Surbaze de la ĵusa voĉdonado mi proponas jenan regularon. Se vi havas komenton, bonvolu afiŝi, laŭeble antaŭ la 5ª de marto.
Espereble 2 monatoj sufiĉos por proponi kaj pridiskuti la amendojn. Tiel ke de post la 2ª de majo 2021 ni povos aranĝi voĉdonon pri la ĝis tiam registritaj amendoj.
Se tamen la sekcianoj juĝos, ke tiuj 2 monatoj ne sufiĉis, ni povos plilongigi (aŭ rifuzi plilongigi) la proponperiodon per sekcia voĉdono.
Malprobablas ke amendoj al 4-paĝa teksto tiom abundos, ke necesos plenaj 2 monatoj por prezenti ilin ĉiujn. Supozeble la amendoj elĉerpiĝos pli frue. Do, se ene de la du monatoj dum 10 sinsekvaj tagoj venos nenia nova amendo aŭ debata elpaŝo, tiam ni fermu la debaton kaj transiru al la voĉdonado pri la ĝis tiam registritaj amendoj (sen atendi la finon de la dumonata periodo).
Amendo havu la formon de redaktaĵo de la baza teksto: kiun tekstopecon oni forigu, aldonu (kien), anstataŭigu (per kio); aŭ kiun terminon ni anstataŭigu tra la tuta teksto. Amendo povas konsisti el pluraj tiaj redaktaĵoj, se oni proponas koheran ŝanĝon plurlokan.
Por faciligi referencadon mi faris la dokumenton vortordo-ln.pdf kun
numeritaj linioj. Ĝi disponeblas apud la sennumera versio, ĉe
<http://kovro.heliohost.org/eo/AdE/Gramatiko/vortordo-ln.pdf>
Nur registritaj amendoj estos submetitaj al voĉdonado. Por iĝi registrita, amendo bezonas apogon, t.e. subtenon de almenaŭ unu kroma kolego. Kune la proponinton kaj la apoginto(j)n ni referencos kiel kunaŭtorojn de la amendo.
Dum la debatoj la kunaŭtoroj povas poluri sian amendon, ĝin kunigi kun alia amendo aŭ ĝin revoki (nuligi). Amendo restos registrita dum ĝin plu subtenas almenaŭ 2 kunaŭtoroj.
Dum la voĉdono la amendojn eventuale necesos grupigi por teni la dokumenton kohera (okaze de malakordaj amendoj).
Por akcepti amendon necesas
En la ĵusa voĉdono pri la bazo ambaŭ postuloj estis plenumitaj.