekz‑e la ĤFTK-listo, [DFE1961], [Westermayer1982]. Nu, se oni tamen nepre volas konformigi la elementonomon al la siglo Sb, oni prefere forigu la malnecesan -i (tute sufiĉus stibo – kaj sekve stibito ktp).

La simbolon Sb ni ŝuldas al la latina purismo de Bercelio (Jöns Jakob Berzelius). La oficiala elementonomo latina nomo devenas el la antikva egipta-ŝemida radiko sdm, kiu malnovgreke iĝis στίμμι, kio latiniĝis kiel stibium. En la mezepoka Latino ĝin forpuŝis «antimonium», probable pruntita el la araba; tiu lasta penetris la modernajn lingvojn eŭropajn – sed la nomenklaturo reprenis la fosilian stibium.

7 N azot*o

Iam mi rimarkigis en ReVo:

Iuj aŭtoroj asertas, ke la vorto „azoto“ estas „eksa neĥemia nomo“ kaj ke nun preferindas uzi la vorton „nitrogeno“. Probable tiuj aŭtoroj senpripense projekcias eksteren la vortuzon de sia nacia lingvo. En Esperanto la vorto „azoto“ estas Fundamenta, kaj tial restos en la lingvo por ĉiam. Necesas seriozaj motivoj por arĥaikigi kaj malrekomendi Fundamentan vorton, kaj ĉi-okaze tiaj argumentoj ne ekzistas aŭ estas nevalidaj.

  1. Per si mem la vorto „azoto“ prezentas nenian malavantaĝon: ĝi estas nelonga, belsona, nekonfuzebla. Tiurilate ĝi estas pli bona ol „nitrogeno“, kiu estas pli longa kaj konfuze similas al „hidrogeno“ (anglalingve la skriba diferenco estas iom pli videbla pro la litero y en hydrogen).
  2. La esperanta nomo ne nepre sekvas la ĥemian nomenklaturon: oni ne ŝanĝas „oro“n al iu „aŭrumo“.
  3. En diversaj lingvoj la termino sametima kiel „azoto“ estas tute ĥemia kaj neniom arĥaika; ekz-e tiel estas en la rusa, franca, itala, rumana, greka, pola.
  4. Se oni tamen volas anstataŭigi „azoto“n, tiam pli racia alternativo estus ne la miskvalita (kaj feliĉe neoficiala) „nitrogeno“, sed nitro, malpli longa kaj reale produktiva en la nomenklaturo.

Mi ripetu, ke la ofta argumento pri la plia produktivo de «nitrogeno» estas malĝusta: produktiva estas ne nitrogeno, sed la vortero nitr. Oni jes diras nitrato ktp; sed oni ne diras nitrogenato. Male, la mallonga azot- bone taŭgas por derivado, kaj iuj lingvoj profitas tion; ekz-e la rumana azotat.

Cetere, en iuj terminoj nitro- pli specife indikas la grupon –NO2; kaj aliflanke, IUPAĤ/NPIV konas «azido»jn, «tiazolo»n ktp.

(Iam oni uzis la malnovan simbolon Az, tamen nun tio ne estas rekomendinda. Oni ja vivas kun oro kaj Au, antimono kaj Sb.)

boro kaj Bohr

La elemento B (6) havas neoficialan zamenhofan nomon boro, kies radiko homonimas kun tiu de la fundamenta bori. Jam tio estas malbela, sed la situacion pli malbonigas la nomo de la elemento 107ª Bh (bohrium→borio).

Tio estas speciale ĝena en la sistemo pola, kie kunestas bor kaj bohr. Por ne nur skribe distingi ilin, la pola normo preskribas prononci la literon ‹h› en la dua:

Komisja Nomenklatury Polskiego Towarzystwa Chemicznego zaleca wymowę litery „h“ w nazwie „bohr“, aby odróżnić go od pierwiastka boru (B).
[Zofia Stasicka: Przewodnicząca Komisji Nomenklatury Nieorganicznej PTCh: Nazwy pierwiastków 104–109, Orbital 5/99]

La sovetianoj kaj germanoj komence proponis omaĝi la fizikiston per «нильсборий» resp. «nielsbohrium», Ns (de Niels Bohr [ˈnels ˈboɐ̯ˀ]); sed IUPAĤ malakceptis, prezentante la stultan obĵeton ke ne estis precedenco ke elementonomo entenus antaŭnomon, kaj rekomendis (en la jaro 1997ª) la nomon bohrium, ignorante la konfuzon kiun tio kreas ekz-e en la anglaj derivaĵoj bohrate (boriato) kaj borate (borato).

Menciindas, ke apliki -um por omaĝi la fizikiston (per borumo) estus malrekomendinde, ĉar tiu konfuzeblus kun la latina Borum (6).

Eblus prunti la nomon de B el la angla: boronborono, kio almenaŭ evitigus al ni la homonimion kun bori. Tamen eĉ anglalingve la derivaĵoj havas la radikon bor: boric acid, boride, borate ... Prefere ni toleru la homonimion de la radikoj de boro – bori kiel malplian ĝenaĵon.

La siglo Bh per sia h prezentas nesolveblan problemon por tiuj, kiuj volas akordigi la simbolojn kun la esperantaj elementonomoj (krom se oni preskribos ĝin iel prononci en la formo esperanta, kiel la normo pola preskribas al la poloj).

24 Cr: kromo, ĥromo, kromio

Oficiala nomo por tiu elemento mankas.

Kromo

PV kaj PIV nomas ĝin kromo, kaj markas kiel zamenhofan. Atribuitaj ekzemploj en ambaŭ vortaroj mankas (la vorto aperis en la Esperanto-germana kaj Esperanta-rusa vortaroj).

Okulfrapa malavantaĝo de tiu termino estas ĝia homonimeco kun la fundamenta krom, precipe ĝena en la formo adjektiva (kromaj kombinaĵoj ktp) kaj en kunmetaĵoj (kromklorido ktp). PIV rekomendas diversajn elturniĝojn – sed tiaj komplikaĵoj estas kontraŭaj al la ideo pri facila kaj logika planlingvo internacia.

Kromio

Por eviti tiujn komplikaĵojn NPIV rekomendas la formon kromio (kp la latinan Chromium). Tio certe estas malpli malbona, tamen iuj (ekz-e Orlando E. Raola en studaĵo prezentita al la Akademio) kritikis tiun formon kiel suferantan la je «-io-malsano» (tro multaj elementonomoj finiĝas je -io, dum estas intereso teni la nomojn laŭeble simplaj kaj mallongaj).

Kiel ĉe la aliaj io-vortoj – la internaciaj derivaĵoj kutime elizias la finan ‑i: chromium→chromite (FeCr2O4, MgCr2O4 ktp), chromate (CrO42–: PbCrO4, ZnCrO4 ktp). Kromiito aspektas neinternacie; kromito aspektas kiel derivaĵo de kromo (dum ĥromito tiajn koliziojn evitas).

Simile, la verbo kromii (kromiita ŝtalo, kromiitaj botoj) sonas iel nenature.

Ĥromo

La elementonoma problemo pri Cr estas ŝuldata al la malracia ĥo-fobio, kiu jam delonge kripligas la leksikon de Esperanto [Kavka1980]. Ja la rekta esperantigo de la greka χρῶμα donas senprobleman ĥromo (kp la rusan хром, kiu kunekzistas kun кроме, de kiu lasta devenas la esperanta krom). Nu, la anstataŭigo ĥ→k estas ĉi-okaze same malkonvena, kiel ĉe ĥoro→koroĥolero→kolero.

Unu el la argumentoj de la ĥo-fobiuloj estas la trompa aserto, ke la Akademio en la jaro 1921ª rekomendis anstataŭigon de ĥ per k (pri tiu mito vd en LOdE); la trompo efikis, kaj nun ĝia ofteco malkreskis ĝis 0,01%. La litero estas formortanta, el kio oni povas tiri du kontraŭajn konkludojn:

Menciindas, aliflanke, ke ĝenerale en Esperanto la plej ofta komenclitero estas k (12%); ankaŭ en la NPIVa listo ni vidas tion: kadmio, kalcio, kalifornio, kalio, karbono, kloro, kobalto, kopernicio, kriptono, kromio, ksenono, kupro, kuriumo – do, 13 elementonomoj el 116 komenciĝas per k (11,2%), tio estas 3-oble pli multe ol la averaĝa ofteco ĉe egala dispartigo de la komencliteroj (1/27 ≈ 3,7%). En 2 el tiuj nomoj, kloro kaj krom(i)o, la litero k uzurpas la lokon de ĥ (ĥloro kaj ĥromo; la PIVa ekzemplo kromklorido propre estus ĥromĥlorido). La ĥo-fobio pligrandigas jam sen tio troan ko-hipertrofion.

La formo ĥromo estas tre malofta, tamen ĝi ja estas uzata («Observeblaj estas du deviaj formoj por Cr kaj Cl: ĥromio kaj ĥloro. Tiuj formoj estas la rezulto de provo revivigi la uzadon de la litero „h“, precipe en la faka literaturo» [Portmann1993]). Ekz-e:

La rokaĵo ... elmontras altajn enhavojn de ĥromo kaj magnezio apud konsiderinda kalio
[Petr RAJLICH: Bohemia kratero. En «Scienca Revuo 2007:1 – Geologio internacia-10» p. 38].

... mi troigos la blondecon de liaj haroj. Mi faros ilin oranĝtonaj, ĥrom-koloraj, helcitronaj.
[Tradukpeco el letero de Van-Goĥo (van Gogh) laŭ «Kien fluas roj’ Castalie»]

ĥromata anhidrido (CrO3) [Pióro1966]

Kp ankaŭ la vorton ĥromotipio en la vortaro de Kabe (1910, represita en 1985).

Konkludo

La ĥemiaj elementonomoj esperantaj konservas la aĉajn trajtojn de la eklekta terminaro angla-franca-IUPAĤa: jen ĝi estas malkonvene purisma (kiel ĉe Sb), jen volapukece unueciga (kiel ĉe prometio aŭ la Ytterby-tondaĵoj), jen nelatine barbareca (lawrencium, bohrium).

Esperantigo iom mildigas la barokan kapricemon de la nurskriba nomaro IUPAĤa. Tamen por kompensi ties artifikojn endas konscie uzi la rimedojn esperantajn (la literon ĥ; la esperantajn nomformojn de la etimaj radikoj, kiaj ekz‑e Gaŭlio kaj Rejno).

Aliflanke, endas decidi, kiagrade la terminaj tropoj estas tradukindaj. Principe estas intereso temi la elementonomojn simplaj kaj mallongaj, kiel ekz‑e bromo, kupro, fero. Estas malbela, kiam nomo de elemento estas derivita el nomo de komponaĵo (kiel hidrogeno, aŭ zirkonio ← zirkono ktp) – krom se la «derivado» estas pli-malpli arbitra eltondaĵo de historia cirkonstanco (kiel ĉe la Ytterby-tondaĵoj) – tiaokaze, cetere, rezultas simplaj kaj mallongaj radikvortoj.

Se oni tamen volas konservi la tropon en elementonomo, tiam la esperanta rimedo estas ne fremda sufikso -i/, sed la tiucela sufikso -um/.

NPIV plejparte konservas la malnecesan -i/-sufikson (aŭ, pli ĝuste, la -i/-finparton), kaj escepte ĝin forĵetas ĉe kelkaj elementonomoj. Preferindus inverse fari: kiel eble plej regule ĝin forĵeti, kaj nur escepte ĝin konservi en kelkaj nomoj kie tion postulas malambiguigo aŭ forta tradicio – ĉar la forĵeto evitigus al ni la malesperantan elizion aŭ neinternaciajn derivaĵojn.

Endas decidi, kiagrade la IUPAĤa normo estas obeenda kaj akordigebla kun Esperanto. Fakte ĝi estas alitipa planlingvo, malpli sistema kaj aliprincipa ol Esperanto. Evidente, ĝian grandan aŭtoritaton ni en Esperanto ne povas ignori; aliflanke, la fakto, ke ekz‑e la pola lingvo posedas normon pli racian ol Esperanto, iom senkreditigas la pretendojn de Esperanto je plia racieco kompare kun la nacilingvoj.

Fakte estas tri ĥemiaj faklingvoj:

  1. la aro da simboloj, latinliteraj, neesperantaj (kun Ca, W, Y);
  2. la maniero(j) voĉlegi la ĥemiajn formulojn en Esperanto, eventuale uzante derivaĵojn;
  3. la listo da esperantaj elementonomoj, kies eroj devas esti normalaj vortoj de Esperanto, oportune prononceblaj kaj taŭgaj por regula derivado.

La unua estas pseŭdolatina; la tria estas esperanta; la dua estas miksaĵo.

Mi ankoraŭ ne havas klaran opinion, kio estas la preferinda agmaniero por ordigi la ĥemian ĥaoson. Tion devas fari ĥemiistoj (mi mem ne estas ĥemiisto); tamen kompilante la esperantan normon, ili atentu ne nur la nomojn mem, sed ankaŭ ilian funkciadon en la lingvo (la derivitajn terminojn, precipe la elizion, homonimion, alifakan uzadon).

La kolizio inter la sistemema spirito de Esperanto kaj la eklekta normo IUPAĤa ĝenas diverslandajn samideanojn kiuj konscie zorgas pri sia lingvouzo. Mi jam finis la duan version de ĉi tiu studaĵo, kiam Fabio Bettani indikis al mi la retpaĝon [DeCooman] ĉe «La bona lingvo», kiu sendepende prezentas similajn argumentojn kaj proponas kelkajn similajn solvojn. Antaŭe mi ne konis tiun paĝon, kaj ties aŭroro ne povis legi mian ankoraŭ ne verkitan studaĵon; klara atesto pri reala kolizio.

Literaturo

DeCooman
Leo De Cooman: Enkonduko pri la problemoj de ĥemiaj terminoj.
DFE1961
Léger, Roger kaj André Albault: Dictionnaire Français-Espéranto. Éditions Françaises d'Espéranto, 1961. 672 p.
Duncan1950
Duncan, D. R.: La nomado de la elementoj. Scienca Revuo, 1950:4, 11, p. 128-133.
Duncan1956
Duncan, D. R.: English-Esperanto chemical dictionary. London: British Esperanto Association, 1956. 56 p.
Fössmeier2010
Reinhard Fössmeier: Pri la etimologio de la nomoj de kemiaj elementoj. AIS San-Marino, 2010-08-02.
ISAE1912
ISAE: Esperanta nomenklaturo de kemio kaj Vortaro de kemio. Kompletigita kaj korektita eltiraĵo el «Scienca gazeto» 1912. Parizo, 1913.
Kavka1980
Josef Kavka: La fonemo Ĥ kaj ties transformoj en la internacia scienca leksikologio. SAEST–1980. ĈEA, Ústí nad Labem. P. 93–100.
Oczapowski1853
Jan Oczapowski: Projekt do słownictwa chemicznego. Warszawa: 1853. Represo: Uwagi o tlenie (oxygenium). Ogłoszone przez Jana Oczapowskiego. (1853). „Chemik Polski”. Rok X (12), s. 264-269, 1910-06-15.
Pióro1966
Jan Pióro: Kemiaj afiksoj. Varsovio, 1966. (Parto 2ª: Unuecigitaj nomoj de la kemiaj elementoj kaj iliaj simboloj.)
Pluhař1980
Pluhař, Zděnek: Problemoj de la sistema ĥemia nomenklaturo en la Internacia Lingvo. En: Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko [SAEST]. Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1980. P. 86–93.
Pluhař2011
Pluhař, Zděnek: Sistema ĥemia nomenklaturo en Esperanto (2011, 2-a versio).
Polemiko1951
Proponoj por kemia nomenklaturo e-a. Polemiko. (Ref: 1949:3, 111–117). Scienca Revuo, 1951:1, p. 39–40; 1951:2, p. 79.
Portmann1989
Doug Portmann: Propono por kompromiso pri la uzado de la litero Ĥ. Akademiaj Studoj 1988–1990, Balieboro: Esperanto Press. P. 77–91.
Portmann1993
Doug Portmann: Nova rigardo al la nomoj de la kemiaj elementoj en Esperanto. Scienca Revuo, 1993, kajero 163 - Vol. 44. 1993:2 - 163. p. 3–23.
Runtze1951
Runtze, H.: Kompletigo de [Duncan1950]. Scienca Revuo, 1951:1, p. 31.
Westermayer1982
Westermayer, M.: International chemical dictionary. F. R. Germanio: memeldono, 1982. 75 p.