La Milana edikto

Skizo de Sergio Pokrovskij
Kiam kristanismo venkis en Romio? Unu el la popularaj respondoj datas tiun venkon per la Milana edikto de la jaro 313ª. Ni do marku la 1700-an datrevenon de tiu evento, fama en la historio de Kristanujo, per vica artikolo jubilea.
1. Pri la pereo de l' persekutantoj
La erao de Diokleciano
La Granda Persekuto
Galerio
2. La juna Konstanteno
La fuĝo
Unu imperio, ses imperiestroj
Vizio pagana (la 310ª jaro)
Vizio kristana
La vizio de Licinio
3. «La Milana edikto»
Unu imperio, unu imperiestro, unu religio
La dek tria apostolo
4. Kronologio
Notoj

En mia prezento mi ofte sekvos du tiutempajn kristanajn aŭtorojn, la latinulon Laktancio (Lactantius, klasikulo de la latina prozo kaj patro de la okcidenta eklezio) kaj la grekon Eŭzebio Pamfilo (Εὐσέβιος ὁ Παμφíλου, episkopo de Cezareo kaj ariano). Ilia naiva partieco naskas vervon, kiu pli bone esprimas la etoson de la epoko ol la prezentoj pli objektivaj.

1. Pri la pereo de l' persekutantoj

La erao de Diokleciano

Ĉe la sojlo de la tria jarmilo mi jam rakontis1 pri la apero de tiu granda figuro, malfermanta la periodon nomatan La malfrua antikveco.

Diokleciano establis la reĝimon de kvaropa regado, kiun la modernaj historiistoj nomas tetrarkio. Romio havis du superajn imperiestrojn (Diokleciano kaj lia amiko Maksimiano), titolatajn aŭgustoj. Ĉiu aŭgusto elektis sian helpanton, titolatan cezaro; la cezaro de Diokleciano estis Galerio, la cezaro de Maksimiano estis Konstancio Ĥloro (la patro de Konstanteno la Granda).

Romio restis unu imperio, kvankam la ĉefaŭgusto Diokleciano kaj Galerio sin okupis precipe pri ties parto orienta; dum Maksimiano kaj Konstancio, pri la parto okcidenta.

Diokleciano finis la krizon de la 3ª jc, kiam dum 55 jaroj (235–284) en Romio aperis 20–25 «soldataj imperiestroj». Li regis 20 jarojn, post kio li libervole abdikis. La longa pacperiodo ebligis al la regantoj atenti malpli urĝajn zorgojn, inter kiuj estis la aferoj religiaj. Tiel je 297-03-31 aperis tre feroca edikto kontraŭ la maniĥeanoj.

La kristanoj tamen ankoraŭ plurajn jarojn plu ĝuis la pacon, kiu daŭris ekde la jaro 260ª, kiam imperiestro Galieno ĉesigis la antaŭan persekuton.

La Granda Persekuto

Aŭgurado

Rakontas Laktancio (Pri la mortoj de l' persekutantoj, ĉap. 10ª):

(1) Dum la restado en la provincoj orientaj Diokleciano, pro sia timemo, senĉese provis diveni la estonton, buĉigis bestojn kaj per ilia hepato aŭgurigis.
(2) Kun la oferantoj ĉeestis kelkaj el la veraj servistoj de la Sinjoro, kiuj sanktigis sian frunton per la senmortiga signo. Tiu ago, forpelante la demonojn, rompis la sakramenton. La manko de la ordinaraj signoj en la internaĵoj de la ofero perpleksigis la haruspeksojn, kaj ili buĉis unu beston post alia. (3) Tamen la pluaj oferoj plu nenion rivelis, ĝis kiam la ĉefharuspekso Tagiso, ĉu diveninte, ĉu rimarkinte ion suspektindan, deklaris, ke tial la oferoj silentas, ke malpiuloj ĉeestas la riton de l' dioj inspiritan. (4) Tiam Diokleciano furioziĝis kaj ordonis, ke ne nur ĉiuj ĉeestantaj la riton, sed ĉiuj estantaj en la palaco, oferu al dioj; kaj la malobeantojn oni skurĝu; kaj skribe li ordonis al la militestroj igi la soldatojn fari la abomenaĵon, kaj la malobeantojn forpeli el la militservo. (5) Nur tiun gradon atingis tiam lia furiozo.

La hezitoj de Diokleciano

La vintron de la jaroj 302ª/303ª Diokleciano pasigis en Nikomedio, «kien baldaŭ venis cezaro (Galerio) Maksimiano por eksciti la koleron de la maljunulo kontraŭ la kristanoj, kies persekutoj jam komenciĝis»:

(3) ... Dum longa tempo la maljunulo rezistis la furiozon de Galerio, dirante ke amasa sangoverŝo estus danĝera por la paco de la ŝtato; ke la kristanoj volonte iros al la morto; kaj ke sufiĉas malpermesi tiun religion al la korteganoj kaj soldatoj. (4) Tamen Diokleciano ne sukcesis bridi la furiozon de tiu homo, kaj decidis peti konsilon de la amikoj. (5) Ĉar Diokleciano estis tiom ruza, ke ĉion bonan li faris sola, sen ies konsilo, por atribui al si la tutan meriton; sed farante malbonon li konsultis multajn homojn, por transporti la riproĉon sur la aliajn. (6) Antaŭ la krimo li do invitis kelkajn eminentajn juristojn kaj militistojn. Iuj el ili pro sincera malamo kontraŭ la kristanoj opiniis, ke tiujn necesas ekstermi kiel malamikojn de la dioj kaj de la ŝtata religio; kaj kiuj opiniis alie, aŭdinte la opinion de kolego ĝin subtenis, pro timo aŭ komplezemo. (7) Tamen tio ne sufiĉis por konvinki la imperiestron, kaj li decidis konsulti la diojn kaj sendi al la orakolo de Apolono la Mileta. Tiu respondis kiel konvenas al malamiko de la vera religio ... (8) Ne povante kontraŭstari la amikojn, la cezaron kaj Apolonon, la imperiestro ordonis, ke almenaŭ oni evitu sangoverŝon; dum la cezaro volis bruligi vivaj tiujn, kiuj rifuzos oferi al la idoloj. [ĉap. 11ª].

La ediktoj kontraŭ la kristanoj

Tiel je 303-02-24 aperis la unua edikto kontraŭ la kristanoj. Ĝin sekvis du pluaj, pli severaj.

Ĉi tie mankas loko por esplori, ĉu la persekuto efektive estis «la plej feroca kaj la plej sanga» en la ĝistiama historio de kristanismo (multaj historiistoj vidas en tio retorikan hiperbolon).

Tamen certa estas alia fakto, pri kiu atestas kaj la fontoj, kaj la posta evoluo de la eventoj: la nombro de apostatoj estis grandega. Apostatis eĉ episkopoj, inter ili, «laŭ asertoj de la malamikoj de la Eklezio», s-ta Marceleno la episkopo de Romo. La persekuto do reale impresis la socion.

La rakonto de Eŭzebio atestas, ke granda parto de la socio ne aprobis tiujn persekutojn. Multaj funkciuloj ĝin sabotadis. Kristanismo jam estis konata dum 250 jaroj; dum tiu tempo ĝi mildiĝis, perdis la radikalajn trajtojn de sia frua periodo, iĝis socie akceptebla kaj akceptata.

Galerio

Post la abdiko de Diokleciano kaj la morto de Konstancio Ĥloro (306) Galerio, kiun la ekleziaj verkistoj prezentas kiel la instiganton de la persekuto, iĝis ĉefaŭgusto.

En la jaro 310ª, dum sia restado en Serdiko (la nuna Sofio) Galerio grave malsaniĝis. Eŭzebio kaj precipe Laktancio longe kaj senkompate priskribas la detalojn de lia malsano; mi ŝparos al la leganto tiun edifan abomenaĵon, tiom pli ke ĝi estas ĉerpita el la biblia priskribo de la malsano kaj morto de Antioĥo (2Mak 9:5–10). Galerio suferis kaj baldaŭ mortis pro kancero.

La toleredikto de Galerio

Skribas Eŭzebio (Eklezia historio 8:17; aŭ Laktancio, Mortoj, 34):

Konsciinte en siaj suferoj, kiajn krimojn li (Galerio) faris kontraŭ la kristanoj, li koncentriĝis, vokis Dion la Plejpotencan, kaj kunvokinte la korteganojn, li ordonis tuj ĉesigi la persekuton de la kristanoj, kaj per edikto igi tiujn konstrui kirkojn kaj plenumi diservojn, preĝante pri la imperiestro (...):

«La imperiestro cezaro Galerio Valerio Maksimiano, nevenkebla, aŭgusto, la granda pontifiko, la granda venkinto de la ĝermanoj, la granda venkinto de Egiptujo, (...) tribuno je la 20ª fojo, imperiestro je la 19ª, konsulo je la 8ª, patro de la patrujo, prokonsulo;
kaj la imperiestro cezaro Flavio Valerio Konstanteno, pia, prospera, nevenkebla, aŭgusto, la ĉefa granda pontifiko, tribuno je la 5ª fojo, imperiestro je la 5ª, konsulo, patro de la patrujo, prokonsulo;
kaj la imperiestro cezaro Valerio Licinio (...) – salutas la loĝantojn de siaj provincoj.
Inter niaj faroj por la bono de la ŝtato, nia ĝisnuna zorgo estis restarigi la malnovan ordon, kaj revenigi la kristanojn al la religio de iliaj patroj kaj la ĝusta pensmaniero; ĉar pro sia pensmaniero tiuj kristanoj tiom malsaĝiĝis, ke ili forĵetis la kutimojn de la antikvuloj kaj eĉ de siaj gepatroj. Ili faris por si siajn leĝojn kaj aranĝis kunvenojn en diversaj provincoj.
Tion ni malpermesis al ili per niaj ediktoj, ordonante al ili reveni al la antikvaj institucioj; tiam multaj el ili obeis pro timo, multaj malobeis kaj ricevis punon kaj mortis diversmaniere.
Ĉar ni vidas, ke multaj kristanoj en sia obstino ne respektas la religion de la dioj, nek kultas sian dion kristanan, tial ni, en niaj senlima homamo kaj ĉiama pardonemo, bonvolis verŝi sur ĉiujn nian indulgemon. La kristanoj restu kristanoj, kaj konstruu domojn por siaj kunvenoj, kondiĉe ke ili faros nenion kontraŭ la publika ordo. Per aparta letero ni instrukcios la juĝojn kiel ili kondutu rilate al ili. Tial, laŭ nia indulgemo, la kristanoj preĝu al sia dio pri nia sano, pri la prospero de la imperio kaj de ili mem, por ke trankvile ili vivu en sia hejmo.»

La aŭtoro de la edikto baldaŭ poste liberiĝis el siaj suferoj kaj forpasis ...

Laktancio tamen restas senkompata kiel Biblio:

Sed eĉ per tiu faro ne ricevis Galerio indulgon de Dio pro siaj krimoj; male, post kelkaj tagoj ... lia moliĝinta korpo konsumiĝis en terura putrado.

Ĉi tiun «Serdikan» (t.e. Sofian) toleredikton oni publikigis en Nikomedio je 311-04-30. Atentindas ke en ĝia enkonduko mankas forme devata mencio de Maksimeno Daja la cezaro de la Oriento; sendube ĝi estis tie, sed ĝin forcenzuris la piaj aŭtoroj. Forcenzuris tial, ke Daja tre malvolonte akceptis la edikton, kaj baldaŭ kreis pretekston por rekomenci persekutadon en la provincoj kiujn li regis.

La toleredikto ne glorigis la mortantan Galerion inter la kristanoj. Sian venkon ili preferis atribui al la leviĝanta suno, la nova imperiestro Konstanteno la Granda.

2. La juna Konstanteno

Filo de la cezaro de Okcidento Konstancio Ĥloro, sian junaĝon Konstanteno pasigis en la Oriento, ĉe la kortego de Diokleciano, kiel garantiulo pri lojaleco de sia patro.

Abdikante (kun Maksimiano), Diokleciano aŭgustigis la cezarojn Konstancio kaj Galerio, kaj nomumis novajn cezarojn anstataŭ la aŭgustigitajn. Galerio sukcesis nomumigi siajn homojn ne nur por sia Orienta parto, sed ankaŭ por la Okcidento; anstataŭ la atendebla Konstanteno la nova cezaro de la Okcidento iĝis Severo.

El la du novaj aŭgustoj la pli aĝa Konstancio Ĥloro iĝis ĉefaŭgusto.

La fuĝo

Skribas Laktancio (Mortoj, 24):

(2) Okupite de siaj kruelaĵoj, Galerio ankoraŭ ne planis forpuŝi Konstancion kaj atendis lian morton; sed li ne supozis, ke ĝi okazos tiom baldaŭ. (3) Kiam Konstancio tute malfortiĝis, li sendis al Galerio leteron, ordonante ke tiu tuj sendu la filon al la patro. (4) Galerio neniel volis tion. Li ĉiel insidadis kontraŭ la junulo, kiun li ne aŭdacis ataki malkaŝe, antaŭtimante internan militon kaj, precipe, malamon de la soldatoj ... (4) Sed ĉio estis vana, ĉar la mano de Dio protektis tiun homon kaj liberigis lin je la decida momento. Finfine iam fine de la tago Galerio donis al Konstanteno sigelaĵon kaj permesis forveturi al la patro sekvatage, post matena instrukciado. Li intencis aŭ iel reteni Konstantenon, aŭ sendi kurieron al Severo por ke tiu lin retenu en Italio. (5) Antaŭvidante tion, Konstanteno hastis fuĝi tuj post la vespermanĝo, kiam la imperiestro ripozis ...

(8) Nekredeble rapide Konstanteno venis al la mortanta patro, kiu, rekomendinte la filon al la armeo, transdonis al li la imperion. Tiel sur la mortolito li trovis la sopiratan ripozon de la vivo. (4) Akceptinte imperion, Konstanteno la aŭgusto antaŭ ĉio zorgis redoni al la kristanoj la liberon pri ilia religio.

Fakte Konstanteno trovis la patron en Bononia, t.e. en Bulonjo-ĉe-Maro, la urbo bone konata al la esperantistoj. La patro kaj la filo kune entreprenis sukcesan ekspedicion kontraŭ la piktoj en Britio; tie en Jorko (tiam Eboracum) je 306-07-25 (plenan jaron post la fuĝo de Konstanteno), mortis Konstancio Ĥloro.

Unu imperio, ses imperiestroj

La ribelo de Konstanteno malfermis la skatolon de Pandora. Galerio ne povis militi kontraŭ Konstanteno, ĉar ties legioj Gaŭliaj kaj Britiaj estis la plej fortaj. Tial Galerio ja sendis purpurojn al Konstanteno, tamen ne aŭgustajn sed nur cezarajn.

La sukceso de Konstanteno provokis Maksencion, filon de Maksimiano la eksa kunaŭgusto de Diokleciano, kiu samkiel Konstanteno heredis nenion. Ankaŭ Maksencio sukcesis en Romo, kaj kun li lia patro reprenis la aŭgustan rangon. Tion Galerio ne povis akcepti, kaj provis reinstali Severon en Italio; la provo fiaskis kaj Severo pereis.

Galerio kaj Maksimiano provis konvinki Dioklecianon repreni la potencon kaj restarigi la ordon. Sed la maljunulo donis sian faman respondon: «Se vi vidus, kian brasikon ni kreskigas ĉi tie, tiam vi ne juĝus vian proponon loga»2. Li tamen konsentis renkontiĝi kun siaj ekskolegoj; probable li persvadis Maksimianon reabdiki; kaj anstataŭ la pereinta Severo oni kreis novan aŭguston, Licinion, la malnovan amikon de Galerio.

La imperio havis tiam 6 faktajn regantojn. 4 el ili reciproke sin agnoskis:

Krome estis du uzurpantoj:

Vizio pagana (la 310ª jaro)

En la jaro 310ª, revenante el militiro kontraŭ ĝermanoj, Konstanteno vizitis sanktejon de pramalnova kelta sundio, identigata kun Apolono, kiun siavice Konstanteno kaj lia patro identigis en sia kulto kun la Suno Nevenkebla. Tie li havis vizion, kiun jene priskribas panegiro (tiutempe la panegiroj rolis kiel programaj komunikoj oficialaj, simile al la nunaj paroladoj de ŝtatestroj):

Ŝajnis, Konstanteno, ke tie vi vidis vian Apolonon3 kaj la diinon Venko prezenti al vi laŭrkronojn; el kiuj ĉiu aŭguris po 30 jarojn. Do, vi vidos pli da generacioj ol la maljunulo Nestoro. Sed kial mi diras «ŝajnis»? Vi vidis la dion, kaj rekonis vin en la simileco al tiu, al kiu la inspiraj kantoj de la poetoj promesis tutmondan regadon4. Kaj tio, mi pensas, nun realiĝis; ĉar vi, imperiestro, estas kiel li – juna, gaja, saniga (salutifer) kaj belega [ Panegiroj latinaj, 7:21 ].

Kiel povus aspekti tiuj «aŭguroj»? Eble estis la banala XXX; sed eble estis T (la unua litero de la latina ter, «trioble»), metita sur la ciferon dek (X).

La tezon de la panegiro apogas la moneroj de Konstanteno, kiuj dum dekkelke da jaroj (do, ankoraŭ longe post la Milana edikto) prezentis similsencajn motojn:

Monero de Konstanteno (IMP CONSTANTINVS PF AVG / SOLI INVI.C.TO COMITI); PF = Pius Felix, PLN = Londono
Monero de Konstanteno (IMP CONSTANTINVS PF AVG / SOLI INVI.C.TO COMITI); PF = Pius Felix, PLN = Londono

Vizio kristana

Konstanteno alianciĝis kun Licinio (310); Maksencio venkis Domicion Aleksandron, kaj reakiris Afrikon (309 aŭ 310) kaj alianciĝis kun Maksimeno Daja.

Tamen Maksencio plu ŝajnis facila predo, kaj Konstanteno forprenis al li Hispanion (311) kaj marŝis al Romo (312). Je kelkaj kilometroj norden de Romo, ĉe la ponto Mulvia (Pons Mulvius) okazis la decida batalo. Maksencio malvenkis kaj dronis; Konstanteno iĝis la mastro de la Okcidento.

Laktancio rakontas (44:5), ke je la nokto antaŭ la batalo

Konstanteno ricevis averton en sonĝo, desegni sur la ŝildoj ĉielan di-signon antaŭ ol komenci la batalon; li faris kiel estis ordonite: vekiĝinte, li desegnigis sur la ŝildoj oblikvan literon «X» kun kape fleksita supro (transversa Х littera, summo capite circumflexo), la signon de Kristo.

La Eklezia historio de Eŭzebio pri tiu vizio de Konstanteno silentas; sed la pli malfrua Vivo de Konstanteno, tradicie (kaj malĝuste) atribuata al tiu sama Eŭzebio, priskribas ĝin alimaniere kaj ĉe aliaj cirkonstancoj. Dum militiro (supozeble al Romo) Konstanteno pripensas, al kiuj dioj li sin turnu por liberigi Romon. Prudente li decidas, ke «estas malsaĝe kulti diojn neekzistantajn», kaj ke prefere li kultu dion veran. Sed kiu estas tiu? Konstanteno preĝas pri signo, kaj vidas (kaj la tuta armeo vidas) luman signokrucon sur la suno, kun surskribo «Per Tio Venku!» («Ἐν Τούτῳ Νίκα», kion tradicie oni latinigas per «In Hoc Signo Vinces» t.e. «Per tiu signo vi venkos»). En la nokto li sonĝas pri la monogramo ĥi-roto ☧ (X+P, la unuaj literoj de la greka vorto Χριστός, Kristo), kiun li metas sur sian standardon.

La komunaĵo de ĉiuj ĉi tiuj vizioj (pagana kaj kristanaj) estas la litero X; estas hipotezo, ke eble Konstanteno uzis la tradician sunan emblemon ✱ aŭ ✶ (kiu novtempe iĝis emblemo judisma, ✡), kiu simbolis la Sunon por la sunkultanoj, kaj kiun egale eblis interpreti kiel la monogramon I+X (Ἰησοῦς Χριστός, Jesuo Kristo) por la kristanoj.

La vizio de Licinio

En februaro de la jaro 313ª Konstanteno kaj Licinio kunvenis en Milano, kie Licinio edziĝis al Konstancia, duonfratino de Konstanteno. Kompreneble la imperiestroj profitis la okazon por priparoli la kurantajn aferojn, interalie la realigon de la toleredikto de Galerio.

Konstanteno kaj la Suno Nevenkebla. Ora medalo, la 313ª jaro.
Konstanteno kaj la Suno Nevenkebla. Ora medalo, la 313ª jaro.

El Milano Konstanteno forveturis en Gaŭlion; dum Licinio devis haste reveni Orienton: profitante lian foreston, Maksimeno Daja invadis liajn provincojn kaj sieĝis Bizancon.

La decida batalo okazis je 313-04-30 sur la Kampo Serena (Campus Serenus), ĉe la nuna limo Turkia-Bulgaria. Kiel kutime, je la nokto antaŭ la batalo Licinio havis vizion:

En la sonĝo Licinio vidis anĝelon de Dio, kiu al li ordonis tuj ellitiĝi kaj kun la tuta armeo preĝi al Dio la Plejalta; se tiel li faros, li venkos. Al Licinio ŝajnis, ke li staras apud la anĝelo instruanta al li, kiel li preĝu. Vekiĝinte, li vokis la sekretarion kaj diktis al tiu la vortojn, kiujn li ŝajnis plu aŭdi:
«Dio ĉiopova, ni petas vin, sankta Dio, ni petas! La tutan juĝon al vi ni konfidas, nian savon, nian imperion. Per via volo ni venkas kaj prosperas. Dio ĉiopova, Dio sankta, aŭdu nian preĝon. Niajn manojn al vi ni etendas. Aŭdu nin, Dio sankta, Dio plejalta!»
Oni faras multajn kopiojn de tiu preĝo, kaj dissendas ilin per la oficiroj, por ke ĉiu soldato povu ĝin parkerigi. Ĉiuj kuraĝiĝis, fidante je la venko de la ĉielo sendata. [Mortoj, 46:3–7]

Je la sekva mateno la du armeoj staras sur la kampo vid-al-vide. Subite la soldatoj de Licinio demetas siajn kaskojn kaj ŝildojn, etendas la manojn al la ĉielo; la imperiestro komencas la preĝon, la soldatoj laŭte ĝin ripetas (trifoje).

En la batalo la armeo de Maksimeno Daja restas pasiva kaj malvenkas. Daja fuĝas de la batalkampo kaj post kelkaj monatoj mortas en Tarso.

3. «La Milana edikto»

Laktancio, Pri la mortoj, ĉap. 48ª:

(1) Licinio do, kaptinte parton de la malamika armeo, kaj ĝin dislokinte, baldaŭ post la batalo movis la armeon en Bitinion kaj, veninte Nikomedion, dankis Dion per kies helpo li estis venkinta; kaj je la 13ª de junio, dum la tria konsulado Konstantena kaj sia, ordonis publikigi edikton (litteras) pri restarigo de la eklezio, adresitan al la estro [de Nikomedio], jene tekstantan:

«(2) Kiam ni, Konstanteno la aŭgusto kaj Licinio la aŭgusto, feliĉe renkontiĝis en Milano kaj diskutis la aferojn pri la publikaj bono kaj paco, ni decidis komenci per tio, kio koncernas la dian kulton; laŭ kio ni permesas al la kristanoj kaj al ĉiuj libere sekvi ajnan religion laŭplaĉe, por ke la diaĵo tronanta ĉiele (divinitatis in sede cæleste) favoru kaj nin kaj niajn regatojn5.

(3) Do, post tiu sukcesa interkonsiliĝo kaj prudenta pripenso ni konkludis, ke al neniu estu malpermesite libere elekti kaj observi la kulton kristanan aŭ religion kiun li opinias pleje al si konvena; por ke la plej alta dieco, al kies sankteco ni libervole nin dediĉus, en ĉio povu manifesti siajn kutimajn protekton kaj favoron.

(4) Tial via moŝto sciu, ke post forpreno de ĉiuj ordonoj kontraŭ la kristanoj, kiuj antaŭe estis skribe faritaj al via ofico, ni volas ke ĉiuj elektintaj tiun religion povu libere kaj malkaŝe ĝin praktiki, sen ĉikano aŭ molesto. (5) Ni juĝis konvena klare rekomendi al via zorgemo, ke la kristanoj havu plenan kaj absolutan eblon plenumi siajn diservojn; (6) samkiel la aliaj povu libere kaj malkaŝe observi sian religion, por ke tiel paciĝu nia tempo; ĉiu povu libervole elekti sian religion, ĉar ni malvolas ion ajn forpreni el ies digno aŭ religio ...»

Sekvas instrukcioj pri restituo al la kristanoj de la kirkoj kaj havaĵoj konfiskitaj; la nunaj posedantoj de la konfiskaĵoj povas sin turni al la distrikta tribunalo por ricevi kompensaĵon.

Ĝuste ĉi tiu letero estas tio, kion oni tradicie (mis)nomas «La Milana edikto». Eŭzebio en sia Eklezia historio donas grekan tradukon de la sama teksto (10:5), sen indiki kie kaj kiam ĝi estis publikigita. Tuj poste Eŭzebio prezentas mallongan leteron de Konstanteno al Anulino la prokonsulo de Afriko pri restituo al la kristanoj de iliaj konfiskitaj havaĵoj; ĝi estas do analogia al la letero de Licinio, tamen malpli impona. Atentindas, ke Licinio (al kiu la historiistoj riproĉas avarecon) faras ordonon pri ŝtataj kompensaĵoj al la aĉetintoj de la restituataj posedaĵoj, dum Konstanteno tion ignoras.

Unu imperio, unu imperiestro, unu religio

Pasis 11 jaroj, kaj en la jaro 324ª Konstanteno decidis regi sola. En kelkaj bataloj li venkis Licinion, lin kaptis kaj post kelkaj monatoj ekzekutigis. La imperio denove havis unu solan imperiestron.

Por pravigi Konstantenon Eŭzebio demonigas Licinion. Dankinte Dion pri la venko de kristanismo, li daŭrigas (Hist. 10:8):

Sed la malica demono malamanta la bonon ne povis toleri la brilon de tiuj aferoj; kaj la missorto de la menciitaj tiranoj ne estis sufiĉa leciono por Licinio. Li estis bona reganto; la granda imperiestro Konstanteno honoris lin per la dua rango kaj boparenceco; kaj tamen li forlasis la bonan vojon kaj iris per la vojo erara de la malpiaj tiranoj. (...)

Kaj ĉar la malpiulo sukcesis en siaj mezuroj, li komencis prepari ĝeneralan persekuton kontraŭ la kristanoj. Kaj li plenumus sian planon, ĉar nenio malebligis ĝian realigon; sed Dio, la defendanto de Sia popolo, antaŭvidante liajn planojn, ekbruligis en la profundo de la mallumo lumilon helan kaj por ĉiuj savan, kaj per etendita brako kondukis en tiujn regionojn Sian servanton Konstantenon.

Malfacilas diri, kiam kaj kio decidigis Konstantenon, tamen en tiu tempo sian religion li jam elektis: li favoris kristanojn; al siaj infanoj li donis edukon kristanan; restante ekster la eklezio, li donis al la episkopoj ordonojn pri la eklezia administrado, partoprenis diservojn kun la fideluloj kaj kun la episkopoj; evidente li vidis kristanismon kiel la ontan ĉefreligion de la imperio ŝtate administratan – kvankam la tradician religion paganisman li neniel ĝenis.

La dek tria apostolo

Konstanteno mortis je 337-05-22 kaj estis entombigita en la Konstantinopola kirko de la S-taj Apostoloj. Lia porfira sarkofago staris centre inter 12 aliaj, aranĝitaj duoncirkle; tiuj estis cenotafoj omaĝe al la 12 apostoloj. Li mem preparis por si tiun tombon, «per sia eksterordinara fido antaŭvidante, ke postmorte liaj korpaj restaĵoj estos honorataj kiel relikvoj apostolaj»6. Efektive, la ortodoksa eklezio honoras Konstantenon kiel sanktan imperiestron apostolegalan (ισαπόστολος).

Ke la imperiestroj postmorte iĝas dioj, tio estis afero tute kutima. Tiel 31 jarojn pli frue Konstanteno diigis sian ĵus mortintan patron Konstancio Ĥloro. En sia nova religio Konstanteno devis kontentigi sin je rango pli modesta.

Tiun rangon li ja meritis: neniu apostolo kristanigis pli da homoj. Estas tamen iom paradoksa, ke tiun kristanigon faris homo nebaptita; ke la gloregan Nicean Koncilion kunvokis kaj grandparte prezidis, kaj eĉ proponis la dogman terminon samesenca (ὁμοούσιος) en la Kredkonfeson, homo kiu eĉ ne estis kateĥumeno. (Konstanteno baptiĝis en la lasta monato de sia vivo.)

Ne mirindas, ke al tiu homo la Eklezio preferis atribui la gloron de la toleredikto, kaj ties precizigon fare de Licinio; ke la gracan vizion de Licinio necesis kontraŭpezi per simila vizio ĉe la ponto Mulvia.

Fakte, en la batalo ĉe la ponto Mulvia kristanismo tute ne estis politika faktoro: Maksencio ne persekutis la kristanojn, kaj la kristanoj ne estis multaj en la Okcidento. Tute male sur la kampo Serena: Daja estis la plej fervora persekutanto, kaj la kristanoj estis multaj en la Oriento. Sed la kristanaj aŭtoroj ne povis allasi, ke ilia heroo Konstanteno aperu malpli inspirita kristano ol Licinio.

En la Roma eklezio Konstanteno iel perdis sian sanktulecon, kvankam la fama falsaĵo, «La Konstantena donaco» (Donatio Constantini) dum jarcentoj estis prezentata kiel atuta argumento pri la rajtoj kaj privilegioj de la papoj. La papoj do havis evidentan motivon pligrandigi la aŭtoritaton de la donacinto – sed ial malzorgis tion.

4. Kronologio

240 ?? n. Laktancio
250-03-31 n. Konstancio Ĥloro
260 n. Eŭzebio (≈)
263 n. Licinio (aŭ eble 250 ? 265 ?)
270 n. Maksimeno Daja (nevo de Galerio, fratinido)
272-02-27 n. Konstanteno (aŭ eble 274 ? 282 ?)
284-09-17 la armeo proklamas Dioklecianon imperiestro
285, somero Maksimiano iĝas kunimperiestro (cezaro)
286 Maksimiano iĝas aŭgusto
294-03-01 Tetrarkio (nomumo de la cezaroj)
297-03-31 La edikto kontraŭ la maniĥeanoj
303-02-23 «La granda persekuto»
305-05-05 abdiko de Diokleciano kaj Maksimiano
305, somero Konstanteno fuĝas en Bulonjon-ĉe-Maro (Bononia)
306-07-25 m. Konstancio Ĥloro
306-10-28 la armeo proklamas Konstantenon aŭgusto
307 n. Krispo; Galerio cezarigas Licinion
308-11-11 Galerio aŭgustigas Licinion
310 Konstanteno vizias Apolonon (La Panegiro 6ª)
311-04-30 la toleredikto de Galerio (Nikomedio)
312-10-27 «Ἐν Τούτῳ Νίκα» => «In Hoc Signo Vinces»
312-10-28 batalo ĉe la Mulvia ponto apud Romo
313, februaro? la «Milana edikto»
313-04-29 la vizio de Licinio
313-04-30 la batalo sur la Kampo Serena (Campus Serenus)
313-06-13 Licinio publikigas la «Milanan edikton» en Nikomedio
313, aŭtuno sinmortigo de Maksimeno Daja
313 m. Diokleciano
315 Eŭzebio iĝas episkopo de Cezareo (≈)
312-10-27 la kruc-monograma vizio
321 la honorinda Suntago (venerabilis dies Solis)
324-09-18 kapitulaco de Licinio; Konstanteno la sola imperiestro
325 la Nicea koncilio
330-05-11 Konstantinopolo la nova Romo iĝas la ĉefurbo
336 Krispo ekzekutita, monaton poste Faŭsta mortigita
336 pilgrimo en Jerusalemon
337, majo bapto de Konstanteno
337-05-22 m. Konstanteno
340 m. Eŭzebio

Notoj


1. Kristanaj kalendaroj. LOdE, 1998, n-ro 1.

2. Aurelius Victor: Epitome 39:6.

3. vian Apolonon – Vergilio, Ecl. 4.10: tuus iam regnat Apollo, kie tuus rilatas al Diano.

4. Oni hezitas, ĉu tiu simila estas Apolono aŭ Oktaviano Aŭgusto.

5. Plejparte mi sekvas Laktancion, sed kelkajn pecojn, kiel ekz-e ĉi tiun, pli oportunas traduki laŭ la greka traduko de Eŭzebio.

6. Vivo de Konstanteno, ĉap. 60ª.