Pri vortordo en Esperanto
Raporto de la Gramatika Sekcio de la Akademio de Esperanto
Oni ofte renkontas la aserton, ke la fraza vortordo en Esperanto estas libera1. Kun kelkaj rezervoj tio veras gramatike (sintakse); tamen oni atentu, ke la vortordo havas gravan funkcion komunikadan. Ĉi tiu raporto prezentas observojn pri la Esperanta vortordo en indikaj propozicioj.
La raporto ne elĉerpas la tutan problemaron de la Esperanta vortordo. Ĝia celo estas atentigi esploristojn kaj instruantojn pri la konceptoj gravaj por tiu problemaro, kaj klarigi la vortordon en kelkaj atentindaj frazoj de la Fundamenta Ekzercaro.
La terminoj kaj la konceptoj uzitaj en ĉi tiu raporto ne estas la sole eblaj por priskribi la strukturon de Esperantaj komunikaĵoj. En esploroj alicelaj aŭ alitradiciaj oni povas uzi aliajn terminojn aŭ teoriojn, kondiĉe ke ili ne malpli taŭge priskribas la vortordon en la Esperantaj tekstoj Fundamentaj kaj klasikaj.
La temo kaj la remao
En komunikaĵoj oni plej ofte povas apartigi du partojn:
- la temon, kiu indikas kuntekston, kadron, ion jam konatan, al kio la komunikaĵo rilatas; kaj
- la remaon, la propre informan parton, kiu prezentas la enhavon de la komunikaĵo.
En dialogo la remao de respondo estas tiu frazmembro, kiu rilatas al la demandovorto. Por trovi la remaon en rakonta frazo oni rekonstruu la demandon, kiun tiu frazo devas respondi en la menso de la rakontanto.
En la normala vortordo oni unue metas la temon, kaj poste la remaon. Tion evidentigas respondoj al demandoj (la temoj aperas substrekite; la remaoj, kursive):
- Kie estas la libro kaj la krajono? — La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro [FE §6]
- Sur la tero kuŝas ŝtono [FE §6] {Kio kuŝas sur la tero?}
- Rozo estas floro [FE §5] {Kio estas rozo?}
- Johanon (…) la gepatroj nomas Joĉjo [FE §39] {Kiel oni nomas Johanon?}
- Mi saltas tre lerte [FE §40] {Kiel mi saltas?}
- La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni [FE §30]
{Kion oni faru pri tiuj vortoj?} - En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko [Espero] { Kio okazas en la mondo? }
La rakontoj kutime formas ĉenojn, en kiuj la remaoj de pli fruaj frazoj aperas kiel temoj de frazoj postaj. La temo de la unua frazo ofte estas ero de komuna scio, ekz‑e
- En la urbo Florenco … troviĝas malgranda transversa strato … Sur ĝi … troviĝas plej perfekte artiste farita porko el kupro.2
Sed en fikciaj rakontoj, precipe en fabeloj, tia frazo povas esti nurremaa, sentema, ekz‑e
- Estis iam malgranda knabo, kiu malvarmumis.3
La rekta ordo kaj inversio
Ĉia ajn frazmembro (eventuale kun siaj dependaĵoj) povas aperi en la rolo de temo aŭ remao. La plej simpla kaj ofta maniero apartigi ilin estas per la vortordo, kiel en la ekzemploj ĉi-supre; surbaze de tiu principo eblas konstrui tutan serion:
- Mi volonte plenumis lian deziron [FE §42] {Kion?}
- Lian deziron mi plenumis volonte {Kiel?}
- Lian deziron volonte plenumis mi {Kiu plenumis?}
- Lian deziron mi volonte plenumis {ne ignoris}
- Mi volonte plenumis deziron lian {Kies deziron?}
En Esperanto ĉi tia vortordo (temo → remao) estas la rekta ordo.
Tamen oni ankaŭ povas marki remaon leksike, per enkonduka vorto (eĉ, ĝuste, nome, nur ktp):
- Peĉjo manĝas nur viandon.
- Nur Peĉjo manĝas viandon.
- Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras [PE].
Fakte en tiaj frazoj la enkonduka vorto havas alian ĉeffunkcion (ekz‑e nur ĉi tie estas vorto apartiga kaj kontraŭmeta); sed kromefike ĝi ankaŭ remaigas.
En la frazoj, kiuj komenciĝas per remao, kia (16), do devias de la rekta ordo, okazas inversio. Kompreneble ankaŭ la frazon (16) eblas aranĝi en la rekta ordo:
- Viandon manĝas nur Peĉjo.
Tre ofte la artikolo akompanas la temon, kaj ĉe remao determinilo ofte malestas:
- Antaŭ la domo staras arbo [FE §8].
Tamen ĝenerale la artikolado estas nek sufiĉa, nek nepra indikilo: ambaŭ frazpartoj povas havi aŭ malhavi artikolon; nesubstantivaj temoj artikolon plejparte ne akceptas ktp:
- La patro estas en la ĉambro [FE §8].
Iam inversio estas ŝuldata al kontinueco de parolfluo; ekz‑e parolante pri fuĝo oni povas citi proverbon [PE]:
- Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas.
Senkunteksta, nuda enkonduka inversio principe estas ebla, sed nekutima; ĝi postulas fortan intonacian emfazon kaj per tio igas la frazon patosa. Kp (el la parolado Zamenhofa antaŭ la 4ª UK en Dresdeno):
- Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro; granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluciinta Esperanto de post multaj jarcentoj…
Tre ŝpareme oni uzu tian emfazon — unue ĉar ĝenerale oni ne trouzu stilefektojn, kaj due ĉar la Esperanta intonacio ne estas normigita, kaj emfazo kutima al esperantistoj de unu lando povas ŝajni stranga al esperantistoj alilandaj.
Tradukante versaĵon de Heine, K. Kalocsay tre strikte paŭsis la germanan vortordon:
- Pinarbo staras norde
Sur kalva mont’ en sol’.
Rezultis inversio, kiu postulas intonacian emfazon de pinarbo (alie oni emus interpreti la lokon kiel remaon). Zamenhof preferis rearanĝi la frazon, tiel ke oni povas voĉlegi ĝin trankvile:
- En nord’ unu pino en solo
Dormetas sur nuda altaĵo …
Noto. Emfazon oni povas uzi por diversaj celoj, kaj remaigo estas unu el multaj. Ekz‑e en la Antaŭparolo de la Fundamento aperas frazo, kie kursiva emfazo (de la vortoj «riĉigadi» kaj «nun») aperas kaj en la temo (Riĉigadi la lingvon), kaj en la remao (jam nun):
- Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun.
Pri misinfluo de lingvoj kun rigida vortordo
En la sintakse rigidaj lingvoj la ĉeffunkcio de la vortordo estas esprimi la sintaksan strukturon de la frazo. Gravaj lingvoj okcidentaj, interalie la fontaj lingvoj de la Fundamento, preskribas la ordon «Subjekto → Predikato → Objekto», kaj multaj lerniloj senkritike ripetas, ke tiu ordo estas «norma» por Esperanto.4
Aliflanke, la emo aranĝi frazojn komunike, laŭ la ordo «temo → remao», efikas ankaŭ en la lingvoj rigidordaj. La du aranĝoj akordas, se la subjekto estas la temo, kiel en la ekzemplo (1) ĉi-supre. Sed jam en (2) ili kolizias: la subjekto estas remao. En tiaj kolizioj superregas la ordo sintaksa, kaj la frazo povas ricevi la formon
- Ŝtono kuŝas sur la tero {kp (23)}
Tamen tiaj komunikaj inversioj impresas streĉe kaj ĝene; tial la lingvoj rigidordaj kreis specialajn remaigilojn por tiaspecaj frazoj.5
En Esperanto tiaj kolizioj ne ekzistas, kaj por aranĝi la frazpartojn en la komunika ordo oni simple metu ilin en tiu ordo, sen ekstraj gramatikiloj. Pri la frazoj de la tipo (2) la esperantistoj rutine faras tion (eble ĉar tio estas instruata); sed en la rigidordaj lingvoj estas ankoraŭ alitipaj remaigiloj, pri kiuj oni malofte atentigas la lernantojn, kaj kiujn sekve la lernantoj ofte senbezone paŭsas en sian parolon Esperantan.
Ekz-e por esprimi la komunikaĵon:
- La fenestron rompis ŝia filo {Kiu rompis la fenestron?}
la uzantoj de rigida vortordo ofte uzas pasivan voĉon:
- La fenestro estis rompita de ŝia filo.
Evidente, la uzo de pasivo estas maniero fari la temon subjekto, kio ebligas loki ĝin en la tema pozicio komence de la frazo (kiel postulas multaj rigidordaj lingvoj). Tia aranĝo estas gramatike neriproĉebla, kvankam pli peza ol la aktiva aranĝo (27). Cetere, iam oni preferas pezan esprimmanieron kiel pli imponan. Krome, la participaj konstruoj povas esti utilaj por esprimi verban aspekton, aŭ por kombini subjektojn ĉe kunordigo (ekz‑e «li eniris la kaĝon kaj estis tuj mortigita de la besto») ktp. Tamen se pasivo aperas nur por akordigi la komunikan ordon kun la sintaksa ordo postulata de rigidordaj lingvoj, tio ne estas valida pravigo en Esperanto.
Alia malsimpla maniero remaigi estas uzo de fenditaj frazoj laŭ la kutimo de la rigidordaj lingvoj:
- Estas ŝia filo kiu rompis la fenestron.
Ĉi tia uzo de fenditaj frazoj estas fremda al la klasika Esperanto. Ĉar ili ne estas kutimaj en la tradicia Esperanto, ili eĉ povas kaŭzi miskomprenojn. Ekzemple, la frazo (29) povas doni la impreson, ke estas havas la signifon ekzistas, kiel en (9). Tiel la frazo
- Estas homoj, kiuj faras tion
klasike signifus «Iuj homoj faras tion», «Ekzistas homoj kiuj faras tion»; dum ĉe la uzo remaiga ĝi signifus « Tion faras homoj » (ne bestoj, ne dioj, ne aliplanedanoj).
Esperanto ne bezonas tiajn remaigilojn, kaj plej ofte la simpla aktiva aranĝo (27) estas pli eleganta, simpla kaj klara.
Glosaro
- emfazo
- uzo de intonaciaj, tipografiaj, leksikaj aŭ sintaksaj rimedoj por atentigi pri iu frazparto (angle: emphasis; france: mise en relief; germane: Hervorhebung; ruse: выделение).
- fendita frazo
- speco de remaigo uzata en diversaj lingvoj rigidordaj: frazon, kies signifo en lingvo liberorda (i.a. en Esperanto) esprimeblas per simpla propozicio, oni transformas en frazon kompleksan, kies ĉefpropozicio (la elfendaĵo) entenas la remaon, kaj la reston oni metas en subpropozicion (angle: cleft sentence; france: construction clivée; germane: Spaltsatz).
- frazmembro
- parto de frazo, kiu formas bazan sintaksan unuon: subjekto, objekto, predikato, komplementoj… (france: membre de phrase; germane: Satzglied; ruse: член предложения).
- indika propozicio
- propozicio per kiu oni rakontas, diras, asertas ion [PAG].
- intonacio
- frazmelodio kaŭzata de variado de la voĉa sonalto.
- inversio
- aranĝo de frazo en nekutima ordo. En lingvoj kun rigida vortordo sintakse difinita tio povas esti permuto de la subjekto kaj predikato; en la lingvoj sintakse liberaj (i.a. en Esperanto) tio estas la meto de remao antaŭ la temo.
- remao
- la informa parto de komunikaĵo (de frazo), tio nova, kion la parolanto volas komuniki al la aŭskultanto pri (aŭ kadre de) la temo (angle: rheme, focus, comment, core; france: rhème; germane: Rhema, Fokus; ruse: рема; pole: remat).
- rigidorda lingvo
- lingvo, en kiu la ordo de la ĉefaj frazmembroj estas rigide fiksita per la sintaksaj reguloj.
- temo
- la malpli informa parto de komunikaĵo, kiu ne entenas novan informon, sed servas kiel deira punkto por la nova, la interesa parto (remao), kiun la temo ligas kun la kunteksto. (angle: theme, topic; france: thème; germane: Thema; ruse: тема; pole: temat).
Referencoj
- FA
- H. C. Andersen, tr. Zamenhof: Fabeloj.
- FE
- La Fundamenta Ekzercaro (parto de la Fundamento de Esperanto).
- PAG
- K. Kalocsay, G. Waringhien: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. 5ª korektita eldono. Rotterdam: UEA, 1985.
- PE
- L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta.
Piednotoj:
Ekz-e en PAG, §272: «En Esperanto la vortordo estas libera, t.e. en ĝi ne ekzistas specialaj vortordoreguloj, oni devas klopodi nur je klareco kaj bonsoneco».
FA, «Kupra porko».
FA, «Sambuka virineto».
Ekz-e en PAG, §272: «La norma vortordo estas: subjekto, predikato, objekto, adjekto. Ŝanĝi tiun normon oni povas, eĉ ofte devas. Tio estas ebla, ĉar la akuzativa finaĵo garantias la nepran rekonon de la frazelementoj».
There is a stone on the ground; Il y a une pierre par terre; Es gibt einen Stein auf dem Boden.