Protokolo de la voĉdonado

La rezultoj de la voĉdonado

Post la bedaŭrinda demisio de kolegino Kováts la Sekcio nun nombras 26 voĉdonrajtajn membrojn.

En la ĵusa voĉdonado partoprenis 18 kolegoj (pli ol ⅔ de la tuto), 8 kolegoj ne voĉdonis.

Laŭpersonajn listojn vidu fine de la protokolo.

Mi konkludas, ke la nuna teksto, dissendita kun la anonco pri la komenco de voĉdonado estas akceptita kiel bazo por plua laboro. Ĝi plu troveblas per la retadresoj

(Mi permesis al mi korekti la evidentan tajperaron indikitan de Probal:
    "por diversaj celo," → "por diversaj celoj,")

Mi dankas ĉiujn voĉdonintajn kolegojn.

Plua laboro

Nun venas la tempo por amendoj. Ĉar nun ni havas bazan tekston, ni povas labori pli sisteme kaj orde.

En aparta afiŝo mi resumos la proceduron (ĝiajn principojn entenis la anonco pri la ĵusa voĉdono). Mi lasas du tagojn por klarigi eventualajn miskomprenojn (ekz‑e malĝuste kalkulita voĉo, dubinda procedura punkto); se tiaj ne estos, aŭ se ni sukcesos ĝustigi ilin dum tiu tempo, ni povos transiri al la amendoj.

Voĉdonoj laŭpersone

La listoj estas ordigitaj alfabete laŭ la familiaj nomoj.

Voĉdonis POR-e:

  1. Marc Bavant
  2. Renato Corsetti
  3. Probal Dasgupta
  4. Tulio Flores
  5. HIROTAKA Masaaki (Vastalto)
  6. Edmund Grimley Evans
  7. Jesper Jacobsen
  8. Markos Kramer (Marcos Cramer)
  9. François Lo Jacomo
  10. Valentin Melnikov
  11. Paŭlo Moĵajevo
  12. Sergio Pokrovskij
  13. Otto Prytz
  14. Alexander Shlafer
  15. John Wells

Voĉdonis KONTRAŬ-e:

  1. Grant Goodall

Sin detenis:

  1. Cyril Brosch
  2. Jouko Lindstedt

Ne voĉdonis:

  1. Marek Blahuš
  2. Duncan Charters
  3. Harri Laine
  4. LIU Haitao
  5. Aleksandro Melnikov
  6. Brian Moon
  7. Saka Tadasi
  8. Bertilo Wennergren

Sergio Pokrovskij,
Direktoro de la Gramatika Sekcio