Enhavo

1 Enkonduke

En ĉi tiu afiŝo mi elpaŝas en la rolo de unu el la sekcianoj, sen pretendi je iuj ajn prezidaj privilegioj; ja ankaŭ mi rajtas esprimi mian privatan sekcianan opinion.

Evidente la reveno en la Duan legon okazis pro la amendoproponoj #6 kaj #7; probable ni devos rebaloti pri ili, kaj tial mi prezentas mian opinion. Persone, kiel unu el la sekcianoj, mi ilin malaprobas, mi opinias ke ili estas konfuzaj, malkoheraj kaj malbonigas la raporton. Ĉi-sube mi montros tion per analizo de #6 (pri #7 mi jam afiŝis pli frue, en la antaŭa Dua lego).

Komparante la nunan Bazan tekston kaj la amendan Novan tekston necesas kompreni, kio konkrete estas malbona en la unua, kaj kiel tion riparas la dua. Bedaŭrinde la apogantoj de #6 kaj #7 nur kritikas la Bazan tekston en tre ĝenerala maniero, kaj nenion diras pri la avantaĝoj de #6 aŭ #7.

Jen ekz-e Renato en "reveno en Duan Legon" (Wed, May 5, 2021 at 6:21 PM)

Se mi rajtas esprimi mian opinion, mi diras, ke la nuna fina dokumento aspektas kiel tre bona scienca artikolo de Sergio, sed ne kiel akademia decido.

Unue, laŭ Sergio tio ne estas «tre bona scienca artikolo». Scienca artikolo devus prezenti pli vastan fonon, citi pli da fontoj kaj esploroj, prezenti pli seriozan argumentadon. En akademia decido tion grandparte anstataŭas la pozicio de institucia aŭtoritato.

Due, per si mem «scienca» estas nek laŭdo nek mallaŭdo. Multaj trajtoj de scienca stilo estas bonvenaj diversaj aferaj dokumentoj — ekz-e la kohero, la memsufiĉo, konvinka argumentado, logika aranĝo. Ĉi-sube mi montros, ke #6 entenas malkoheraĵojn, pendajn referencojn, malnecesajn ripetojn.

Mi montros malavantaĝojn de #6. Mi defias la subtenantojn de tiu amendopropono indiki, kion kaj kiurilate la amendo plibonigus.

2 La du tekstoj paralele

Baza tekstoŜanĝita teksto laŭ #6
Oni ofte renkontas la aserton, ke la fraza vortordo en Esperanto estas libera¹.1 Oni ofte renkontas la aserton, ke la fraza vortordo en Esperanto estas libera¹.
Kun kelkaj rezervoj tio veras gramatike (sintakse); tamen oni atentu, ke la vortordo havas gravan funkcion komunikadan.2 Tio estas iasence vera; tamen oni atentu, ke la vortordo ludas gravan rolon en Esperanto, ĉar ĝi distingas inter tio, kio estas jam “konata” (ekz-e, antaŭe menciita) kaj tio, kio estas “nova”.
 3La baza principo estas simpla: la “konata” parto kutime aperas unue en la frazo, kaj la “nova” parto aperas fine.
 4Depende de la gramatika tradicio, la “konatan” parton oni nomas temo, topiko,antaŭsupozo, kaj la “novan” parton remao, komento,fokuso.
Ĉi tiu raporto prezentas observojn pri la Esperanta vortordo en indikaj propozicioj.5 
La raporto ne elĉerpas la tutan problemaron de la Esperanta vortordo. Ĝia celo estas atentigi esploristojn kaj instruantojn pri la konceptoj gravaj por tiu problemaro, kaj klarigi la vortordon en kelkaj atentindaj frazoj de la Fundamenta Ekzercaro.6 
La terminoj kaj la konceptoj uzitaj en ĉi tiu raporto ne estas la sole eblaj por priskribi la strukturon de Esperantaj komunikaĵoj. En esploroj alicelaj aŭ alitradiciaj oni povas uzi aliajn terminojn aŭ teoriojn, kondiĉe ke ili ne malpli taŭge priskribas la vortordon en la Esperantaj tekstoj Fundamentaj kaj klasikaj.7 Ĉiu el tiuj terminoj havas sian apartan difinon kaj utilon, sed en ĉi tiu dokumento, ni utiligos la konceptojn temo kaj remao.
 8Pere de ili, ni prezentos ampleksigon kaj precizigon de la baza principo de la vortordo kaj ni klarigos la vortordon en kelkaj atentindaj frazoj de la Fundamenta Ekzercaro. Ni okupiĝos ĉefe pri indikaj propozicioj.
(3 alineoj, 129 vortoj, 864 signoj) (2 alineoj, 143 vortoj, 908 signoj)

Ĉi-sube la erojn de la Baza teksto mi referencos per B+№: B1, B2, B5, B6, B7; la erojn de #6, per Ŝ+№: Ŝ1, Ŝ2, Ŝ3, Ŝ4, Ŝ7, Ŝ8.


3 Laŭera komparo

№1: B1=Ŝ1.

№2: B2 karakterizas la «liberon» kiel trajton apartenantan al la tavolo sintaksa, kaj idikas ke la vortordo havas apartan funkcion en la tavolo pragmatika (komunikada); sekve, je tiu tavolo (kaj sekve en la lingvo kiel tuto) la vortordo ne estas libera.

Tiu frazo donas do la perspektivan bildon semiotikan; ne eblas uzi la neoficialan kaj malmulte konatan terminon «pragmatiko», sed «komunikada funkcio» estas sufĉe bona aproksimo, sufiĉe klara ankaŭ komunlingve.

Ŝ2 karakterizas la «liberon» per nebula «iasence», kaj atribuas al la vortordo la funkcion distingi inter «la konata» kaj «la nova». Marc plurfoje atentigis, ke tio estas malĝusta prezento.

Vere, remao servas, interalie, por enkonduki novan aĵon simile al la angla There is a… — ekz-e en la frazo «Sur la tero kuŝas ŝtono». Sed tio estas nek la ĉefa, nek la plej ofta funkcio de remao. Analogie, la artikolo ofte esprimas apartenon (li rompis al si la kapon), sed tio ne estas ĝia «baza signifo». En «La ŝtono kuŝas sur la tero» la temo «la ŝtono» kaj la remao «sur la tero» estas egale «konataj». Ĉi tie «sur la tero» estas remao ne tial, ke ĝi estas pli nova ol «la ŝtono», sed ĉar ĝi estas la propra enhavo de la informo (kiel difinite en la linio 16ª sampaĝe), ĉar ĝi sola sufiĉas kiel respondo je la koncerna demando:

«Kie estas la ŝtono?» — «Sur la tero.»

La difino per la kontrastigo «konata — nova» estas tiom pli misgvida, ke ĝi pensigas pri la rutine instruata artikolado, fenomeno iom parenca, kaj tamen diferenca (kiel atentigite sur p.2, linioj 20–24). La malkohera difino Ŝ2 senbezone konfuzas la leganton.


Ŝ3: Kial anticipi en la Enkonduko tion, kio pli klare kaj kun ekzemploj aperas sampaĝe, en la linioj 20ª kaj postaj? Ĉu kaj kiel tio helpas la leganton? Eble tiaj ripetoj utilas en lernilo (Ripetado estas plej bona lernado), sed en Akademia teksto tio aspektas kiel malzorgaĵo.


Ŝ4: Unu el la plej oftaj riproĉoj al la Baza teksto estis, ke ĝi uzas nekompreneblajn terminojn (t.e. «temo» kaj «remao»), pro kiuj la publiko ne povos ĝin kompreni.

Mi opinias, ke tiu obĵeto estas troigo, ke la esperanta publiko ne estas tiom stulta, ke ĝi ne povus kompreni 2 simplajn nociojn. Kaj mi ne komprenas, kian helpon alportos mencio de 4 aldonaj terminoj alternativaj: topiko (!), antaŭsupozo, komento, fokuso.

Mi supozas, ke per tiuj alternativaj terminoj Ŝ4 devas helpi duonlingvistojn, kiuj ion aŭdis pri topic kaj focus, sed neniam renkontis la terminojn theme kaj rheme. Tia helpo ĝenerale estas bonvena, tamen mi opinias, ke la akademia deco postulas, ke akademia dokumento estu memsufiĉa teksto en Esperanto, kaj ke alilingve bazitaj sugestoj aperu en ekstera, aldona parto, kia estas la Glosaro.

Aliflanke, tiuj kromterminoj, helpaj por duonlingvisto, devas definitive finkonsterni naivulon, simplulon kia ŝatas sin prezenti Renato. (Sed Renato kunaŭtoras ĉi tiun amendoproponon!!)


№7: Malpretendo (disclaimer).

Antaŭ la akcepto de la Baza teksto oni prezentis la obĵeton, ke publikigo de akademia teksto pri la vortordo, uzanta iujn konceptojn kaj terminojn lingvosciencajn, aspektos kiel diskriminacia rilate al aliaj konceptoj kaj teorioj. La tuta alineo B7 estas kompromisa malpretendo kontraŭ tia eventuala impreso.

La frazo Ŝ7 estas magra ombro de tiu malpretendo: la 4 aliaj terminoj, ĵus enkondukitaj kiel sinonimaj, nun aperas kiel posedantaj siajn apartajn difinojn kaj utilon.

Vere, ĉe iuj aŭtoroj tiaj terminoj povas aperi kiel sinonimoj de temo kaj remao (tiel en Ŝ4), dum ĉe aliaj ili prezentas apartajn konceptojn (kiel sugestas Ŝ7). Tamen por naiva leganto, kiu ne scias pri la terminologiaj kapricoj lingvosciencaj, tia malkohera uzo en unu sama peco estas embarasa.

Krome, ne klaras, ĉu la listo el la 4 kromaj terminoj/konceptoj estas fermita? Ekz-e remaon oni iam nomas kerno; iuj parolas pri logika subjekto kaj logika predikato (aŭ psiĥologiaj subjekto, predikato).


Sergio

Author: Sergio Pokrovskij

Created: 2021-05-12 Wed 16:22

Validate