Komentaro pri la traduko de la liturgio

Ĉi tiu komentaro (fakte, nur ĝermo de komentaro) rilatas al la Esperanto-traduko de La Dia liturgio de nia sankta patro Johano la Orbuŝa, kolektiva verko de KORE (la interreta «Kristana ortodoksa rondo esperantista»).

Surbaze de tiu traduko mi, Sergio Pokrovskij, kompilis paralelan prezenton de la tekstoj slavona — esperanta — franca — greka, troveblan en la dosierujo de la forumo kaj por la eksteruloj, en mia paĝaro:

La fontoj kaj la aranĝo

La fontoj estas ne tute fidindaj, prenitaj el la Interreto kaj el la dosierujo de la KORE-forumo.

Principe la plej natura aranĝo devus komenciĝi per la teksto greka, laŭ la merito kaj la historio. Tio estis mia unua intenco, kaj mi faris tian provon pri la Kredkonfeso. Ho ve, la grekaj forumanoj ial malaperis el KORE baldaŭ post la komenco de la traduklaboro, kaj sekve en la traduko ni plejparte sekvis la tekston slavonan, kiu evidente estas pli komprenebla por la restintaj tradukistoj. Tio estas bedaŭrinda, sed tio estas pli bona ol nenio. Sekve mi decidis permuti la tradukojn, metante la slavonan tekston en la unuan kolumnon, ĉar reale ĝi estis por ni la kutima fontolingvo; tamen en ĉiuj dubaj okazoj ni certe ekzamenis la grekan originalon por decidi pri la celata senco (nu, verdire tio ne ĉiam helpis, ĉar unue ni ne sufiĉe regas la grekan lingvon; kaj due, dum sia longa historio la grekaj vortoj multfoje ŝanĝadis sian signifon; tiurilate la versio slavona ofte estas tre atentinda, ĉar ĝi donas interpreton kiun kompetentaj tradukistoj rigardis ortodoksa).

Krome, la versioj de la greka teksto, kiujn mi trovis en la Interreto, estis malpli detalaj ol la slavonaj. Kiel bazan mi uzis la tekston referencitan en Vikipedio; tamen en ĝi estas nur la parto «publika», en ĝi mankas la «sekretaj» (mallaŭtaj) preĝoj de la klerikoj kaj kelkaj aliaj pecoj kutimaj en la liturgia versio de la eklezio rusa. Pli kompletan tekston sendis p. Stefano; sed ŝajnas ke ankaŭ ĝi grandparte sekvas la tradicion rusan (kelkajn — sed ne ĉiujn diferencajn — lokojn la teksto sendita de p. Stefano malimplice markas kiel apartaĵojn de slava tradicio).

En preparado de la teksto esperanta ni ankaŭ profitis la pli fruan tradukon de p. S. Prudko (la dosiero litprudko.html en la KORE-dosierujo), publikigita en «Adoru», kvankam pliparto da teksto estas plene reverkita.

Por oportunigi referencadon mi aldonis kolumnon lininumeran; eble mi ĝin forigos en la versio definitiva. Lastalinie aperas la dato, indikanta kiam la koncernan redakcion mi kompilis (ankaŭ por pli fidinda referencado).

La teksto slavona

Dum la traduko ni sekvis la slavonan tekston transskribitan per la moderna rusa alfabeto, troveblan en la dosierujo de KORE (lislav.htm). Por la paralela prezento mi serĉis tekston «pli slavonan», kun la akcentoj kaj plia respekto al la sonsistemo de Slavono. Tian tekston p. Taŭriono disponigis al ni en la subdosiero Slavona liturgio; ĝi tamen iom diferencas disde la uzita versio en diversaj detaloj.

Anstataŭ la tradicia slavona skribo mi uzis la "caran ortografion", kiu konservas ĉiujn vere utilajn nuancojn (la diferencoj inter ѣ kaj є, ѳ kaj ф, и kaj і — kp «ми́ръ мíрови твоєму̀»...) kaj unuecigas la variantojn kies distingado portas nenian utilan informon. Mi ankaŭ kompletigis la mallongigojn, kutimajn en manskribado, sed malkonvenajn en bona tipografio. Tio ebligis uzi la norman Unikodon, ĉiam pli facile disponeblan en la komputiloj, kaj unuformigi la aspekton de la paralelaj tekstoj.

Glosaro

antifono (ἀντίφωνον??, ἀντίφωνος??, антїфѡ́нъ)

Kantaĵo alterne plenumata de la ĥoroj dekstra (unue) kaj la maldekstra (due).

estro (δέσποτης, влады́ка)

La pastro kiu direktas la diservon (kvazaŭ ceremoniestro). Kp Mastro.

ĥoro (χορὸς, ли́къ, хо́ръ, кли́росъ, пѣвцы́)

Tradicie en la ortodoksa liturgio partoprenas du ĥoroj, «la dekstra» kaj «la maldekstra».

Mastro (Δέσποτης, Влады́ка)

Unu el la eŭfemismoj por la nomo de Dio, precipe uzata vokkaze. Kp estro.

Sinjoro kompatu (Κύριε, ἐλέησον, Го́споди поми́луй)

Ĉi tiu ofta liturgia frazo devenas el la mallonga preĝo trovebla jam en MT kaj plurloke en la evangelioj:

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min [Ps 41:4].

Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? Kaj kompatu Viajn sklavojn [Ps 90:13].

Kaj kiam ili eliris el Jeriĥo, granda homamaso lin sekvis. Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, aŭdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante: Sinjoro, kompatu nin (ἐλέησον ἡμᾶς, Κύριε), ho filo de David ... Kaj Jesuo, kortuŝite, tuŝis iliajn okulojn; kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin [Mat 20:29-34].

Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante: Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono [Mat 17: 22].

Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime; kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin [Luk 17:12,13].

La latina eklezio ial lasis tiun preĝon netradukita (en ĝia greka formo); kaj tiu kutimo persistas en la nacilingvaj tradukoj el Latino. Male, la orientaj eklezioj uzas ĝin en traduko cellingva.

Hebree: אדון רחם נא (Adon raĥem na)
Aramee: (Moran eṯraĥam)
Arabe: (Jā Rab, irĥam)
Rumane: Doamne miluieşte

Popolo (лю́діє)

Kelkajn partojn de la diservo (ekz-e la Kredkonfeson) diras ĉiuj ĉeestantoj, la tuta popolo.

La Sinjorpreĝo

Vd detalan komenton en aparta studaĵo.

varmego (ζέσις, тєплота̀)

Bolakvo verŝata en la kalikon antaŭ la komunio.