Registro de amendoproponoj

Enhavo


1 [MB03] Neŭtrala vortordo

Pĝ. 1, L. 20
Teksto: En la normala, neŭtrala vortordo oni unue metas la temon, kaj poste la remaon.

Propono: Ŝanĝu la cititan pecon al: En la normala vortordo oni unue metas la temon, kaj poste la remaon.

Motivo: Ni ne uzu la esprimon "neŭtrala vortordo" por paroli pri io, kio ne konformas al la kutima lingvoscienca senco de tiu termino.

Kunaŭtoroj: Marc Bavant, Otto Prytz, Aleksandro Shlafer

Noto: Ŝajne tio ne estas ekzakte tio, kion volas MB; sed por ĉi tiu formo jam estas 2 kunaŭtoroj.


2 ASh: (25) Riĉigadi la lingvon

AŜ> (Ĉ) En la frazo:

Ekz‑e en la Antaŭparolo de la Fundamento aperas frazo kie emfazo aperas kaj en la temo, kaj en la remao:

(25) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun.

[P. 3, linioj 5-6]

mi indikus, ke temas pri (aŭtora) emfazo per kursivigo en la origina teksto (sed ne per iaspeca implicata emfazo deduktebla el la strukturo kaj semantiko de la frazo, kiel iu povas imagi. Mi do rekomendas jenan modifon:

Ekz‑e en la Antaŭparolo de la Fundamento aperas frazo kie kursiva emfazo (de la vortoj "riĉigadi" kaj "nun") aperas kaj en la temo (Riĉigadi la lingvon), kaj en la remao (jam nun):

(25) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun.

Laŭ mi, konservante la kursivigon de la originala teksto kaj evitante la tenton uzi alicelan dikigon, substrekadon kaj kursivigon, oni preventas konfuzon kaj miskomprenon.

Kunaŭtoroj: Aleksandro Shlafer, Sergio Pokrovskij


3 MB05, ASh: Zamenhofo

Marc Bavant skribis:

P. 3, L. 1
Teksto: Zamenhofo

Propono: Mi proponas, ke oni kontrolu, ĉu tia formo estas tradicie uzata en Akademiaj tekstoj. Eblas ŝanĝi la tradicion, sed konscie.

Alexander Shlafer skribis:

(B) Mi ne certas, ĉu Sergio intence unufoje uzas la plene esperantigitan formon "Zamenhofo". Ŝajnas, ke la la formo "Zamenhof" estas pli kutima en tiatipaj dokumentoj, kaj fakte ĝi aperas aliloke.

Komento de Sergio Pokrovskij:

La Akademio almenaŭ dufoje atentis tiun problemon, kiel oni povas legi en «Kromdeklaro pri la nomoj „Zamenhof“ kaj „Vaŝington“» fine de «Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj». Sekve, NPIV kaj ReVo donas la plene asimilitan formon "Zamenhof/o" (kontraste al la malnova PIV, kiu donis la formon "Zamenhof").

Kunaŭtoroj: Marc Bavant, Aleksandro Shlafer


4 [MB04] Aldoni komojn

Marc Bavant skribis:

Propono: Mi proponas, ke en Akademia teksto oni uzu nur tradician interpunkcian sistemon, kiu sistemo postulas meti komon antaŭ ĉiu subordigita propozicio (FE §11: "ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon"; FE §13: "ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li").

P. 2, L. 17
Teksto: En la frazoj[,] kiuj komenciĝas per remao

(Oni ja ne uzu interpunkcion por distingi inter rilataj propozicioj "klarigaj" kaj "restriktaj". Do necesas aldoni komon ĉi tie.)


P. 3, L. 5
Teksto: kie
Propono: Aldoni komon

P. 4, L. 16
Teksto: parto de frazo[,] kiu formas
Propono: Aldoni komon

P. 4, L. 31
Teksto: lingvo en kiu la ordo
Propono: Aldoni komon

Kunaŭtoroj: Marc Bavant, Edmund Grimley Evans, Otto Prytz


5 SP: Nova sento

SP: En siaj komentoj al la baza teksto Marc prave indikis, ke la demando al la ekzemplo (7) [pĝ 1, ln 29] estas netaŭga:

(7) En la mondon venis nova sento [Espero] { Kio nova? }

Mi konsentas, la demando estas netaŭga. La taŭga demando estus «Kio okazas en la mondo?». Mi proponas la amendon:

 (7) En la mondon venis nova sento
      Tra la mondo iras forta voko   [Espero]
      { Kio okazas en la mondo? }

Kunaŭtoroj: Sergio Pokrovskij, Valentin Melnikov, Otto Prytz, Renato Corsetti


6 GG: Amendopropono por la enkonduko

GG Proponata anstataŭigo de linioj 3-12:

Oni ofte renkontas la aserton, ke la fraza vortordo en Esperanto estas libera¹. Tio estas iasence vera; tamen oni atentu, ke la vortordo ludas gravan rolon en Esperanto, ĉar ĝi distingas inter tio, kio estas jam “konata” (ekz-e, antaŭe menciita) kaj tio, kio estas “nova”. La baza principo estas simpla: la “konata” parto kutime aperas unue en la frazo, kaj la “nova” parto aperas fine. Depende de la gramatika tradicio, la “konatan” parton oni nomas temo, topiko,antaŭsupozo, kaj la “novan” parton remao, komento,fokuso.

Ĉiu el tiuj terminoj havas sian apartan difinon kaj utilon, sed en ĉi tiu dokumento, ni utiligos la konceptojn temo kaj remao. Pere de ili, ni prezentos ampleksigon kaj precizigon de la baza principo de la vortordo kaj ni klarigos la vortordon en kelkaj atentindaj frazoj de la Fundamenta Ekzercaro. Ni okupiĝos ĉefe pri indikaj propozicioj.

Kunaŭtoroj: Grant Goodall, Probal Dasgupta


7 GG: Amendopropono pri la sekcio "Pri misinfluo de lingvoj kun rigida vortordo"

GG: Mi proponas la jenan anstataŭigon de la sekcio "Pri misinfluo de lingvoj kun rigida vortordo":

Pri misinfluo de aliaj lingvoj

En multaj lingvoj, interalie en la denaskaj lingvoj de multaj Esperantistoj, la vortordo ne estas tiel libera kiel en Esperanto. Tamen eĉ en tiuj lingvoj la ordo «temo → remao» validas. En iuj situacioj oni povas simple aranĝi la frazelementojn laŭ tiu ordo, same kiel oni faras en Esperanto:

    (26) La fenestron rompis ŝia filo { Kiu rompis la fenestron? }

En tiu ekzemplo, la objekto estas la temo kaj pro tio troviĝas komence de la frazo, kaj la subjekto estas la remao kaj pro tio troviĝas fine de la frazo. Sed tiu senpera aranĝo de ĉiu frazparto en la ĝusta loko, kvankam ofta fenomeno en Esperanto, ne ĉiam eblas en aliaj lingvoj. Ili ofte uzas apartajn gramatikajn rimedojn por fari tion, kaj unu tia rimedo estas la pasiva voĉo, en kiu la objekto fariĝas la subjekto:

    (27) La fenestro estis rompita de ŝia filo.

Tiu rimedo ekzistas ankaŭ en Esperanto, kompreneble, sed oni atentu ke la pasiva voĉo ne estas tiel necesa en Esperanto kiel en kelkaj aliaj lingvoj. En iuj situacioj ĝi ebligas esprimon de verba aspekto aŭ kombinon de subjektoj en kunordigo (ekz-e «li eniris la kaĝon kaj estis tuj mortigita de la besto»), sed ofte la pli simpla kaj rekta aktiva voĉo, kiel en (26), estas preferinda.

Alia gramatiko rimedo kiun kelkaj lingvoj uzas por distingi inter la temo kaj la remao estas la tiel nomataj fenditaj frazoj:

    (28) Estas ŝia filo kiu rompis la fenestron.

Tiaj fenditaj frazoj ne ekzistis en la klasika Esperanto, kaj kvankam nun ili estas pli oftaj, ili en certaj okazoj povas kaŭzi miskomprenon. En frazo kiel (29), ekz-e, oni klasike komprenus estas kiel ekzistas:

    (29) Estas homoj, kiuj faris tion

La frazo tiel signifus «Iuj homoj faras tion», «Ekzistas homoj kiuj faras tion»; sed se oni komprenas ĝin kiel fenditan frazon, ĝi signifus « Tion faras homoj » (ne bestoj, ne dioj, ne aliplanedanoj).

En kelkaj lingvoj, la pasiva voĉo kaj fenditaj frazoj estas tre oftaj, ĉar ili ofte estas la plej facilaj rimedoj por distingi inter la temo kaj la remao. Tiuj rimedoj ekzistas ankaŭ en Esperanto, sed ili tute ne estas la plej facilaj. Ili havas sian utilon, sed troa uzado estas malkonsilinda kaj oni atentu ke ĝenerale, la rekta, senpera aranĝo de la vortoj kiel en (26) estas multe pli klara kaj simpla.

Kunaŭtoroj: Grant Goodall, Renato Corsetti, Probal Dasgupta


Aŭtoro: Sergio Pokrovskij

Created: 2021-04-03 Sat 08:54

Validate