#title Laborplano por la Sekcio pri la Faka lingvo
#author Sergio Pokrovskij
#date 2013-05-30
<div style="text-align: center;font-size:large; font-weight:bold">Propono de *Sergio Pokrovskij*</div>

Ĉeftaskon de nia Sekcio difinas la Statuto per sia
*Artikolo 2ª :*

  ... Ĝi [AdE] verkas teknikajn terminarojn, aŭ kontrolas kaj aprobas
  tiajn terminarojn, verkitajn de aliaj aŭtoroj ...

Mi dubas pri realigeblo de tia tasko en la kadro de la Akademio. Mi
humile konfesas, ke almenaŭ mi ne kompetentas pri la multegaj branĉoj
de Scienco kaj Teĥniko.

Se entute tio sencas, tio estus en ellaborado de ĝeneralaj principoj
kaj rekomendoj; kaj eble unu-du modelaj terminaroj, pri kiuj la
kolegoj ja estas kompetentaj (ekz-e: lingvoscienco, ĉar en tiu fako ni
laboras; plus ĉiutaga komputado, ĉar iom da fakuloj ja estas inter la
kolegoj, kaj ĉar komputilojn nun uzas ĉiuj).

Ĉi-sube mi proponas plurajn eblajn direktojn por nia laboro, pli ol ni
probable sukcesos realigi dum la jartrio.  Espereble ni kune sukcesos
elekti, per kiu(j) ni komencu.

* Ellaborado de terminologiaj rekomendoj
Pri tio en Esperanto ekzistas longa tradicio, de *Rollet de l'Isle*[1] kaj
*E. Wüster* (aŭ eĉ pli frue) ĝis *Jan Werner*[2] (kaj supozeble ankaŭ poste).

Oni ne troigu la valoron de tiaj rekomendoj.  Eminentaj kritikistoj
malofte estas egale grandaj verkistoj.  En mia studaĵo[3] mi ekzamenas
modelan terminfaradon laŭrekomendan, kies rezulto (en mia opinio)
estas tute fuŝa.

Tamen oni ankaŭ ne malestimu tian laboron.  Almenaŭ ĝi disponigas al
ni kritikan aparaton (ĉu taŭga uzo de la vorto? jen ekzemplo pri
esplorindaĵo), lingvaĵon por debati pri la terminoj.  Nia laboro
ĉi-rilata povus (interalie) konsisti en fiksado de terminologia
terminaro.

Laboron pri ĉi tiu direkto ni povas fari en fona reĝimo: debatoj pri
praktika terminaro neeviteble naskos argumentadon per principoj,
kiujn ni povos registri dumvoje.

** Modela studo: mezurunuoj, oblo- kaj ono-prefiksoj
Unu el la tiklaj kaj eterne aktualaj problemoj estas la neesperantaj
«sciencaj afiksoj».  Plej ofte debato perdiĝas en senfrukta
argumentado ke la koncernan signifon (ne) eblas egale bone esprimi per
la bazaj rimedoj de la lingvo.  Mi proponas ekzameni la obloprefiksojn
(kilo-, mega-, giga-, tera- ...) kaj la ono-prefiksojn (deci-, centi-,
mili-, mikro-, nano- ...).  Probable ni povos eviti diskuton pri
neceso de tiaj rimedoj; ankaŭ ilia formo ne prezentas seriozajn
problemojn.  La problemo estas en la statuso de tiuj vorteroj.
Evidente, en tio bonvenus kunlaboro kun la sekcioj Gramatika kaj
Ĝeneralvortara.


* Modelaj terminaroj
Mi proponas ke sen nepra bezono ni ne eliru la nociaron (eĉ «nocio»
estas vorto neoficiala!) de la komuna klero.  Sekve la prilaborataj
terminoj apartenos al la teritorio kiun ni kunhavas kun la Sekcio pri
la Ĝenerala vortaro, kies kunlaboron mi esperas ricevi.  La apartaĵo
en nia labormaniero konsistos en tio, ke ni devos prepari *sistemajn*
arojn (tezaŭrojn) da interrilataj terminoj.

Elektante fakojn por nia laboro mi evitis la «nomenklaturajn» fakojn,
kies granda parto konsistas en fremdlingva (aŭ fremdlingveca)
nomenklaturo; tiaj estas biologio, ĥemio, geologio.  En tiuj
nomenklaturoj abundegas duoblaĵoj por la komunlingvaj vortoj kaj
nekutimaj afiksoj.  Fakte tiuj nomenklaturoj formas apartan
planlingvon, certagrade konkurencan kun Esperanto.  Mi ne havas pretan
opinion, kiel ni traktu tiun konkurencon; tial mi preferas ke unue ni
flegu pli purajn fakojn, kiel ekz-e matematiko, kiuj ne trudas
fremdajn lingvostrukturojn; nur kiam en nia lingvo plifirmiĝos
siaj propraj, organikaj tradicioj terminaraj, nur tiam ni konsideru
tiujn malfacilajn fakojn.

Alia grava konsideraĵo estas ekzisto de pretaj resumaj verkoj pri
traktota fako.  Interalie, pri matematiko kaj komputado tiaj verkoj
jam ekzistas en la formo de sencodifinaj faklingvaj leksikonoj; mi ne
konas ion similan pri terminoj lingvosciencaj (ĉu tamen?).

** Terminaro terminologia
Tio povas esti fona laboro.

Terminoj logika-filozofiaj: nocio, koncepto; amplekso kaj enhavo de
nocio; subnocio, supernocio; tezaŭro ...

Eĉ la vorto «terminologio» mem estas neoficiala (samkiel «nocio»).

Kutimaj frazaĵoj, kiajn oni bezonas en fakaj artikoloj; ekz-e kiel
diri en Esperanto «Common sense»?  (Iam mi vidis, ke laŭvortan
tradukon de la responda frazaĵo rusa, «здравый смысл», per «sana
menso», oni perceptis kiel insulton).

** Matematikaj terminoj
En la nuna konsisto de la Sekcio estas pluraj matematikistoj (probable
ili estas pli multaj ol reprezentantoj de aliaj fakoj); kaj pri
matematikaj terminaroj jam ekzistas tradicio malnova kaj pli sukcesa, ol
pri iu ajn alia fako (laŭ mia opinio).

Unue, ni povus ekzameni la fundamentajn kaj la jam oficialigitajn
terminojn.  Kunlabore kun la Sekcio pri la Ĝenerala vortaro ni povus
marki la terminojn (aŭ la terminajn signifojn de komunaj vortoj) per
matematika vinjeto, kaj provizi ĝustan difinon.  Ideale oni havus
rimedon por ekstrakti matematikan (aŭ alifakan) vortaron el la
Ĝenerala vortaro.

Eble tio estus realigebla en kunlaboro kun ReVo.

Due, ni povus prepari por oficialigo jam stabiliĝintajn terminojn
ankoraŭ neoficialajn, kiel ekz-e *orto, reelo, entjero, integralo,
divizoro* ... (sed ne racion[al]o??)

Trie, matematiko posedas apartan sistemon da siaj formuloj.  La
rekomendinda maniero voĉlegi tiujn formulojn ankaŭ bezonas normigon.

Evidente, tio okazu en kunlaboro kun la sekcio pri la Ĝenerala vortaro (mi
opinias, ke unue ni okupu nin pri la nocioj de mezlerneja
matematiko).

** Terminoj komputadaj
Tute simile al la matematika direkto.  Nun la komputiloj estas
ĉiutagaĵo por ĉiuj, do almenaŭ la komputadajn terminojn ĉiutagajn
endas prilabori.  Ankaŭ pri tiu fako ni estas sufiĉe kompetentaj.

Kunlabore kun la sekcio pri la Ĝenerala vortaro.

datumo : dateno = вещественный : действительный

** Terminoj lingvosciencaj
Nia laboro en la Akademio estas laboro lingvoscienca, kaj vole-nevole
ni bezonas terminojn lingvosciencajn.  Samkiel pri matematiko, iom da
oficialigo jam okazis, kvankam la tuto impresas min malpli bone en en
la fako matematika.

Evidente ni bezonos kunlaboron de la sekcioj gramatika, prononca kaj
ĝeneralvortara.

Footnotes: 
[1]  *Konsilaro por la farado de la sciencaj kaj teknikaj
     vortoj*. Raporto starigita de la scienca kaj teknika komisiono de
     la Internacia Scienca Asocio Esperantista. (Direktoro: S-ro
     Rollet de L'Isle.) Kötzschenbroda---Dresden 1911.

[2]  Jan Werner: *Terminologia kurso*. Sdružený ZK ROH Roudnice n.L.,
     1986. P. 70--71.

[3]  Sergio Pokrovskij: [[http://lingvakritiko.com/2010/02/15/fandi-kaj-gisi/][Fandi kaj gisi]]. 

