250 jarojn antaŭe

La historia jaro

Iom multe da datrevenoj el la rusa historio okazas ĉi-jare. Pensante pri ili mi ĉiufoje rememoris la ŝercan «Historion de Rusio de Gostomislo ĝis Timaŝev» (1868) fare de Aleksio K. Tolstoj' (pli aĝa malproksima parenco de la granda romanisto). Mi ne konas esperantigon de tiu amuza poemeto, kaj tial – kvankam mi ne estas versisto – mi tradukis kelkajn verskvarojn, rilatajn al miaj temoj:

„ Nia lando estas granda kaj abunda, sed en ĝi mankas ordo.‟
Komenca kroniko1, la jaro 6370ª (862 p.K.)

1
Aŭskultu, knaba bando,
resumon de l' konkord':
Abundas nia lando,
sed mankas en ĝi ord'.

2
En denso da nebuloj
de l' frua histori'
komprenis la prauloj
ke mankas ord' ĉe ni.

3
Decidis la civito:
«Ĉar mankas disciplin'
varengojn ni invitu
bonorde regi nin.

4
Ĝermanoj inĝenias
pri aĵoj de la mond';
kaj nia land' suferas,
ĉar en ĝi mankas ord'.»

Nu, pri la varengoj mi verkos alifoje, nun ni saltu en la 18-an jarcenton:

...

55
De l' pinto de la grando
forŝiris Petron mort';
jen, plu abundas lando,
sed ree mankas ord'.

56
Diversa geularo
surtrone sekvis lin;
malofte estis caro,
sed ofte ja carin'.

En la galanta 18ª jc Rusion plejparte (dum 66 jaroj) regis imperiestrinoj: Katarina la 1ª (2 jaroj, 1725–1727); Anno (10 jaroj, 1730–1740), Elizabeto (20 jaroj, 1741–1761), Katarina la 2ª (34 jaroj, 1762–1796).

...
58
Elizabet' la gaja
festenis sen enu',
amuz' multiĝis fraje,
sed ordo mankis plu.

...

La gaja carino Elizabet'

La gregoria jaro 1762ª komenciĝis per la morto (je la 5ª de januaro) de carino Elizabeto Petrovna.

Ŝia 20-jara regado havis sian gloron – kaj militan (pri tio poste), kaj civilan. Interalie, fondiĝis la Moskva universitato; aperis la definitiva slavona teksto de Biblio (la Elizabetana Biblio), ĝis nun uzata de la Rusa ortodoksa eklezio; ŝi abolis la mortopunon.

Elizabeto estis konscia pri sia respondeco koncerne la imperion, kaj tial postulis, ke ĉiuj decidoj pri la ŝtata regado ricevu ŝian aprobon; tamen ŝi ankaŭ tre ŝatis siajn amuzojn, kaj ne povis dediĉi al la ŝtatrtegado pli ol po 15 minutojn tage. Rezulte ŝiaj ministroj facile persvadis ŝin pri necesaj aranĝoj, krom en du aferoj: kiam temis pri mortopuno (kion ŝi ĉiam rifuzis), aŭ pri milito (pri kio ŝi postulis konvinkajn argumentojn).

Samkiel Elizabeto de Anglio, ŝi malvolis meti super sin monarkan edzon, kaj ŝia geedziĝo kun Aleksio Razumovskij restis sekreta. Konscia pri siaj imperiestraj devoj, Elizabeto zorgis doni al la trono heredonton, kaj venigis el Holstinio sian 13-jaran nevon, nepon de Petro la Granda.

Petro kaj Katarino

Petro la 1ª volis ĉiel eŭropigi Rusion, aranĝi la landon laŭ la germana maniero – kaj liaj reformoj restis aktualaj dum la tuta 18ª jc:

49
Car' Petro ŝatis ordon,
samkiel car' Johan'2;
malmildan havis moron
kaj estis li bakĥan'.

50
Li diris: «Mi kompatas
la landon en malord';
sed mi al ĉiuj patras,
kaj skurĝos vin kun fort'.

51
La ordo estos ĉie
ĉe la novjaro jam».
Por serĉi ordon iris
la car' al Amsterdam'.

Ankaŭ sian familion li volis germanigi, kaj la decido edzinigi sian filinon Anno Petrovna al Karolo-Frederiko la duko de Holstinio estis unu el liaj lastaj faroj. La duko estis malbela, malsanema kaj neinteligenta; duonon da liaj posedaĵoj tiutempe okupis Danio (tial li almoze venis al la Peterburga kortego); tamen li estis nevo de Karolo la 12ª de Svedio, kaj eventuala heredonto de ties trono. La bela Anno Petrovna forte rezistis, sed devis cedi.

Je 1728-02-21 en Kilo (germane Kiel) al la gedukoj naskiĝis filo, Karolo-Petro-Ulriĥo, la onta Petro la 3ª; Anno Petrovna mortis samjare, kaj 11 jarojn poste (1739) mortis la patro. Venigite en Rusion, la orfa duko devis konvertiĝi en ortodoksismon (kie li retenis la baptonomon Petro), kaj en la jaro 1745ª Elizabeto edzigis lin al princidino Sophie Auguste Friederike von Anhalt-Zerbst-Dornburg, kiu ĉe sia konvertiĝo ricevis la ortodoksan baptonomon Katarino. Pro sentimentala motivo Elizabeto volis ke la heredonta paro havu la samajn nomojn, kiel ŝiaj gepatroj: Petro kaj Katarino.

La duko de Holstinio

Venigite en Rusion, Katarino tre diligente eklernis la rusajn lingvon, religion, historion, la rilatojn kaj morojn de la aristokrataj familioj. Ŝia fervoro por la nova patrujo kortuŝis la socion, kaj ŝi sukcesis esti akceptata kiel rusino.

Male, ŝia edzo por sia tuta vivo restis germana patrioto kaj duko de sia malgranda Holstinio. Li tamen volonte akceptus la svedian kronon, kiun de lia nomo Elizabeto rifuzis3.

Kaj kiel konvenis la germana junulo el protestanta familio, Petro idoligis Frederikon la Grandan de Prusio, kaj laŭte diskonigadis sian admiron. Li revis servi al Frederiko kiel simpla leŭtenanto. Li forte kontraŭstaris ĉiun decidon kontraŭprusian, kaj dum la Sepjara milito Elizabeto devis eksigi lin el la Ŝtata Konsilio pro lia malkaŝa pozicio favora al la kontraŭulo.

La Sepjara milito (1756–1763)

La tutan finon de la regado de Elizabeto okupis la mondoskala Sepjara milito. Ĉi tie nin interesas nur ĝia orienteŭropa dimensio, sen la koloniaj bataloj inter Francio kaj Britio. Do, en Eŭropo,

La mirakloj de la Brandenburga domo

La unua grava batalo rusa-prusa okazis je 1757-08-30 ĉe la vilaĝo Granda Jegersdorfo (germane Groß-Jägersdorf) en la Orienta Prusio. La rusa armeo venkas, tamen sian venkon ne profitas, kaj post 6 tagoj komencas sin retiri, kvazaŭ post malvenko. La kaŭzo estas simpla: la rusa armeestro marŝalo Apraksin' ricevis sciigon ke Elizabeto estas mortonta; oni sciis pri la intencoj la heredonto kaj antaŭtimis ties malfavoron.

Tiaj strangaj retiriĝoj post gajnita batalo ripetiĝis fojon post fojo; je 1759-08-12 la armeo de Frederiko estis neniigita en la batalo ĉe Kunersdorfo (nun la pola Kunowice); kiam la venkintoj ne profitis la venkon kiu jam tiam povis decidi pri la fino de la milito, Frederiko nomis tion en letero al sia frato miraklo de la Brandenburga domo.

(Sekvajare, je 1760-10-09 rusa taĉmento helpate de aŭstrianoj por kelkaj tagoj tamen okupas Berlinon; sed neniel provas ĝin reteni.)

Komence de la jaro 1762ª la situacio de Frederiko estis senespera. Komencinte la militon kun 250 mil homoj, Frederiko nun apenaŭ povis arigi 60 mil. Britio jam atingis sian celojn, kaj rigardis la aferon de Frederiko perdita; tial la britiajn subvenciojn la nova registaro decidis ĉesigi.

La morto de Elizabeto venis kiel «la dua miraklo de la Brandenburga domo», tute eklipsante la unuan. Petro la 3ª tuj ĉesigis la militadon; li senkondiĉe redonis al Prusio ĉiujn aneksitajn teritoriojn (la Orienta Prusio jam 4 jarojn estis administrata kiel rusia provinco, ties enloĝantoj ĵuris ŝtatanecon de la imperio; neniu dubis, ke tio estas definitiva aranĝo, kaj la koncernaj instrukcioj de Frederiko al lia peterburga sendito temis nur pri eventuala kompenso al Frederiko je la kosto de Pollando – kiu lasta, cetere, neniel partoprenis en la milito).

Rompante la aliancon kun Aŭstrio, Petro faris kun Prusio kontrakton «pri paco kaj kaj amikeco» en Peterburgo je 1762-05-15.

Nun Petro volis servi Frederikon kiel holstinia kolonelo (ioma promocio kompare kun la antaŭa «leŭtenanto»), kaj komencis prepari trupojn por kunaj operacioj en Germanio. Vane Frederiko insistis, ke Petro unue lasu sin kroni kiel imperiestro de Rusio (ial Frederiko pli aprezis aliancon kun la imperiestro de Rusio ol kun la duko de Holstinio); Petro la 3ª mortis ne surmetinte la rusian kronon.

Je la 19ª de junio Rusio kaj Prusio kontraktis pri milita alianco: Rusio estis disponigonta siajn trupojn por milito kontraŭ siaj hieraŭaj aliancanoj.

Monaton poste, post la ŝtatrenverso, Katarino rompos la kontrakton pri alianco, sed lasos valida la packontrakton. Rusio ne plu partoprenos ĉi tiun por ĝi senutilan militon. Tamen la mallonga regado de Petro la 3ª sufiĉis por savi Prusion:

Tiun militon partoprenis homoj lertaj, homoj inĝeniaj, homoj prudentaj – kaj unu frenezulo. Kaj la frenezulo gajnis danke al «ĝia sankta moŝto la Hazardo», kiel li mem volonte diradis. Tiun «Hazardon» helpis lia talento militestra, lia kuraĝo, kaj la angla oro, sen kiu maleblus la duelo de lia malgranda lando kontraŭ la tuta kontinenta Eŭropo. Sed se Elizabeto estus vivinta ankoraŭ kelkajn monatojn, la dinastio Hohencolerna pereus ...4

Resume, la dispartigo de Prusio fiaskis, Prusio plifirmigis sian pozicion kaj povis partopreni en la anstataŭaj dispartigoj de Pollando.

La liberoj de la rusia nobelaro

La leĝofara agado de Petro la 3ª estis eksterordinara. Dum la 186 tagoj de sia regado li postlasis 192 diverstemajn, sed plejparte tre utilajn, aktojn registritajn en la «Plena leĝaro de la Ruslanda Imperio» (sen nombri la privatajn ordonojn pri promocioj, rekompencoj ktp).

Petro ĉesigis persekuton de la malnovritanoj kaj de ceteraj alikonfesianoj; liberigis la eksteran komercon; fondis la unuan Ŝtatan bankon; enkodukis eternan ekzilon kiel punon al bienulo mortiginta sian servutulon. Alŝtatiginte la ekleziajn bienojn, li liberigis ties servutulojn.

Li establis psiĥiatrian servon por la frenezuloj (antaŭe tio estis zorgo de la monaĥejoj) kaj muzikan lernejon por popolanoj.

Tamen lia plej grava akto estis la «Manifesto pri la libero de la nobelaro» (18/29 feb. 1762).

En sia lukto kontraŭ la tradicia aristoktataro Petro la 1ª sin apogis sur la ŝtatservistojn (la oficiroj kaj burokratoj), el kiuj li volis fari ion similan al la okcidenta nobelaro, tamen pli meritokratan. Tiuj ŝtatservistoj ricevadis do bienojn pro kaj por sia dumviva servo al la ŝtato.

Sub imperiestrino Anno la nobeloj ricevis la rajton forlasi la ŝtatservon (konservante la bienojn) post 25 jaroj da ŝtatservado. Nun Petro la 3ª tute abolis la devigan ŝtatservon por la nobeloj.

La Manifesto de la 18ª de februaro, abolante la devigan servon por la nobelaro, nenion diras pri la nobela rajto je servuto, kies fonto estas la ŝtatservado. Laŭ la historia logiko kaj socia justo je la sekva tago, la 19-an de februaro, devus sekvi abolo de la servutismo; kaj efektive ĝi okazis je la 19ª de februaro, tamen 99 jarojn poste.
[Kluĉevskij: Kurso pri la rusia historio. Prelego 72ª]

Ĉi tiun logikon Petro la 3ª ne komprenis. Li simple volis fari nobelaron same parazita klaso, kiel en la Okcidento. Sed iuj kamparanoj ja tiun konkludon tiris, kaj okazis kelkaj ribeloj. Per speciala manifesto (19ª jun.) Petro konfirmis netuŝeblon de la nobelbiena servutismo.

Tamen ĉiuj postaj uzurpuloj de lia nomo (ankaŭ la plej fama, Pugaĉov') proklamis tiun abolon de servutismo.

La ŝtatrenverso kaj morto

Malgraŭ siaj eksterdubaj heredaj rajtoj, diligento kaj multaj prudentaj ediktoj Petro la 3ª malhavis firman apogon en la socio. La ŝokan pacon kun Prusio, kiu vanigis ĉiujn oferojn de la longa milito, akompanis pluaj stultaĵoj: la onta milito kontraŭ la hieraŭaj aliancanoj, la prusia uniformo trudita al la armeo (surmeti la uniformon de la multfoje venkita malamiko aspektis kiel insulta moko).

Petro malfidis la rusojn, kaj precipe (kaj tute prave) la gvardion, kiun li volis anstataŭigi per nova gvardio holstinia; al la gvardio certe malplaĉis tiaj intencoj.

La familia vivo de Petro kaj Katarino ne estis sukcesa. Ambaŭ geedzoj havis siajn amaferojn eksterfamiliajn, kaj Petro konsideris divorcon. Katarino estis ŝatata en la gvardio, kaj profitis lian foreston el Peterburgo je la nomfesto de Petro (28 jun. / 9 jul.) por aranĝi ŝtatrenverson.

Neniu volis subteni Petron krom liaj holstinianoj; tamen Petro malvolis rezisti kaj abdikis kondiĉe ke li povos reveni en sian Holstinion. Pri tio Katarino lin trompis: Petro iĝis arestita kaj post 8 tagoj li mortis ĉe tre suspektindaj cirkonstancoj. Komenciĝis la brila regado de Katarino la Granda, «la orepoko de la rusa nobelaro».

Konrado Valenrodo sur la rusia trono

Ŝajnas al mi, ke Petro la 3ª pli meritas atenton de romantikisma poeto ol Konrado Valenrodo, pri kiu Mickeviĉo verkis romantikan poemon (1828). Unue, ĉar la historio de Petro estas reala, dum la versio de Mickeviĉo estas elpensaĵo. Kaj due, ĉar Petro neniam sin makulis per fia trompo, li ĉiam malkaŝe deklaris sian admiron pri Frederiko la Granda kaj sian germanan patriotismon.

La grava diferenco tamen konsistas en tio, ke la perfido de Konrado estis kontraŭgermana, dum Petro perfidis la imperion pro Germanio (kaj sia Holstinio). Tio apenaŭ povus inspiri polan poeton.

Petro la 3ª multrilate similis sian patron (malbela, malsanema, neinteligenta); tamen li certe estas figuro romantika kaj eĉ tragika. Tiurilate lin similis lia filo Paŭlo, kiun Puŝkino nomis «la plej romantika el niaj imperiestroj».


1. La Komenca kroniko (ruse Начальная летописьПовесть временных лет) – la plej antikva kroniko de la Kieva Regno.

2. Aludo pri Johano la 4ª (1530–1584):

30
Johano la Timinda –
jam klaras el la nom',
ke estis li solida
kaj serioza hom'.

31
Ne per afablaj vortoj,
ne sen inteligent'
li tian kreis ordon –
nu kiel en dezert'!

3. Lia sveda avino edziniĝis al la duko de Holstinio sen sankcio de la parlamento, kaj tial estis senigita je la hereda rajto. Tamen ĉe la fino de la sveda-rusa milito, la venkita Svedio esperis mildigi la packondiĉojn proklamante Petron-Ulriĥon heredonto de la sveda trono. La parlamento tiam ne sciis, ke Elizabeto decidis rezervi la nevon por Rusio; rezulte la svedan kronon ricevis Adolfo-Frederiko, la onklo de Petro. Ĉiel ajn, nur per Rusio Petro povus ricevi la svedan kronon.

4. K. Waliszewski: La Dernière des Romanov, Élisabeth I, 1902. Ĉap. 3ª.