|
Josef
Kavka
La fonemo
Ĥ kaj ties transformoj en la
internacia scienca leksikologio
1. Enkonduko
Ĉiu
sciencisto aŭ teĥnikisto, aplikanta la internacian
lingvon, kreitan de Zamenhof, facile divenos, kial
mi elektis por pritrakto ĝuste la fonemon
ĥ. La tre ĝenaj embarasoj, kiujn ĝi
generas en la esperantlingva vorttrezoro, estas bone konataj.
Miaj jenaj konsideroj apenaŭ pretendas liveri iaspecan
solvon; ili provas demonstri almenaŭ, ke tiuj
ĝenoj fontas ne el la naturo de Eo, sed
el la vaste internacia konsisto de ĝiaj
uzantoj.
2. Ĥameleono kaj ĥemio
Mi
komencu per du ekzemploj, kiuj ilustros la
situacion kaj ebligos plupaŝi al sekva teoria
ekspliko.
Ĥameleono,
kapabla momente adapti sin (eĉ en la senco
metonimia) al ĉirkaŭa medio, havas - el la
vidpunkto fonetika - du "kolorojn": la vorto nome
komenciĝas per la fonemo aŭ ĥ aŭ k. Gr
elpensis por ĉi rampuleto la nomon χαμαιλέωύ, t.s. "malalta
leono". Mi ne trotedu vin per etimologio, sed konvenas
scii, ke "malalta" deriviĝas en Gr kiel
"ter-proksima". La hindeuropa ģhem, la
greka χυωυ, la latina humus, la ĉeĥa
zem estas sam-etimaj, signifante: tero. La
greka litero χ (ĥi), signanta la fonemon ĥ, transiris
en la cirilan alfabeton, eĉ nuntempe uzatan ekz. de
Ru kaj Bg. La latina alfabeto
redonas la fonemon helpe de la literduopo ch:
chamaeleo kaj influas kreon de fonetike kaj
gramatike analogaj formoj ekz. en la lingvoj De:
Chamäleon, Cs kaj Sk: chameleón k.t.p.
Sed jam En prezentas diferencon el la
vidpunkto fonetika, ĉar la literduopo ch
estas ĉi-okaze prononcata kiel k: chameleon
(kδmi:ljδn). La k-prononco ekzistas en vico
da lingvoj. Skribata per c, ĝi aperas ekz. en
Fr: caméléon, Sp: camaléon, It: camaleonte. Skribata
per k, ĝi aperas ekz. en No, Pl, Sh,
Sn: kameleon, Hu: kaméleon. Superflue estus
referenci al pluaj dekoj da lingvoj, ĉar alispecan
transformon oni ne trovus.
Kaj
Eo? Ĝi fidele respegulas la menciitan
"dukolorecon", kvankam Za elektis la
ĥ-formon, apogitan sur la greka originalo. Multaj
vortaroj (ekz. Ch, Fi, Wa) ĉi-okaze
identiĝas kun la fundamenteca fonetiko, sed aliaj aŭ hezitas,
registrante ambaŭ fonetikajn formojn (ekz. Pe, Se,
Av, Bo), aŭ prezentis sole la k-formon (ekz.
Gj, Er, Ti).
Mi
prokrastu komenton kaj paŝu al la dua ekzemplo:
ĥemio. Evidentiĝas iomete ŝanĝita
sĥemo de la transformo. La greka formo (de enigma
origino) χημεία transiris al la latina: chimia.
Ekspliki la vokalŝanĝan meĥanismon, estus ekster kadro de
jenaj konsideroj. Tamen oni memoru, ke la vokalo
i grave influas kaj la fonetikon, kaj la
grafismon de la vortkomenco. La k-fonemo aperas
ree en la lingvoj En: chemistry [kemistri],
Sh: kemija, Hu: kémia, Sp: química, It: chímica, sed ties
ortografia signado estas videble varia. Kiel k-fonemo
povas esti kalkulata ankaŭ tiu de Ro: chemia
[kjemia]. Aliflanke restas la ĥ-formoj de
De: Chemie, Ru: химия, Cs: chemie, Sk:
chйmia, eĉ de Pl: chemia. Aparte interesaj
estas la fonetika transformo de Fr: chimie [ŝimi']
kaj tiu de No: kjemi (al ties prononco mi
revenos baldaŭ).
Kaj
en Eo? Ankaŭ ĉi-okaze, Za apogis
sin sur la greka formo, sed granda plimulto de la
vortaroj registras ambaŭ fonetikajn variantojn.
Wa eĉ asertas, ke "kemio" estas pli
moderna formo ol la zamenhofa "ĥemio". Av
registras la ĥ-formon kiel oficialan, la k-formon kiel neoficialan.
Ĉe Ti oni trovas sole la ĥ-formon. Tio
estas vera escepto (el la vidpunkto statistika),
tiom pli, ke la sama vortaristo "voĉdonis"
unusence por "kameleono".
3. Fonetika skizo
La
ĥ-fonemo estas konsonanto, kreata - same kiel la
k-fonemo - ĉe la fona parto de la palato; tiun
parton oni nomas "la mola palato" (diference de
"la osta palato") aŭ "velo". Tial ambaŭ
konsonantoj estas velaroj, pli
precize velaroj senvoĉaj, kontraŭ ekz.
la h-fonemo, kiu estas glotalo sonora. La
diferenco inter ambaŭ senvoĉaj velaroj konsistas
en la maniero artikulacia: por prononci la
k-fonemon, oni abrupte haltigas kaj poste liberigas
la aerfluon. Tiaspecaj konsonantoj nomiĝas
plozivoj (p, b, t, d, k, g).
Alispecan artikulacion postulas la ĥ-fonemo: la
aerfluo devas trapasi stretan aperturon, sen antaŭa interrompo.
Tiaj konsonantoj nomiĝas frikativoj
(f, v, s, z, ŝ, ĵ, ĥ, h). Pri ceteraj fonetikaj
nuancoj, ekz. pri la t.n.
alofoneco de la fonemoj, oni povas bone
informiĝi en We, Wh kaj aliloke.
Resume:
en la internacia leksikologio, la senvoĉa
frikativa velaro facile transformiĝas al la
senvoĉa ploziva velaro, kiun kelkaj lingvoj trovas
pli facile prononcebla. Koncerne la
transformon al la ŝ-fonemo, okazantan en Fr antaŭ
la vokaloj i, e: la senvoĉa frikativa velaro estas
ŝanĝita al la senvoĉa frikativa
gingivalo, prononcata en la
antaŭa parto buŝkava. Transira okazo estas la
norvega kj. Temas pri la t.n. antaŭa ĥ-fonemo, do
ne velaro. Oni preparas la buŝon por prononci ŝ,
sed prononcas ĥ. Kp. kun la saksa
dialekta prononco: Eiche [ejŝe] = kverko.
Aliflanke pure velaraj estas la ch en
De: machen, Cs: chudý.
4. Ekzistorajto de la ĥ-fonemo en la
komunuza Esperanto
Neniu
dubas pri fundamenteco de la ĥ-fonemo. Tamen, sub
influo de Fr, baldaŭ komencis disvastiĝi
la transformado al k. Trafe esprimas la
situacion Wa: "Tiu litero, kiu respondas
al la greka khi kaj al la rusa ха,
ne havas respondon en la naciaj romanliteraj alfabetoj, krom
en la hispana j: tio kaj la nekutimeco de ĝia
prononco por multaj popoloj, klarigas, kial la
L.K. aprobis (Aŭg. 1921) la laŭvolan anstataŭigon
de ĥ per k "en la okazoj, kiam
ĝi senpere sekvas post la litero r". La
nuna tendenco estas al la ĝeneraligo de tiu permeso, krom
en du okazoj: la transliterado de propraj aŭ fremdaj nomoj
kaj la scienca terminologio, kie la uzo de
ĥ povas eviti konfuzojn ĉe grekdevenaj
formoj."
Nu,
de post la finredakto de PIV la "k-modo" tiom
progresis, ke oni foje renkontas eĉ aserton, ke la
ĥ-vortoj en Eo estas jam eksmodaj!
Precipe en malgrandaj komunuzaj Eo-vortaroj oni
povas konstati okulfrapan rarecon de ĥ-formoj. La sekvanta
tabelo demonstru, kiom oble malpli oftaj estas la ĥ-vortoj
ol la h-vortoj. Por kompari kun alia relative rara
formo, la tabelo indikas ankaŭ la proporcion
ĵ/h.
Tab. 1: Ofteco de la ĥ-formo en komunuzaj
Eo-vortaroj
|
fonto |
ĥ/h |
ĵ/h |
|
Za |
0,0926 |
0,1111 |
|
Ti |
0,0577 |
0,1346 |
|
Mi |
0,0571 |
0,1035 |
|
Hr |
0,0545 |
0,1727 |
|
We |
0,0520 |
0,1240 |
|
Pe |
0,0366 |
0,1135 |
|
Ø |
0,0519 |
0,1297 |
La
tabelo estas kompilita laŭ tre simpla maniero: en
ĉiu el la ses vortaroj mi komparis nombron de la
radikoj, komenciĝantaj per ĥ (resp.
ĵ), kun analoga nombro de la h-radikoj.
Tiu ĉi metodo taŭgas por indiki sufiĉe bonan imagon.
Pli detala statistiko transirus kadron de mia traktaĵo.
Tamen
oni vidas, ke eĉ en la malgrandaj komunuzaj
vortaroj, la ĥ-fonemon ne eblas neglekti: ĝia
ofteco estas 5% de la h-fonemo. Ne hazarde la plej
eta ofteco estas registrita ĉe Pe, la hungara
vortaristo. Hu ne ŝatas la ĥ-fonemon: en la Hu-Eo-parto
de la vortaro troviĝas unusola vorto sub
ch (= ĥ): chimera.
Cetere, en Fr kaj It tute mankas
ambaŭ komparitaj fonemoj: la senvoĉa velaro (ĥ)
kaj la sonora glotalo (h). En Bg mankas la
h-fonemo. Tab. 2 prezentas konsiderinde grandan
variadon de la valoro ĥ/h en kelkaj
lingvoj:
Tab. 2: Variado de la valoro ĥ/h en
kelkaj lingvoj
|
fonto |
lingvo |
ĥ/h |
|
Ol |
Pl |
1,5778 |
|
Hr |
Cs |
0,2761 |
|
Ol |
Cs |
0,2482 |
|
Ch |
De |
0,0579 |
|
BL |
De |
0,0476 |
|
We |
En |
0,0009 |
|
Pe |
Hu |
0,0006 |
Oni
vidas, ke interlingvaj diferencoj tre gravas kaj
ke, aliflanke, subjektiveco de aŭtoroj ludas rolon
relative malpli konsiderindan. Tiu ĉi fakto devus
konvinki ĉiun esperantiston, ke radikalismo,
celanta elimini la ĥ-fonemon el la komunuza Eo, estus
senŝanca. La fonetikan malriĉigon simple ne permesus la
vaste internacia konsisto de la lingvouzantoj.
5. Frekvenco de la ĥ-fonemo en specialaj
vortaroj
Pli
favoraj proporcioj por la ĥ-fonemo evidentiĝas en
la vorttrezoro scienca, kiu estas ĉerpata el la
lingvoj greka kaj latina. Jam en PIV, redaktita de
franca Wa (kiu memkomprenen apenaŭ
favorus fonemon por si malfacile prononceblan), estas konstatebla
jena valoro de ĥ/h: 0,0962, do valoro eĉ iom
pli alta ol ĉe Za (kp. tab. 1). Mi
emfazu, ke PIV ne estas speciala vortaro, sed
iaspeca miksaĵo de komunuza kaj fakaj vortaroj.
Fundamenta
Geologia Terminaro abunde ĉerpas el la vorttrezoro
greklatina. Do, kvankam ĝia kompilinto Du
estas hungaro, oni ne miru pri alta valoro
ĥ/h = 0,2592.
Ankoraŭ
pli alta valoro, nome ĥ/h = 0,3475,
estas trovebla en PM. Ne "kulpas" pri ĝi
subjektiveco de la tradukistoj, sed la fakto, ke
la esperantigitaj loknomoj de la poŝatlaso
koncernas ĉefe la landojn, kies lingvoj ne estas latinalfabetaj:
Ch, Ru, Ar, Hi, Ja k.a.
Intence
mi elektis la du malsamtipajn ekzemplojn kun tre
alta proporcio ĥ/h, por ke estu fakte
ilustrita la supra diraĵo de Wa (v.
komencon de la ĉapitro antaŭa).
Resume:
eĉ se komunuza Eo maksimume limigas aplikadon de
la ĥ-fonemo, scienca leksikologio de Eo ne povus
procedi analogo, ĉar tion ne permesus unue la
internacia enkondukitaj terminoj de la greklatina
deveno, due la granda frekvenco de la fonemo en diverslandaj
loknomoj.
6. Problemoj de la homonimeco
Neniu
vivanta lingvo povas eviti homonimecon, tion
malpli Eo, kies vortoj abunde deriviĝas
per afiksoj, aŭ akceptiĝas kun ŝajnafiksoj.
Kvankam homonimeco estas nepre ĝena fenomeno, tamen
"homonimofobio" devus ne transpaŝi prudentajn limojn.
Pro timo, ke ne okazu konfuzo kun kubo, kreto, dolomito,
pernambuko k.a., oni ne rajtas misformi
("kripligi") la homonimajn geografiaĵojn. Eĉ al
Memfido, Irlando k. m. a. minacus "plastika
operacio".
Tamen,
se oni meĥanike anstataŭigas la zamenhofan
ĥ per la "pli moderna" k, oni
establas homonimecon tute superfluan. Por distingi
inter "koro" kaj "ĥoro", "kolero" kaj "ĥolero",
"koralo" kaj "ĥoralo", "krom" kaj "ĥrom-",
iuj elpensis mallertaĵojn: koruso, kolerao, koralio,
kromio k.a. (Nacilingvoj distingas ekz.
It: còre, córo, Sp: corazón, coro.)
Mi
treege scivolus, kiameniere la "k-adeptoj" solvus
la distingon ekz. inter "ĥalko-fila (-fobia)", t.e.
"kupron (mal)ŝatanta", kaj "kalko-fila (-fobia)",
t.e. "kalkon (mal)ŝatanta". Aŭ: "ĥinino"
(kurac-alkaloido) kaj "kinino" (kreskiga planthormono).
Da tiaspecaj terminparoj, ofte sam- aŭ parenc-fakaj, do
nepre ne konfuzendaj, oni povus elnombri
centojn.
Ĉar
mankas spaco, mi ne povas mencii ĉiun gravan
greklatinan elementon, el kiu deriviĝas granda
plejado da sciencaj terminoj. Mi limigos min al
kelke da ekzemploj, komenciĝantaj per la ĥ-fonemo. (Parenteze
mi referencos al alisenca k-radiko, ekzistanta en
Eo. La mallongigo d. signifas: distingu
de la radiko...)
ĥalk-
(d. kalk-): -antito, -ono,
-ozino, -uzo;
ĥalko-
(d. kalko): -alumito, -bornito,
-fanito, -fila, -gemo, -graf(i)e, -ĥloro,
-kianito, -lamprito, -lito, -menito, -miklino,
-morfito, -natronito, -pirito, -siderito, -stibito,
-tipio, -triĥito;
ĥame-
(d. kame-): -bukso, -cefala,
-ciparido, -dafeo, -dereo, -leono, -melo, -nario,
-orĥido, -pilio, -ropao;
ĥejl-
(d. kejl-): -anto, -itido;
ĥejlo-
(d. kejlo): -plastiko, -aĥino
ĥel-
(d. kel-): -at(metri)o,
-icur(at)o, -idomato, -idon(i)o, -idonino,
-ifero;
ĥil-
(d. kil-): -ario, -ismo, -o,
-urio;
ĥin-
(d. kin-): -aldino, -amino,
-azolino, -etino, -hidrono, -idino, -in(arb)o,
-ito, -izarino, -oido, -okazlino, -okaino,
-olin(blu)o, -oudilimino, -enimine, -ozo;
ĥino-
(d. kino): -ftalamo, -pirino,
-malo;
ĥlam-
(d. klam-): -ido, -idobakterio,
-idesaŭro, -idesolfia, -idosporo, -idozoo;
ĥol-
(d. kol-): -agogo, -angaitido,
-amo, -enio, -ozotimo, -en(ul)o, sed:
kol-agen(ez)o, -amino, -ektomio, -enfimo,
-estondio;
ĥole-
(d. kole-): -ato, -eist(ografi)o,
-eistopatia, -eistotomio, -doĥo, -litiaso,
-steatomo, -sterolo, sed: koleo-ptero, -ptilo,
-ptoso;
ĥrom-
(d. krom): -afina, -alumo,
-athidrono, -atika, -atino, -atismo, -ato,
-atoforo, -atofotografio, -atometro, -atozo,
-aventurino, -bano, -bluo, -bruno, -cinabro, -farbo,
-fero, -flavo, -fluato, -gelateno, -hidrono, -ilo, -inanco,
-inko, -ito, -kartono, -magnezito, -molibdeno, -okro,
-oleo, -opsio, -oranĝo, -papero, -preso, -ruĝo,
-salo, -ŝtalo, -tanado, -verdo,
-volframŝtalo;
ĥromo-
(d. kromo): -ciklito, -fago,
-foro, -fotografio, -geno, -izometrio, -kolotipio,
-ksilografio, -litografio, -mero, -metrio, -plato,
-proteido, -sfero, -skopo, -sono, -terapio,
-tipio, -tropo, -sinkografio;
ĥron-
(d. kron-): -aksio, -ika;
ĥrono-
(d. krono): -genezo, -graf(i)o,
-gramo, -izotermo, -lit(ologi)o, -logio, -metro,
-skopo, -stiĥono;
ĥriz-
(d. kriz-): -alido, -amino,
-antemo, -arobino, -azino, -edo, -elefantino,
-eno, -ino, -m(ari)o, -oidino, -oino, -opalo,
-opo, -oriono, -otido;
ĥrizo-
(d. krizo): -balano, -bato,
-berilo, -bulono, -fano, -fenino, -filo, -firo,
-frizo, -grafio, -ĥalko, -kolo, -lito, -melano,
-mel(ed)o, -mitrido, -prazo, -splenio, -tilo,
-tipio.
La
ĵus elnombritaj sciencaj vortoj celis atentigi
unuavice pri eventuala koincido de k-transformitaj
ĥ-terminoj kun respektivaj Eo-radikaj
homonimoj. Sed ofta estas ankaŭ koincido de
k-transformaĵoj kun similaj grekdevenaj elementoj, en kiuj
troviĝas origina k. Mi jam menciis i.a.:
ĥolagogo/kolageno, ĥolecisto/koleoptero;
ekzistas miloj da tiaj. Homonimigo de
divers-etimaj elementoj kiel ĥeno- kaj keno-,
ĥino- kaj kino-, ĥilo- kaj
kilo- estus vere ĝena:
ĥimotripsino devenas de la greka χύμός
(suko), kimogramo de la greka κυμα (ondo).
Mi
resumas: meĥanika transformado de la greklatina
ĥ al k establas grandskalan
homonimecon kaj forviŝas elvokivecon de semantikaj
distingoj, vaste internacie agnoskataj.
7. Kohereco de la internacia scienca
leksikologio
Fine
mi aldonu, ke arbitra limigo de la grekdevena
ĥ detruas la origine koheran sistemon de
la internacia scienca leksikologio, establante
anstataŭ ĝi senordon - mi ne timu diri "panoptikecon"
de Eo.
Se
iu serioza leksikologo, deziranta konatiĝi kun
Eo, foliumus en PIV, li trovus ekz.:
distiko, sed stiĥometrio. Eĉ se
li neglektus la homonimecon kun la Eo-radiko
stik-, li vane cerbumus, ĉu aliaj derivaĵoj de la greka
elemento stiĥ- aperos (aŭ ne aperos)
k-transformitaj. Simile li surpriziĝus pri:
kondro, sed ĥondrostomo. Por ne
plu embarasi la redakcion de PIV, mi rezignos pri pliaj
ekzemploj, preferante iom eksperimenti per alia greka elemento:
arĥ- (resp. arĥe-, arĥeo-, arĥi-,
arĥo-).
Ĝi
estas trovebla en multaj terminoj de
(paleo)zoologio: arĥ-enterono, arĥe-diktiono,
-disko, -korno, -orno, -ostrako, arĥeo-cisto,
-gastropodo, -konulario, -pterigo, arĥi-disko, -medo, -polipodo,
-teko, arĥo-sargo, -saŭro.
Parenca
biologia scienco (paleo)botaniko disponas ekz.
pri: arĥ-anĝeliko, arĥe-goni(ul)o,
arĥeo-fit(ik)o, -ksilono, -lito, -morfa, -pterido,
-sporio, arĥi-disco, -miceto.
Ankaŭ
geografio kaj geologio povas kontribui al la
kolekto per: arĥeo-zoiko, arĥi-pelago,
arĥo-lito.
Kaj
la socisciencoj? Jen: arĥ-aismo, -ivo, -onto,
arĥe-tipo, arĥeo-logio, arĥi-mandrito,
arĥo-logio.
Memkomprene,
arĥi-tekturo havas siajn
arĥi-travojn, -voltojn k.t.p.
Nun
oni imagu idealan okazon, nome, ke la
zoologoj-esperantistoj internacie organiziĝos kaj
kunlabore kun Terminologia Centro de ISAE
akordiĝos pri ĥ. Almenaŭ PIV donas esperon
tiurilate, ĉar ĝiaj zoologiaj terminoj ne evitas la formon ĥ.
Sed ĉu la botanikistoj sekvos ilian ekzemplon? Ĉu ili
ne preferos k? Kaj la filozofoj,
arĥeologoj, arĥitektoj k.t.p.? Kiel ili procedos?
Ĉu la rezulto ne estos ĥaosa, panoptikeca? Ĉu
tiam Eo meritos la nomon "planlingvo", se
nacilingvoj posedos multe pli koheran sistemon de scienca
leksikologio? Ĉu botanikisto pledos por orhid(ac)o
kaj medicinisto por orĥidito? Ja ambaŭ
terminoj devenas de la greka ορχιδυ = malgranda
testiko. Aŭ ĉu mikologo esploros
trikolomon, dum veterinaro triĥnozon?
Respondo
al la leksikologo, deziranta konatiĝi kun
"planlingvo", dependos de la sciencistoj, jam nun
aplikantaj Eon en siaj disciplinoj. Jen
konvena okazo por refuti la tiom ofte ripetatan
tezon: pri la ĥemia (biologia, astronomia k.t.p.)
nomenklaturo rajtas decidi sole ĥemiistoj (biologoj, astronomoj
k.t.p.)! Evidentiĝas, ke - pli eble - kompara
leksikologio rajtas "verdikti" pri tiaspecaj
problemoj...
8. Ekzotikaj terminoj:
prognozo
Prave
mi "rotaciis" ĉirkaŭ la greklatinaj konsistaĵoj de
la internacia scienca terminologio. Sed ĉiam pli
kaj pli partoprenos la vorttrezoron de sciencisto
terminoj indiĝene afrikaj, aziaj, amerikaj,
aŭstraliaj, Jen kial graveco de la fonemo ĥ
daŭre kreskados. En neniu Eo-vortaro mi trovis la k-transformaĵon
de la vorto mariĥuano (En: marijuana,
Fr: marijuana, Sp: marihuana...).
Oni
povas prognozi, ke venonta evoluado de Eo
seniĝos de la nuntempa k-modo. Tio ne estas
"dezira penso", sed postulo de la scienca
terminologio. Espereble ankaŭ Akademio de
Esperanto baldaŭ entreprenos seriozan esploron de la perspektiva
rolo, kiun ludas la fonemo ĥ.
9. Listo de la lingvosimboloj
Akorde kun la
decido de la komitato ISO/TC 37 (SCIENCA REVUO,
1965, 26-27) mi aplikis jenajn simbolojn:
Ar
araba Bg bulgara Ch ĉina Cs
ĉeĥa De germana Eo Esperanto Fr
franca Gr greka Hi hindia Hu
hungara It itala Ja japana La
latina No norvega Pl pola Ro
rumana Ru rusa Sh serbokroata Sk
slovaka Sn slovena Sp hispana
10. Referencoj
Av O.
Avsec (1955): Esperantsko-slovenski slovar. 199 p.
Ljubljana. BL G. Birkeland - I. Lillesund (1941):
Deutsch-Norwegisch. 176 p. Oslo. Bo E.
Bokarev (1974): Esperanta-rusa vortaro. 488 p.
Moskvo. Ch P. Christaller (1923): Detsch-Esperanto
Wörterbuch. 660 p. Berlin. Du E.
Dudich (1974): Fundamenta Geologia Terminaro. II.
Esperanta-ĉeĥa-hungara parto. 27 p. Budapeŝto (multobligita
tajpaĵo). Er Ergoto (1972): Laŭtema vortaro
(Eo, En, Fr, Sp). 234 p. Bonaero. Fi
J. Filip - K. Filip (1947): Velký slovník esperantsko-český.
446 p. Přerov. Gj M. Gjivoje (1966): Rječnik
hrvatskosrpsko esperantski. 369 p.
Zagreb. Hr R. Hromada (1964): Esperantsko-český a
česko-esperantský kapesní slovník. 349 + 37 p.
Praha. Mi T. Michalski (1959): Słownik
esperancko-polski. 268 p. Warszawa. Ol
K. Oliva (1959): Polsko-český a česko-polský kapesní
slovník. 780 p. Praha. Pe A. Pechan (1964):
Eszperantó-Magyar szótár. 464 p. Budapest.
Magyar-Eszperantó szótár. 543 p.
Budapest. PM POŜATLASO DE LA MONDO (1971): Trad. J.
Kavka - T. Pumpr. Praha. Se Š. Seemann
(1970): Esperantsko-slovenský a slovensko-esperantský
slovník. 834 p. Bratislava. Ti Z. Tišljar (1973):
Priručni rječnik Esperanto-hrvatski. 65 p.
Zagreb. Wa G. Waringhien (1970): PLENA ILUSTRITA VORTARO
DE ESPERANTO. 1299 p. Paris. (PIV). We
J. Wells (1969): Esperanto and English Dictionary.
419 p. London. (1978): Lingvistikaj aspektoj de
Esperanto. 76 p. Rotterdam. Wh R. White (1972): Towards
the construction of a Lingua Humana. - Current
Anthropology 13, 113-123. Za L. Zamenhof (1906):
Universala Vortaro de la Lingvo Internacia
Esperanto. 96 p. Paris. Prago 16.2.1980 RNDr.
Josef Kavka, CSc |