Pri esperantigo de germanlingvaj nomoj

Provaĵo de Sergio Pokrovskij

Versio unua: 2011-09-15
Versio ĵusa: 2019-04-06

Ĉi tiu verketo aperis kiel ekzerco pri la esperantiga koncepto prezentita en mia studaĵo «Propraj nomoj, la esperantaj kaj la fremdaj». Alian proponon similcelan faris Andreas Kueck; supozeble ekzistas ankoraŭ aliaj, pli aŭtoritataj aŭ pli bone pripensitaj verkoj similaj; mi estus danka pri la koncernaj informoj.

Ĝenerale

Ĉi tie la premiso estas, ke la transskribon faras persono iom kompetenta pri la germana lingvo – ĝuste samtiel, kiel la transskribojn el la ĉina kutime faras persono kompetenta pri la ĉina lingvo. Do, la transskribanto komprenas, el kiuj morfemoj konsistas la transskribata(j) vorto(j), kaj konscias ke en Wechsel la literkombino chs estas unubloka triliteraĵo, dum en Buchstab okazas apudmeto de duliteraĵoj ch + st.

La germana skribosistemo estas senkompare malpli malkohera ol la angla, tamen la germana fonemaro diferencas disde la esperanta proksimume samtiom kiel la angla. Tio signifas, ke por transskribi germanajn vortojn per la rimedoj de la esperanta alfabeto (kaj ebligi elparolon per la esperanta sonsistemo), necesas rezigni pri nemalmultaj apartaĵoj de la originalo.

La evidentaj viktimoj de esperantigo estas la akcento kaj la vokaloj, ilia diferencigo laŭ

La prezentata transskribo ne estas plene fonetika; ĝi ofte kompromisas kun la skribo, laŭ la tradicio esperanta (plej evidente ĉe ei → ej anstataŭ la fonetika ei → aj). Krome, iom da duoblaj konsonantoj povas faciligi rekonon kaj aludi pri la longecoj – iom ŝovante la elparolon, ja la duoblaj konsonantoj en la germana plej ofte esprimas mallongecon de antaŭa vokalo, kaj ne sonas kiel duoblaj; en la prononco de esperanta transskribo ili devas iĝi duoblaj konsonantoj (kun la probabla kromefiko ke samsilaba vokalo mallongiĝos – ĝuste tia natura kromefiko kuŝas en la bazo de la germana ortografio).

Ĉi-sube estas listigitaj nur la literoj kaj plurliteraĵoj kies sonvaloro povas diferenci disde la esperanta; nenio speciala bezonatas pri b, d, f, g, j, k, l, m, n, u – krom eble la ĝeneralaj rekomendoj pri la duoblaj literoj.

Principe rekomendindas simpligi la duoblaĵojn krom se la vorto estas mallonga kaj precipe se ĝia simpligita formo kolizias kun io alia; ekz-e en Bonno (PIV) la duobla n evitigas kolizion kun bono.

Similaj rekomendoj por la germana-rusa transskribo troveblas en Vikipedio ruse kaj germane.

Speciale

aa
aaa : Aachen → Aĥeno [PIV]; Saar → Saaro [PIV] (kp Graal = Gralo)
ah+K
a+K (vd ĉe h)
ai
aj : Maier → Majer', Main → Majno, Mainz → Majenco (PIV; certe influita de la franca Mayence, kiu ja efektive pli facile prononceblas kun enŝovita e)
au
: Augsburg → Aŭgsburgo
ay
aj : Haydn → Hajdno, Bayreuth [baɪ̯ˈrɔʏ̯t] → Bajreŭt'
ä
e : Andrä → Andreo (kp Ägypten = Egiptio; vd ankaŭ äu)
äh+K
e+K (vd ĉe h)
äu
c
ch
chs
ck
ee
e : Spree → Ŝpreo, Beethoven → Bethoveno, Seeland = Zelando
eh+K
e+K (vd ĉe h)
ei
ej : Leibnitz → Lejbnico, Einstein → Ejnŝtejno [PIV], Rhein → Rejno [Z], Eifel → Ejfelo [PIV]
eu
eŭ : Euler → Eŭlero, Freud → Freŭdo, Feuerbach → Feŭerbaĥo, Neumann → Neŭmano, Neubäu → Neŭbojo (kp Europa = Eŭropo, Eugen(e) = Eŭgeno)
ey
ej : Schleyer → Ŝlejero, Meyer → Mejero
gk
g : Elsnigk → Elsnig', Burgkmair → Burgmajro
h
ie
–mann
–mano (la nomformilo) : Hermann → Hermano, Riemann → Rimano (tamen oni konservu nn en la familinomo de la verkistoj Mann', kie temas pri nomformilo, sed pri ĉefradiko, kaj kie nn evitigas konfuzon kun mano)
oh+K
o+K (vd ĉe h)
oo
o : Koopman → Kopmano??
ö
e1 : Röntgen → Rentgeno [PIV]
öh+K
o+K (vd ĉe h)
ph
f : Philipp → Filipo
rh
qu
kv : Quedlinburg → Kvedlinburgo
s
sch
ŝ : Schiller → Ŝillero
sp
st
ß
s : Gauß [ˈɡaʊs] → Gaŭso (PIV2)
th
–tion
cio, ciono : Föderation → Federacio
tsch
tz
tzsch
uh+K
u+K (vd ĉe h)
ui
uj : Duisburg → Dujsburgo
ü
u : Müller → Mullero, Düsseldorf → Duseldorfo
üh+K
u+K (vd ĉe h)
v
w
v : Walt(h)er → Valtero, Wolfram → Volframo, Zwickau → Cvikaŭ
x
ks : Axel → Aksel, Marx → Markso (PIV)
y
i : Ryck → Riko, Thyssen → Tiseno
z
c : Herz → Herco, Schulz → Ŝulco, Lorenz → Lorenco, Salzburg → Salcburgo, Mozart → Mocarto;
aŭ laŭskribe-france z : Zürich [ˈʦyːrɪç] → Zuriko, Mozart → Mozarto (france [mɔza:ʁ]), Nazi → nazio
zsch

Nomoj etimologiaj

Trevir`o|_г. Трир Lepsiko


1. Ajna el la literoj, eo, egale (mal)bone konvenas por esprimi la du germanajn fonemojn prezentatajn per ö. Mi mem unue ekuzis la literon o en mia artikolo pri la Konigsbergaj pontoj. Tamen PIV2 rekomendas “Kenigsbergo”n, kaj post kelka pripenso mi emas konsenti, ke tio pli bone koheras kun la kutimaj esperantigoj de tiuj fonemoj en la komunaj vortoj – ekz-e en la latina
foederatio = Föderationfederacio, kaj simile
Ökologieekologio, Möbelmeblo ktp.

2. La PIV-oj preferas francan mislegon Betoveno. Oni argumentas, ke la kombino [th] estas nekutima por Esperanto. Tamen unue, tio estas malvera: lasthora, milithelpo, pinthoro, strathundo, vesthoko … Germane Beet/hoven estas sufiĉe simila al Samen/hof, kaj nh estas nek pli, nek malpli ofta. Se “Betoveno”, kial ne “Zamenofo”? Simile pri lh en la fundamenta Wilhelm → Vilhelmo.
Kaj due, la kutimeco de sonkombino ne estas valida obĵeto kiam temas pri nomo fremda. Gravas ke la sonkombino ne estu malfacila; kaj [th] ne estas malfacila, ĝi ja ekzistas eĉ en propre esperantaj kunmetaĵoj.