Avizo. Unue ĉi tiu artikolo aperis en la «Ruslanda Esperantisto», 1995, n-roj 6, 8, 9. Ĝia kritiko pri la tiamaj akademiaj rekomendoj (de 1989) por la landonomoj grandparte malaktualiĝis post la apero de la reviziita akademia listo; interalie, la Akademio ŝanĝis la antaŭajn misrekomendojn pri KOREO, UKRAINO kaj VJETNAMO. Tamen multaj aliaj interlingvaecaj nomoj restas (kia ekz-e Meksiko, oficialigita en 8OA).

Samteme mi verkis pli freŝan artikolon (recenzon): «En Rusio loĝas rusianoj».

La landnoma problemo
Artikolo de Sergio Pokrovskij

Demando de Sergej Paĥomov:

Mi ĝis nun ne povas kompreni, kial en diversaj gazetoj oni presas:

Respondo

Estas kurioza koincido, ke fine de la pasinta jaro mi tuŝis tiun temon en artikolo sendita al la gazeto Letero de l' Akademio de Esperanto. La redakcio faris al mi la honoron publikigi mian kontribuaĵon (n-ro 25, dec. 1993) kaj la Prezidanto de la Akademio d-ro A. Albault [albo'] tre detale ĝin prikomentis. Nun mi profitos la okazon por pli detale esplori la landnoman problemon.

La problemo

Kiel oni racie nomu la landojn, iliajn enloĝantojn, etnojn (popolojn, gentojn, naciojn) kaj lingvojn? Kaj kion signifas «racie»? Inter la kriterioj oni mencias:

Nu, tiuj kriterioj ofte kontraŭdiras unuj la aliajn; ekz-e, en la naciaj lingvoj,

La solvo Zamenhofa

Post kelkaj hezitoj Zamenhof resumis sian definitivan decidon en la Lingva Respondo n-ro 47. Ĝi estas duflanka kompromiso:

Efektive, tiu procedo sufiĉe bone funkcias por (ekz-e) la bulgaroj, turkoj, ĉeĥoj, danoj; en la «Nova Mondo» abundegas landnomoj derivitaj el geografiaĵoj (lago, rivero, urbo, monto). Por tia geografiaĵa derivado Zamenhof rekomendis la sufikson -i-:

«ni neniam devas diri Meksikujo; … sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faras kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon Meksiko kaj la landon Meksikio (kiel Alĝero — Alĝerio, Tuniso — Tunisio k.t.p.)».

La lingvoj parolataj en la novmondaj landoj kutime ne estas ilia apartenaĵo, sed ekz-e la angla, la hispana, la araba, Svahilo …

La io-ujo-batalo

Do, jam Zamenhof ekuzis la sufikson -i- (verdire, sen agnoski ĝin sufikso) por fari landnomon el iu apartaĵo de la lando. H. Hodler, fondinto kaj prezidanto de UEA, proponis uzi la saman sufikson ankaŭ por la landnomoj derivitaj el la etna karakterizo. Tio donis du avantaĝojn: pli simplan regulon kaj plian internaciecon. Fakte [PAG],

«-io estis nur aldono, anstataŭanta la trian sencon de -ujo, same kiel -aĉ anstataŭas unu el la du sencoj de fi-; ĝi povas esti (kaj estas) paralele uzata kun -ujo sen ia miskompreno. Do ĝi plene plenumas la postulojn, kiujn Zamenhof. metis en la Antaŭparolo de la Fundamento pri enkonduko de novaĵoj. La propono, pro siaj evidentaj avantaĝoj, estis favore akceptita de granda parto de l' esperantistaro. Ĝian ĝeneralan akcepton, tamen, malhelpis la rifuzo de la Lingva Komitato, kiu decide en Februaro 1922 “malkonsilis” la uzon de la nova sufikso.»

Malgraŭ tio UEA kaj plimulto de la esperantistoj plu uzadis la io-formojn; la batalo iĝis tre akra, temis pri bojkoto de UEA ktp. Fine UEA cedis. Tamen en 1934 Kalocsay konstatis: «Nun, kiam pli ol duono de la esperantistaro uzas la sufikson -io, tiu batalo ŝajnas malŝparita heroaĵo»; pasis ankoraŭ 40 jaroj kaj en 1974 la Akademio tre prudente deklaris, ke

«la okazo de la sufikso -io apud la Fundamenta -ujo por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj estas ĝusta apliko de la Zamenhofa metodo, kaj nuligante la antaŭan malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne ŝanĝante ĝin al rekomendo, <la Akademio> lasas al la ĝenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo.»

Rezulte, ni ricevis tri preskaŭ sinonimajn nomformilojn: -io, -ujo, -lando; ekz-e, Rusio = Rusujo = Ruslando; «preskaŭ sinonimajn», ĉar fojfoje ili havas sencodistingan rolon: Niĝerlando (Нигep) ≠ Niĝerio (Нигepия).

Al nuntempa leganto tiu longa rezisto kontraŭ la sufikso -io ŝajnas nekomprenebla kaj malracia: oni ja facile akceptadis novajn prefiksojn kaj sufiksojn (nome mis-, -aĉ). Estis pluraj kialoj, i.a. la ankoraŭ aktuala Ido-skismo kaj la alkutimiĝo. Laŭ akademiano E. Grosjean-Maupin [groĵan' mopen']:

«Fine, laŭ fonetika vidpunkto, la sufikso -i prezentas gravan malbonaĵon. Certo estas, ke oni ne devas troigi la gravecon de la belsoneco, pri kiu cetere ĉiuj oreloj neniam plene konsentas. Tamen oni ne povas nei, ke la akcentataj i-sonoj vere tromultiĝas en nia lingvo kaj pro sia troofteco pinglopike vundas la orelon.»

Kaj mi devas konfesi, ke post kelkmonata legado de malnovaj Esperanto-verkoj (kaj inter ili, de la traduko de Biblio) mi spertis ian sentimentalan kutimiĝon al -ujo. La vortoj (ne tute regulaj, ja ne temas pri etno!) patrujo, Esperantujo, Anglalingvujo por mi sonas iel pli ĉarme kaj kortuŝe ol la plataj Esperantio, patrio ktp. Ĉu tio estas nura fantaziaĵo?

Ankoraŭ pri -uj

Fakte, mi volonte akceptus la sufikson -uj en senco, proksima al la ĝermana -tum/-dom:

Landoj aŭ teritoriaj unuoj administrataj de estro
  • reĝo→reĝujo (jes, ankaŭ “reĝlando” taŭgas) — kp king→kingdom, czar→Czardom (carujo, царство), Kaiser→Kaisertum (imperio), Fürst→Fürstentum (princujo, princlando); Herzog→Herzogtum (dukujo).
  • grafo→grafujo: Graf→Grafentum
Gentaj aŭ lingvaj land(ar)oj, sendepende je fakta ŝtateco
  • Arabo→Arabujo, germano→Germanujo (sendepende je la ekzisto de la regno Germanio); Helenujo (Hellentum, la helena mondo), slavo→Slavujo (Slawe→Slawentum), kurdo→Kurdujo (ĝi ne estas ŝtato, eĉ ne administra subunuo), polo→Polujo (Polonia);
  • Angla lingvo→Anglalingvujo (Anglo-Saxondom), Esperanto→Esperantujo (≠ esperantismo, esperantistaro; ne estas tia lando!)
Religia aŭ ideologia mondo nomita laŭ siaj anoj:
  • kristano→Kristanujo (≠ kristanismo; ekz-e “Okcidenta Kristanujo”, kp Christian→Christendom); Islamujo (la Islama mondo); pagano→Paganujo (la pagana mondo, Heidentum).
Patro→Patrujo.

Laŭ la kingdom-modelo estus formeblaj

Abatujo, dukujo, princujo, markizujo, grafujo, baronujo, emirujo, sultanujo, episkopujo, prefektujo ktp.

Atentu, ke “grafejo”, “episkopejo”, “prefektejo” logike devus esti konstruaĵoj: domoj aŭ palacoj kie rezidas koncerna estro (kp abato — abatejo).

Resume, uj-formaĵoj estus ia limokazo inter la nomoj propraj kaj komunaj; “Volgio” estas pure geografia regiono ĉirkaŭ Volgo, kaj propra nomo, dum da “emirujoj” estas dekoj. Aliflanke, -io estas tre multesenca: ekz-e monarkio estas politika reĝimo, ne teritorio.

Ĉu la Zamenhofa procedo estas Zamenhofa?

En sia komento d-ro Albault indikis, ke la «Zamenhofa procedo» plej probable estas ne Zamenhofa, sed inspiraĵo de Beaufront [bofron']. Jen cirkonstanco kiu estas absolute malgrava! Ĉiel ajn, Zamenhof ĝin publikigis, do li mem pri ĝi responsas. Pli grave: en la decida momento, kiam la esperanta landnoma sistemo estis formiĝanta, ĝuste tiu procedo estis la reganta. Ĝi lasis profundan spuron en la lingvo, en ĝia literaturo, en la kultura heredaĵo de pluraj generacioj de esperantistoj. Oni trovas ĝin en PIV, en la Biblio, en tradikaj vortaroj.

Ukrajno, Ukrajnio, Ukrainio

Jen estas ekzemplo, kiom aktualas la Zamenhofa sistemo. Laŭ la Akademio kaj PIV, en Ukrajno loĝas ukrajnanoj, dum laŭ la landa Asocio, la lando de la ukrainoj estas Ukrainio. Fakte ĉi tie temas pri du problemoj:

Klare, la formo ukrajn- en Esperanto estas pli oportuna, kaj precipe, se oni preferas la nacian (la ulan) interpreton. Ĝi havas apogon kaj en la rusa kaj en la ukrajna:

Puŝkino (Полтава)Ŝeŭĉenko (В казематі, X)

Нo независимой дepжавой
Укpaйнe быть уже пopa …
(…)
Укpaйнa глyxo вoлнoвaлacь …

… Xoлoнe cepцe, як згaдaю,
Щo нe в Укpaйнi пoxoвaють,
Щo нe в Укpaйнi бyдy жить,
Людeй i Гocпoдa любить.

La Akademio kaj PIV, pro sia internacieca fetiĉismo, uzurpis la radikon ukrajn- por la landa signifo; probable tial la tiulandaj esperantistoj, pli fidelaj la Zamenhofa landnoma sistemo, sed lojalaj al PIV kaj al la Akademio, adoptis la malpli konvenan radikon ukrain- (malgraŭ ties konfuza -in), por atribui al ĝi la nacian signifon.

Mi opinias, ke pli bone estus insisti ke la radiko ukrajn- havu la nacian signifon (ukrajno — ukrajnino — Ukrajnio), laŭ la ekzemplo de E. Privat [priva'], kiu en sia «Vivo de Zamenhof» (1920) parolas pri ukrajnoj same kiel pri la rusoj, poloj ktp.

Esceptoj

Ŝajnis, ke la problemo estas principe solvita, kvankam restis diversaj esceptoj. En Eŭropo ni havas Nederlandon, Irlandon kaj Islandon, kiuj donas la nomojn al siaj loĝantoj; en Azio la rivero Jordano donas nomojn al Jordanio kaj jordanianoj, dum en Afriko Maŭrujo (Мaвpитaния) estas derivita el maŭroj; kaj konsiderindan teritorion ĝis antaŭnelonge okupis Sovetio. Kvankam tiaj esceptoj estis relative multaj, la tendenco ŝajnis klara, kaj la publika interkonsento, sufiĉe larĝa. La Sovetiaj esperantistoj aplikadis tiun skemon al la respublikaj landnomoj, ĝi regis en PIV, PAG, Jarlibroj de UEA. Sufiĉis nur iom ĝin poluri, ekz-e oni povus redifini la limojn de la regionoj, al kiuj aplikiĝas la du manieroj (i.a. por la araboj ankoraŭ nun ilia nacia unueco ŝajnas aktuala, kaj por ili la perlanda nomado ŝajnas pli konvena: Saudianoj, Irakanoj, Jordanianoj, Sirianoj…). Tio estus natura laborkampo por la Akademio. Ekz-e ĝi rajtis, malgraŭ Biblio sed konforme al «La Faraono», fari Egipton landnomo (la Akademio faris tion «omaĝe al nia granda verkisto»). Tie efektive estas du tradicioj, kaj elekto inter ili estas vere malfacila.

Nova decido de la Akademio

Tamen la Akademio faris pli ol tion. En 1989 ĝi publikigis novan landnomaron, frukton de sia sesjara laboro [1]. Tiu listo estas decida rompo disde la antaŭa tradicio de Esperanto. En la io-ujo-batalo la Akademio estis defendanta la Fundamenton kontraŭ la internaciismo; nun ĝi same decide batalas kontraŭ «la volapukismo» kaj fakte akceptas la principojn de Interlingua.

La Akademio ne nur lasas la malregulajn PIVajn internaciaĵojn Koreo koreano, Ukrajno ukrajnano, ĝi enkondukas ankoraŭ novajn. Ni konsideru kelkajn el ili.

Alĝero kaj Meksiko

La Zamenhofa-PIVa sistemo por la deurbaj landnomoj estas tre simpla kaj konsekvenca: Meksikio, Alĝerio, Tunisio. La nacilingva uzado estas diversa:

LingvoUrbo/LandoUrbo/Lando
Ruse Aлжиp/AлжиpMexикo/Meкcикa
FranceAlger/AlgérieMexico/Mexique
Loke Al-Ĝazair/Al-ĜazairMéxico/México

Tiun tabelon mi povus daŭrigi: la rusoj nomas Tyнис (la hungaroj, Tunisz) kaj la urbon, kaj la landon, dum la angloj kaj la francoj havas por ili po du apartajn vortojn, ktp. Do, kion rekomendas la Akademio?

La Akademia listo ial kapitulacas antaŭ la ĥaoso. Anstataŭ principo, en la nomaro regas la «internacia» kaprico.

Meksikio iĝas Meksiko, kaj A. Albault skribas:

«Iuj [2] volas diri Meksikio, ĉar Meksiko estus urbonomo. Sed kiel esperantigi New Mexiko?! Ĉu ĝismedole logiki per Nov-Meksikio [3] kaj eble kredigi, ke la ĉefurbo estas Nov-Meksiko? Aŭ eble Nov-Meksikoj estu ĝiaj anoj?»

Niĝero, Senegalo, Ĉado, Kameruno nun estas ne nur nomoj de riveroj, lago kaj monto, sed ankaŭ ŝtatnomoj (malkiel en PIV, kiu havis Niĝerlandon, Ĉadion ktp).

Kion ni gajnis kaj kion ni perdis?

Por mezklera homo (almenaŭ, ruso) facilas nomi landojn laŭ la Zamenhofa sistemo. Ĉiu scias, ke la ĉefurboj Meksiko kaj Alĝero donas nomon al sia lando. Eĉ se oni ne scias (mi ŝuldas tiun scion al Esperanto), ke Kameruno estas la plej alta vulkanmontaro de la Okcidenta Afriko, la kleriga kaj imag-veka Kamerunio aludas al oni pri tiu interesa fakto geografia, kiun oni facile memorfiksas. Male, estas senutila tedaĵo lerni, ke oni diru Meksiko pri la lando sed apartigu Alĝerion — kvankam ĉio en la du okazoj estas simila: la hezitoj de la internaciaj formoj, la homonimio en la formoj loklingvaj, la ortografiaj kaj fonetikaj devioj de la formoj internaciaj disde la lokaj (ekz-e por Meksiko, x≠ks≠ĥ) [4].

Nova sufikso: -istano

Verdire, la Akademio formale ne oficialigis tiun sufikson, sed ĝi fakte ĝin enkondukis per la paroj uzbeko Uzbekistano, kirgizo Kirgizistano ktp, kaj A. Albault eĉ fieras pri tio:

«-istano funkcias kiel la sufikso -io: ĝi estas same internacia kaj uzata en praktike ĉiuj lingvoj … Eks-Sovetio volis forigi tiun sufikson, nomante Uzbekio landon, kiu ĉiam [5] kaj daŭre kaj ankoraŭ nomiĝas Uzbekistano. Tamen ili ne havis la tempon kaj la kuraĝon envicigi ankaŭ la nomon de Afganistano [6] … la Azia sufikso bone hejmiĝis ankaŭ en Esperanto, kiel montris niaj Uzbekaj amikoj.»

Kiel la tempo ŝanĝas la morojn! Dum 52 jaroj la Akademio rifuzis akcepti la insiste postulatan sufikson -i-, kaj jen ĝi propravole, sen rimarkebla ekstera premo, trudas al ni kvaran nomformilon (-uj, -i, -land, -istan).

Dubinda principo

En 1985 la Akademio akceptis Rekomendojn pri la landnomoj, el kiuj la 4ª tekstas jene:

«Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia “sufikso” aŭ sufikse uzata fremda vorto (-io, -[i]stano), se la tiel ricevita nomo ne jam ekzistas internacie».

Do, Meksikio ne taŭgas: kvankam Zamenhofa, kvankam esprimanta klaran distingon, malimplican en la rusa kaj en la franca, ĝi tamen precize en tia formo ne aperas en naciaj lingvoj; alivorte, anstataŭ ĝui la relative liberan kombineblon de la lingvoelementoj de Esperanto, ni ial (kial?!) devas submeti nin al la blinda hazardo de fremdlingva uzado. Oni ne rajtus diri Usono. (Male, ni probable rajtus uzi la formojn Armenistano kaj Francistano, ĉar ekz-e la uzbekoj nomas Armenion Opманиcтoн, kaj la landon de A. Albault, Фарангистон — t. e. Frankistano, “la lando de la frankoj”.)

Barato kaj Suomio

Kaj krom HindioHindujo ni nun rajtas diri Barato. Ne tre internacie, sed konforme al la lokaj lingvoj.

Verdire, tia procedo iam estus utila — precipe kiam la internacia nomo prezentas strukturajn problemojn. Tiel ni uzas kartvelo Kartvelio, ĉar «kvankam ĉiu kvara kartvelo estas Georgo, ne ĉiu Georgo estas kartvelo»; simile, anstataŭ la esceptan finno, Finnlando — kp “la Fin(n)a Akto de Helsinko” — oni povus uzi tute regulajn suomo, Suomio (la nomoj registritaj en PIV). Ho ve, la landa Esperanto-Asocio de tiu Okcidenta najbaro de Rusio same volas esti malregule internacia, kiel la landa Esperanto-Asocio de nia orienta najbaro volas esti ne tute internacie regula.

La 15-a Regulo

Se mi bone komprenas, la ĉefa (aŭ eĉ la sola?) formala rezono de la Akademio estas jena:

«Regulo por nia lingvo estas la Regulo 15 de la Fundamento: se nomo estas internacia, ĝi transiras al Esperanto senŝanĝe! Punkto fino!» (A. Albault).

Nu, ni ekzamenu la 15-an Regulon:

«15) La tiel nomataj vortoj fremdaj t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto».

Ĉi tiun regulon necesas konsideri kadre de la situacio en kiu ĝi estiĝis.

El tiu materialo ni faras plenvalorajn vortojn ĉu per pluformado (brito Britio, Meksiko Meksikio Meksikiano), ĉu per retroformado (kuzino kuzo, parizano Parizo, Italio italo ktp). La 15ª Regulo rekomendas por ĉiu familio da sence parencaj vortoj elekti po unu radikon, laŭeble internacian, kaj konformigi ĝin al la lingva sistemo de Esperanto: ortografie (tio estas indikita malimplice); morfologie, kion ni vidas ekz-e en la vortoj bukedo, rabeno ktp; kaj adapti semantike (sence), tiel ke la vortoderivado procedu laŭ la maniero de Esperanto — ekzemplojn pri tio ni tuj ekzamenos.

Koreo, japano, ĉino, franco

Kvankam la Korea landa asocio jam delonge insistas, ke oni traktu ĝian landon laŭregule (kaj en la «Enciklopedio de Esperanto», 1934, oni jam havis la artikolon Koreujo), tamen PIV registris Koreo (landnomo), koreanoj (etnonomo). La landa asocio tamen plu insistas pri la regula traktado, kaj la Jarlibro de UEA havis kaj plu havas Koreion. Same estas pri Vjetnamio.

La sola kialo por tiu obstina rifuzo, kiun mi povas imagi, estas la «admirinda internacieco» (pri tio poste) de la landnomo Koreo. Fakte, la internacieco estas nur Eŭroplingva, ja koree la lando nomiĝas Ĉoson Han Kuk, japane Ĉosen Kangoku, ĉine Ĉaŭŝjan… Tian mirindan internaciecon mi povus indiki ankaŭ por aliaj land- kaj naci-nomoj:

AngleFranceJapaneRuse
Korea, Korean Corée, Coréen Ĉosen, ĉosenĝin Корея, кореец
Japan, Japanese Japon, Japonais Nippon, nihonĝin Япония, японец
Italy, Italian Italie, Italien Itaria, itariĝin Италия, итальянец
Armenia, Armenian Arménie, Arménien Arumenia, arumeniaĝin Армения, армянин
France, Frenchman France, Français Furansu, furansuĝin Франция, француз

Laŭ la logiko de rekta transpreno de la internaciaĵoj, franco devus esti lando de la francanoj, italo kaj armeno devus esti italiano kaj armeniano, parolantaj la lingvojn itali(an)an kaj armeni(an)an ktp. Tial mi rimarkigis: «Neniu esperantisto miskomprenus la vortojn ĉinojapano kiel landonomojn, kvankam ĝuste tia estus la «internacieca» interpreto. Ke ilia najbaro koreo ne estas egale traktata de la Akademio estas stranga kaprico…»

La poŝta internacieco

Al tio A. Albault respondas:

«En la nuna mondo la ne uzado de koreo apud Nederlando, Nepalo k. m. a. estas la plej unua kaprico. El du uzadoj, la Akademio statute ne povis elekti la kontraŭ-Fundamentan [7]. Ĝi malprave allasis la nekontestatajn Ĉinio kaj Japanio; ĝi konsideris tion kiel kompromison: cetere la internacieco de tiuj du nomoj estas bagatela. Dum tiu de Koreo estas admirinda. Oni vidas la konsekvencon: por eviti miskomprenon la Koreanoj uzas la anglan nomon (Korea) en siaj adresoj [Koreujo — Koreio = Korea]. Kaj tio estas simple ridinda.»

Nu, la oficiala lingvo de la Poŝta Unio estas la franca, en tiu lingvo estas skribendaj la adresoj de la internaciaj korespondaĵoj. Pro la konsideroj de la fakta lingvouzo nun taŭgas ankaŭ la angla, kaj estas tre normala, ke oni indikas sian adreson en lingvo akceptata de la poŝtistoj. Trouzi ilian komplezemon, ekz-e skribi Kanado anstataŭ Canada, mi opinias infanaĵo, kiu senbezone incitas la eksterulojn kontraŭ Esperanto. Kiam (se iam) la poŝto akceptos Esperanton kiel lingvon internacian (aŭ almenaŭ poŝtan), mi volonte skribos la adresojn en Esperanto.

Se ni volas, ke la mondo estimu Esperanton, unue ni mem devas ĝin respekti. La naiva ruzaĵo: fuŝi la lingvon por povi skribi la adresojn en la angla sed pretendi ke ili estas en Esperanto, trompos neniun krom la ruzulon mem.

Fetiĉismo kaj provincialismo

Al mia riproĉo, ke oni tre «zorgas pri la internacia publiko, sed neniel atentas tradicion Esperantan», A. Albault respondis:

«Esperanta tradicio devas esti universala, monda; se male, ĝi estas nur provincialismo laŭ la vortoj de Zamenhof.»

Kun tiaj principoj oni ne miru, ke ne ĉiuj esperantistoj rapidis akcepti la novan nomaron. Denove oni aŭdas pri «UEA-skismo». Oni plu vidas tradiciajn landnomojn en «Esperanto», malgraŭ protestaj leteroj de akademianoj. En oktobro 1992 (n-ro 1041) «Esperanto» en redakcia noto (pĝ 170) indikis, ke

«Nia revuo, organo de UEA, celas orienti kaj speguli la lingvouzon de la Esperanto-komunumo … Ni do atentas la normajn, tamen ne devigajn, landonomojn de la Akademia listo — sed ankaŭ la ĝeneralan uzadon, precipe tiun de la koncernaj landanoj mem».

Tiu noto provokis koleran replikon de akad. R. Haupenthal (aperintan en «La Letero de Akademio de Esperanto», n-ro 25, sub la rubriko «Fetiĉismo»):

«Temas pri via desupra bojkoto de la Akademia decido rilate la formojn de iuj land-nomoj. Se individua esperantisto — pro ajnaj kaŭzoj — volas malsekvi la akademian decidon … tio estas lia afero. Alia afero estas, se centra organo de la Movado decidas ignori ĉi decidon kaj tial kvazaŭ provokas publikan ribelon.

»Vi ja motivas vian decidon per fetiĉismo: la lingvo-uzo. Nu, ĉi-sama lingvo-uzo devigus nin fuŝi la akuzativon, uzi la participojn tempisme, konfuzi igi kaj iĝi kaj praktiki mil aliajn deviojn.

»Oni atendas de vi … kaj de via Asocio, ke vi sekvu la decidon de la Akademio, ne ĉar ĝi estas io genia, sed tial, ke ĝi kontribuas al la lingva unueco. Se ne, ni fermu la butikon kaj ĉiu kuiros sian propran lingvo-supon.»

Nu, la plej fidinda garantio de nia lingvounueco estas ne Akademia dekreto, sed ĝuste la malrespektata tradicio. Estas konsiderinda diferenco inter eraroj de komencanto kaj la tuta heredaĵo de la esperanta kulturo, inklude la verkojn de Zamenhof mem. Esperanto ne plu estas glata tabelo, sur kiu oni povas skribi ajnan el pluraj egale (mal)bonaj lingvoprojektoj. Malatentante tion, farante el la internacieco sian fetiĉon, la Akademio ruinigas la bazon de sia aŭtoritato.

Notoj

1 «Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto», n-ro 9; troveblas en Monato, n-ro 8, 1989 (pĝ 30); «Letero de l' Akademio de Esperanto», n-ro 7, 1989.

2 La iuj ci tie estas vere ĉarma. Ni jam vidis, ke inter iuj estas Zamenhof mem. — S. P.

3 Ĝuste tion rekomendas PIV, kaj tio ŝajnas al mi tre bona. Same estas en la franca (Mexique Nouveau-Mexique), kion A. Albault sendube scias. — S. P.

4 Dum la malfermo de la Praga Kongreso (1996) mi kun plezuro aŭdis la nomon Meksikio el la buso de la reprezentantino de tiu lando; same en Monato, 1996, n-ro 1, pĝ 12: meksikianoj.

5 «Ĉiam» ekde 1924. Kaj ĝia rusa nomo tuj iĝis Узбeкиcтaн.— S. P.

6 Sovetio ne bezonis zorgi pri tio: la PIVaj nomoj por tiu lando estas Afganujo, Afganio, Afganlando. — S. P.

7 Kial, «kontraŭ-Fundamenta»? Ĉu pro la 15-a regulo? Tiam ankaŭ Britio, la oficialaj franco, italo estas kontraŭ-Fundamentaj, k.m.a. — S. P.