La Antaŭparoloj de la Londona eldono

Editora antaŭparolo de la 1910ª jaro

Ĉi tiu verko estas represo el la Unua Esperanta Monata gazeto «La Esperantisto», kiu estis eldonata (en Nurnbergo) de l’ Doktoro L. Zamenhof en la jaro 1891.

La nomita gazeto ne estas nun havebla; nur tre malmulte da personoj ĝin legis, kaj multaj eĉ ne aŭdis pri ĝi.

Estas certe ke «La Batalo de l’ Vivo» havos grandan intereson, unue por la Esperantistoj, kiuj deziras legi ĉian verkon el la plumo de la majstro, due por tiuj, kiuj admiras nian mondkonatan verkinton Charles Dickens. Koncerne la lingvon ĉi tiu verko pruvas sen ia dubo ke la lingva fundamento en la jaro 1891 estis sama kiel la lingva fundamento de l’ nuna jaro 1910; la verko skribita antaŭ 20 jaroj faras impreson, kvazaŭ ĝi estus skribita nun; kaj tio estas la plej bona pruvo, ke nia lingvo estas tute konstanta kaj fortika, ke ĝi ne timas kaj neniam timos la influon de la tempo aŭ de iaj ne antaŭviditaj cirkonstancoj.

Tiun rakonton la Doktoro tradukis simple laŭ peto de amiko kaj tiu amiko donis al li la tekston en germana lingvo!

La germana teksto estis bonega traduko sed tamen ĝi ne estis la originala verko; kaj ĉar la Doktoro loĝis en tiu tempo en malgranda urbo, li tute ne povis ricevi la anglan originalan verkon. Oni trovas kelkfoje vorton aŭ esprimon, kiu ŝajne ne troviĝas en nia angla eldono.

Tio estas tute komprenebla, ĉar en la germana traduko unu vorto estas eble ellasita, aŭ male, alia klariga vorto estas aldonita laŭ la bontrovo de l’ tradukinto.

Tamen tio nur malofte okazas kaj tute ne estas sentebla; la bela Dickens’a atmosfero ĉiam restas.

Apartan dankon ni ŝuldas al Sº H.T. Bailey, fervora Esperantisto, kiu permane kopiis la tekston el sia «La Esperantisto», tre valora kaj nun preskaŭ nehavebla libro.

Ad. Ŝefer.
E. A. Lawrence.

Al la legantoj

En la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro montris al mi germanan libron (tradukon de verko de Dickens) kaj diris: ĉi tion oni certe ne povus traduki en Esperanton. Por konvinki tiun sinjoron, ke li eraras, mi prenis la libron kaj tradukis ĝin.

Ĉar la verko ne sole ne estas tradukita el la originalo, sed mi eĉ ne komparis ĝin kun la originalo, tial mi dum longa tempo ne deziris reeldoni ĝin. Sed kelkaj amikoj trovis, ke por multaj esperantistoj eble estos interese legi libron aperintan en la unuaj jaroj de Esperanto; tial mi cedis al ilia deziro kaj donis mian konsenton por reeldono de la verko.

L. L. Zamenhof ’

Faksimilo de la Zamenhofa Antaŭparolo