Estimataj samsekcianoj, Kvankam unu sekciano (Charters Duncan) ne respondis mian inviton kaj sekve mankas en la sekcia dissendolisto, mi tamen opinias ke ni komencu nian laboron. En mia antaŭelekta projekto de laborplano mi proponis okupiĝi pri la artikolo en Esperanto. Nun mi refoje proponas tiun temon, jam estkiel direktoro de la sekcio, kaj esperas je via kunlaboremo. Bedaŭrinde pro diversaj personaj cirkonstancoj mi ankoraŭ ne finpretigis la ekigan materialon; mi esperas fari tion antaŭ la fino de majo. Intertempe mi volas prezenti al via konsidero alian laboron komencitan dum la antaŭa jartrio, laboron preskaŭ pretan sed interrompitan kaj ne publikigitan. Temas pri "Pasivecaj adjektivoj" -- titolo iom dubinda, sed jam establiĝinta en la antaŭaj laboroj (temas pri la signifo de la deverbaj adjektivoj, kiaj "komplika", "veka", "malferma" ktp). Mi disponigis al la sekcianoj la legeblon de la koncernaj materialoj (en PDF): 1. pasivecaj_adjektivoj.pdf 2. aldonaj_decidoj.pdf 3. subtenaj_detaloj.pdf Vi povas atingi ilin per 3 informaj afiŝoj senditaj ĉe la disponigo (mi pardonpetas, se ili estas en nekomprenebla lingvo: unuafoje mi alŝutas dosierojn al gugla grupo). Mi ne certas, ĉu NI devas finfari ĉi tiun laboron. Ŝajnas al mi, ke ĝia temo apartenas plie al leksiko ol al gramatiko (kvankam ja ankaŭ la gramatika aspekto ĉeestas tie). Ekz-e kelkaj solvoj konsistus en ŝanĝo de radikkategorio (ABSTRAKT estu adjektiva radiko), aŭ en oficialigo de nova vorto (eble "aperta" por eviti misuzojn de "malferma"). Tio estus tiom pli konvena, ke, invitite de mia antaŭulo sur la direktora posteno, la tutan antaŭan laboron gvidis Markos Kramer, la nuna direktoro de la Vortara Sekcio. Mi do demandas la opiniojn de la sekcianoj: 1. Ĉu ni finfaru la laboron pri la pasivecaj adjektivoj? 2. Ĉu ni faru tion meme, aŭ kunlabore kun la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro, aŭ simple transdonu la taskon al tiu Sekcio? (Fakte, la diferenco ne estus granda, ĉar niaj du sekcioj havas grandan komunaĵon en la membraro.) Kolegoj kiuj ne povas atingi la indikitajn dosierojn per la grupa deponejo informu min kaj mi provos helpi (ekz-e per sendo de la dosieroj en retletero). -- Sergio Pokrovskij