Pri la sufikso -iĝ-
Table of Contents
1 Enkonduko
La Gramatika Sekcio de AdE ricevis la demandon {kies??}:
Ĉu la sufikso -iĝ-, aldonita al transitiva verbo, teorie ĉiam povas ludi ankaŭ la rolon, ludatan de -iĝ-, aldonita al netransitiva verbo? Kial?
Ni profitas la okazon por detale priskribi la signifon kaj fukciadon de la sufikso -iĝ-.
{Ĉu ĉi tio estos nur sekcia respomdo? Ĉu kun aprobo de la pleno??}
2 La fontoj
2.1 La Universala Vortaro
iĝ·
- se faire, devenir…; ex.
- pal· pâle ― pal·iĝ· pâlir;
- sid· être assis ― sid·iĝ· s’asseoir
- to become; e.g.
- ruĝ· red ― ruĝ·iĝ· blush
- zu etwas werden, sich zu etwas veranlassen; z. B.
- pal· blass ― pal·iĝ· erblassen;
- sid· sitzen ― sid·iĝ· sich setzen
- дѣлаться чѣмъ нибудь, заставить себя…; напр.
- pal· блѣдный ― pal·iĝ· блѣднѣть;
- sid· сидѣть ― sid·iĝ· сѣсть
- stawać się czemś; np.
- pal· blady ― pal·iĝ· blednąć;
- sid· siedzieć ― sid·iĝ· usiąść.
Ĉi tiuj tradukoj nenion diras pri specifa rolo de maltransitiviglo.
2.2 Plena Vortaro
«B) Kun netransitivaj verboj, iĝ … servas por netransitivigi transitivajn verbojn» — jes.
Tamen poste en Rim. 1 aperas tute fantazia aserto, ke kompare kun la pasivo «la iĝ-verbo prezentas la statŝanĝon laŭ ĝia daŭro, duma la pasiva formo (esti -ata, ita) prezentas tiun tiun ŝanĝon kiel finitan kaj jam anstataŭitan de nova stato». Tio estas duoble malĝusta:
- «La domo estis konstruata» prezentas procezon.
- «La juna vidvino fariĝis denove fianĉino» [FE §33] signifas, ke ŝi jam estas fianĉino.
2.3 PIV1
PIV1 estas multe pli ĝusta en sia komparo:
«la pasiva formo subkomprenigas aganton, esprimitan aŭ ne per agant-adjekto:
- la pordo estas fermata (de ies mano);
sed ĉe la iĝ-verboj la subjekto kaj la aganto estas identaj, do kroma aganto ne estas subkomprenata:
- la pordo fermiĝas (per si mem).
Kp:
- ĉu la kandelo estis estingita aŭ estingiĝis mem? [Z] kaj
- la knabeto estis ruĝigita de sia patrino — Ne, li ruĝiĝis de plezuro [Z].»
Tamen plu mankas la indiko de la pure maltransitivigila uzo (sen statŝanĝo); kaj mankas komparo kun la refeleksivo, kiu (laŭ mi) estas pli simila al la iĝo-verboj ol la pasivo.
2.4 PAG
§119, D. - Mediala voĉo
La mediala voĉo, esprimata per igi, unuigas en si propre la aktivon kaj la pasivon: la subjekto estas samtempe ankaŭ la objekto de la ago: ĝi faras la agon pri si mem. Tial mediala verbo ankaŭ ne povas havi kroman objekton, ĝi estas en si mem netransitiva. Do ĝi ne povas havi pasivon (vd. §104, Rim.II).
Ĉar la objekto de la mediala voĉo estas ties subjekto mem, la mediala voĉo estas iom parenca al la aktivo kun refleksivo, kiun oni povas nomi refleksiva voĉo: sin ruli, sin vesti, sin turni. La diferenco inter la du formoj estas, ke la refleksiva voĉo esprimas agon faratan vole, konscie, dum la medialo esprimas agon faratan sen decido de konscia volo: li ĵetis sin vizaĝaltere [Z] (vole); li iom ĵetiĝis malantaŭen [Z] (nevole); akre desegniĝas la konturo de domo; la pentristo desegnas sin; la ŝtono ruliĝas; la knabo rulas sin sur la tapiŝo; kelkfoje, tamen, tiu diferenco ne estas atentata; unuflanke oni diras: okupiĝi (sin okupi), li turniĝis (turnis sin); li volviĝis (volvis sin) en sian mantelon; aliflanke oni trovas: tie sin trovas (troviĝas) multaj birdoj; la tero turnas sin (turniĝas) ĉirkaŭ la suno. Tiuj formoj, eĉ se ne strikte logikaj, estas pardoneblaj, ĉar kutimaj.
La diferenco inter la pasiva kaj mediala voĉoj estas, ke la pasivo, kvankam ĝi tiras la atenton pli al la ago ol al la aganto, tamen subkomprenigas aganton, esprimitan aŭ ne per agant-adjekto: la ŝtono estas rulata (de iu); male, ĉe la mediala voĉo la gramatika subjekto kaj la aganto estas identaj, do kroma aganto ne estas subkomprenata: la ŝtono ruliĝas/ (per si mem). Tial do la mediala voĉo estas uzata por esprimi netransitivan agon per verboj radike transitivaj (ekzemplojn vd. §352.3.).
El ĉi tio sekvas:
a) ke oni ne uzu la medialan voĉon anstataŭ pasivo, kiam aganto devas esti subkomprenata; oni do ne diru: li laŭdiĝas,/ ĉar aŭ /li laŭdas sin (vole), aŭ li estas laŭdata (de iu). Same malĝuste estas: la letero skribiĝas, la bildo pentriĝas ktp. Kelkfoje tamen estas uzata tia formo por esprimi nuancon: la libro legiĝas facile: tiel facile, ke ĝi kvazaŭ legas sin mem kaj la leganto devas nur rigardi.
b) ke oni ne uzu pasivon anstataŭ mediala voĉo, kiam aganto ne povas esti subkomprenata: la ŝtono ruliĝas sur la deklivo malsupren (estas rulata subkomprenigus, ke iu rulas ĝin).
c) ke la komplemento de la medialaj verboj estas ne agant-adjekto, sed instrument-adjekto kaj tiel ĝi estas enkondukita per per: ne ĉiam per aĝo mezuriĝas saĝo [Z]; la adjektivo finiĝas per -a [Z]; mi benos viajn benantojn… kaj beniĝos per vi ĉiuj gentoj de la tero [Z] (latine: in te benedicentur); aŭ kaŭzadjekto enkondukita per de (vd. §206, A.d.).
§359 IĜI La signifo de iĝi estas sin ŝanĝi -a, ekesti -a.
Analizo: VER.III.2. Do la flankelemento estas ĉiam predikata atributo adjektiva./
Iĝi povas ligiĝi al adjektivaj, substantivaj kaj verbaj radikoj, sed la neadjektivajn ĝi adjektivigas per sia vortefiko. Ĝi do estas tute analoga al igi.
(…)
(3.) Post verbaj radikoj validas same VER.III.2. Do la verba flankelemento adjektivigas. Analizo: iRo-a-iĝi.
Kiel ni jam plurfoje vidis, la verboadjektivoj povas teorie unuigi en si same la aktivan kiel la pasivan sencon, ĉar la verbosubstantivo, al kiu vortefike la a-finaĵo gluiĝas, estas kvazaŭ neŭtrala kampo por ambaŭ sencoj. Ĉe la a-finaĵaj formoj tiu eblo de hibrideco estas nur malofte uzata (konfuza, ĉagrena, ekscita, incita, embarasa, abstrakta, korekta), sed ĉe la pluformado per iĝi (kaj igi) la lingvo plene fruktuzas ĝin por elimini la pezajn participajn elementojn (kiuj estas propre nur pliprecizigoj de la a-finaĵaj formoj).
La vorto sciiĝi do signifas iĝi scianta kaj iĝi sciata.
Sed, ĉar tiu dusenceco ofte estigus konfuzon, la senco iĝi -anta estas uzata preskaŭ nur ĉe la netransitivaj stat- aŭ procez-/verboj. Ĉiam la senco igi -ata estas uzata ĉe la produktverboj, dudirektaj verboj, rilatverboj, agaplikaj verboj (vd. aĵo, §328, 2.). Nur ĉe scii kaj decidi oni uzas aktivsence la igi-formon: sciigi (ekscii), decidigi/ (ekdecidi).
Ekzemploj:
a) Senco: iĝi -anta: stariĝi: iĝi star(ant)a; sidiĝi: iĝi sid(ant)a; estiĝi: iĝi est(ant)a; valoriĝi: iĝi valor(ant)a; boliĝi:/ iĝi bol(ant)a. Kompreneble ĉe verboj signifantaj momentan agon, ĝi estas superflua. Oni do ne diru: ĉesiĝi, eksplodiĝi, faliĝi, mortiĝi anstataŭ ĉesi, eksplodi, fali, morti.
Ofte oni uzas prefere la prefikson ek-; ekzemple: ekiri, ekbruli, ekboli, ekdegeli, ekputri. Uziĝas ankaŭ la formoj /eksidi, ekstari, ekesti,/ same sed ne pli bonaj ol la iĝi-formoj.
b) Senco: /iĝi -ata; konstruiĝi (iĝi konstruata); fariĝi, skribiĝi, desegniĝi, gravuriĝi, fandiĝi, fosiĝi, bariĝi, finiĝi, gluiĝi, garniĝi, komenciĝi, kompensiĝi, nutriĝi, okupiĝi, pruviĝi, ŝtopiĝi, ŝmiriĝi, vestiĝi, vindiĝi, volviĝi, formiĝi, turniĝi, vekiĝi, ŝiriĝi, rompiĝi, sufokiĝi, ruliĝi, leviĝi, informiĝi, interesiĝi, akceptiĝi, trompiĝi, haviĝi, herediĝi, perdiĝi, glutiĝi, legiĝi, trinkiĝi, aŭdiĝi, vidiĝi, pensiĝi./ Ĉe tiuj verboj, por signi iĝi -anta,/ oni uzas ĉiam la prefikson /ek-; ekzemple: ekkonstrui, ekskribi, ekturni, ekŝiri, ekvolvi, ekruli, eklegi, ektrinki, ekaŭdi, ekpensi ktp.
Sed oni devas bone atenti! La supraj analizoj sub b. donas nur la vortfaran strukturon de tiuj vortoj, kiu ne respondas al ilia efektiva signifo. La strukturo estas /iĝi -ata,/ dum la signifo, laŭ kiu ili uziĝas, estas esti -ata,/ sed sen subkomprenigo de ekstera aganto (/mediala voĉo; vd. difinon sub §97; formojn sub §104; uzadon sub §119, D.).
Oni klopodis tion pravigi tiel, ke la pasiva ekago (kiun ja esprimas laŭstrukture tiuj formoj), ĉiam denove reripetiĝas: la ŝtono ruliĝas = la ŝtono iĝas ĉiumomente ree ekrulata. Fruictier eĉ diras necesa ĉe tiuj formoj la daŭran aspekton (kun ad), por montri tiun ripetiĝon: la ŝtono ruliĝadas. Tamen, oni apenaŭ uzas tiajn pezajn formojn kaj kontentas pri la simpla iĝi-formo. Sed per tio, oni propre donas novan signifon al iĝi, farante ĝin simple /medial-sufikso,/ aŭ, alinome, netransitiviga sufikso de transitivaj verboj (vd. §104).
La evoluon de tiu ĉi lingvo-kutimo oni povas klarigi tiel, ke ĉe verboj signifantaj momentan agon la diferenco inter esti -ata kaj iĝi -ata/ forviŝiĝas: esti komencata kaj iĝi komencata diras ja la samon. Oni do ekuzis la iĝi-formojn ĉe la moment-verboj anstataŭ la pli peza pasivo, kaj poste, per analogio, ties uzo transglitis ankaŭ al la daŭrverboj: ruliĝi, konstruiĝi ktp.
Pluformante* /substantivradikajn verbojn per /iĝi,/ oni devus iel signi la agan elementon elfalantan dum la pluformado. Tiaj formoj estas tre maloftaj. Pri nomiĝi ni jam parolis. Ĉe aliaj okazoj (formiĝi, kroniĝi, vestiĝi, marteliĝi ktp.) la senca logiko postulas la agan elementon antaŭ iĝi (vd. §358, punkto 3. ĉefine).
2.5 PMEG
IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj
En IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj ne temas pri ekesto de rezulto aŭ ŝanĝo de stato, sed pri ago, kiu okazas per si mem. Se ĉeestas statoŝanĝa signifo, tiu signifo estas jam en la origina verbo.
La ago de tia ĉi IĜ-verbo estas ago, kiu sen IĜ havas kaŭzanton kiel subjekton. Kun IĜ la kaŭzanto malaperas. Aŭ ne ekzistas kaŭzanto, aŭ oni ne interesiĝas pri eventuala kaŭzanto.
Ĉe IĜ-verbo farita el objekta verbo la subjekto estas la objekto de la origina verbo. Ĉe tiaj ĉi verboj IĜ do servas por inversigi la frazrolojn. Tio similas al pasivo. Ĉe vera pasivo tamen kaŭzanto nepre ekzistas, kvankam oni eble ne mencias ĝin.
Prezento sufiĉe bona, kvankam ankaŭ ĉi tie mankas komparo kun la refleksivo.
Trudiĝas demando — tiu demando estas trudata de …
3 Analizo
3.1 La ĉefsignifo
verba karaktero (finiĝo — finaĵo) iĝi (fariĝi) Komenci esti ia (ekesti ia) — akiri plian intenson
Verboj netransitivaj.
3.1.1 Verboj transitivaj rezultaj
estingiĝi, naskiĝi
Ĉe la verboj momentaj la ek-signigo persistas (ĝin neprigas la semantiko de la bazo).
3.1.2 Verboj transitivaj daŭraj
koniĝi;
ruliĝi
«Li okupiĝas pri Esperanto» (pli ĝuste, «Li sin okupas pri Esperanto»; kp: «kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto» [FE, §32]).
leviĝi — sin levi (ekstari) {rezulta signifo}
3.1.3 Idiomaĵoj
decidiĝi troviĝi
4 Glosaro
daŭrverbo
idiomaĵo
medialo ??
rezultverbo