EKZERCARO de la lingvo internacia "Esperanto" Nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, ... §5. La rozo apartenas al Teodoro. - La suno brilas. - La patro estas sana. - La patro estas tajloro. §6. La infano jam ne ploras. - La ĉielo estas blua. - Kie estas la libro kaj la krajono? - La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. - Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. - Jen estas la pomo, kiun mi trovis. - Sur la tero kuŝas ŝtono. §7. La dentoj de leono estas akraj. - Al leono ne donu la manon. - §8. La patro estas bona. - Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. - Diru al la patro, ke mi estas diligenta. - Mi amas la patron. - Venu kune kun la patro. - La filo staras apud la patro. - La mano de Johano estas pura. - Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. - Antaŭ la domo staras arbo. - La patro estas en la ĉambro. §9. La birdoj flugas. - La kanto de la birdoj estas agrabla. - Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. - La knabo forpelis la birdojn. - Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. - De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. - Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. - La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. §10. Blanka papero kuŝas sur la tablo. - La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo. - Jen estas la kajero de la juna fraŭlino. - La patro donis al mi dolĉan pomon. - Sur la ĉielo staras la bela suno. - En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. - La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. - El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. - El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa. §11. La feino. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi. §12. Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. - Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. - La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. - La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. - Kion Dio kreis en la sesa tago? Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. - Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. §13. La feino (Daŭrigo). Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese. §14. Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. - Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn. - Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. - Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. §15. La feino (Daŭrigo). En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. "Tre volonte, mia bona," diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino: "Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). "Mi faras al vi donacon," daŭrigis la feino, "ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono." §16. La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. Kie estas la knaboj? - Ili estas en la ĝardeno. - Kie estas la knabinoj? - Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. - Kie estas la tranĉiloj? - Ili kuŝas sur la tablo. - Mi vokas la knabon, kaj li venas. - Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. - La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. - La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi. Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. - En la vintro oni hejtas la fornojn. - §17. La feino (Daŭrigo). Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. "Pardonu al mi, patrino," diris la malfeliĉa knabino, "ke mi restis tiel longe". De kio tio ĉi venas, mia filino?" (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino). La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrino, mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile." §18. Ĉu vi diros al mi la veron? - La domo apartenas al li. - Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. - La infano serĉis sian pupon; mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. - §19. La feino (Daŭrigo). "Estus tre bele," respondis la filino malĝentile, "ke mi iru al la fonto!" - "Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!" La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). "Ĉu mi venis tien ĉi," diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki? Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki." - "Vi tute ne estas ĝentila," diris la feino sen kolero. "Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano." §20. Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili ĉiuj sidas silente kaj skribas. - Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus. - Infano, ne tuŝu la spegulon! - Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa. Morti pro la patrujo estas agrable. - La infano ne ĉesas petoli. §21. La feino (Daŭrigo). Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: "Nu, mia filino?" - "Jes, patrino", respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon. - "Ho, ĉielo!" ekkriis la patrino, "kion mi vidas? La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. - "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo". §22. Promenante sur la strato, mi falis. - Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. - La falinta homo ne povis sin levi. La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas. - Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. - En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. - La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. §23. La feino (Fino) La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi. Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si; kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro. §24. Nun li diras al mi la veron. - Hieraŭ li diris al mi la veron. - Li ĉiam diradis al mi la veron. - Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron). - Li diros al mi la veron. - Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). - Se mi petus lin, li dirus al mi la veron. - Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). - Kiam mi venos, diru al mi la veron. - Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi la veron). - Mi volas diri al vi la veron. - Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la veron). §25. La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. - Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. - Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn. - La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo. - Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton. §26. Mi estas en la ĝardeno. - Mi iras en la ĝardenon. - La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi). - La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin). - Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. - Mi metis la manon sur la tablon. - El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito. - Super la tero sin trovas aero. - Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. - En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. - La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. - Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. - Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. - §27. La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo). - Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por la abono). §28. Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon "n"; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras: "la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon", kaj la vortoj "ĝardenon", "tablon" staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj "en" kaj "sur" tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon §29. Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vorto "je" ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. - Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon). - El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la patron" (anstataŭ "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni devas diri ĉiam "pardoni al la malamiko lian kulpon". §30. La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon "t", ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "ĉ", ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton "ĉi", ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu). §31. Li fermis kolere la pordon. - La korpo estas morta, la animo estas senmorta. - Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. - Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. - Li loĝas ekster la urbo. - La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno. - Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. - La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. - Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. - La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. - §32. Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn. - Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. - La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. - Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. - Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. - Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. - Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. - En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. - "Da" post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro. §33. La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. - Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. - La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis. - La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos. - Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. - La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj. - Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. - La juna vidvino fariĝis denove fianĉino. §34. La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. - Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? - Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon. - Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. - Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. - Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. - §35. Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon. - Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj. - La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta. - La alteco de tiu monto ne estas tre granda. - La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda. - La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj. - §36. Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. - La gefianĉoj staris apud la altaro. - La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. - Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. - La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. - La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj. - La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo. - §37. La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. - La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo. - La Parizanoj estas gajaj homoj. - La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. - La botisto faras botojn kaj ŝuojn. - La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. - La kuraĝa maristo dronis en la maro. - La riĉulo havas multe da mono. - Preĝu al la Sankta Virgulino. §38. Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj. - Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma. - Li sidas apud la tablo kaj dormetas. Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton. §39. En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. - Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj. - - Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. - En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. - Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. - Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. - Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto. - La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj. §40. En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. - La pafado daŭris tre longe. - Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. - Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin. - La kantado estas agrabla okupo. - La diamanto havas belan brilon. - Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. - La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. - La kuiristo sidas en la kuirejo. - La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. - En la kandelingo sidis brulanta kandelo. - En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. - La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo. §41. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema. - Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. - §42. Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. - Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. - La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. - Mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min! - El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. - La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn.